Выбрать главу

La ĥaoso de interrompitaj pensoj nebule premiĝas al lia menso... Ne darfas fajfi!... Kanti devas!,.. Multe kanti!! La teksto donas novan laboron al la cerbo. Nepre devas liberiĝi de tiu ĉi stulta humoro!... En la teksto de la kanto dronos la kial, la sed tamen, la neeble kaj eble ne.

Mallaŭte li ekkantas. Iom post iom li interesiĝas pri la melodioj, atentas pri sia voĉo, konstatas ĝian metalan sonoron. Poste eĉ tion li forgesas, nur kantas, kantas, kiel la kamparanoj dum falĉado en sia malproksima patrujo. Li kantas jen melankolie, jen nerve, jen plengorĝe tiel, kiel li lernis ĝin de siaj soldatoj kaj frapas la marŝtakton per la piedoj.

Nokte sur la strat' plendas la plandoklak'

kip kop kop! sub fenestro via

Marŝas al batal' morti en fremda val'

kip kop! sen kis' , amato via

Hej, knabino kaj patrin',

nur plandklak' adiaŭas vin

kip kop kop! sub fenestro via

Li kantas. Bildoj aperas. Li vidas siajn florornamitajn sanajn kamparanojn. Antaŭ ili paŝadas li fiere, brustostreĉe. Ili marŝas al la buĉejo, kiel la brutoj. Tiam li ridetis pri ili, nun larmas pro ili. Tre malmultaj restis el ili. Ankaŭ li faras kamparanan laboron. Nun li pli bone komprenas ilin. Plortremas lia voĉo, kiam plenpulme li rekantas:

Hej, infano kaj edzin'

nur plandklak' adiaŭis vin

kip kop kop! sub fenestro nia...

La malgaja baritono plenplenigas la kameron. La voĉo plifortiĝas, kreskas, ŝvelas, kiel la inundo. Ĝi elfluas tea la fendoj de la trabomuroj, atingas ĉiun anguleton de la domo, ŝtelas sin for tra la fenestreto al la strato, al la najbaraj domoj, kvazaŭ ĝi volus ĉirkaŭpreni pro doloro la tutan mondon.

Hejmelasitaj maljunaj rusoj, edzoperdintaj virinetoj aŭskultas ĝin ĝis vesperiĝo.

— Gabor pajot... Gabor kantas...

Senresponde ploras la orfa melodio en malproksima vilaĝeto de fremda lando.

En la tria ĉambro la virino senvestas sin antaŭ la granda tualeta spegulo. De jaroj ĉiam tiel, ĉiam sole. Ŝi imagas, ke ĉedorse staras sia parulo. La kuntemantajn bukojn kaj rubandojn ŝi elkroĉas, malnodas, sed sen helpo lasas fali ilin sur la teron. Kvazaŭ viraj manoj forprenus tiujn de ŝi. Ŝiajn ŝultrojn ek-eklevas, kvazaŭ kisema vira buŝo tiklus ilin. Eĉ ŝiaj vangoj ruĝiĝas pro tio. Iluzio... iluzio... De jaroj ŝi koketas al la peko. Pri malĉasta baĥanalio ŝi revas kaj iras la dornan vojon de la virteco pro la buŝo de la vilaĝo. Ĵura vorto, oficiala dokumento ĉenas ŝin al la senplezura honesteco. Jam delonge ambaŭ perdis valoron kaj signifon antaŭ ŝi. La ĵuro tedas ŝin, la dokumento fariĝis paperaĉo. Ŝi mensogas al la mondo kaj mensogas al si.

Iu kantas. Ŝi ekatentas, rekonas la voĉon.

— Gabor pajot... Gabor kantas...

Ŝi aŭskultas la strangan melodion, provas mallaŭte postkanti. Kiel malfacile lerni ĝin, kvankam ĝi estas tre simpla... Ho kiel simpla!...

Ŝi eksidas sur la randon de la lito, elbutonumas la malgrandajn ŝuojn kaj rememoras, ke estas neniu, kiu admiru ŝiajn graciajn piedetojn. Ili estas blankaj kiel la alabastro. Iam ŝia edzo kisis sian amian pasion sur ilin. Tie, ĉe siaj lipoj li varmigis ilin per amofebra spiro... Ŝia edzo... Ili amis unu la alian. Eble eĉ nun ŝi amas lin, sed... En tiu ĉi sed kuntiriĝis tri jaroj, vana atendado de tri longaj jaroj. La soleco sufokadas, la doloro de rememorado turmentas ŝin. Ŝi komencas konversacion kun si.

