Выбрать главу

DIO PAROLAS AL SIAJINFANOJ

Bibliaj tekstoj

ERARTABELO

Lokindiko Anstataŭ Bonvolu legi Paĝo/linio

10 5 etis

10 14 homenciĝis

titolo ATENTADO

25 filinojjn

45 18 malproksime

50 24 gravideĝos

53 13 infano.

55 12 ŝvebante

76 2 brafiojn Pardonpeton

estis

komenciĝis

ATENDADO

filinojn

malproksimen

gravediĝos

infano

ŝvebanta

branŭojn

DIO PAROLAS AL SIAJ INFANOJ

Bibiiaj tekstoj

Eldonita de la Katolika Internacia Organizo «Helpo al la Mizerega Eklezio»

kaj la

«Eranca Katolika Esperanto Asocio (F.K.E.A.)»

Filio de «I.K.U.E.» Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista

®

EDITORIAL VERBO DIVINO Avda. de Pamplona. 41 31200 ESTELLA (Navarra) - Hispanio 1997

Kovrilo:

La crarinta filo (ĉap. 73)

Dorso de la kovrilo: La forkuro al Egiptio (ĉap. 50) La transfiguriĝo (ĉap. 57)

Jesuo rcvivigas la filon dc la vidvino dc Nain (ĉap. 62) La lasta manĝo (ĉap. 80)

Ia cldono:

Tcksloj: Eleonore Beck. Descgnoj: Miren Sonte. Traduko: Mcmbroj dc F.K.E.A. ©Ekskluzivaj rajtoj: ©Kirche in Not, Postfach 1209, D- 61452 Konigstein, Gcrmanio. ©Editorial Vcrbo Divino, 1997. Kun cklczia liccnco. Presita cn Hispanio. Fotokompostado: arte 4c, s.a.l., 31011 Pamplona (Navarra). Presado: Mateu Cromo, S.A., 28320 Pinto (Madrid). Libra lega dcpono: M. 18748-1997

Eldono en Esperanto

Lingve reviziita de unu membro de la Franca Esperanto Instituto

LIBROJ DE LA MALNOVA TESTAMENTO

EN LA KOMENCO

1. Dio kreas la mondon

En la komenco, Dio kreis la ĉielon kaj la teron. La tero estis malplena kaj dezerta. La Spirito de Dio ŝve- bis super la akvoj.

Tiam Dio diris: «La lumo estu!». Kaj la lumo ek- brilis. Dio vidis, ke la lumo estas bona. Li disigis la lu- mon de la mallumo. Li diris al la lumo: «Vi estas la ta- go». Kaj li diris al la mallumo: «Vi estas la nokto». Tio estis la unua tago.

Dio diris: «La nuboj amasiĝu en la ĉielo, kaj akvu- mu la teron per sia pluvo». Dio diris al kio estas su- pre: «Vi estas la ĉielo». Tio estis la dua tago.

Dio diris: «La akvoj kuniĝu, por ke la firma tero aperu!». Dio diris al la firma tero: «Vi estas la tero». Kaj Dio diris al la akvoj kolektitaj: «Vi estas la maro». Dio vidis, ke tio estas bona.

Dio diris: «La tero produktu ĉiajn vegetaĵojn kaj arbojn». Tiam la plantoj kreskis kun sia verdaĵo. Dio vidis, ke tio estas bona. Tio estis la tria tago.

Dio diris: «La lumoj radiu en la ĉielo: la suno por la tago, la luno kaj la steloj por la nokto. Tiel oni ko- nos la tempojn: la tago kaj la nokto, la semajnoj, la monatoj kaj la sezonoj». Dio vidis, ke tio estas bona. Tio estis la kvara tago.

Dio diris: «Estu fiŝoj naĝantaj en la akvo kaj bir- doj flugantaj super la tero. Ĉiaj bestoj, grandaj kaj malgrandaj, vivu sur la tero». Tio okazis. Dio vidis, ke tio estas bona. Tio estis la kvina tago.

Poste Dio diris: «Ni faru la homojn lati nia bildo, ili similu je ni. Mi volas konfidi al ili la teron, ĉiujn fi- ŝojn, birdojn, brutojn kaj kreskaĵojn». Dio kreis la homon laŭ sia bildo. Li kreis ilin viro kaj virino. Li be- nis ilin kaj diris al ili: «Estu fekundaj kaj multiĝu. Mi konfidas al vi la teron. Vi estas pli ol fiŝoj, birdoj, bru- toj kaj kreskaĵoj. Zorgu pri ili. La kreskaĵoj estos via nutraĵo kaj tiu de la bmtoj». Dio vidis ĉion, kion li fa- ris: tio estis bonega. Tio estis la sesa tago.

Dio kreis la Universon en ses tagoj: la ĉielo, la te- ro, la maro kaj ĉio, kio vivas. La sepan tagon, Dio ri- pozis. Tial la sepa tago estas benita tago, sankta tago por la homoj (Gen. 1).

