Выбрать главу

Kauer Elmar, estono, laboristo. Nask. en Tartu. Partoprenis aktive la lab. movadon kiel kom. partiano ekde 1922. Pro organizo de junkomunistaj ĉeloj kaj bataltaĉmentoj kondamnita al 15 jara punlaboro, sed post 1½ jaroj amnestiita. Gvidis multajn kursojn laŭ la Cseh-metodo en Tallinn. Red. de la gazeto «Onto». Prez. de E LEA kaj Tallinna LES.

Kawahara (kaŭahara) Jikichiro, japano, prof. de Tyuo Univ. Tokyo. Nask. 19 majo 1896 en Kanazawa-si. Studis politikan sciencon. J reprezentanto de int. kongreso de la asocioj de Ligo de Nacioj en Budapest, 1931. Dir. de JEI. Vicprez. de 23-a UK. Verkis multajn E-lernolibrojn, ekz. Komentario al Karlo. Vicĉefdel. de UEA.

Kawasaki Naokazu, japano. Nask. 31jan. 1902 en Osaka-si. Studis francan literaturon en Waseda Univ. E-isto de 1919; LK de 1933. Enkondukis en J-ujon diversajn teoriojn de eŭropaj E-gramatikistoj. Prilingvaj artikoloj kaj verkoj 119. Iniciatis en 1928 aranĝon de lekcioj pri E-logio en JE Kongreso. En 1930 kun Okamoto eldonis gazeton E-logio (J). Lia ĉefverko «Kie estas amo, tie estas Dio», 1930, estas detala komentario kaj unika

«Bibliografio de la libroj, kiuj utilas por praktike studi E-n»; dua pligrandigita eldono en 1934. Kompilis: Lit. Legolibro, Franca Parto, 1934. Ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio.

Kazi-Girej Nikolaj Aleksandroviĉ, ruso el Kaŭkazo, civila ĉefinĝeniero en Ĉina Orienta Fervojo. Nask. 9 nov. 1866 en Petrograd, mortis 30 dec. 1917 en Ĥarbin. Kunfondinto kaj prez.

de Manĉuria ES. Trad. du rakontojn de Garŝin. 1896 kaj 1912. En 1902 li publikigis (en sep eŭropaj lingvoj kaj E) leteron pri E, adresitan al Geografia Societo en Antwerpen.

Kazoks (kaĵoks) Augusts, latvo, telegrafa inspektisto. Nask. 1880. E-isto de 1908. Estrarano de Latva ES 1925–32. Red. de Ondo de Daugava 1925–31. Propagandis E-n per gazetartikoloj. Unu el la plej eminentaj latvaj poemtradukistoj: Kunlaboranto de L.M.

Kazo post kiel. Post kiel la substantivo devas havi la saman kazon, kiun havas la vorto, al kiu ĝi rilatas.

Ekzemploj :

1. Petro amas Paŭlon kiel vera amiko.

Li elektis nin kiel prezidanto.

2. Petro amas Paŭlon kiel veran amikon.

3. Ni elektis lin kiel prezidanton.

La ekzemplojn sub 1. oni povas kompletigi per la ripeto de l’ verbo:

Petro amas Paŭlon kiel vera amiko amas.

Li elektis nin kiel prezidanto elektas.

La ekzemplon sub 2. oni kompletigas per oni …as:

Petro amas Paŭlon kiel veran amikon oni amas.

La ekzemplon sub 3. oni kompletigas per por ke li estu…

Ni elektis lin por ke li estu prezidanto.

Anstataŭ la lasta kazo oni povas uzi simplan nominativon (predikativon):

Ni elektis tin prezidanto.

KALOCSAY.

Kearney (kerni) Elfric Leofwin, anglo, edukada ekzamenisto. Nask. 3. aŭg. 1856 en Wimbledon, mortis 29 nov. 1913. Pioniro de E. Trad. Alicio en Mirlando de Carroll, 1910, 132 p.

Keating (kitin) Joao, brazilano, d-ro, prof. de franca lingvo en gimnazio de Campinas. Mortis. Estis vicprez. de BLE prez. de la 1-a B. Kongreso de E. Unua prez. kaj kunfond. de EG en C.

KEF: Kataluna E-ista Federacio. v. Hispanujo.

