Выбрать главу

— Ne,... ne, Gabor... nenio okazis... mi venis por... jes... mi pensis, ke Zina... kaj morgaŭ mi volas veturi al la kampardomo... al la kampardomo mi volas veturi... Ĉu vi komprenas?

— Jes, sinjorino,... al la kampardomo...

La timo de la virino jam malaperis, sed ŝia ofendita vanteco ekploras kaj repelas ŝin al ŝia ĉambro. Tie ŝi ĵetas sin sur la liton kaj ploras, ploras, prilarmas sian senfloran printempon, la forpason de sia juneco. En ŝi veadas la virino, la homo, kiun la Vivo senigas de la vivado. La nekontentigita vivovervo veadas en la dudekjara virino, de kiu oni forŝiris la parulon. Je amiĝado naskiĝas la korpo de la virino kaj je komprena karesa amo — ŝia animo. Ĉio alia estas mensogaĵo, kulturĉifono, per belaj vortoj ornamita prirabado, kiu kripligas la rajtojn de la reĝino de La Vivo.

— Eĉ mia servisto ne volas min!... Sed mi amas... amas... amas lin!

Ŝi eksaltas, kaj haltas antaŭ la spegulo, kiu montras ŝian belecon en plena pompo kiel tiun de lilio la lazuro de la lago. La spegulo havas pli da koro ol multaj homoj. Ĝi ĉiam mensogas tion, kion oni volas. Al la adoleskulo mensogas maturecon; al la avineto — junecon.

Ŝi rigardas sin. La spegulo konsolas. Vekiĝanta espero forpelas la malesperon kaj rideto sekigas la larmojn. Pensoj zigzagas. Sentoj plipuriĝas. La estinteco reaperas, forpasas antaŭ ŝi: knabinaj revoj, fianĉiniĝo, soleno en la preĝejo, trimonata edzineco kaj poste?... Poste venis la milito. ŝia edzo devis formarŝi kun la unuaj. Tremado, tremado, tremado. Nek informo, nek letero. Mil kaj mil mejloj disigas ŝin de sia laŭleĝa amato. Kruelaj militaj dekretoj forrabas de ŝi la plej fidelajn servistojn unu post la alia. La laborforto malpliiĝas. La domo restas sen vira defendo. La maljuna kamparisto ne povas disŝiri sin. Tremado pro la soleco, tremado pro la forestanta amato... Fine — Dio kompatema — kelkaj linioj el malproksima fremda lando. Tamen li vivas. Oni kaptis lin. La larmosalumitan panon de militkaptitoj li manĝas. Tremado, tremado... La bieno antaŭ bankrotiĝo. Almenaŭ estus unu fidinda vira dungito. Ĉirkaŭ la domo abundas la kardo, urtiko. Zina estas bona knabino, sed ŝi estas "graskapulino" malpura, malrapida kiel la bradipo. Lia maljuna kamparisto ne povas disŝiri sin. La najbaroj dungis militkapititojn por la laboro. Tiuj ŝtelas eĉ ilian okulbrilon, malvirtigas la knabinojn, trudas sin en la litojn de la orfe restintaj edzinoj kaj mokas, priridas la naivan ruson. Brrr! Ne! Ne!... Sed eble troviĝas inter ili iu alikaraktera, ŝatinda. Ŝi povus laŭvalore taksi kaj respekti lin se ne pro alia kaŭzo, almenaŭ pro la memoro de sia edzo... ho, kiel li tremadias pro ŝi. En la lasta letero li skribas pri sia nevelkebla amo... Dumnokte ŝtelisto vizitis la domon. Ŝi aŭdis, ke li paŝadas ĉe la staloj, sed en sia forlasiteco ŝi eĉ krii ne kuraĝis. La ŝtelisto forportis nur unu porkidon, sed eble morgaŭ li havos apetiton por porketo kaj poste por la patrinporko. Ŝi bezonas iun. Nepre devas esti viro ĉe la domo... En la najbara domo servas hungara militkaptito. Oni nomas lin nur "madjar" Misu. Li povas rekomendi unu. Li diras, ke tiu viro taŭgas ĉi tie, ĉar tiu scipovas sian fakon. Hejme tiu estas agronomo, havas bieneton. Ankaŭ en sia lando tiu okupis sin pri bienmastrumado, sed tie oni servadis ĉe li. Mi ne volas sinjoron. Kamparanon mi volas. Eĉ la maljuna kamparisto diras, ke oficiro estas nur duonviro ĉe la plugilo... La "madjar' Miŝo" promesis, ke li vizitos lin en la militkaptitejo kaj parolos kun li pri la afero. Dio scias, eble li ne estos duonviro. La "madjar' Miŝo" laŭdas lin. Li bone konas lin, ĉar li estis oficirservisto ĉe li en la tranĉeo. Li diras, ke li estas vera ĝentlemano kaj eĉ ĉi tie ricevas oficiran salajron, sed volonte li venus ĉar timas, ke la nenifarado muelos lin. Vere, povas esti terure! Ĉiam esti gardata kaj nepovanta fari ion ajn. Ve, ankaŭ mia edzo! Li jam delonge ne skribis... Miŝo diris, ke li venos, volonte venos. Nur unu volontoron li devas kontrabandi al sia loko, ĉar se oni rimarkos lian fuĝon, tiam nenio savas lin de la garnizona malliberejo. La volontoro eĉ ĝojos loĝi en oficira tendaro. La nomon de tiu volontoro uzante li venos. Sed ĉu li venos vere?... La maljuna kamparisto diras, ke oficiro estas duonviro en la laboro. Pli bone duona ol nenia. Almenaŭ estos iu, al kiu mi povos paroli. Ne! Ne estas permesate lasi lin proksimiĝi al mi. Mia edzo! Mia edzo!! Mi estas honesta edzino!... Miŝo estis ĉe mi. Morgaŭ mi iros al la komandantejo por li. Li estas jam edziĝinta, havas familion. Ho kiel mi ĝojas. Hejme atendas lin virino kaj infano. Ankaŭ mi atendas mian edzon... Miŝo akompanis min. Miŝo konis lin ne mi. Li devis elekti lin el la multaj malfeliĉuloj... Verdire li estas bela, altstatura, larĝŝultra. Li aspektas iom pala, sed la kamparo baldaŭ pentros lin sanruĝa... Mutulo. Li ne scias ruse. Ne gravas. Mi instruos lin. La "graskapulino" instruos lin... Mi estus dezirinta boksi en la vizaĝon de la komandanto. Tiel impertinente li spionis nin ambaŭ. Huh, rusa urso!... Oni nomas lin Gabor. Lia rigardo estas melankolia kaj mallertan langon li havas. Tre malfacile li lernas... La maljuna kamparisto eraris. Li ne estas duonhomo, sed pura, laborema kaj ordamanta. Li loĝas en la kamero... Vespere Miŝo vizitis lin. Ili paroladis. Stranga lingvo. Ho kiel oni diras en ĝi: "mi am — "... Kompatema Dio! Mi atendas mian edzon, mian edzon!!... Dumtage gaja, vigla li laboras; vespere lernas. Facile li lernas kaj dankas ĉion, eĉ al la "graskapulino" li estas dankema. Sinjoro li estas eĉ en la kamparanvesto... Kiel pura, kvazaŭ ŝanĝigita estas mia domo. Ĉio en modela ordo. Ĝis sunsubiro li laboras. Je lia voĉo saltas la "graskapulino". Ankaŭ Miŝo laboras nun ĉe ni. Li kunportis lin al la kamparo. La maljuna kamparisto ne diras plu, ke li estas duonhomo, sed ke Dio sendis lin. Dio, ĉu vere vi sendis lin?... Li estas tre serioza, ne havas okulojn por la virinoj. Ĉiudimanĉe li iras al la urba poŝtoficejo. Ĉiusemajne li skribas leteron al sia edzino. Ĉiusemajne. Respondo neniam venas Ankaŭ al mi ne alvenas sciigo kaj pasas, pasas la tempo... Antaŭ du jaroj foriris mia edzo. Jam pasis unu jaro, de kiam aperis Gabor en mia domo. Dio sendis lin. Nun mi scias. Li laboras, defendas, ordonas. Ankaŭ al mi li ordonas. Ĉi tie mia servisto estas la mastro kaj mi tutkore preferus kisi lian manon. Strange, pri tio mi neniam pensis ĉe mia edzo. Printempe mi ricevis kelkajn liniojn de li. Ankaŭ mi skribis, sed... Dio, kompatu min!