2. La Paradizo: donaco de Dio al la homoj

Dio modlis la unuan viron, Adamo, el la polvo de la tero kaj enblovis en lin spiron de vivo. Tiel la homo farigis viva estaĵo.

Poste Dio plantis ĝardenon en Eden. Li kreskigis ĉiajn arbojn. 11 Ј estis belaspektaj kaj iliaj fruktoj estis bongustegaj. Meze de la ĝardeno kreskis la arbo de la vivo kaj de la kono de la bono kaj de la malbono.

Dio kondukis Adamon, kiun li kreis, en tiun ĝar- denon, por ke li ĝin kultivu kaj gardu. Li diris al li: «Vi rajtas manĝi la fruktojn de ĉiuj arboj de la ĝardeno. Sed vi ne rajtas manĝi la fruktojn de la arbo de la scia- do pri bono kaj malbono; ĉar se vi manĝos el ĝi, vi mortos».

Dio ne volis, ke la viro restu sola. Do Li kondukis ĉiujn bestojn kaj ĉiujn birdojn antaŭ Adamon, kiu do- nis nomon al ĉiu. Sed neniu vere konvenis al li. Tiam, Dio faligis profundan dormon sur la viron, prenis unu el liaj ripoj kaj el ĝi konstruis virinon. Sin vi- dante, Adamo diris: «ŝi estas vere kiel mi. Oni ŝin no- mos "virino", ĉar ŝi elvenis el mi.» La viro kaj la viri- no estis nudaj. Sed ili ne hontis unu antaŭ la alia (Gen. 2).

3. La homoj perdas la Paradizon

La viro kaj la virino vivis en la ĝardeno, kiun kon- fidis al ili Dio. Estis sufiĉe por manĝi. Ili vivis pace kun la brutoj kaj ili estis feliĉaj, ĉar Dio estis ilia ami- ko. Ĉio estis bona. Sed, okazis, ke la serpento diris al la virino: «Ĉu vere Dio malpermesis al vi manĝi la fruktojn de iu ajn arbo?» La virino respondis: «Tute ne! Ni rajtas manĝi la fruktojn de ĉiuj arboj de la ĝar- deno. Estas nur unu arbo, kies fruktojn ni ne rajtas manĝi: tiu, kiu staras meze de la ĝardeno. Se ni man- ĝos, ni mortos». «Ne, diris la serpento, vi ne mortos. Male, viaj okuloj malfermiĝos. Vi scios, kio estas bo- na kaj kio estas malbona, tute same kiel Dio.

La virino vidis, ke la fruktoj de la arbo estas bonaj por manĝi kaj povas fari ŝin inteligenta. Ŝi prenis de ĝiaj fruktoj kaj donis el ili al sia edzo. Iliaj okuloj mal- fermiĝis kaj ili rimarkis, ke ili estas nudaj. Tial ili plektis al si zonotukon per folioj de figardo. Vespere, ili aŭdis la paŝojn de Dio en la ĝardeno kaj kaŝiĝis. Sed Dio vokis la viron: «Kie vi estas?» Adamo respon- dis: «Mi aŭdis vian paŝon kaj mi kaŝiĝis, ĉar mi estas nuda». Dio demandis: «Kiel vi scias tion? Ĉu vi man- ĝis el la frukto de la arbo, kiun mi malpermesis al vi?» Adamo reportis la kulpon sur la virinon: «ŝi donis al mi por manĝi». Kaj la virino kulpigis la serpenton: «Li tromplogis min».

Tiam Dio diris al la serpento: «Vi estas malbenita, ĉar vi tion faris. Vi rampos sur la ventro kaj vi man- ĝos polvon. La virino estos via malamikino. ŝiaj infa- noj estos la malamikoj de viaj infanoj. Ili dispremos vian kapon kaj vi pikados ilian kalkanon».

Dio diris al la virino: «Via vivo estos malagrabla kaj vi naskados infanojn en la sufero». Dio diris al la vi- ro: Vi malobeis mian ordonon; vi vidos, ke la tero ne estas paradizo. Vi devos malfacile labori ĝis via mor- to por ne malsati, nek vi, nek via familio. Poste vi re- venos al la tero el kio mi formis vin.

Adamo nomis sian edzinon Eva, kio signifas vivo.

Ŝi fariĝis la patrino de ĉiuj vivantoj. La Sinjoro Dio el- pelis la homojn el la paradizo. ĉia gardisto, kun fajra spado, gardis la eniron de la ĝardeno kaj la vojon al la vivarbo (Gen. 3).

4. Kaino kaj Habelo

Adamo kaj Eva havis du filojn: Kaino kaj Habelo. Habelo fariĝis paŝtisto kaj Kaino terkulturisto. La kampoj de Kaino produktis multe da tritiko. E1 ĝi Kai- no prenis ion por prezenti al Dio dankan donacon.