Koivu (kojvu) Johan Isak, finno, instr. Nask. 19 dec. 1882 en Paavola… Komunuma agado en la hejmurbo Viipuri. Fervora agado por E en instr. kaj lab. rondoj. Multaj kursoj.
Kókai Ludoviko, E-a librejo. La unua librovendejo en Hungarujo, kiu apogis la disvastigon de E. La bonfamo de la firmo multe helpis al la E-ista afero. La librovendejo (Budaprot, Kamermayer Karoly-utca 3.) estis ofte renkontejo de la ĉefurbaj kaj provincaj E-istoj. La firmo aranĝis en 1911 lit. konkurson. Ĝi eldonis diversajn gramatikojn kaj vortarojn, sciencajn verkojn de Vorös, multajn propagandilojn, glumarkojn, insignojn ktp. La nuna posedanto estas Rezsö Kókai.
Kókai Rezsö, hungaro, posedanto de librovendejo. Nask. 1879 en Budapest. Dum multaj jaroj komitatano de HES. Faris multon por la disvastigo de E pere de sia firmo, kolektis la E-librojn aperintajn en Hungarujo kaj eldonis listojn pri ili.
Kökény (kokenj) Lajos, hungaro, parlamenta stenografo (antaŭe ĵurnalisto kaj mezlerneja prof.). Nask. 31 majo 1897 en Sátoraljaujhely. E-isto de 1919. Fond. en 1928 H. Heroldo, red. kaj eld. ĝin ĝis 1930. Verkis prop. broŝuron 1928. De 1930 aperigis kvar kajerojn de E-Jarlibro H-lingve. Aranĝis lit. vesperojn, ankaŭ en la Muzikakademio, organizis skribenketon pri E, 1931. De 1932 afergvid. vicprez. de HES. Iniciatis (1932) kaj gvidas la ekzamenan komitaton. Alfaris la Radnai–stenografion al E, 1928 kaj samjare faris E-paroladojn dum la int. kongreso de stenografoj en Budapest. Laŭ komisio de sia oficejo li interrilatas pere de E kun la parencaj oficejoj de la mondo por fondo de kolektelo pri dokumentoj de la parl. stenografoj. Laboris por E ankaŭ en la Paneŭropa movado. Diversaj artikoloj, ankaŭ en tri H. Enciklopedioj pri E. Redaktoro de la Enciklopedio.
Kolar Fran, kroato, financa konsilanto. 1877–1927. Pioniro, fondis en Bjelovar 1906 la unuan E-grupon en Kroatujo. Trad. en 1911 la historian romanon La Trezoro del’ oraĵisto de A. Ŝenoa.
Kolektado. La kolekta instinkto kunnaskiĝas kun kelkaj homoj. Oni kolektas la plej diversajn aĵojn. El kulturhistoria vidpunkto estas grava la kolektado de bildoj, libroj, gazetoj, presaĵoj, landkartoj, statuoj, bestoj, floroj, armiloj, roboj, monoj, porcelanoj, komunikiloj, ktp. Sed estas kolektataj ankaŭ la plej diversaj objektoj, kies kolektado unuavide ŝajnas sensenca, kiel bastonoj, tabakujoj pantofloj, perukoj, ŝlosiloj, amuletoj, glumarkoj, poŝtkartoj poŝtmarkoj, tramvojbiletoj, alumetskatoloj, ktp., sed ili per la kolektado akiras gravecon. La kolektantoj sentas plej forte la necesecon de LI, ĉar por la kolektado oni bezonas tutmondajn interrilatojn. Inter la E-istoj estis ĉiam multaj kolektantoj. Ekzistis jam diversaj efemeraj E kolektantaj societoj, kluboj kaj gazetoj, ankaŭ UEA havis antaŭ la mondmilito kolektan fakon, sed ĉiuj tiuj ĉesis. En jan. 1932 fondiĝis «Tutmonda Asocio Kolektanta» (TAK), kiu jam havas 140 anojn en 14 landoj, ankaŭ propran gazeton Tutmonda Kolektanto, eldonatan en Jablonné n. Orl. (Ĉeĥosl.) Prez. estas d-ro Jozefo Takács, Nagymaros, (Hung.), vicprez. F. Schreibenreiter, Wien, VII. Hermanng. 31/26. Kasisto F.V. Mizera, Jablonné n. O. — J. TAKÁCS.
Kolekto aprobita de d-ro Zamenhof. En 1901 Z, dank’ al perado de Beaufront, subskribis kontrakton kun granda eldonfirmo Hachette (v.) en Paris pri eldono de la kolekto. Ĉi enhavis verkojn nur ekzamenitajn de Z mem kaj la firmo ricevis ekskluzivan monopolon por eldonado de ili. Tiamaniere estis garantiita apero de vere bonaj, rekomenditaj verkoj E-aj. Sed baldaŭ la firmo pretendis, ke ĝi sola havas la rajton eldonadi E-verkojn, kio ne trovis ĝeneralan konsenton. Z mem en 1905 ĉesigis la «kolekton aprobitan» kaj de tiam la firmo eldonis nur liajn proprajn verkojn. En tiu ĉi modela serio aperis lernolibroj kaj vortaroj por francoj kaj multaj lit. verkoj (E-aj Prozaĵoj Hamleto und Krestomatio; Elektitaj Fabloj k.a.). — I. ŜIRJAEV.
