Выбрать главу

La filino de Faraono venis apud la rivero, kaj volis bani sin. ŝi vidis la korbon, kaj alportigis ĝin ĉe la bordo. ŝi vidis la infanon, kaj kompatis lin. Mirjama eliris el sia kaŝejo, kaj demandis: «Cu vi volas, ke mi serĉu nutristinon por la infano?» La filino de Farao- no diris: «Faru tion»! Tiam, Mirjama venigis sian pa- trinon. La filino de la reĝo elektis ŝin kiel nutristinon, kaj ŝi donis al la infano la nomon: Moseo.

Kiam Moseo estis pli granda, li vivis en la palaco: Li estis edukita kiel vera Egipto, sed li neniam forge- sis, ke li apartenas al popolo kondamnita al malfaci- laj sklavaj laboroj. Iun tagon, li vidis Egipton, kiu fra- pas Izraelidon, kaj li ekkoleris. Li mortigis la Egipton. Moseo tiam devis forkuri, kaj alvenis en la landon Madjana, kie h fariĝis paŝtisto en la domo de la pas- tro Jetro (Eli. 1-2).

13. Dio sendas Moseon

Moseo trairis la dezerton kun sia brutaro, kaj li al- venis al Sinajo, la monto de Dio. Li vidis arbetajon, kiu brulas sen konsumiĝi. Scivoleme, li alproksimiĝis, kaj aŭdis tiun voĉon: «Moseo! Moseo! Mi estas la Dio de via patro, la Dio de Abrahamo, Isaako kaj Jakobo». Moseo kaŝis sian vizaĝon. Li timis rekte rigardi Dion. Sed Dio diris: «Mi vidis kiel mia popolo estas malbo- ne traktita en Egiptio. Mi aŭdis ĝiajn kriojn. Mi konas ĝian malfeliĉon. Tial mi sendas vin al Faraono. Vi kondukos mian popolon ekster Egiptio. Moseo res- pondis: «Kiu mi estas por iri ĉe Faraono, kaj doni al li ordonojn»? Sed Dio diris: «Mi estos kun vi».

Moseo ankoraŭ obĵetis: «La Izraelidoj ne min kre- dos, kiam mi diros al ili: La Dio de viaj patroj sendas min. Ili demandos min: Diru al ni lian nomon! Kion mi devos respondi? Sed Dio diris al li: «Mi estas, kiu estas. Tio estas mia ĉiama nomo». Moseo ankoraŭ ne volis konsenti pri tiu misio. Li diris: «Mi ne scipovas paroladi». Dio respondis al li: «Nun iru, mi diros al vi tion, kion vi devos diri». Moseo ankoraŭ respondis: «Sendu do aliulon!». Sed Dio jam elektis Moseon.

Moseo reiris Egiption kun sia familio. Lia frato Aa- rono venis renkonte al li. Kun li, li kunvokis la Izrae- lidajn familiestrojn. Li komunikis tion, kion la Abra- hama, Isaaka kaj Jakoba Dio ordonis. La Izraelidoj eksciis, ke Dio volas savi ilin el ilia mizerego. Ili lin fidis kaj adoris (Eli. 3).

14. Redonu la liberecon al mia popolo

Moseo kaj Aarono iris ĉe Faraono kaj petis: «Re- donu la liberecon al nia popolo! Dio tion volas».Fara- ono ne volis redoni la liberecon al la Izraelidoj. Li di- ris: «Kiu do estas la Izraela Dio al kiu mi devus obei? Mi lin ne konas, kaj mi ne lasos foriri la Izraelidojn. Mi postulos, ke ili ankoraŭ pli laboru, por ke ili ne for- gesu, kiu estas mastro ĉi tie». Samtage, li ordonis al la kontrolgardistoj, laborigi pli energie, la Izraelidojn, por ke ili forgesu tiujn aferojn.

La Izraelidoj ĝemis pro la servuto, kaj Moseo pete- gis la Sinjoron. Tiel Dio promesis: «Mi estas Dio, kaj mi gvidos vin el Egiptio. Mi adoptas vin kiel mian po- polon kaj vi agnoskos, ke mi estas via Dio. Mi kondu- kos vin al la lando promesita al Abrahamo, Isaako kaj Jakobo. Mi herede donacos ĝin al vi.

Dio sentigis sian potencon al Faraono. Severaj plagoj trafis Egiption: fulmotondroj, misrikoltoj, ve- nenaj akvoj. Brutaron trafis pesto. Malutilaj insektoj invadis ĉiujn domojn. La aero tiel veneniĝis, ke ĉiuj ulcerpleniĝis. Faraono ja bone sentis de kie venas la malfeliĉo. Du aŭ tri foje, li ŝajnigis kvazaŭ li volus li- berigi la Izraelidojn de la punlaboroj, sed tuj post la fino de la plago, li forgesis sian promeson (Eli. 5- 11).

15. La unua paska nokto

Tiam, Dio diris al Moseo: «Ĝuste ĉi nokte, Faraono redonos al vi la liberecon. Pretigu vin por la foriro. Ĉiu familio mortigu ŝafidon. Vi signu per ĝia sango la pordon de viaj domoj. Surmetu viajn ŝuojn kaj tenu vian bastonon ĉemane. Manĝu rapide kaj ne postlasu restaĵojn. Ĉi nokte, la unuenaskitaj Egiptaj filoj mor- tos, sed la morto preterpasos viajn sangmarkitajn do- mojn.

