Выбрать главу

La planko ekknaras. Ŝancelaj paŝoj ŝtelire kun obtuza bruo proksimiĝas de la kuirejo. La virino ekatentas, kun subita decidiĝo ĵetas sin sur la liton, fermas la okulojn kaj atendas... atendas...

Longaj minutoj. Nenia bruo. Fajroondoj trakuras ŝian korpon kaj tamen ŝi frostotremas. En ŝia koro tamburas la ekscitiĝo, la senpacienco... La bruo de la paŝoj ĉesas. Ŝi dezirus krii, sed por tio mankas ŝiaj forto kaj kuraĝo. Subite venas penso pri la lampo. Ĝin estingi ŝi estus devinta, sed nin... nun jam malfrue.

La paŝoj ekiras al la kuirejo, sed jam ne ŝtelire ne ŝancele.

— Li reiras... reiras! — veas la virina koro. Ŝlosiltinto, kvazaŭ iu eltirus la ŝlosilon el la seruro. La virino ekridetas. Jam ŝi scias, ke li revenos al ŝi kaj tamen ŝi timas... tremas. Sed kial? Ŝi ne povas klarigi al si, ĉar ŝi mem deziris ja tion, ŝi mem preĝis por tio.

La paŝoj denove proksimiĝas. Eĉ kun fermitaj palpebroj ŝi vidas antaŭ si la viron pelata de pasio. Ŝi vidas lian voluptan mienon, aŭdas la susuron de lia alkliniĝo, sentas lian varmegan spiron, la magnetan forton, kiu katenas ŝin.

— Jen li! — ekkrias ŝia animo.

Io frapiĝas tre akre al la nokta tableto kaj ŝi larĝe malfermas la okulojn.

Du teruritaj rigardoj renkontiĝas. Senvoĉa veado de katenitaj sopiroj plendas en tiu ĉi momento. La okulparoj perdinte kuraĝon nun mensogas sobrecon.

— Mi venis por demandi, sinjorino,... jes... Morgaŭ al kiu veturilo mi jungu? — pardonpete li sufloras.

— Al la kabrioleto... — respondas ŝi kun silenta rezigno.

La viro foriras. Liaj paŝoj iom post iom formortas trans la sojlo. La silento predikas pri altruditaj leĝoj, kiuj ĉenas la naturan leĝan al la mallibereja muro de artefarita moralo.

La larma rigardo de la virino haltas ĉe la tableto. Tie kuŝas la ŝlosilo de la kuirejo. Ŝi komprenas. Tio signifas: defendu vin, ĉar ankaŭ mi suferas kaj mia forto estas elĉerpiĝinta... Kiel bele, kiel noble!... Ŝiaj fingretoj ludas kun la ŝlosilo. Ŝi ekridetas, ellitiĝas kaj elĵetas ĝin tra la fenestro. Ĝi falas kun tintobruo ie, malproksime ĉe la kardoborderita muro de la najbara domo.

— For la mensogan vivon! Mia homo alvenis hodiaŭ. Al brava viro decas brava virino kaj ne nura ino.

Sopirata decido maturiĝas en ŝia animo kaj longajn horojn ŝi sonĝas kun malfermitaj okuloj pri pli celhava, pli bela estonteco.

III.

La luno estas pala kiel vizaĝo de adultino. Ĝi ŝove kaŝas sin inter nubokusenojn. La mateno apenaŭ krepuskas kaj silente vekadas sin la tero.

La ĉevalo trote pasas. Knaras la silikoj sub la malpeza kabrioleto, sur kiu sidas du: li kaj ŝi.

Ŝi rigardas al la luno. Unu el ŝiaj manoj senmove ripozas sur la kubutapogilo de la sidejo. Ŝia animo kantas. Ĝi estas plenplena de melodioj. Per milda, mallaŭta kantado ŝi dorlotas lian koron kaj flate ŝtelas sin en ĝin. La lidoj ne elĉerpiĝas: ĵus faritaj komponaĵoj por ĵus verkitaj tekstoj.

Li mute sidas apud ŝi, kaj impresas kiel fortika kverko apud unusemajna lilio: ĝi ŝirmas la floreton, sed kun sia foliarkrono celas al la ĉiela alteco. Li sidas apud ŝi, lia rigardo karesas la ripozantan maneton, sed lia animo vagadas en la malproksimo, ĉe la forlasita hejmo. Li rememoras: tiu ĉi maneto similas al tiu de sia edzino. Kiel mola, kusena, filigrana ĝi estas! Velura kiel la lanugo de hirundo kaj delikate diafana. Se li estus poeto, tiam certe prikantus ĝin. Ho kiel li dezirus kisi tiun ĉi por la memoro de tiu alia. Eble ankaŭ tiu ĉi kapablas varme karesi, flate dorloti, treme petegi, premadi, fari ĉion, je kio sopiras la vira koro.

Li ne povas kontraŭstari plu. Kvazaŭ hazarde okazus, lia mano falas sur la etan manon kaj treme ekkaresas ĝin. La virino surprizite, sed kun profunda kompreno rigardas lin.

— Pardonu... — li petegas duonvoĉe kaj embarase.

— Kial Gabor? Vi faris nenion.

— Mi tuŝis vian maneton.

Li pripensadas. Kiel ĉarme ŝi diris: ,,kial Gabor?" Milfoje jam li aŭdis sian nomon de ŝi, sed ŝia voĉo ankoraŭ neniam sonis tiel milde, tiel dolĉe.