Kolev Panajot bulgaro, liberprofesiulo. Nask. en 1892 en Sofia, loĝas samloke gvidis multajn kursojn. Unua lektoro de E en la ŝtata blindula instituto en Sofia. Organizis la laboristan E-movadon en B.
Koln. (Kolonjo). Urbo en Germanujo sur ambaŭ bordoj de la Rejno; 740. 000 loĝantoj. 25-a UK 29 jul. 5 aŭg. 1933; la kongreson antaŭis gravaj malfaciloj pro la tiamaj politikaj ŝanĝoj; okazis interkonsento pri la organizo. Tie aperas la grava E-a gazeto HDE.
Kolobaŝkin K.M., ruso, ortodoksa pastro. Nask. 20 dec. 1892 en vilaĝo Nataljevka (Orel). E-n li ellernis dum junula aĝo. Li kunlaboris je Literaturo, Espero Katolika kaj HDE. («Leteroj el USSR»). Faris diservojn en E.
Kolombio, Suda Ameriko. Supozeble la unuaj E-istoj troviĝis tie en 1904–05. En 1909 la movado estas sufiĉe forta: tiam ekzistis E grupoj en Cucuta, Altamira kaj Bucaramanga, en la unua aperis la gazeto K-a Stelo, la prop-on kaj kursojn gvidis d-ro Abel de Rico. Laŭ UEA-1928 pioniro estis en 1909 ankaŭ San José de Curula. Poste la grupo unuiĝis en Ligon de K-aj E-istoj, kiun en 1911 akceptis sub sian patronadon la respublika prez. Laŭ la Dietterle-statistiko 1928 E-istoj ekzistis en 7 lokoj. «K-a E Asocio estas definitive fondita.» (ICK-raporto 1931) UEA-del. en 1933 en Sogamoso. — I. ŜIRJAEV.
Kolportista Asocio, v. Interniaro.
Komerca konfereneo en Venezia, v. Italujo kaj Komerco.
Komercista Esperanto-Unio: KEU. (v.)
Komerco. Helplingvo ĉie uzata estus faciligo por korespondo, por eldono de prospektoj, reklamoj, ĝi signifus ŝparon kaj raciigon. Tamen ĝuste pro tio, ke la relative malgranda disvastiĝo de E ne promesis sufiĉe da profito, la komerca mondo nur hezitante kaj iom post iom provis ekuzi E-n. La ĉefa uzadkampo estis la reklamado en E gazetoj kaj per prospektoj, precipe por varoj, kiuj interesas ĉiujn homojn. Eldonaĵoj por specialaĵoj kaj por certaj branĉoj ne povis trovi intereson sufiĉan. La plimulto de tiaj reklamoj ne havis grandan efikon, krom tio, ke la E-istoj fiere montris ilin kaj uzis ilin ĉe ekspozicioj por pruvi la praktikan uzon. Nur kelkaj amasartikoloj ricevis aĉetantojn per la E-a reklamo kaj nur en limigita nombro oni sukcesis fari negocojn per E-a korespondado.
Jam antaŭmilite oni rekomendis, ke la komercistoj simile, kiel ili surpresas sur la leterpaperon la tetefonnumeron, telegramkodon, surpresu «Oni korespondas Esperante», por ke alilandanoj vidu la uzon. Malmultaj E-emaj firmoj faris tion, sed la efiko estis ĉefe propaganda. Tamen kelkajn tiajn korespondojn oni ĝoje priskribis en la E-aj gazetoj.
Komercaj ĉambroj kaj konferencoj. Jam ia «Kongreso por Int. Ekonomio» en 1905 en Mons esprimis la deziron, ke E estu instruata en lernejoj. — La unua komerca ĉambro, kiu oficiale helpis E-n, estis la Londona, kiu deklaris sin favora en 1905 kaj jam, en 1906 aranĝis publikajn ekzamenojn en E kaj daŭrigis ilin ankaŭ poste. Tiuj ekzamenoj daŭris ĝis ĉ. 1930, kiam eĉ pli grava aŭtoritato, la «Royal Society of Arts» decidis aranĝi la E-ekzamenojn. La dua komerca ĉambro, kru demonstraciis antaŭ la mondo sian favoron, estis tiu de Los Angeles, kiu en 1912 sendis tra la mondo Parrish (v.). Li vizitis 19 landojn kaj faris paroladojn pri sia patrujo. Tiu ĉi ĉambro eldonis 64 paĝan gvidlibron pri Kalifornio, bele ilustritan. Ĝis 1914 51 francaj, 3 anglaj, 7 germanaj, 1 hispana, kaj 1 usona komercaj ĉambroj deklaris sin por E. — La kongreso de la komercaj ĉambroj en Madrid rekomendis la instruadon de E. En 1917 la Londona Komerca Ĉambro presigis 1000 ekzemplerojn de la broŝuro «A ommon Commercial Language». La brita komitato pri komuna komerca lingvo, — fondita en 1917 — eldonis pluajn 9000 ekzemplerojn. Samjare ĝi organizis paroladojn en britaj urboj.