Выбрать главу

Laŭ W.G. ADAMS kaj I. ŜIRJAEV.

Kanariaj insuloj, Afriko. Pioniroj de E estis en 1905 en Las Palmas Alfred­o Cabrera, A. Rodriguez Alvarez, F. Gonzales Correa kaj en 1907 en Laguna E. Rivero kaj S. Ferreira, fondintaj la unuan E grupon. Laŭ la Dietterle-statistiko en 1928 E-istoj troviĝis en 3 lokoj, UEA-del. en 1933 same en 3 lokoj. — I. ŜIRJAEV.

Kandid aŭ la optimismo. Romano de Voltaire, el la franca trad. de Lanti. 1929, 160 p., kun ilustraĵoj. «La malbonoj, kiujn kontraŭbatalis V. , daŭras ekzisti maltoteremo, superstiĉe­mo, fanatikemo, kruelemo, trompemo regas ankoraŭ ĉie en la mondo» (el la Enkonduko), do la verko ne perdis la aktualecon. Stilo rimarkinda pro granda ŝparo de sufiksoj.

Kanev Teodor, bulgaro, sekr. de la komerco-industria ĉambro en Sofia. Nask. 1 marto 1881 en Kalofer, loĝas en Sofia. Trad. de lernolibro de Cart. En 1911 transiris al Ido, en 1922–23 provis organizi Ido-movadon; sen daŭra sukceso.

Kantanta Kamparo. 101 tekstoj al hungaraj popolkantoj trad. Kalocsay, 1923, 48 p. «Belegaj, perfektaj kaj tamen preskaŭ laŭvortaj tradukoj.» (Abo, LM, 1923, p: 40.)

Kantaro Esperanta. Kompilis M.C. Butler. 1926, 112 p., 358 poeziaĵoj: E-istaj, anglaj, irlandaj, kimraj skotaj, modernaj, religiaj… kantoj. Traduko lerte kaj ame plenumita." (G.S. , E’, 1926, p: 102)

Kantaro Katolika. De L. Chiba. 40 preĝejaj kantoj kun notoj. 1927. 78 p.

Kantas la hungara skolto. Hungaraj kaj skoltaj, kantoj kun muziknotoj. Trad. Baghy, Balkanyi, Katocsay, Mátyas kaj Szikszay. 1933, 40 p.

Kantoj. v. Muziko.

Kantoj de Amo kaj Sopiro. De E. Miĥalski. 1934, 48 p. «La kajero entenas poemojn el la jaroj 1917 kaj 1918… La poemoj estas ne seninteresaj provoj de poeta studtempo.» (G. Karezag, «Lingvo, Libro», 1934, 30 P.)

Kapitalo de d-ro L. Zamenhof, estas fondita en 1897, okaze de la dekjara ekzistado de E, kaj celis eldonadon de diverslingvaj prop. broŝuroj kaj lernolibroj. Ĝin administris la ES «Espero» en Petrograd. Ĝi neniam estis granda, tamen sufiĉis por eldoni anglan lernolibron (n-ro 52 laŭ Z-a nomaro) de Geoghegan (en la dua eldono) kaj prop. broŝuron (n-ro 85) en kelkaj lingvoj. Dank’ al oftaj ŝanĝoj de la administrantoj de la societo, la kapitalo post iom da jaroj — tute malaperis. I. ŜIRJAEV.

Karambolo. v. Ritmo.

Karczag (karcag) György, (ps. Q; Kagge), hungara lingvisto, oficisto. Nask. 14 dec. 1913 en Szeged. E-isto de 1932. Ĉefkunlaboranto de L.M., «Bibl. Gazeto» kaj «Lingvo, Libro»: recenzoj, kritikaj kaj lingvaj eseoj. Ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio.

Karikaturo. La unuaj karikaturoj pri E aperis en la antaŭmilitaj gazetoj humoraj (La Spritulo k.a.). Antaŭ la kongreso en 1914. Paris la LKK eldonis serion da poŝtkartoj kun karikaturoj pri la plej bone konataj francaj kaj aliaj E-istoj. La antaŭmilita karikaturprovizo per tio estas finita, krom kelkaj poŝtkartoj. Postmilite ankaŭ manke de ilustrita gazeto kun multaj abonantoj ĉi tiu arto ne povis evolui kaj restis same malofta, kiel antaŭmilite. Post 1933 la apero de la Pirato ebligas iufojan aperon de iuj karikaturoj, en Literatura Mondo aperas kelkfoje kaj ankaŭ aliaj E-gaze­toj presigas en la kongresa tempo iujn fotojn aŭ desegnojn, iel rilatajn al la karikaturo. Gravan nombron de tiaj desegnoj ni trovas en la verko «El la verda biblio» de I. Lejzerowicz. Inter la bonaj malmultaj karikaturistoj E-istaj ni povas nomi R. Laval (Paris), S. Bartha (Budapest).