Ĉio okazis laŭ la dia diro: la unuenaskitaj Egiptaj filoj mortis, tiuj de malriĉuloj, kiel tiu de Faraono. Ĉi nokte, la Egiptoj priploris siajn filojn. Faraono alvo-

kigis Moseon kaj Aaronon, kaj ordonis al ili: «Rapide foriru! Kunportu ĉiujn viajn apartenaĵojn». La Izrae- lidoj kuniĝis kaj forlasis Egiption.

La Izraelidoj ne forgesis tiun unuan paskan nok- ton. La gepatroj ne forgesis, ke Dio vivlasis iliajn unuenaskitojn. De tiu tempo, ili oferas donacon post la naskiĝo de sia unua filo. Kaj, ĉiujare, ili celebras la Paskon, la feston de la Eliro, tiel klarigante al siaj in- fanoj: «Ja, per forta mano, Dio liberigis nin de la Egipta sklavado» (Eli. 12-13).

16. Dio savadas sian popolon

Faraono tre baldaŭ bedaŭris la liberigon de la Iz- raelidoj. Li avertis siajn soldatojn kaj ĉarkondukis- tojn. Kun ili, li postkuris la Izraelidojn, kiuj kampadis apud la kanmaro. Unu el la gardosoldatoj vidis la pol- vonubon: «La Egiptoj alvenas!» La Izraelidoj ektimis,

ĉar ili insidkaptiĝis. Antaŭ ili, la maro, malantaŭe la armegitaj malamikoj. Ili kulpigis Moseon: «Kial vi gvidis nin ĉi tien, al nia perdo? ĉi tie, ni ĉiuj mortos!» Sed Moseo al ili respondis: «Ne timu! Hodiaŭ vi tra- vivos la dian savmanieron».

Moseo etendis la manon al la maro, laŭ la Dia or- dono. Orienta vento leviĝis kaj flanken pelis la akvon. La Izraela popolo trairis la maron: Geviroj, gefiloj, bovoj kaj ŝafinoj - longa kunirantaro.

La Egiptoj alvenis al la marbordo. Ili ne hezitis longe kaj alsturmis. Sed, la vojo alirebla de la Izraeli- doj, kiuj fidis Dion, iĝis mortvojo por la Egiptoj. La ak- voj refluis furioze, kaj la ĉevaloj, batalĉaroj, la tuta Fa- raona armeo malaperis akven. Do la Izraelidoj travi- vis la Dian savmanieron.

Mirjama, la fratino de Moseo, tamburinis. ŝi dan- cis kun la virinoj, kaj kantis la venkhimnon: «Laŭdu la Sinjoron, laŭdu lin, ĉar li estas forta kaj potenca. Li malaperigis maren la ĉevalojn kaj ĉarojn» (Eli. 14-15).

Dio prizorgas sian popolon

Post la Kanmaro, Moseo gvidis la Izraelan popolon tra la dezerto. Dum tri tagoj, ili serĉadis akvopunkton. Fine, ili trovis fonton, sed ĝia akvo amargustis, kaj oni ne povis ĝin trinki. La Izraelidoj ribelis kontraŭ Mo- seo: «Vi lasas nin soifmorti en la dezerto!» Moseo preĝis Dion: Helpu nin!» Kaj Dio montris al Moseo lignopecon. Kiam Moseo ĵetis tiun lignopecon en la akvon, ĝi perdis sian amarguston, kaj ĉiuj soifantoj ektrinkis.

Post iomete da tempo, ili revenis al Moseo: «Kial vi kondukis nin en dezerton? Se ni nur restus en Egiptio! Tie, oni havis viandplenajn marmitojn kaj tiom da pano, kiom oni volis». Sed Dio diris al Mo- seo: «Mi donos al vi panon kaj viandon, por ke vi sciu, ke oni povas fidi min». Kaj tio estis vera: efekti- ve, vespere, granda flugantaro turniĝadis super la Iz- raela kampadejo. La birdoj lasis sin kapti. Matene, ekestis surtere, blankaj kaj dolĉaj manaaj grajnoj. Ciu povis pluki ilin kaj satmanĝi. Ne nur tiun ĉi tagon, sed ĉiutage. Tiom longe kiom la Izraela popolo trai- ris la dezerton - dum kvardek jaroj-Dio donis al ili pa- non kaj viandon.

De tiam, la gepatroj rakontas al siaj infanoj, kiel Dio prizorgis kaj ankoraŭ prizorgas sian popolon. Ciuj devas scii, ke oni povas fidi lin kaj kalkuli pri lia helpo (Eli. 15, 22-16, 36).

Dio elektas sian popolon

La Izraela popolo paŝis en la dezerto, de kampa- dejo al la alia. La trian monaton, ili kampadis apud la

Sinaja monto. Moseo surgrimpis ĝin por rcnkonti Dion. Dio ordonis al li: «Diru al la Izraelidoj: Vi vidis, ke mi estas pli potenca ol la Egiptoj. Mi portis vin ĝis ĉi tie, kiel aglo portas siajn idojn. Se vi aŭskultos tion, kion mi diros, kaj respektos mian interligon, tiam vi estos mia plej proksima popolo inter ĉiuj. La tuta te- ro apartenas al mi. Vi, tamen, apartenos al mi kiel ser- vopretaj pastroj. Vi estos elektita popolo, sankta po- polo».