Выбрать главу

Kaj kelkfoje ŝi prenis en siajn brakojn sian Karleton, kriante al li kun vantemo, kvazaŭ li komprenus:

— Mi ja ne vendis vin, mi ja ne vendis vin, etulo mia. Mi ne estas riĉa sed tamen mi ne vendas miajn idojn.

Kaj dum jaroj kaj ankoraŭ jaroj estis tiel ĉiutage krudaj aludoj fikriataj antaŭ la pordo, tiel ke ili penetru en la najbaran domon. Patrino Tuvache finfine kredis ke ŝi superas ĉiujn homojn en la regiono ĉar ŝi ne vendis Karleton. Kaj tiuj, kiuj parolis pri ŝi, diris:

— Pensu tamen, tiel alloga estis la propono; nu vere ŝi kondutis kiel bona patrino.

Oni citis ŝin kiel ekzemplon; kaj Karleto, kiu fariĝis dekok-jara, kreskinta kun tiu opinio, kiun oni senĉese ripetis al li, kredis sin mem pli valora ol siaj kamaradoj ĉar oni ne vendis lin.

La familio Vallin vivetis pli komforte dank' al la pensio. Tio estis la kaŭzo de la nekvietigebla kolerego de la najbaroj Tuvache, kiuj daŭre estis mizeraj.

Ilia plej aĝa filo foriris por militservi. La dua mortis; Karleto restis sola, pene laborante kun la maljuna patro por nutri la patrinon kaj du pli junajn fratinojn.

Li nun fariĝis dudekunu-jara, kiam en unu mateno brila veturilo haltis antaŭ la du domoj. Juna sinjoro kun ora poŝhorloĝa ĉeno malsupreniris kaj donis la manon al blankhara sinjorino. Tiu persono diris al li:

— Estas tie, infano mia, ĉe la dua domo.

Kaj li eniris kvazaŭ hejmen en la farmdometon de la familio Vallin.

La maljuna patrino lavis siajn antaŭtukojn; la patro, paralizita, dormetis ĉe la fajrejo. Ambaŭ levis la kapon, kaj la junulo diris:

— Bonan tagon, paĉjo; bonan tagon, panjo.

Ili rektiĝis, miregante. La kamparanino lasis fali pro emocio la sapon en la akvon kaj balbutis: — Ĉu estas vi, knabo mia?

Li prenis ŝin en siajn brakojn kaj ŝin kisis ripetante: "Bonan tagon, panjo."

Dume, la maljunulo tremante diris kun la trankvila tono, kiun li neniam perdis: "Ĉu vi revenis, Johano?", kvazaŭ li estus vidinta lin antaŭ unu monato.

Tuj post la rekoniĝo, la gepatroj volis eliri por elmontri la fierigan filon ĉie en la regiono. Oni kondukis lin al la urbestro, al la skabeno, al la pastro, al la instruisto.

Karleto, starante sur la sojlo de sia farmdomo, rigardis lin pasi.

Vespere ĉe la manĝo li diris al la maljunuloj:

— Kiel stultaj vi estis, kiam vi lasis preni la knabon de la familio Vallin!

Lia patrino obstine respondis:

— Ni ne volis vendi nian infanon!

La patro nenion diris.

La filo daŭrigis:

— Ĉu ne estas terure, ke mi estis tiel oferata!

Tiam patro Tuvache parolis kun kolera tono:

— Ĉu vi nun riproĉas, ke ni vin konservis?

Kaj la junulo, krude:

— Jes, mi riproĉas tion al vi; vi estas sentaŭguloj. Gepatroj kiaj vi nur kaŭzas la malfeliĉon de l' infanoj. Vi meritas ke mi vin forlasu.

La virino ploris en sian teleron. Ŝi ĝemis glutante kulerojn da supo, kies duonoj perdiĝis refalante:

— Penu do ĝismorte por eduki infanojn!

Tiam la knabo krude:

— Mi preferus ne ekzisti ol esti tio, kio mi nun estas. Kiam mi vidis la alian ĉi tiun matenon, mia sango ekbolis. Mi diris al mi: jen kio mi nun estus!

Li sin levis:

— Nu, mi sentas ke estas pli bone ke mi ne restu ĉi tie, ĉar mi vin riproĉadus de mateno ĝis vespero kaj mi havigus al vi mizeran vivon. Tion, — vi aŭdu — mi neniam pardonos al vi!

La du maljunuloj silentis, teruritaj, larmantaj.

Li daŭrigis:

— Ne, tiu ideo estas al mi tro obseda. Mi preferas foriri por vivi aliloke.

Li malfermis la pordon. Bruo de voĉoj eniris. La familio Vallin festenis kun la reveninta filo.

Tiam Karleto kolere piedfrapis sur la sojlo kaj li kriis, turnante sin al la gepatroj:

— Adiaŭ, nulaĉoj!

Kaj li malaperis en la mallumon.