— Kiel melankolie kantas tiu ĉi Gabor. Malfeliĉa homo. Ankaŭ li enterigas sian junecon viva. Li ne havas amatinon. Mi scias. Mi demandis la najbarojn pri tio. Kial? Mi mem ne scias, sed mi devis demandi. Ho, kiel mi timis la respondon. Hahaha! Nenian rilaton mi havas al li. Mi ja ne amas lin, eĉ la bonajn vortojn mi donas avare. Kiu li estas? Dungita laboristo. Servisto. Eĉ malpli: nur militkaptito. Li povas esti sinjoro hejme, sed ĉi tie — neniu. Ne eble, ke li fariĝu iu... kaj tamen, de du jaroj, li estas la sola, pro kiu indas esti bela kaj bona. Ĉu esti bela? Li ja ne rimarkas tion. Ĉu esti bona? Tion de darfas montri. Ĉu entute meritas bonecon tiu, kiu ne rimarkas nian belecon? Ne! Ne!... Malfeliĉa Gabor, kiel malgaje li kantas! Verŝajne tiu Zina, tiu ,,graskapulino" tie proponadas sin sub lia fenestro... He, ci, li ne bavas apetiton je cia ŝvitodora karno. Hejme, en sia lando li estis sinjoro kaj... kaj ankaŭ tie ĉi. Eĉ min li ne deziras... Li eksilentis... jam ne kantas plu... Certe tiu ,,graskapulino"...! Ah, ĵus mi rememoras, ke posttagmeze mi sendis ŝin al la kampara domo... Kiom multfoje mi sendis ŝin tien. Sed kial ŝi foriris?... Eh, mi estas freneza. Ŝi etas servistino. Mi ordonas al ŝi kaj ŝi iras... Ankaŭ Gabor estas servisto. Mi ordonas al li kaj li iras... iras, la kara, labori por mi, pro mi. De mateno ĝis sunsubiro senplende li torturas sin en servutaj laboroj... Li jam ne kantas plu. Kion li povas fari nun! Mi devus rigardi lin... Eble li jam kuŝas. Kutime frue li enlitiĝas...

Ŝi salte leviĝas, displektas la harligojn. La orblonda tendo kovras ŝin ĝis genuoj. Ŝi ordigas la buklojn. Petolo ridetas ĉe ŝiaj lipoj.

— Nu, tute certe tiu ĉi stulteta Zina forgesis porti kun si la... la... Sed kion? Eh, ne gravas! Tie mi trovas ian pretekston, se li rimarkos min... Mi volas nur alparoli lin... eniri mi ne volas... Certe li venos, se mi alparolis lin kaj se li elvenos... nu, tiam li turmentiĝu... suferu, kiel mi... la virbesto bleku en li... mi priridos lin, skurĝos lin, se li kuraĝos tuŝi min... mi... mi...

Ŝi rigardas sin en la spegulo. Ah, kiel purpuras ŝiaj vangoj! La pupiloj larĝiĝis kaj en ŝia rideto triumfas la pli bela duono de la vivo. Ankoraŭ neniam ŝi vidis sin tia bela. Ŝi ekiras.

— Se li tuŝas min, tiam mi peligos lin vipate ĝis la militkaptitejo... tie... tie sur la nuda benko li povas... Ah, se tiu Zina, tiu "graskapulino" revenus dumnokte?! Eh, ŝi venu! Mi piedpuŝos ja lin, se li... se li...

Senbrue ŝi malfermas la pordon de la kuirejo. Por momento eĉ ŝiaj korbatoj haltis pro la teruro. La pordo de lia kamero estas larĝe malfermita kaj la lampo rekte lumigas ŝin." Li ankoraŭ sidas ĉe la tablo kaj legas. Ŝi ne prepariĝis por tio. Ankoraŭ neniam okazis tiel. Ne la unuan fojon kun firma decido ŝi iris ĉi tiun vojon ĝis la pordo de lia kamero. En la kamero nur unu fojon ŝi estis, kiam li kuŝis febre malsana. Tiam estis permeseble — jam pro kompato mem. Li estas ja ŝia servisto kaj malsaniĝis en servado al ŝi. Aliokaze ŝi venis ĝis la sojlo por aŭskulti lian unutonan egalan spiradon, kaj hodiaŭ... hodiaŭ, kiam ne estas hejme eĉ tiu stulteta Zina. Disinjoro, indulgu min!

Timo kaptas ŝin. Nerimarkite ŝi dezirus retiriĝi kaj rifuĝi, rifuĝi. La honesta virino bastonbatas en ŝi la nuran inon. Ŝi sentas, ke la sango forfluis el sia vizaĝo kaj ŝi aspektas pala kiel nokta fantomo. Rifuĝi ne rimarkite, rifuĝi... sed jam neeble.

La viro konjektas, ke iu staras malantaŭ li. Li turnas sin. En liaj okuloj ekflamiĝas la sopiro. Sub premo de liaj fingroj krakas la dorsapogilo de la seĝo. Sovaĝa emocio luktas kun lia sinjora edukiteco. La servisteco kastras la viron en li. La deziro kunpremas lian gorĝon kaj raŭkigas lian voĉon.

— Ĉu vi ordonas ion, sinjorino? Ĉu io okazis?

Humiliĝon mensogas lia voĉo, sed sincere parolas la okuloj. Ili flamas, ardas. Je lia rigardo la virino similas al krizantemo, trempita en sangon. Ŝi bezonas tempon, fortostreĉon por venki sian embarason kaj doni respondon, laŭŝajne trankvilan.