Ŝi forturnas sin de la spegulo. Ĝi malbeligas ŝin, montras plorantan vizaĝon. Ŝi dezirus rifuĝi de si mem, de sia mensoga vivo. Ĉiu kaŝita doloro, retenita amareco de la dua jaro nun sufokadas ŝin. Terura jaro estis. Ŝi devis ekscii, ke lia tempo enterigis ŝian edzon. Eble neniam ŝi amis lin. Vere, profunde ŝi ne povis ami lin, se unu fremdulo, vivanta en vico de servistoj, povis mortigi lin kontraŭ sia volo en ŝia koro. Ŝi malamis tiun ĉi seriozan "neniulon", deziris forpeli lin el la domo kaj tamen ŝia koro tremis por ĉiu paŝo, kiun li faris ekster la domo. Ŝi spionis lin, demandadis pri li, elektis la plej bongustajn pecojn el ĉiu manĝaĵo por li. Lia kamero impresas kiel sinjora ĉambro. Okaze de la Pasko ŝi surprizis lin per nova, eleganta vesto. Eĉ ŝia edzo ne havis tian.

Ŝi rememoras pri la tago, kiam ŝi nur mensogis la sopiron pri la reveno de sia edzo. Tremante ŝi aŭskultis la onidirojn pri la baldaŭa paco, timis preni ĵurnalon en la manon. Ne estu paco! Mortu ĉiu, sed tiu ĉi viro restu ĉi tie. Oni ne forprenu lin de ŝi, ĉar ŝi pereos sen li. Ŝi ne bezonas sian edzon, nek iun alian, nur tiun ĉi solan, kiu eĉ ne rimarkas ŝin, nur tiun ĉi unikan, kiun timante la langon de la mondo, ŝi evitas. Tiu ĉi unu signifas por ŝi ĉiujn.

Ŝi pleniĝas je doloro. La larmoj fluas.

— Mi amas lin, amas, amegas lin!... Dio kompatu! Mi ne volas forpreni lin de sia edzino, mi ne volas forpreni lin de sia infano. Mi scias, ke li amas ilin. Dio, kompatu mian senfruktan junecon, donacu al mi lian amon ĝis li estas kun mi, poste estingu la flamon en li, kiel vi estingis mian amon por tiu, al kiu ligas min la leĝo. Mi ne volas lin por ĉiam... nur por jaro... por kelkaj monatoj... Eĉ lian amon mi ne petas, sed permesu ami lin, kisi mian animon je lia buŝo kaj esti servistino de mia servisto. Dio, Dio, ci terura Dio, kompatu nin! Per la plej majesta sento ci ĵetis min en la polvon. Relevu, kompatu min!