KELI, Kristana E-ista Ligo Int. La protestanta (aŭ evangelia) E-movado estas organizita en KELI, kies anaro konsistas el anoj de la plej diversaj apartiĝoj de la prot. ektezio, ekz. de Luteranoj, Kalvinanoj, Metodistoj, Baptistoj, ktp. — La ceto de KELI estas la enkonduko de E en la interrilatoj de tiuj int. misio-societoj, kiuj ce­las la disvastigon de la biblia evangelio de Jesuo Kristo. Oni klopodas at­ingi tiun ĉi celon per kolektado de anoj en ĉiu nacio kaj en ĉiuj prot. organizaĵoj, per eldonado de int. lig­organo, per organiza subdivido en naciaj ligoj kaj lokaj grupoj, ktp. — La prot. E-movado komenciĝis en 1907, kiam barono von Starek, Genéve, publikigis artikolojn pri E en germanaj prot. gazetoj. En febr. 1908 inĝ. Paul Hübner eldonis regule presitajn rap­ortojn, kiuj en 1909 estis anstataŭitaj per la E-a organo de la KAJV (Kristanaj Asocioj de Junaj Viroj): Dia Regno. En la UK en 1911 la kunveno de prot. E-istoj decidis fondi prot. E-istan ligon kaj dum la UK en 1913 la fakkunsido konfirmis la plenan konstitucion de KELl, kies organo nun estis Dia Regno. Dum la milito KELI ĉesigis la agadon. Nur en la UK en 1928 la laboro denove komenciĝis. Per vigla kunlaboro la ligo en Nederlando denove travivis rapidan kreskadon. La centra oficejo estas en Germanujo; adreso: Paul Hübner, Pol­kenstrasse 4, Quedlinburg. La oficejo de la nederlanda sekcio (NCEV) estas ĉe H.C. van Leeuwen, Wijhe. — P. HÜBNER.

Kelter Ĥ. firmo de l’ presejo, kiu unua en la mondo akiris supersignojn kaj presigis la unuan broŝuron de L.I. de d-ro E, 1887. La presisto, kiu ankaŭ poste presigis multajn verkojn de Z, estis la filo de R. Kelter, Jakobo (1869–1922 en Varsovio), sed en 1887 li presigadis ankoraŭ ĉion ĉe sia patro, ĉe strato Nowolipe. La firmo J. Kelter ekzistas ankoraŭ nun ĉe Strato Rymarska en V.

Kenelm Robinson — estas nomo, sub kiu aperis du novelaroj. Se Grenereto… (1930), Vol. 2. (1931), kaj eta unuaktaĵo, Homaranisma Laboro (1931): en la posta jaro mortis la aŭtoro en London. Lia verkado ĝenerale apartenas al la sama skolo kiet tiu de K.C.R.C. Sturmer. Ambaŭ aŭtoroj psikologie lumigis kvietajn epizodojn el la societa aŭ individua vivo. Tamen ia Freudisma tendenco de K.R. emigis lin preferi seksajn temojn, kiujn li tiom divers­guste tuŝis, ke tiaj skizoj varias de lirika sentimentalo (Apud Stacidomo Viktoria), kaj amara malvarmo (La Manio) ĝis kruda rikano (La Fivivo). Aplikante al ilia aŭtoro lian propran sondilon, la psikologion, oni povas opinii, ke tiaj kontrastoj indikas animan ŝanceliĝon post junaĝaj eltrovoj pri la ekstreme tereca bazo de multo, kion li iam kredis ideala. Verkante divershumore li subjektive lumigis interesajn aspektojn de «la vero». Lia plej serioza novelo, La Fremda Knabo, troviĝas en Se Grenereto… Realece priskribante la vivon en iu angla pensionlernejo, ĝi verŝajne estas aŭtobiografia prezento de la medio, en kiu la aŭtoro travivis fruajn disreviĝojn. Se jes, ĝi havas ŝlosilan valoron koncerne liajn ceterajn verkojn. W.B. JOHNSON.

Kenn Won, ĉino, d-ro de beletristiko, univ. prof. Nask. 1900 en Canton. E-istiĝis antaŭ la milito. Studis en Lyon, Francujo 1921. Delegito aclass="underline" Int. Edukista Konferenco, Genève, 1922; Int. Komerca Konf., Venezia, 1923; Int. Radia Konf., Paris, 1925. Partoprenis la UK en Wien kaj Genève, 5 landajn kongresojn en Eŭropo. Membro kaj konsilanto de ICK; LK. Preleganto de la Somera Univ. en Genève. Artikoloj en diversaj gazetoj. Dir. de E-Inststuto en Canton, 1926. Gvidas la movadon en Canton kun Wu, Hsu, Sinpak k.a. Ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio.

Kenngott Alfred, usonano, docento de franca lingvo en Univ. de Texas, de 1927. Nask. 14 apr. 1878 en Zürich, Svisujo. Aŭtoro de Ilustritaj Rakontetoj; Ĉiutaga Vivo; Usono; kaj lernolibro. Kolektis kaj aranĝis - Dialogaro; Int. Frazaro; Int. Teatraĵetaro; Int. Legolibro; kaj aliajn verkojn.

Kesik (keŝik) Herold, hungaro, oficisto de la urbo Bratislava (Ĉeĥoslovakujo). Nask. 2 jan. 1888 en Soly­már (Hungarujo). E-isto de 1919 UEA CD-Helpanto. Instruis oficiale E-n en burĝa knabina lernejo 1925–1930.

Kéthelyi (ketheji) E. István hungaro, aerĉefinspektoro; antaŭmilita nomo: Krausz. Nask. 24 febr. 1889 en Kassa. E-isto de 1908 dum sia soldata servo en Wien. De 1909–1912 fervore laboris en Pozsony (Bratislava). En 1918 kunfondinto de H E-isto. En 1922 gvidis la unuan oficialan kurson ĉe la hungara polico.