Выбрать главу

Post la laboroj, la kunuloj ankoraŭ ligitaj al la karna rondo komencis foriri en respektoplena silento.

Kalderaro kondukis min al la Instruanto kaj min prezentis. La altranga direktanto afable akceptis min, kun abundo da stimulaj vortoj. Ni devas servi, li klarigis, reliefigante la ĉie amasigitajn bezonojn de spirita helpo, kiu postulas abnega- ciajn kaj fidelajn kunlaborantojn.

Kiam Kalderaro aludis al miaj planoj, Eŭzebio montris al mi patran rideton kaj, informante min pri la pluraj farotaj paŝoj, li rekomendis al ni ekrilati kun la helpa grupo, al kiu la Asistanto donadis aktivan kunlaboradon.

Tuj poste, forirante akompanata de la asesoroj, kiuj komplet- igis lian karavanon, la nobla mentoro bonkore konsolis min:

Estu feliĉa!

Direktante al Kalderaro espriman rigardon, li aldonis:

En oportuna okazo, konduku lin al la helpa servado ĉe la kavernoj.

Posedite de scivolo, mi emocie dankis kaj ekatendis.

III

LA DOMO DE LA MENSO

Ree akompanante Kalderaron en la hela mateno, mi estis absorbita de la intenco riĉigi min per konoj rilataj al la manifestado de la vivo proksima al la fizika sfero.

Enlasite en la spiritan kolonion, kiu kun ekstrema amemo min akceptis, mi intime konis kelkajn instruantojn kaj fidelajn bonfarantojn.

Vere ni ĉiuj vivis en intensa laboro, kun malmulte da horoj por distraj ekskursoj; krome, ni ĝuis feliĉan, gajan medion, favorantan al ni la evoluan marŝon. Niaj temploj estis per si mem benataj nukleoj de konsolo kaj revigligo. En niaj kulturaj kaj artismaj societoj ni trovis daŭrigon de la surtera ekzistado, sed riĉigita per multoblaj edukaj elementoj. Sur la socia kampo svarmis mirindaj okazoj por akiro de netakseblaj korinklinoj. La domoj, en kiuj ni plenumis la daŭran servon, staris inter ĉarmaj ĝardenoj, simile al varmetaj kaj feliĉaj nestoj sur parfumaj kaj kvietaj foliaroj.

Ne mankis al ni ordonoj kaj devoj, ordo kaj disciplino; sed sereneco estis nia klimato, kaj paco nia ĉiutaga dono.

La morto ĵetis nin al atmosfero nekonata, stranga por la fizika lukto. Nia unua sento estis ŝoko. Neatendaĵo altiris nian atenton. Ni vivis plu, nur sen la fiziologia maŝino, sed la novaj kondiĉoj de ekzistado ne signifis mankon de evoluokazo. La motivoj de bonefika konkuro, la eblaĵoj de spirita kresko estis senfinaj. Ni povis helpi nin per la superaj fortoj, teni edifajn interrilatojn, teksi esperojn kaj amrevojn, plani pli altajn spertojn sur la reenkarniĝa kampo, plibonigante nin ĉe laboro kaj studo kaj pliigante nian servokapablon.

Resume nia trairo tra la tombo kondukis nin al pli bona vivo; sed... kion ni diru pri tiuj milionoj da homoj, kiuj transpasis la mallarĝan sojlon de la morto, restante plu alkroĉitaj al la Terkrusto?

Tiaj nekalkuleblaj amasoj sin tenis en la rudimenta stadio de kono; ili nur posedis kelke da primaraj informoj pri la vivo; ili petegis subtenon de la Superaj Spiritoj, kiel la primitivaj triboj petas helpon de la civilizitaj homoj; ili devis disvolvi kapablojn, kiel la infanoj devas kreski; ili restis ligitaj, katenitaj al la karna sfero ne pro malico, sed longe restis, hezitantaj sur la Tero, kiel la etaj idoj de homoj sin premantaj al la patrina brusto; el sia ekzistado ili nur rememoris siajn sentojn, postulante preskaŭ tujan reenkarniĝon, kiam ne estis ebla al ili eniro en niajn edukejojn de komenca servado kaj lernado. Aliflanke efektivaj falangoj da krimuloj kaj deviintoj tumultis ne malproksime de ni, post kiam ili transiris la tombolimojn; iafoje ili pasigis multe da jaroj inter ribelo kaj malespero, kvazaŭ timegigaj genioj de ombro, kiel okazas, en la surteraj rondoj, al la obstinaj krimuloj apartigitaj de la sana societo; sed ili ĉiam finis sian frenezan kuron ĉe la mallumaj anguloj de konsciencoriproĉo kaj sufero, fine pentante pri siaj malicaĵoj. Pento tamen estas vojo al regenero kaj neniam rekta pasporto al al ĉielo, pro kio tiuj malfeliĉuloj formis vivajn bildojn de sufero kaj hororo.

Mi vidis ilin en pluraj okazoj, menskonfuzitaj kaj afliktitaj, prenantaj formojn malagrablajn al mia rigardo.

