Выбрать главу

Maria demandis: «Kiel tio okazos, ĉar mi ne konas viron? «Gabrielo respondis al ŝi: «La Sankta Spirito, la potenco de la Eternulo venos sur vin. Dio estas ĉio- pova; ĉe Dio nenio estas neebla.» Kaj Maria diris: «Jen la servistino de la Eternulo; okazu al mi laŭ via diro» (Luk. 1, 27-38).

Li nomiĝas Emanuelo: «Dio kun ni»

Josefo estis justulo kaj piulo. Li rimarkis, ke lia fianĉino Maria estas graveda. Car li amis ŝin, li ne vo- lis damaĝi ŝin, kaj li pensis sekrete ŝin forsendi. Sed kiam li pripensis tion, anĝelo de la Eternulo aperis al li en sonĝo, dirante: «Jozefo, filo de Davido, ne timu. Prenu al vi vian edzinon Marian, ĉar tio, kio naskiĝos de ŝi devenas de la Sankta Spirito. ŝi naskos filon kaj vi nomos lin Jesuo, ĉar li savos sian popolon de ĝiaj pekoj.» Tio okazis, por ke plenumiĝu tio, kion la pro- feto Jesaja diris: «Jen virgulino gravideĝos, kaj naskos filon, kaj oni donos al li la nomon Emanuelo. Tio es- tas: Dio kun ni» (Mat. 1).

Li naskiĝas en Bet-Leĥem

Tiam, en Romo, reĝis la imperiestro Cezaro-Aŭ- gusto, kiu ordonis, ke la tuta romia mondo estu re- gistrita, ĉiu en sia urbo. Por Jozefo, estis en Bet-Le- ĥem, la urbo de Davido, ĉar li estis el la domo kaj fa- milio de Davido. Tie, Maria naskis sian unuan filon.

ŝi ĉirkaŭvindis lin, kaj kuŝigis lin en staltrogon, ĉar ne estis loko por ili en la gastejo.

Apud Bet-Lefiem, estis paŝtistoj kun siaj gregoj. La anĝelo de la Sinjoro venis al ili, kaj la majesto de Lia lumo brilis ĉirkaŭ ili. La paŝtistoj timegis. Sed la Anĝelo diris: «Ne timu, mi anoncas grandan ĝojon, al vi kaj al la tuta popolo. Hodiaŭ, en la urbo de Davi- do, Savanto naskiĝis. Li estas la Sinjoro. Vi rekonos lin: li estas infano, ĉirkaŭvindita kaj kuŝanta en stal- trogo.

Subite, estis multe da Anĝeloj super la kampo. Ili laŭdis Dion kaj proklamis: «Gloro al Dio en la plej al- to de la Ĉieloj kaj Paco sur la tero al la homoj, kiujn Li amas.» Tiam, la paŝtistoj retroviĝis solaj, kaj diris unu al alia: «Venu, ni iru al Bet-Lehem por vidi tion, kio okazis». Ili tuj foriris kaj trovis Marian, Jozefon kaj la infanon kuŝantan en la staltrogo. Ili vidis, kaj

rakontis, kion Dio diris pri tiu infano. Ĉiuj, kiuj aŭdis ilin miregis. Maria konservis kaj meditis, en sia koro, ĉiujn tiujn eventojn.

La paŝtistoj reiris al siaj gregoj. Ili kantis laŭdkan- tojn, kaj dankis Dion por ĉio, kion ili vidis kaj aŭdis. Kiam Ia infano estis ok tagaĝa, oni donis al li la no- mon, kiun Gabrielo indikis: «Jesuo», tio estas: Dio sa- vas (Luk. 2, 1-21).

49. Li estas la reĝo de la Judoj

En la epoko de la naskiĝo de Jesuo, Herodo reĝis en Jerusalemo. Saĝuloj venis el Oriento ĝis Jerusale- mo. Ili demandis: «Kie estas la reĝo de la Judoj, kiu ĵus naskiĝis? Ni vidis lian stelon en la Oriento. Ni do venis por omaĝi al li».

Kiam la reĝo Herodo aŭdis tion, li maltrankviliĝis, kiel ĉiuj loĝantoj en Jerusalemo. Li venigis pastrojn kaj majstrojn pri Sankta Skribo. Li demandis al ili: «Kie devas naskiĝi la Mesio, la Savanto? Ili respondis. «Li naskiĝos en Bet-Leĥem, ĉar tiel parolas la profeto Miĥao: «Vi, Bet-Leĥem, en Judujo, vi estas grava ur- bo, princa urbo, ĉar ĉe vi, naskiĝos tiu, kiu kondukos kaj regos la izraelan popolon».

Herodo sendis la saĝulojn al Bet-Leĥem: «Iru, ser- ĉu la infanon, kaj kiam vi estos trovinta lin, diru al mi, por ke ankaŭ mi povu iri kaj omaĝi. Kiam la saĝuloj ekvojiris, la stelo, kiun ili vidis en Oriento antaŭiris ilin. ĉi haltis super la domo, kie troviĝis Jesuo. Tiam, ili tutkore ĝojis. Ili eniris en la domon, trovis Marian kaj la infanon, profunde kliniĝis antaŭ li, kaj omaĝis al li. Poste, ili donacis al li: oron, incenson kaj mir- hon. Sed, dum la nokto, Dio ordonis al ili ne reiri ĉe Herodo, kaj ili revenis en sian landon per alia vojo (Mat. 2, 1-12).

