Выбрать главу

La azenoj maĉis, maĉadis, iais, hufbatis la malamikon. La skandalo kulminis, kiam la sekretario de la norduloj, renkontante la kasistinon de la suduloj, insulte nomis ŝin «Zamenhof-kaprino». Ŝi rebatis: «Esperanto-ŝafo!» kaj rompis sur lian dorson blankan ombrelon ornamitan per verdaj steletoj, raran objekton, kiu beligis jam multajn internaciajn kongresojn.

Post kvar monatoj la urbestraro de Bervalo perdis la paciencon kaj oficiale informis la samideanajn moŝtojn, ke la nova placo nomiĝos «Konkordo-placo».

Tiu morala vangofrapo tiel ĉagrenis Krukon kaj min, ke ni tuj decidis ripari la damaĝegon. Ambaŭ. Solaj. Spite al la diapozitivumuloj!

Kruko havis fantazion. Mi posedis monon ĵus hereditan de onklino. Ni petis de la urbestraro la patronadon de publika necesejo konstruota sur la Konkordo-placo. Nia plano estis akceptita. Por savi almenaŭ minimumon da savindaĵo, ni decidis, ke en la ses ĉeloj de la fekejo, verde farbota, pendu emajlaj ŝildoj kun uzmaniero redaktita en Esperanto, kaj ke granda, neonlumigita verda stelo kronu tiun pacan rifuĝejon. Ĉiutage ni observadis la konstruon de nia propaganda necesejo, kaj Kruko iam flustris al mi kun stranga palpebrumo: «Mi rezervas al vi surprizon je la inaŭgura tago».

Matene de bela maja dimanĉo, granda popolamaso kunvenis sur la Konkordo-placo, por ĉeesti la inaŭguran ceremonion. La infanoj de apuda lernejo, kun verdaj flagetoj en la manoj, duvoĉe kantis Ho mia kor'. Poste d-ro Devepro, nia maljuna, klera loka ĥronikisto, supreniris sur podion por memorigi nin, ke nia verda necesejo estas konstruita en historia parto de la urbo: ĝuste tie, okaze de kloakfosado, oni malkovris fosiliajn kolbasojn, kiuj, submetite al la karbono 14, estis identigitaj kiel ekskremento de niaj prauloj la Liguroj.

Tiom da erudicio pruvis al la ĉeestantaj esperantistoj, ke ili estas vere ia solaj indaj posteuloj de la Liguroj, kaj la anoj de «La estonto estas nia» ekĵetis pardonemajn rigardojn al la membroj de «Esperanto venkos».

La paroĥestro de la preĝejo Sankta Rabelezo, apud kiu staras la verda necesejo, siavice grimpis sur la podion, laŭdis la ĉiaman vartadon de la Providenco al sia kreitaro, kaj, dezirante pruvi, ke li estas tiel klera, kiel d-ro Devepro, citis eltiraĵon el la Biblio: «Lokon vi devas havi, kien vi elirados por necesaĵoj. Fosileton vi devas havi ĉe vi sur rimeno; kaj kiam vi sidos ekstere, fosu per ĝi kaj reen kovru vian elirintaĵon» (Readmono, 23, 12).

La kasistino de la suduloj, forgesinte la rompitan ombrelon, alproksimiĝis al la sekretario de la norduloj kaj timeme demandis: «Kion signifas elirintaĵo?» Li afable flustris: «Merdon». Pro tia humila prizorgemo de la Eternulo, la koroj de la esperantistoj komencis fandiĝi, la norduloj kaj la suduloj iom post iom intermiksiĝis, kaj kelkaj, kiuj ĝis tiam neniam alparolis aligrupanon, nun puŝis la kubuton de iamaj malamikoj, por montri permentone la nordan sekretarion, kiu ekkaptis la maneton de la suda kasistino.

La urbestro de Bervalo, ĝisosta racionalisto, fine alparolis la estimatan publikon, por pentri la evoluadon de la homaro, la nehaltigeblan progreson de la civilizacio, la miraklojn de la moderna teĥniko, kies perfekta ekzemplo nun staras antaŭ ĉies okuloj: tiu arĥitektura juvelo enviigus la imperiestron Vespaziano (fiera rigardo al Devepro) kaj ridindigus Moseon kun ties hebrea fekŝpato (moka strabo al la paroĥestro). La bervalaj civitanoj memoru ĉe la venonta balotado, kion la urbestraro denove realigis por ilia bono (aplaŭdo). Tian grandiozan instalaĵon oni ŝuldas al du bervalanoj, al du anoj de tiu alia miraklo de la scienco: Esperanto... (freneza aplaŭdado, deviganta la oratoron reengluti la finon de sia parolado).

