Выбрать главу

La malamo de Hyde kontraŭ Jekyll estis de malsama speco. Lia teruro pri la eŝafodo devigis lin senĉese fari provizoran memmortigon, kaj reveni al lia stato de subulo, fariĝi parto anstataŭ persono; sed li abomenis la necesecon, li abomenis la malĝojegon en kiun Jekyll jam enfalis, kaj lin akre indignigis la malplaĉo, kiun li mem inspiris. Pro tio la simio-similaj fipetoloj, kiujn li faris al mi, skribaĉante laŭ mia propra skribstilo blasfemaĵojn sur la paĝoj de miaj libroj; bruligante la leterojn kaj portreton de mia patro; kaj vere, se lin ne detenus timo pri propra morto, jam antaŭlonge li estus ruiniginta sin por impliki min en la ruino. Sed lia amo por la vivo estas miriga; mi diros plu: mi, kiu malsanas kaj glaciiĝas pro simpla pensado pri li, mi, kiam mi memoras la mizeraĉon kaj pasion de lia sinalkroĉemo al la vivo, kaj kiam mi scias, kiom li timas mian kapablon detranĉi lin per la memmortigo, mi povas en mia koro lin kompati. Neutilas, kaj la tempo dolore mankas al mi, plilongigi ĉi tiun priskribon; neniam iu suferis tiajn turmentegojn, tio sufiĉu. Kaj tamen eĉ al tiaj la kutimado alportis—ne, ne malpeziĝon,—sed, ian kalecon de la animo, ian submetiĝemon al la malespero; kaj mia puno povus ja daŭradi dum jaroj, se ne estus okazinta tiu lasta malfeliĉegaĵo, kiu nun fine min trafis kaj disigis de mia propra vizaĝo kaj naturo. Mia provizo de la salo, kiu neniam renoviĝis de post la dato de mia unua eksperimento, komencis elĉerpiĝi. Mi venigis novan provizon kaj kunmiksis la trinkaĵon: la kvazaŭbolado sekvis, ankaŭ la unua kolorŝanĝiĝo, sed ne la dua. Mi trinkis la miksturon, ĝi ne efikis. Vi sciiĝos de Poole, kiel mi traserĉigis la tutan Londonon; vane estis, kaj mi estas nun konvinkita, ke mia unua provizo estis nepura, kaj ke estis tiu nekonata nepuraĵo, kiu donis al la miksaĵo efikecon.

Proksimume unu semajno nun pasis, kaj mi finas ĉi tiun rakonton sub la influo de la lasta el miaj malnovaj pulvoroj. Ĉi tiu, do, estas la lasta fojo—se ne okazos miraklo—kiam Harry Jekyll povas pensi siajn proprajn pensojn aŭ vidi sian propran vizaĝon (nun, ho ve! kiel malgaje aliigitan!) en la spegulo. Nek devos mi prokrasti tro longe la finon de ĉi tiu skribado, ĉar se mia rakonto ĝis nun evitis detruiĝon, tio estis pro kombino de granda antaŭzorgo kaj granda bonŝanco. Se la agonioj de la ŝanĝo ekkaptos min dum mi ĝin skribas, Hyde ĝin disŝiros; sed se iom da tempo pasos de kiam mi estos ĝin flankenmetinta, lia mirinda egoismo kaj absorbiteco en la pasanta momento, eble savos ĝin denove kontraŭ la ago de lia simiosimila malico. Kaj efektive, la fatalo, kiu proksimiĝas al ni ambaŭ, jam ŝanĝis kaj premegis lin. Pasos nur duonhoro, kaj mi denove kaj por ĉiam eniros tiun malamitan personecon… Mi scias, kiel mi sidos ektremegante kaj plorante sur mia seĝo, aŭ daŭros, en plej streĉita kaj timopenetrita ekstazo de aŭskultado, paŝadi tien kaj reen tra ĉi tiu ĉambreto—mia lasta surtera rifuĝejo—kaj subaŭskulti ĉian sonon de minaco. Ĉu Hyde mortos sur la eŝafodo? aŭ ĉu li en la lasta momento trovos la kuraĝon sin liberigi? Dio scias: al mi indiferente estas; ĉi tiu estas la vera horo de mia morto, kaj tio, kio nepre sekvos, koncernos alian ol min mem. Ĉi tie, do, demetante mian plumon kaj eksigelante mian konfeson, mi metas finon al la vivhistorio de tiu malfeliĉa Harry Jekyll.

FINO

ALDONO

Lokoj en kiuj la tradukintoj uzis radikojn ne troveblajn en la plimulto da vortaroj

Gablo: ia malbonaŭspicia masivo de konstruaĵoj eltrudis sian gablon super la straton (*).

Morose: Via devo estis min averti, respondis la alia, iom morose (*).

Perpleksi: metante la manon al la frunto, kiel homo en ia menta perpleksiteco ().—Devas esti io plu, diris en si la perpleksita sinjoro ().

Bajeto: pordo kovrita de ruĝa bajeto (). Frapis per iome ŝancela mano sur la ruĝan bajeton de la kabineta pordo ().

Damnita: Plorantan kiel virino aŭ animo damnita (*).

Lugubra: Lugubra kriego, kvazaŭ de nur besta teruro, sonis el la kabineto (*).

Fiolo: … per la dispremita fiolo en lia mano, kaj la forta odoro de migdalkernoj, Utterson sciis, ke li rigardas kadavron de memdetruinto (*).

Morbida: Mi havas morbidan timon, malĝuste direkti vin (*).

Sombra: Mia vizitanto ja brulis pro ia sombra eksciteco (*).

Simuli: … sidiĝis kun malheliĝinta frunto, por simuli matenmanĝon (*).