Выбрать главу

— Mi ne scias, Abel. Mi vidas nur, ke ankaŭ via vizaĝo estas brilanta, kaj ankaŭ tiu de via patrino. Vi ĉiuj havas lumon ĉielan sur la vizaĝoj kaj mildecon en la okuloj. Mi sentas nur, ke io nekonata lokiĝis en mia koro. Tio faris min malforta, sed plialtigis mian animon. Mi sentas nur, ke mi devas ami tiujn, kiuj venas al ni. Mi devas ami la herbeton, bestojn kaj ĉion, kio estas ĉirkaŭ ni. Io flugis for el mia brusto. Ho, diru, kio estas tio?

*

La grupo jam pliproksimiĝis kaj ili povis bone aŭdi la parolon. La ŝtontabula viro parolis.

— Viaj manoj kaj piedoj estas vunditaj. Ĉu ili doloras?

— Ne, Moseo! ili estas ja la vundoj de la amo.

— Kiu vi estas, konanta mian nomon?

— Kiun vi profetis al via popolo: la Mesio.

— La Mesio? Filo de Dio?

— Filo de Dio, kiel vi ĉiuj, kiuj venis de tempo al tempo instrui la popolojn por la perfekta boneco.

— Ĉu vi estas martiro? Ĉu la sorto frapis vin senmerite aŭ vi pekis kontraŭ Dio kaj li punis vin?

— Nek la unua, nek la dua. Dio neniam punis la kreitaĵojn, ĉar Li estas la senfina indulgo. Agon sekvas ago, kian nur la homa malforteco nomis punanta mano de Dio. Mi estas mi mem, ĉar en Kristo per Kristo naskiĝis la krista ideo.

— Kaj vi? Kiu vi estas? Viaj vizaĝo kaj vesto estas fremdaj por mi.

— Mi estas Kon-Fu-Ce kaj jen apud mi Budho.

— Ĉu ankaŭ viaj religioj estas revelaciaj?

— Same kiel la viaj.

— La sama kredo kreis ĉiun religion, sed ofte la sincereco dronis en la dogmaro, — diris la Mesio. — Ili devenis el la dependa sento de la homoj. Sen religioj, sen certa scio pri Dio la homo estus vivinta izolite en plena senĉesa turmento. Benita donaco estis la dependa sento, ĉar ĝi ebligis la frataman vivon.

— Sed kiu religio estis do la sola, ĉielan gracon donanta religio?

— Ĉiu religio estis gracon donanta al tiu, kiu pie, konvinkiĝinte sekvis ĝin. Post ĉeso de la vivo zorgis la senfina indulgemo de Dio pri la animo. Ĉu vi opiniis, ke homo povis fari leĝon por la ĉiela regno?

— Ne!

— La sama kredo vivis en ĉiu homo de la tempokomenco ĝis la fino. Nur la formo, la eksteraĵo konformiĝis al la epoko.

— Majstro! Permesu al mi kisi viajn vundojn. Mi estas Luther.

— Vian nomon mi ne konas, sed vi estas mia homfrato. Kisu min.

— Majstro! Permesu meti la pekeman kapon sub vian plandon! — petegis ruĝbarba viro.

— Ne, Judaso! Per kiso vi perfidis min, per kiso mi povas absolvi vin. Kisu min!

Post la kiso la vizaĝo de la ruĝbarba viro ŝajnis brili. Pro doloroj rompita virino kaj sortofrapita viro venis al la grupo. La Mesio ĉirkaŭprenis ilin.

— Jen la patro kaj la patrino.

*

La grupo preterpasis kaj Adamo rigardis mirigite ilin.

— Evo! Denove ni sonĝas.

— Ne! Nur ĵus ni komencas vivi.

*

Nova grupo proksimiĝis. Pompe vestitaj faraonoj, kirasitaj reĝoj, ordenriĉaj kavaliroj.

— Ho, Cezaro, se tiu ĉi manpremo povus forgesigi mian krimon!

— Ĝi forgesigas tion, Brutus, ĉar ne la ponardpiko rompis mian koron, sed la maldanko. Sed ĝi estis sonĝo kaj jen la vekiĝo. Kiu vi estas, viro amare meditanta eĉ nun?

— Heredinto de via trono. Sed ne homo. Vandala besto. Oni nomis min Nero. Mi lasis mortigi patrinon kaj gefratojn. Vaporiĝis la sango de homoj sur sablaĵo de mia cirko.

— Vi havis malbonan sonĝon, filo! Mi estas ja ĉi tie kaj ankaŭ viaj gefratoj. Kisu min kaj vi forgesos vian inkubon.

— Patrino, pardonu vian filon!

— Rememoru! En sangplenaj bataloj ni staris unu kontraŭ alia. Tiam venkis mi, sed nun min turmentas mia triumfo. Ĉu vi povus pardoni min, Konstantin?

— Tiu ĉi manpremo estu la signo por nia paco, Mahomed!

