Выбрать главу

La milionoj da popoloj komencis vivon en feliĉo, neniam forpasonta. La tempo haltis kaj la miljaroj pasis sen postsigno, pli ĝuste, ilia paso eĉ ne komenciĝis.

*

En la spaco du longvostaj meteoroj sekvis unu la alian. Sur la unua sidis inerte, senpotence, en obstina muteco la Morto. Sur la alia staris la ĉioneanta spirito de la Malbono; Lucifero.

Kun furioza rapideco la du fajrerantaj globoj kuregis kaj la dua atingis la unuan. La Morto ironie ekkriis.

— Frato! Venkitaj ni estas post la batalo. La promesita eterna vivo fine realiĝis!

— Eĉ kontraŭe! La batalon ni gajnis.

— Kial do ni estas ekzilitaj?

— Ĝuste pro tio, ĉar la homon ni levis al enviinda alteco. La homo estis kreita, kiel la bestoj. Nur tiam fariĝis vere la Homo, kiam mi donis al li el la frukto de la scio. Mi estis la sendependa volo kaj mi estis ankaŭ la ĉioreganta pasio. Kion valoras la homo sen mi. Li estas nur movebla pupo, kiun lia majstro laŭplaĉe puŝetas tien kaj reen. Li ne estas plu sinjoro de siaj propraj agoj kaj li ne estas plu sklavo de la pasioj. Kiu ne estas reganto pri propraj pensoj kaj ne estas sklavo de la pasioj, tiu estas jam mortinta. Tiuj ecoj donas la forton por progresi kreante novan. Penso unuiĝinte kun pasio faris miraklojn kaj donis valoran al la vivo.

— Sur la Tero denove regas vivo. Vivo en plena harmonio de la Amo.

— En harmonio de la eterna stulteco. Rigardu al la Tero kaj ĝuu la plorindan aspekton. Jen: Shakespeare, kiun admiris la tuta mondo, kun cerbo malvarmiĝinta nun rigardas la ludon de la sunradioj sur la sablo. Kio estas ĉi tiu vivo? Kiso, unutona komplimento, enuiga, jugo de la ĉiela graco! De tempo al tempo oni ĵetas sin teren antaŭ la dia lumo. Jen la imperio de la "perfekta amo", kie oni ne povas krei, ĉar oni devus antaŭe detrui ion. La amo estas nur tiam belega poemo, kiam ni komponas la muzikon por ĝi. Disharmonio kaj ĉiam disharmonio! Jen la sola faktoro al la perfekteco. Nur nun mi vidas, ke mi estis sur tiu ĉi kotglobo — dio.

— Kaj kiu estis mi?

— Vi?! Sole ilo!

— Ne! Dio!

— Mi diras, ke nur ilo

— Ne! Mi naskis la unuan doloron. Tiun doloron, el kiu ĝermis ĉiu belo, per kiu nobliĝis la homo.

— Kiu donis la konscion pri ĝi? Mi kaj sole mi!

— Kiamaniere oni estus povintaj konsciiĝi pri feliĉo, se mi ne estus ekzistinta?

— Mi mem naskis vin, sklavo! Via ekzisto estis nur malbeno, frukton neniam donanta.

— Ĉu pri benitaj fruktoj fanfaronas vi, kiu estas la spirito de la Malbono mem?

— Neniiĝu sklavo, atakanta vian sinjoron!

— Neniiĝu vi, pro kiu mi estas ekzilita.

La Morto leviĝis kaj per potenca ostobrako li batis al Lucifero, sed perdinte ekvilibron falis de la meteoro kaj kiel eta sensignifa planedo, komencis kuri sur nova orbito ĉirkaŭ iu suno.

*

La sonĝo finiĝis kaj la Morto vekiĝinte ĉirkaŭrigardis kun terura timo.

Silento regis sur la finrikoltitaj kampoj de la Vivo.

Subite ĝi etendis la manon al la falĉilo, kvazaŭ certiĝi pri sia potenca posedaĵo kaj poste, kun ironia rideto, ekiris por nova rikolto — al la Marso.