Выбрать главу

Katalunujo. v. Hispanujo.

Kategorio-sufiksoj. La o-finaĵo, teorie, entenas en si ĉiujn kategoriojn de pensado: konkreto (subkatego­rio: persono), abstrakto (subkategorio: kvalito) kaj ago, do ĉiujn ĉi ĝi povas signi. Ekzemploj: altaj konstruoj (konkreto, rezulto de ago); li estas mia fie­ro (persono); la belo (abstrak­to); dum rapido (ago); en ĉi tiuj ekzemploj la radiko mem ne esprimas la ideon per sia radikkaraktero, do la kategorion certigas sole la finaĵo o. Tamen, sen la helpo de kunteksto tiaj vortoj estas plursencaj, kaj tial la sup­raj formoj estas uzeblaj prefere nur en poezio. En la ordinara prozo oni fiksas la kategoriojn per sufiksoj: aĵo, ulo, eco, ado. Aĵo signas konkretaĵon, ulo personon, eco kvaliton ĉe adj. radikoj (beleco) kaj abstrakton aŭ kvaliton ĉe subst. radikoj (hom­eco), ado agon. La finaĵo o restas por signi konkreton ĉe substantivaj kaj abstrakton ĉe adjektivaj radikoj. La analizo de ĉi tiuj sufiksoj okazas per simpla apudmeto (analizo epiteta) ­Do:

Belo estas abstrakto belo;

beleco estas belo eco: kvalito belo;

belaĵo estas belo aĵo: konkreto belo;

belulo estas belo ulo: persono belo;

Konstruo estas ago aŭ rezulto;

konstruaĵo estas nepre konkreto (rezulto de) konstruo;

konstruado estas nepre ago konstruo.

Ado servas krome por anstataŭi ĉe pluformado de neverbradikaj verboj la elfalintan i-finaĵon:

marteli — martelado.

Aĵo ĉe konkretaj, eco ĉe adjektivaj, ado ĉe verbaj radikoj estas propre pleonasmaj. Ĉi tiun pleonasmecon la lingvo uzas por doni al la sufiksoj alian funkcion. Kiel ni vidis, eco signas ĉe adjektivaj radikoj kvaliton (malsano: abstrakto; malsaneco: kvalito de iu malsanulo). Aĵo post. subst. radikoj signifas ripeton aŭ daŭron, precipe kun verba finaĵo, (adi). Ekz.:

Infano estas konkreto (persono);

infaneco estas infano eco, infano kiel kvalito (stato);

infanaĵo estas konkreto rilata al infano.

Pafo estas ago;

pafado estas ago ripetata.

Iro estas ago;

irado estas ago daŭra.

v. Vortfarado. KALOCSAY.

Kato (-too) Misao, japano, inĝenier–oficiro. Nask. 23 okt. 1882 en Tokyo-si. En marto 1906 en Yokosuka fondis la unuan E-grupon en J-ujo «Nip­pon ES», kiu fariĝis filio de poste fondita JEA. Verkis memlernolibron por japanoj, 1906. — (Kuw.)

Katoh (katoo) Masami, japano, civila aerinspektisto de oficejo de Kwantung distrikto kaj estro de Dairen–aerhaveno Sudmanĉurio; subkolonelo–aviadisto. Nask. 5 nov. 1888 en Tokyo-si. Klarigo pri kelkaj aeronaŭtikaj terminoj en «La Revuo Orienta», jan. febr. 1930.

Katolika Mondo. La katolikoj havis antaŭ la milito fortan E-an organizacion IKUE. Kiel ĉe la laboristoj, instruistoj ktp. ankaŭ inter la katolikoj stariĝis grupo, al kiu ne plu plaĉis burĝmodera konduto; ili fondis en 1920 sub la gvidado de d-ro Metzger en Graz IKA (v.) kun la devizo: Katolikoj ĉiulandaj unuigu vin! Ili eĉ sukcesis unue, gajni ankaŭ IKUE, sed nur por mallonga tempo, ili disiĝis kaj fariĝis kontraŭuloj. En majo 1921 «Ika» komencis eldoni KM en Graz, poste en Zug, London, Elberfeld kaj Köln. La formato estis ĝis 1924 48×32, ĝis dec. 1925 42×29, de jan. 1926 — apr. 1928 43×31 kaj apr: nov. 1928 35–31×25–27. KM estis ankaŭ Ia organo de la Moka (v.) kaj havis de jan. 1926 kiel aldonon ties bultenon La Juna Batalanto, kiu post la ĉesigo de KM fariĝis memstara kaj samtempe provizore la organo de «IKa», ĝis apr. 1928 4–8 p. 31×21, majo-nov. 1928 25×18, de apr. 1929 IV+12–24–24×16. De majo 1923 ĝis 1924 KM havis ilustritan aldonon Revuo Katolika, 4 p. 29×21. — P. TARNOW.

Katolika movado. Tuj post la apero ie la unua lernolibroj kaj vortaroj de Z kelkaj kleraj katolikoj en Rusujo interesiĝis pri la nova lingvo, i.a. la episkopo Zerr en Saratov kaj la progresoro nuntempe prelato, A. Dom­rrowski el Kaunas. En Francujo Beaufront, fervora katoliko, direktis sian atenton, krom al 1a ĝenerala propagando, ankaŭ al la disvastigado de E inter la katolikoj kaj verkis la unuan E-preĝareton, prezentitan en 1906 al Papo Pio X-a.

Sed la iniciatinto de la speciale kat. E-movado estis pastro Emile Peltier, kiu en 1903 komencis la eldonon de int. revuo Espero Katolika. En Boulogne sur Mer (1905) okazis la unua kunveno de kat. E-istoj kaj la unua Kat. E-a Diservo, ĉe kiu, prediki E-lingve, ankoraŭ ne estis permesate. Ankaŭ Z ĉeestis tiun Diservon. La sekvantan jaron en Genève Peltier ricevis tiun permeson. En la samaj tagoj atingis lin en Genève la Apostola Beno de Papo Pio X-a. Laŭ la deziro de multaj E-istoj tiu ĉi letero estis legata de la prez. de la UK, la protestanta pastro Schneeberger, la legado estis salutata per unuammaj kaj longaj aplaŭdoj, ĉar, deklaris Carlo Bourlet, tiu fakto estas tre grava por la propagando de E.

En 1909 dum la UK en Barcelona la Katolikoj okazigis diversajn kunvenojn, kaj tie oni decidis okazigi la unuan Kongreson de Kat. E-istoj en Paris, en 1910. En tiu kongreso IKUE estis fondata. Post la Pariza Kongreso la kat. kongresoj okazis regule ĉiujare ĝis la mondmilito.

La unua postmilita Kongreso, kiu okazis en Hago en 1920, kondukis al konflikto. Dum tiu kongreso d-ro Metzger el Graz, prez. de la Blanka Kruco, iniciatis la fondon de nova int. organizo, nomata Internacio Katolika (IKa), kiu ne estis ekskluzive E-ista, sed kiu uzos E-n kiel sian int. lingvon. Kongreso en Graz en 1921 organizita sub la aŭspicioj de IKa, kie krom E, ankaŭ aliaj lingvoj estis uzataj, pliakrigis la konflikton kaj estis kaŭzo, ke, precipe pro la instigo de la Nederlandanol d-ro Smulders kaj Schendeler, IKUE absorbita en IKa, reprenis sian sendependecon kaj rea­perigis la gazeton Espero Katolika kiu intertempe estis anstataŭita de Katolika Mondo, organode IKa. IKUE rompis la rilatojn kun IKa, kiu de tiu tempo pli kaj pli perdis la kontakton kun E. La kat. kongresoj estis plue organizataj denove de IKUE.

IKUE mem estas unuiĝo de tutmondaj kat. E-istoj, kies celo estas: Laŭeble plej efike servi la interesojn de la katolikismo kaj de la katolikaro per E. IKUE klopodas starigi kat. E–istajn ligojn en diversaj landoj aŭ regionoj; ĝi okazigas int. kongresojn; ĝi faras enketojn pri diversaj movadoj, problemoj, ktp. kiuj rilatas la katolikismon; ĝi ebligas la eldonon de adresaro, revuoj, libroj, kaj aliaj presaĵoj, kaj ĝi starigas servan organizadon en ĉiuj landoj en laŭeble ptej multaj urboj.

Membro de IKUE estas nur tiu katolika landa ligo aŭ federacio, kies regularon aprobis la ĉefestraro de IKUE kaj kiu ekzistas el minimume 20 personoj kaj estas paginta la kotizon. En landoj, kie ankoraŭ ne ekzistas membriĝinta ligo aŭ federacio, katolikaj individuoj povas aliĝi kiel individuaj membroj, kondiĉe ke ili pagu la kotizon kaj abonu la oficialan organon. Int. ligoj povas aliĝi kiel int. membro. La oficiala organo de IKUE estas Espero Katolika (v.).

IKUE havas Int. Komitaton, konsistantan el la prezidantoj kaj unu reprezentanto de ĉiu aliĝinta Landa Ligo aŭ Federacio (Ligaj Komitatanoj). Tiuj landoj, kie ankoraŭ ne ekzistas aliĝinta ligo aŭ federacio, estas reprezentataj en la Int. Komitato per unu individua membro polande, nomita por tiu celo de la Ĉefestraro kiel Individua Komitatano. Int Ligoj estas reprezentataj en la Int. Komitato per unu membro, nomata Int. Komitatano.

IKUE petas Ia aprobon de siaj statutoj de la Papo, kiu indiku pastron, kiu, kiel «Religia Konsilanto» de IKUE, esploras ĝian agadon. Neniu decido valoras, kiu ne havas la aprobon de tiu religia konsilanto, kiu rajtas ĉeesti ĉiujn kunvenojn. La signo de la IKUE-anoj estas: kvinpinta verda stelo, kun blank-flava kruco.