Ankaŭ ŝi pripensadas. Jen la plej bona okazo por ŝia decido. Ŝi ne forturnas do sian rigardon de li, por ke la viro povu vidi, ke ĝi estas klara, sincera, plena de kompreno kaj mankas en ĝi la koketeco.

— Kial peti pardonon? — Ŝi komencas kaj metas sitan tutan koron en la voĉon. — Depost tri jaroj la unuan fojon vi ekkaresis virinan manon. Depost tri jaroj la unuan fojon mi sentis la varman tuŝon de vira mano. Kial peti pardonon por la vole farita gesto, je kiu ni ambaŭ sopiras. Tia ago fariĝas peko nur tiam, se naskas ĝin ne sincereco, sed spekulacio. Vi prenis mian manon. Estis bone. Prenu ĝin denove, se vi volas. Jen, mi lasas ĝin sur la apogilo.

Stranga, nekonuata embaraso kaptas la animon de la viro. Ia pretera konjekto, ke tiu ĉi virino primokas lin. Li rigardas al ŝiaj okuloj. Ŝia rigardo estas kvieta, sindona. Ne! Ŝi ne primokas lin. Sed kion ŝi volas do? Ŝi ostas honesta, senmakula virino. Du jarojn li konas ŝin, du jarojn li observas, eĉ spionas ŝin. Neniam ŝi koketadis kun iu. En la lastaj monatoj ŝi kondutis iom malamike, rigide eĉ al li. Kion ŝi volas do nun?

— Kiel stranga estas hodiaŭ la sinjorina moŝto.

— Ĉu stranga mi estas? Eble vi estas prava. Ĉu la virinoj de okcidento estas pli ceremoniaj? Mi ne konas ilin. Ni, orientaninoj estas pli sinceraj, pli naturaj. Tion mi scias. Ni ne kaŝas sub korbo niajn farojn. Kredu, ke ankaŭ ili agus simile, sed... Ho mi ne envias miajn okcidentajn fratinojn! Verŝajne jam ankaŭ ili...

La mieno de la viro malsereniĝas. Li pensas pri sia edzino, kiu estas inter tiuj ,,okcidentaj fratinoj". Ĝis nun li havis plenan fidon pri ŝi. Tiu ĉi virino donis moralan forton por tio. Ankaŭ tiu ĉi havas saman sorton kiel lia edzino kaj ŝi estis ĝis nun — la netuŝebleco mem. Sed kio okazis hodiaŭ? Kion ŝi volas? Ĉu ŝi estus diveninta, ke li ekdeziris ŝin kaj nun tiamaniere ŝi intencas venĝi sin? Ĉu ŝi volas turmenti lin? Li faris ja nenion kontraŭ ŝi. Ĉu nenion? Dumnokte li enŝtelis sin en ŝian dormoĉambron, por momento li kredis al la konjekto, ke ŝi venis ne sole por doni ordonon pri jungado. Eh, estis sensencaĵo! Sed li haltis dumvoje. Jes, jes! Tiu stulta ŝlosilafero. Per tio ĉi li ofendis ŝin kaj nun sekvas la repago. Sed kial tiamaniere?

La virino sentas, ke la aludo de la lasta frazo tuŝis tiun kordon, kiun ŝi volis eviti. Ŝi iom mallerte faris kaj nun sentas, ke ŝi kaŭzis doloron. Tio kontraŭvole okazis, ŝia vero ne povas havi konkurantinon. Se ŝi makulus per koto lian edzinon, tiam ŝi devus ruli ankaŭ sian veron en la strata polvo. Ŝia vero estas vero de la vivo. Ne venki ŝi volas, sed konvinki.

— Pardonu! Mi ne volis veki doloran penson. Tiel simple, tiel sincere ŝi diras, ke li devas kredi tion. Pro embaraso kvazaŭ maŝine li ripetas ŝiajn vortojn.

— Kial peti pardonon, se la ago devenas el sincereco?

Eksploda, gaja rido respondas. La trila rido, kiel tiu de la arĝenta sonorileto de kristnaska abio, kuras malproksimen en la matena silento. Ĝi kaŝas sin en lia koro kaj ĝia pureco sonoradas pri printempa juneco.

— Gabor, vi malbone imitis min, sed almenaŭ vi imitis kaj tio montras progreson. Vi estas ĉarme bonvola, ĉar vi lasas vin eduki.

— Ĉu vi, sinjorino, intencas min eduki? Hahaha! — kaj li infanhumore tutkore ridas.

— Jes, jes! Mi volas eduki vin kaj ankaŭ min.

— Interese!... kaj por kio ni edukiĝu, sinjorina moŝto?

— Por amoplena kunvivado.

La rido haltis ĉe la lipoj de la viro kaj ankaŭ la virinon surprizis sia kuraĝo. Ŝi mallevas la palpebrojn antaŭ lia mireganta rigardo. Ŝi sentas, ke komenciĝis la kubĵetado, en kiu ŝi riskas sian honoron kaj estimon de la viro, eĉ eble lian amon. Jam malfrue estas halti aŭ retiriĝi. Ŝi devas gajni la ludon: la lukton de la koroj. Honeste malkaŝe ŝi devas montri sian animon. Tiel, kiel ŝi decidis pri tio. Tiu ĉi viro devas vidi, scii kaj senti, ke ne flankenpaŝo estas tio, kion ŝi faras, sed brava antaŭenmarŝo sur la vojo de l' vero; ne falo, sed leviĝo; ne histeria kaprico, sed plenumado de virina destino; ne allogo, sed sindono. Virino ŝi estas kaj ne nura ino.