La brako de la norda sekretario firme ĉirkaŭpremis la ŝultrojn de la suda kasistino. La ceteraj esperantistoj forpuŝis el sia subkonscio fraŭlinon Ida kaj la akademivicprezidantedzinan postaĵon, por unuiĝi en tiu etoso de amo kaj de triumfo.

Tiam venis la plej solena parto de la ceremonio. Kun sia cilindra ĉapelo sur la kapo, la urbestro majeste paŝis al la verda necesejo kaj eniris en ĉelon. Tra vazistaso la ĉeestantoj povis vidi la supron de la cilindro iom balanciĝi kaj poste malaperi en la internon de la templeto. Konsciante la gravecon de la momento, ĉiuj observis religian silenton. Post du minutoj la cilindro reaperis, kaj, por priskribi la sekvantan scenon, mi bezonus la heroan plumon de epopeisto. Kiam la urbestro forŝprucigis sian inaŭguran elirintaĵon, samtempe ekfunkciis gaja sonorilaro:

Jes, amikoj, tio estis la surprizo de Kruko: ne nur verda, sed eĉ muzika necesejo. Kaj ne ia ajn muziko. La Himno! Fo fo fo do! La sankta harmonio de Menu de Ménil! En Bervalon vere venis nova sento. Ĉiuj ĉeestantoj, jubilante, malpacience atendis antaŭ la verda necesejo, sub la neonlumigita stelo, ke ili povu siavice uzi la mirindan forŝprucigilon. El ĉiuj ĉeloj, sur fono de freŝa kaskadplaŭdado, venke diseĥiĝis la genia bemolo de la Himno: nova sento, va sento, ento, fo fo fo do, nova sento...

Reportero de «Heroldo» svingis sian kodakon super la kapoj, klopodante en la interpuŝiĝado pri la postulata horizontaleco de la fotoj destinitaj por la rubriko «Nia filmo». Pola delegito magnetofone registris nian originalan kariljonon, kiu de tiam fariĝis la indiksignalo de Radio Varsovio. Fo fo fo do! Baniĝante en tiu aŭtentika esperantista atmosfero, la norda sekretario plenbuŝe kisis la sudan kasistinon.

Kun modesta rideto Kruko kaj mi forlasis la Konkordo-placon. Ni eniris en la plej proksiman drinkejon, por mendi botelon da boĵoleza vino.

- Nu, Kruko, ĉu vi pensas, ke nun «Esperanto venkos» interpaciĝis kun «La estonto estas nia?»

- Jes. Mi eĉ opinias, ke ni devos baldaŭ kolekti monon en ambaŭ kluboj, por aĉeti edziĝodonacon.

- Kial ne blankan ombrelon kun verdaj steletoj, sufiĉe grandan por du personoj?

Sepa epizodo:

KIEL ESTIS INVENTITA REVOLUCIA METODO,

POR LUDE LERNI ESPERANTON

Kie estas la knabinoj?

Ili kuŝas sur la tablo

{Fundamento de Esperanto,

Ekzercaro, § 16)

Nia samideano Makso Likso ne apartenis al tiu moderna kategorio de apotekistoj, kiuj kontentigas sin per uzura revendo de industriaj ĥemiaĵoj al kompatindaj suferantoj. Li mem arte miksis pulvorojn, pomadojn kaj siropojn laŭ receptoj de Plinio la Maljuna. Iafoje li eĉ inventis novajn medikamentojn, kiuj famigis lin ankaŭ eksterlande. Dum niaj kunvenoj en la drinkejo «Verda Apro» ni ofte ŝercis pri nia samideano apotekisto:

- Nu, Makso, ĉu viaj venenoj gustas bone?

Li respondis bonhumore:

- Mi neniam provis ilin. Mi preferas ruĝan vinon por konservi mian sanon.

Iun vesperon Likso puŝis la pordon de la «Verda Apro» kaj, antaŭ ol demeti sian mantelon, ekkriis:

- Samideanoj, hodiaŭ mi regalos la tutan ĉeestantaron. Maria, verŝu al ni ĉampanon!

Ni rigardis lin perplekse, kaj la demandoj pafiĝis:

- Makso, ĉu vi ricevis heredaĵon de via bopatrino?

- Ĉu vi gajnis en la bervala loterio?

- Ĉu vi englutis senintence unu el viaj fiaj kuraciloj?

Ruĝa de fiereco Likso sidiĝis inter ni kaj deklaris per solena voĉo: