Выбрать главу

Komencis kalkuli siajn tagojn la nova, 1986-a jaro. Ĝi estos grava, eblas diri, ŝanĝiga jaro en la historio de la Soveta ŝtato, la jaro de la 27-a Kongreso de KPSU. La Kongreso fiksos la ĉefajn celojn de la politika, soci-ekonomia kaj spirita evoluo de la sovetia socio ĝis la sekva jarmilo. Ĝi akceptos la programon de akcelado de nia paca konstruado.

Ciuj fortostreĉoj de KPSU estas direktataj al garantio de la plua plibonigo de la vivo de la sovetia popolo.

Ankaŭ en la internacia areno estas bezonata pliboniga ŝanĝo. Ĝin atendas, ĝin postulas la popoloj de Soveta Unio, la popoloj de la tuta mondo.

Bazante sin sur tio, en la komenco de la nova jaro Politika Buroo de CK KPSU kaj Soveta Registaro akceptis decidon pri la vico de grandskalaj, principakarakteraj ekstera-politikaj agoj. Ilia senco estas maksimumgrade kontribui al plibonigo de la internacia situacio. Ilin diktis la bezono venki la negativajn tendencojn de kontraŭstaro, kiuj akriĝis dum la lastaj jaroj, liberigi vojojn por limigo de la nuklea vetarmado sur la Tero kaj ĝia prevento en la kosmo, por ĝenerala redukto de milita danĝero, por starigo de konfido kiel integra komponanto de la interŝtataj rilatoj.

I.

La ĉefa el tiuj agoj estas la konkreta, planata por la precize difinita periodo, programo de la plena likvido de la nuklea armilaro en la tuta mondo.

Soveta Unio proponas, agante laŭfaze kaj konsekvence, efektivigi kaj finfari la procezon por liberigi la Teron for de la nuklea armilaro dum la proksimaj 15 jaroj, ĝis la fino de la nuna jarcento.

La 20-a jarcento donacis al la homaro energion de atomo. Sed tiu granda atingo de la menso povas iĝi por la homoj ilo de memekstermo.

Ĉu eblas solvi tiun konflikton? Ni estas certaj, ke eblas. Trovi efikajn vojojn por likvido de la nuklea armilaro estas efektivigebla tasko, se ekokupiĝi pri ĝia solvo senprokraste.

Soveta Unio proponas ekde 1986 komenci efektivigon de la programo pri liberigo de la homaro disde la timo antaŭ nuklea katastrofo. Kaj la fakto, ke tiu jaro estas proklamita far UN Intemacia Jaro de Paco, servas kiel aldona politika kaj morala stimulo. Por tio necesas leviĝi super la nacieca egoismo, taktikaj antaŭkalkuloj, disputoi kaj malkonkordoj, kies signifo estas nula kompare kun la konservo de la ĉefaj valoroj — paco, fidinda estonto. Energio de atomo devas servi nur al paco — por tio konstante pledis kaj pledas nia socialisma ŝtato.

Ĝuste nia lando estis la unua, kiu ankoraŭ en 1946 starigis la demandon pri malpermeso de produktado kaj uzo de atoma armilaro, kaj ankaŭ ĝi la unua komencis uzi nuklean energion pacocele por la bono de la homaro.

Kiel praktike Soveta Unio hodiaŭ opinias pri vicordo de redukto de nukleaj armilaroj — kiel portantoj, tiel frapŝargoj — ĝis ilia plena likvido? Sume niaj proponoj aspektas jene.

La unua etapo. Dum 5–8 jaroj USSR kaj Usono duoble reduktas nukleajn armilarojn, atingantajn la teritorion de unu kaj la alia. Sur tiaspecaj portantoj, restantaj ĉe ili, oni konservas ne pli ol po 6000 ŝargoj.

Estas memkompreneble, ke tiu redukto estas ebla nur ĉe reciproka rifuzo por USSR kaj Usono de kreo, proveksplodigoj kaj disvolvo de la atakaj kosmaj armilaroj. Kiel multfoje avertis Soveta Unio, kreo de la ataka kosma armilaro forstrekos la esperojn pri redukto de la nukleaj armilaroj sur la Tero.

En la unua etapo estas atingata kaj realigata decido pri plena likvido de la mezdistancaj raketoj de USSR kaj Usono en la eŭropa zono — kaj la balistikaj, kaj la flugilaj — kiel la unua paŝo sur la vojo de liberigo de eŭropa kontinento for de la nuklea armilaro.

Krome Usono devas preni sindevigon ne liveri siajn strategiajn kaj mezdistancajn raketojn al aliaj landoj, kaj Britio kaj Francio — ne kreskigi siajn samspecajn nukleajn armilarojn.

Ekde la komenco necesas, ke USSR kaj Usono interkonsentu pri ĉesigo de ajnaj nukleaj eksplodoj kaj sin turnu al aliaj ŝtatoj kun alvoko kiel eble pli frue aliĝi al tiu moratorio.

La unua etapo de la nuklea malarmado koncernas du landojn — USSR kaj Usonon — nur pro tio, ke ĝuste ili devas montri ekzemplon al aliaj nukleaj regnoj. Pri tio kun la tuta sincero ni deklaris al la prezidento de Usono R. Reagan dum la renkontiĝo en Ĝenevo.

La dua etapo. En tiu etapo, kiu devas komenciĝi ne pli malfrue ol en 1990 kaj daŭri dum 5–7 jaroj, al la nuklea malarmado komencas aliĝi ĉiuj aliaj nukleaj regnoj. Dekomence ili prenus sindevigon frostigi ĉiujn siajn nukleajn armilarojn, kaj ankaŭ ne havi ilin sur teritorioj de aliaj landoj.

USSR kaj Usono dum tiu periodo daŭrigas la reduktojn, pri kiuj ili interkonsentis en la unua etapo, kaj efektivigas ankaŭ pluajn rimedojn pri likvido de siaj nukleaj mezdistancaj armilaroj kaj frostigas siajn taktikajn nukleajn armilojn.

Post kiam USSR kaj Usono finas 50-procentan redukton de siaj samspecaj armiloj en la dua etapo, estas akceptata ankoraŭ unu radikala paŝo — ĉiuj nukleaj regnoj likvidas la taktikan nuklean armilaron, t.e. la armilojn kun distanco (efikradiuso) ĝis 1000 km.

En tiu etapo soveti-usona interkonsento pri malpermeso de atakaj kosmaj armilaroj devus iĝi multflanka, kun nepra partopreno en ĝi de la ĉefaj industriaj regnoj.

Ĉiuj nukleaj regnoj ĉesigus proveksplodigojn de la nuklea armilaro.

Estus fiksita malpermeso krei nenukleajn armilojn, bazitajn sur novaj fizikaj principoj, kiuj laŭ siaj detruaj kapabloj proksimiĝas al la nukleaj aŭ aliaj amasekstermaj rimedoj.

La tria etapo komenciĝas ne pli malfrue ol en 1995, dum kiu oni finfaras likvidon de ĉiuj ankoraŭ restintaj nukleaj armiloj. Ĝis la fino de 1999 sur la Tero ne plu restas nuklea armilaro. Estas ellaborata universala interkonsento pri tio, ke tiu armilaro plu neniam reaperu.

Oni konsideras, ke estos ellaboritaj specialaj procedoj de likvido de la nuklea armilaro, kaj ankaŭ de malmuntado, refaro aŭ neniigo de la portantoj. Krome oni interkonsentos pri kvanto de armilaro, likvidenda en ĉiu etapo, pri la loko, kie ĝi estos likvidata, k. t. p.

La kontrolo pri la likvidataj kaj limigataj armilaroj estus efektivigata kiel per naciaj teknikaj rimedoj, tiel per inspektado surloke. USSR pretas interkonsenti pri ajnaj aliaj aldonaj kontrolrimedoj.

Akcepto de la proponata por ni programo de nuklea malarmado, sendube, pozitive influus al intertraktadoj, efektivigataj en duflankaj kaj multflankaj forumoj. Ĝi difinus klare konturitajn vojdirektojn kaj orientilojn, fiksus konkretajn limdatojn por atingo de interkonsentoj kaj ilia realigo, aldo- nus al intertraktadoj celdirekton kaj celkonscion. Per tio estus venkita la danĝera tendenco, kiam rapideco de la vetarmado superas rezultivecon de intertraktadoj.

Do, ni proponas eniri la trian jarmilon sen nuklea armilaro surbaze de reciproke akcepteblaj kaj strikte kontrolataj interkonsentoj. Se la administracio de Usono, kiel ĝi multfoje deklaris, strebas al celo de likvido de nuklea armilaro plene kaj ĉie, oni disponigas por ĝi praktikan eblecon fari tion reale. Anstataŭ malŝpari proksimajn 10–15 jarojn por kreo de la nova ekstreme danĝera por la homaro armilaro en kosmo, kiu laŭdire estas destinita por fari nukleajn armilarojn nebezonataj, ĉu ne estus pli prudente ekokupiĝi pri likvido de tiuj armilaroj mem — kaj rezulte nuligi ilin? Soveta Unio, mi ripetas, proponas ĝuste tian vojon.

Soveta Unio sin turnas kun alvoko al ĉiuj popoloj kaj ŝtatoj, unuavice, kompreneble, al la nukleaj, subteni la programon de likvido de la nuklea armilaro ĝis 2000. Por ajna senantaŭjuĝa homo estas absolute evidente, ke rezulte de efektivigo de tia programo neniu malgajnos, sed gajnon havos ĉiuj. Temas pri la problemo de la komunhomara signifo, kaj solvi ĝin eblas kaj necesas nur kune. Kaj ju pli frue tiu programo estos reale efektivigata per praktikaj faroj, des pli sekura iĝos vivo sur nia planedo.

II.

Inspirata de la sama koncepto kaj strebo entrepreni ankoraŭ unu praktikan paŝon en kunteksto de programo de nuklea malarmado, Soveta Unio akceptis gravan decidon.