Karinthy (karinti) Frigyes, hungaro, eminenta verkisto. Nask. 25 jun. 1888 en Budapest. Verkis spritajn, valorajn artikolojn pri E. Kelkaj el lia verko Morgaŭ matene (dramo), Norda vento (noveloj), Vojaĝo en Faremidon (novelo) aperis E-e. De 1932 prez. de HES.

Karl Marx. Lia vivo kaj lia verko. Kompil-E-igis. V. Elsudo. 1926, E p. «La kompilaĵo precize informas ni pri unu el la plej gravaj teoriistoj de socialismo.» (G.S. , E’ 1926, p: 209).

Karlo. Facila legolibro de Privat 1909. 9-a eld 1926, 46 p. 31–40 milo «Delikatstruktura romaneto, kiu kun ĉarma naiveco kaj bonhumoro pritraktas la vivadon de junulo.», (kiŝ, L. M, 1925, p: 164.)

Karnas Juul, belglandano, instr prof. de E 2e la Antverpenaj vespei kursoj. Nask. 5 febr. 1902 en Bet ehem (Antwerpen). Kompilinto de Int. Kantaro, 1930. Liaj tradukitaj kaj originalaj poemoj regule aperas en la Flandra E-isto.

Karolczyk (karolĉik) Stanislaw, polo, oficisto. Nask. 14 apr. 1890 en Lodzo, loĝas en Varsovio. Estis prez. de PEA, vicprez. de postkongreso e V., 1931, kaj kelkajn jarojn red. de P E-isto. Poeziaĵoj en diversaj E gazetoj Aparte eliris lia libro Unua agordoj — kolekto de originala poeziaĵoj, kiujn li verkis sub ps. Eska L.K.

Karsch (karŝ) Johannes Waldemar, germano, ŝtata kalkulinspekt. Nask. 7 majo 1881 en Dresden. E-isto de 1908 Sekr. de loka grupo de GEA, 1910–14, ĝia prez. de 1924. Postmilite laboris multe por UEA, ĝis 1934 estis ĝia vicprez. Laboras multe por la turisma servo de UEA. Verkis: Neue Wege für die Verkehrswerbung (broŝuro de UEA), 1929. Multaj kongresraportoj k.s. por G E-isto prop. artikoloj por la lokaj gazetoj.

Kastelo de Prelongo. La unua originala E-romano. Verkita de Vallienne 1907, 515 p. "Mi estis kortuŝata, kiam mi ricevis la dikan volumon. Amoj, ne salonaj, konvenegaj, sed jen sovaĝe pasiaj, amoj kaj sango kaj ploro, jen flame, rave malsingardaj. Neniu nenecesa priskribado neniu filozofa disertacio; vigla rapida

rakonto, simpla stilo, klara lingvo." (R. Deshays, L I, 1907, p. 473.) Nuntempan kritikanton v. ĉe Vallienne.

Katalogo de la biblioteko (1888–1911) de G. Davidov en Saratov 1911, 130 p. «En la daŭro de proks. 25 jaroj s-ro Davidov, avarante nek monon, nek tempon, kolektadis E-ajn librojn kaj nun la katalogo de lia libraro prezentas liston de 10. 000 nomoj. Inter alie la katalogo enhavas 66 librojn de originalaj verkoj kaj 201 muzikverkojn.» (B, K., Ondo de E, 1912, p: 10.)

Katalogo de la Esperanto-Gazetaro. Kompilis kaj komentariis J. Takacs, reviziis kaj kompletigis P. Tarnow. 1934, 168 p. «Ĝi estas ne nur utila, valora, necesa, dokumenta, sed ankaŭ interesa. Ni trovas la tito­lojn de la E-istaj gazetoj kaj folietoj de gazetoj, kiuj enhavis E-ajn rubrikojn kaj de gazetoj de la diversaj mondlingvoj. Oni povas aparte trovi, en kiuj lokoj kaj landoj aperis la nomitaj kaj statistikon pri 1276 gazetoj el 59 landoj kaj 459 lokoj.» (P.B. , «Lingvo, Libro», 1934, p: 58.)

Kataluna Antologio. Kompilis Jau­me Grau Casas, kunlaboris Josep Grau Casas, Ventura, Amades, Pellicer, Sola, Guardiet, Jofre, Capdevila, Torne, Pujula, Rossello, Torrents, Delfi kaj Josep Dalmau 1925, 416 p. Dua eld. 1931. Enhavo: Studoj pri la katalunaj lingvo kaj literaturo; Antikvaj aŭtoroj; Popolkantoj; Modernaj aŭtoroj. «La libro estas abunda fonto de klasika beleco. Pli ol 50 verkistoj, poe­toj kun pli ol 140 prozaj kaj versaj verkoj pledas elokvente por siaj lingvo kaj popolo». (jobo, L M, 1925, p: 165).

Kataluna Esperantisto. Of. org. de KEF. Aperas de 1910; 16–24 p. 24×17. Red. Pujula, poste Dalmau. «Bonega nacia organo, de tempo al tempo nur en E, dediĉita precipe al bela literaturo konkursado de Floraj Ludoj, nacia E-movado, E-ismo.» (BIL, p: 327).