*

La grupo preterpasis. Adamo sentis sin renaskiĝi en cent kaj cent figuroj de la historio.

— Evo! Kial estis la batalo?

— Por kompreni kaj taksi la eternan feliĉon.

*

Paroj proksimiĝis. Amplene kun delikata rideto ili rigardis unu la alian. Kelkaj el ili gaje kantis, aliaj flustris amajn vortojn. Ĉiu penis diveni la penson de sia kunulo aŭ kunulino.

— Ne estas pli purpuraj la radioj de la aŭroro ol viaj lipoj kaj ne estas rozoj pli ĉarme pompantaj ol tiuj de viaj vangoj, ho mia Julia.

— Ho, Romeo, teruraj sonĝoj turmentis min dumnokte.

— Forgesu! Vi mem diras ja, ke ili estis nur sonĝoj.

— Ĉu sonĝo estis aŭ turmenta maldormo — mi ne scias.

— Preterlasu ĝin! Rigardu ĉirkaŭen! Miloj da feliĉaj geamantoj ĉirkaŭas nin. Printempa odoro ŝvebas en la aero, kante pepadas la birdoj sur la arboj, ame karesas vin la sunradio kaj la kampo prezaentas al vi milkolorajn florojn. Ho venu!

— Antonio! Lipojn viajn mi sentas denove sur la miaj. Via kiso feliĉon ŝtelas en mian koron, Amo via donas al mi novan vivon.

— Ni forgesu la hieraŭon! Amaraj remomoroj forpasu el niaj koroj. Ho, Kleopatra, la vekiĝo estas pli bela ol estis nia maldormo.

*

Evo rigardis ilin. En ŝia koro vekigis la sento, kaj en ĉiuj virinoj ŝi vidis sin mem.

— Adamo! Por kio estas la virino, se ŝia nomo estas malforteco?

— Por venki per ĝi la viron kaj dolĉigi la amaran postguston de la triumfoj vanaj.

*

Grupo de seriozaj, trankvilaj viroj proksimiĝis. Ili parolis mallaŭte sed kun firma certeco. Unu el ili portis lanternon lumantan, la alia tenis sub la brako amason da libroj, la tria... sed kiu povus finkalkuli ilin?

— La lampon kial vi ne estingas? Estas ja taglumo! Viaj okuloj esplore kiun serĉas?

— Malnova kutimo! Vian nomon diru, afabla viro!

— Nur flustre mi diras ĝin, ĉar timas, ke iu povas ekaŭdi, kun kiu mi travivis jam foje la teran vivon. Venu pli proksimen! Mia nomo estas Sokrato!

— Mia modesta nomo estas Diogeno. Diru, ĉu vi ne konas tiujn du virojn, kiuj marŝas antaŭ ni? La unua havas en sia mano solan bastonon kaj la alia faskon da volumoj. Ili ŝajnas enprofundiĝi en amika diskuto.

— Preterpasinte ilin mi aŭskultis la paralon. La bastonhava estas Zarathustro kaj la alia Nietzsche. Ili parolis pri...

— Ho, Sokrato, amata edzo mia! — ŝovis sin virino inter la parolantojn.

— Jen, Xantippe! Neniu perdis en la renaskiĝo nur mi.

— Vi eraras, ĉar mia lango humiliĝis kiel hundo de ŝafisto.

— Kiu tamen kelkfoje ekbojas.

— Pardonu min!

— En mia koro ne estas kolero.

*

Adamo kaj Evo ridante rigardis unu la alian.

*

Ondis homamaso post homamaso en pli aŭ malpli grandaj grupoj. Laboristoj, rompitaj de la vivoŝarĝo; parioj de la iama Hindujo; forlasitaj infanoj; perfiditaj knabinoj kaj malĉastulinoj. En ĉiu grupo regis la senlima pardono, malsupreniĝinta el la ĉiela regno.

Adamo kunvokis siajn gefilojn kaj terenĵetis sin por sendi dankplenan preĝon aŭ la Sinjoro de la universo.

Kaj sonis la preĝo kaj ĝi trovis eĥon en koro de ĉiuj kreitaĵoj. La arboj humile klinis la folikronojn, la bestoj ame premis sin unu al alia kaj la homoj, superŝutitaj de ia nekonata sento, ekgenuis sur la teron.

Fendiĝis la ĉielo kaj la ĉielaj radioj superbrilis tiujn de la suno. Sonis laŭde aklamanta ĥoro de serafoj, keruboj.

El la fendiĝinta ĉielo sonis ĉion trapenetranta voĉo.

— Amo kaj paco regu en viaj koroj! La batalo estas finita kaj alvenis la promesita eterna feliĉo. La spirito de la Malbono, Lucifero, estas ekzilita. La Morto estas venkita, por ke la harmonio de la Amo regu la mondon. Estu vi gracoplenaj kaj kun komprena sento de la koro amu unu la alian!