Ĉe la kazoj de obsedo ili ŝanĝis sin en reciprokajn turment- antojn aŭ en malvarmajn ekzekutistojn de la enkarniĝintaj viktimoj; kiam ili estis vagantaj aŭ lokitaj en la punovaloj, ili ĉiam teruregis pro la scenoj de senlimaj doloro kaj mizero.

Tamen estas grave rimarki, ke ili, la malfeliĉuloj, kaj ni, laborantaj plu laŭ ordinara ritmo, trapasis similajn pordojn. En multaj okazoj, ni eble forlasis nian materian envolvaĵon sieĝitan de similaj malsanoj. Pro ĉi tio kaj pro la deziro koni la Dian Leĝon, kiu favore ne liveras paradizojn nek starigas eternajn inferojn, la simpla rigardo al tiuj longaj vicoj da suferantoj min konsternadis.

Efektive mi vidis multaj n el ili en rebonigaj ĉambroj de pluraj helpaj institucioj; sed tiuj, troviĝantaj en la zono de frata helpo, prezentis favore al si mem simptomojn de pliboniĝo, rilate al rekono de siaj propraj mankoj kaj rilate al spiritaj meritoj, kiujn ili ĝuis, danke iajn intervenajn fortojn.

Sed la mizeruloj, al kiuj ni aludis, havis aliajn devenojn. Temis pri la nesciantoj, la ribelantoj, konfuzantoj kaj nepent- antoj kun animo fermita al edifaj admonoj, fieruloj kaj vantemuloj je plej variaj nuancoj, obstinaj en malbono, dis- perdantoj de anima energio, per kondutoj malicaj rilate la vivon.

Mia kontakto kun ili, en pluraj okazoj, estis simpla hazar- da renkontiĝo sen pli granda signifo por mia kleriĝo.

Kial ili tiel longe restis en la malluma hemisfero de nekom- preno? ĉu ili decide prokrastis la akcepton de la lumo? ĉu ne dolorigos ilin la stato de estuloj de si mem kondamnitaj al longaj punoj? ĉu ili ne sentis honton pro memvola tem- poperdo? Mi multfoje surpriziĝis rigardante ilin... La mienoj de multaj el tiuj malfeliĉuloj ŝajnis monstran desegnon, estigantan ironion kaj kompaton. Kia leĝo regis la stereotipadon de iliaj formoj? ĉu ilin forgesis la patrinonaturo, malavara je benoj en ĉiuj sferoj, aŭ ili prenis tiujn trajtojn de persona prezentado pro ia puno trudita de superaj planoj?

Tiaj demandoj bolantaj en mia cerbo trenadis min al la vivo, kiu sin montris ebla al mi.

En tiu manteno mi aliris Kalderaron, avida je scio. Mi malkaŝis al li miajn internajn demandojn, mi rakontis al liaj toleremaj oreloj mian malpaciencan kaj longe bridatan atendon; mi intencis koni tiujn, kiuj longe restis en malico, krimo kaj nekontenteco.

Mia amiko trankvile aŭdis min, bonvoleme ridetis kaj komencis klarigi:

Antaŭ ĉio, Andreo, ni modifu nian koncepton. Por transformi nin en efektivajn elementojn de helpo al la suferantaj Spiritoj elkarniĝintaj aŭ ne, estas al ni nepre necese kompreni malicon kiel frenezecon, ribelon kiel nescion, kaj malesperon kiel malsanon.

Antaŭ mia perplekseco, li fratece aldonis:

Ĉu vi komprenis? Tiuj difinoj vere ne estas miaj. Ni lernis ilin de la Kristo, en lia dia trakto kun nia malsupera pozicio sur la Terkrusto.

Mi opiniis, ke la Instruanto sin tenos en longa parola elmontro de la afero, prezentante altvalorajn konojn kaj komentariante personajn spertojn. Sed tio tute ne okazis; Kalderaro tute simple min informis:

La spirita blindeco estas frukto de la profunda nescio en siaj primaraj manifestiĝoj aŭ de la ombriĝo de la racio en la statoj de la homa malnobliĝo. Helpante la konfuzan menson, nia intereso estas esplori ĉi tiun lastan aspekton de la ombro, peze falanta sur la animojn; tiel, estas necese, ke vi konu ion pri la frenezo en la sfero de la civilizacio. Por tio estas grave, ke ni pli detale studu la cerbon de la enkarniĝinto kaj tiun de la elkarniĝinto en malekvilibra pozicio, ĉar ni konsideras ĝin, kiel organon de manifestiĝo de la spirita aktiveco.

Mi dezirus aŭdi plu liajn klarajn kaj konvinkajn eksplikojn fluantajn el liaj lipoj, sed Kalderaro eksilentis, por diri kelkajn momentojn poste:

Mi ne disponas je multe da tempo por konversacii pri afero ne koncernanta miajn servojn; sed ni duope agos, kon- vinkiĝintaj pri tio, ke, laborante ĉe la bonaj verkoj, ni ĉiam lernos la edifan sciencon.