Li estas persekutata

Nokte, en sonĝo, Dio ordonis al Jozefo: «Leviĝu! Prenu la infanon kaj lian patrinon, iru en Egiption kaj restu tie ĝis kiam mi avertos vin, ĉar Herodo serĉas la infanon por mortigi lin». Dum la nokto mem, Jozefo leviĝis kaj fuĝis en Egiption kun Maria kaj la infano.

Herodo ekkomprenis, ke la saĝuloj ne revenis en Jerusalemon. Li ekfuriozis, kaj ordonis: «Mortigu ĉiujn knabojn malpli ol dujaraĝajn, en Bet-Leĥem kaj en la ĉirkaŭaĵoj. Post la morto de Herodo, anĝelo de Dio diris, en sonĝo, al Jozefo: «Leviĝu! Prenu la infa- non kaj lian patrinon, kaj reiru en la izraelan landon». Jozefo leviĝis. Li reiris kun Maria kaj la infano. Jesuo en la izraelan landon. Ili instaliĝis en Nazareto (Mat. 2, 13-23).

Li apartenas al Dio

Ĉiujare, la gepatroj de Jesuo iris en Jerusalemon por la paska festo. Kiam jesuo estis dekdujara, ili for-

kondukis lin kun si. Je la fino de la festo, ili ekreiris, sed Jesuo restis en Jerusaiemo. Liaj gepatroj ne sciis tion. Vespere, ili serĉis lin inter siaj parencoj kaj ami- koj. Ĉar ili ne trovis lin, ili reiris en Jerusalemon, kaj serĉis la infanon en la tuta urbo. Nur la trian tagon, ili retrovis lin en la Templo. Jesuo sidiĝis inter la majstroj pri Sankta Skribo. Li aŭskultis ilin, kaj de- mandis. Ĉiuj miregis pro liaj demandoj kaj respon- doj.

Kiam liaj gepatroj vidis lin, ili estis emociitaj, kaj lia patrino diris: «Mia infano, kial vi faris tion? Via pa- tro kaj mi, tre maltrankvilaj serĉis vin». Jesuo res- pondis al ili: «Kial vi serĉis min? Ĉu vi ne scias, ke mi devas esti en la domo de mia Patro?» Poste, li reiris kun ili al Nazareto, kaj li obeis ilin (Luk. 2, 41-52).

52. La kredokonfeso de Johano-Baptisto

Johano-Baptisto, filo de la pastro Zeĥarja kaj Eli- zabeta, lia edzino, vivadis en la dezerto. Kiam Dio vo- kis lin por ke li fariĝu lia anoncanto, li iris en la Jor- danregionon, kaj diris al la homoj: «Konvertiĝu! ŝan- ĝu vian vivon. Baptigu vin en la Jordan rivero, por ke Dio pardonu viajn pekojn». Ĉar estas skribite en la li- bro de la profeto Jesaja: «Voĉo krias en la dezerto: preparu vojon por la Ŝinjoro, nivelu vojon por Dio. Ĉiu valo leviĝos, ĉiu monto kaj monteto malaltiĝos. La malebenaĵo fariĝos ebenaĵo, kaj la malglataj vojoj glatiĝos. Ĉiuj kreitaĵoj tuj vivos la savon de Dio» (Is. 40, 3-5).

Multaj homoj venis al Johano, apud Jordan. Ili baptiĝis kaj demandis: «Kion ni devas fari? Johano di- ris: «Kiu havas du tunikojn, tiu donu unu al la neha- vanto. Kiu havas manĝaĵon, partigu kun la malsatu- lo». Al la impostistoj, li diris: «Ne postulu pli multe, ol estas ordonite. Kaj al la soldatoj: «Ne rabu iun, nek maljuste ion postulu, kaj estu kontentaj je via salaj- ro».

La popolo opiniis, ke Johano estas la Mesio, la sa- vanto. Sed Johano diris: «Mi baptas nur en la akvo. Post mi, venos tiu, kiu estas pli potenca ol mi. La ri- menon de liaj ŝuoj mi ne estas inda malligi. Li vin baptos per la Sankta Spirito kaj per la fajro (Luk. 3, 1-18).

53. La atesto de la Patro

Kiam Jesuo estis ĉirkaŭ tridek jara, li venis al Jo- hano, apud Jordan. Jesuo estis baptita, kiel la aliaj. Poste, li preĝis. Tiam la ĉielo malfermiĝis, kaj la Sank- ta Spirito malsupreniris sur lin, kiel kolombo ŝveban- te. El la ĉielo venis voĉo: «Vi estas mia Filo, la amata. Vi havas mian tutan favoron» (Luk. 3, 21-23).

JESUO RESANIGAS KAJ INSTRUAS «ŜANĜU VIAN VTVON»