Выбрать главу

Societoj kaj gazetoj. La unuaj komercaj gazetoj estis la Export E-ist, eld. en Chicago, (1909–24) kaj la Komerca Bulteno, organo de la komerca fako de UEA, eld. en Dijon en 1911. (Red W. Vogler). UEA havis kiel apartan fakon la unuan komercan organizon por E-istoj. Alia klopodo estis, ke komercaj gazetoj nacilingvaj enhavu E-ajn partojn, resumojn simile al aliaj fakgazetoj naci-lingvaj. Laŭ la katalogo de Davidov la gazeto «Organisation», germanlingva fakrevuo komerca kaj industria, eld. de H. Th. Hoffmann, Berlin, en   1907 havis unuafoje konstantan E-an fakon.

UEA estis inter la unuaj, kiuj servis ankaŭ praktike por komercistoj. Jam en 1914 inter la delegitoj estis 285 el komerca branĉo, el ili 126 komercistoj, 15 agentoj, 47 komercoficistoj, 41 bankoficistoj kaj 16 industriistoj. En sia gazeto sub «Reciproka Informado» estis konstanta rubriko, kiu

enhavis demandojn kaj ofertojn pri vendotaj kaj aĉetotaj varoj. Similan rubrikon ĝi enhavis en postmilitaj jarkolektoj sub rubriko «Int. Komerco».

La komercaj servoj estis ofte gravaj kaj videble kreskis. Laŭ statistiko la delegitoj anoncis al Centro plenumitajn komercajn servojn: en

1909 1910 1911        1912 1913

1120 1513 2698        2835 3710

Post la venecia konferenco aperis unuafoje propono en la gazeto de UEA ke ĝi havu apartajn delegitojn nomitajn «Komercaj Delegitoj» (K.D.) en ĉefaj lokoj, por esti je dispono en specialaj komercaj servoj, informdonoj, ktp.

En 1913 fondiĝis en Paris «E-ista Komerca kaj Industria Asocio», kiu enhavis konstantan komercan ekspozicion en sia ejo kaj deziris aranĝi grandan komercan E-an ekspozicion okaze de la UK en Paris.

En 1917 s-ino Farges aranĝis ĉe Lyon-a Foiro E-an oficejon kun ekspozicio, post la milito oni imitis tion en preskaŭ ĉiuj gravaj foiroj, sed kelkaj (ekz. en Budapest) havis jam antaŭmilite E-standojn.

En 1914 SFPE eldonis franclingvan broŝuron por komercistoj de Rollet de l’ Isle.

Laŭ la statistiko el 1914 tiam estis dek komercaj fakgrupoj, en 7 landoj. En 38 landoj 968 firmoj kaj komercistoj havis E-istojn (ĉu kiel ĉefojn, ĉu kiel oficistojn). Tamen en tiu nombro enestas ankaŭ la apotekistoj, inĝenieroj, ktp., kiuj funkciis kiel delegitoj.

Dum la milito eklaboris en Britujo kaj en kelkaj landoj (ekz. Argentino, Polujo, Belgujo, Svisujo) komitatoj por, la prop. D-ro H. Unger eldonis de 1919–22 bone redaktitan gazeton Int. K-a Revuo, Zürich. Poste provis la E Triumfonta (HDE) aperigi kiel aldonon en marto 1923-okt. 1924 grandformatan, interesan gazeton Int. K. red. de H. Unger kaj R. Kreuz. La intereso denove ne estis sufiĉa kaj post ĉesigo UEA donis aldonon al sia „E“, sub titolo Ekonomia Kuriero, red. de R. Kreuz. Ĝi aperis nur en 1925.

Tiutempe eklaboris sub gvido de d-ro H. Unger simila komitato «Svisa Asocio por la Universala Komerca Lingvo», fondita en 1919. En Gand la nomo de simila belga komitato estis «Pro Belgica». Tiuj komitatoj akiris por prez-oj gravajn personojn.

Dum la milito la en London fondita Komitato por Komuna Komerca Lingvo aranĝis interesan eksperimenton. En diversaj landoj — apartenantaj ĉefe al la «ententec»-ŝtatoj, samtempe komencis lerni E-n komercaj oficistoj kaj poste ili samtempe korespondis unu kun la alia. La celo estis pruvi, ke komercistoj el diversaj landoj povus jam post kelkmonata studado de sia oficistaro enkonduki E-n. La eksperimento estis nek sufiĉe konigata al komercistaro nek energie daŭrigata, por

konstante dokumenti la eblecojn per E.

La ekkomenca entuziasmo postmilita baldaŭ ĉesis kaj la komitatoj eksilentis. Similan sorton havis E-fako de japana ampleksa komerca revuo «The World Salesman» kaj la franca ledindustria gazeto «Le Cuir», kiu en 5 lingvoj, ankaŭ E-e publikigis listojn de ledindustriaj firmoj.

En 1919 fondis Leander Tell en Stockholm svedan societon por komerca lingvo, kiu fariĝis poste «Int. Federacio por komuna komerca lingvo» sub lia prezido kaj havis grandan

fakkunvenon en 1922 dum la UK en Helsinki. Dua kunveno estis dum la UK en Nürnberg, sed la kunveno en Wien estis jam parte malsukceso. La gazeto «Int. K-a Revuo» estis oficiala organo de la federacio, poste la «Int. K.» de «E Triumfonta», sed la komerca movado denove montriĝis malforta, la fakrevuoj kaj fakaldonoj ĉesis kaj ankaŭ eksilentis la federacio.

Similan sorton havis la Komerca Muzeo, fondita kun simila celo (var-interŝanĝo, konstanta ekspozicio), post la milito en Paris per Meras, kiu eldonis gazeton parte en E.

Estas menciinde, ke en 1924 oni fondis en Fulde, Germanujo, «Ekonomian Unuiĝon de Inf. Katolikaj Komercistoj», kiu deziris precipe la katolikajn komercistojn interrilatigi per E.

En Aŭstrujo estis projekto pri apuddanuba komerca societo sed ĝi eksilentis. En Paris fondiĝis la E kaj Komerco, asocio por la disvastigo de franca komerco per E, kiu funkcias ankaŭ nun. Ĝi eldonis aparte bultenon, kiu aperis sur la paĝoj de La Movado.

En Japanujo mallongtempe laboris E Komerca Korporacio.

Apud Dresden fondiĝis en 1922 la Komercista E Unio, (KEU, v.), kiu tamen ne estas societo de komercistoj sed propejo por precipe germanaj varoj per E, havante agentejojn en diversaj landoj. Ĝi eldonas informan bultenon kun ofertoj kaj anoncoj.

Terminaro Komerca aperis en n-ro 2. (majo 1923) de «Int. K.» Similan oni eldonis, kiel projekton por aldoni al ŝlosiloj, red. de prof. Cart, dum la komerca konferenco en Paris 1925. Liston de varoj aperigis E-e la Foiro de Leipzig en 1918 (Listo de la Komercaj Branĉoj) kaj poste ankaŭ la Foiro de Frankfurt. P. BALKÁNYI.

Foiroj. En la postmilitaj jaroj la plimulto de la int. foiroj unupost la alia ekuzis E-n por reklamo. Kelkaj foiroj, ekz. tiu de Leipzig, Frankfurt, Budapest, Lyon, Reichenberg, ktp. eldonis afiŝojn, prospektojn, glu-markojn, cirkulerojn regule kaj en rimarkinda nombro. La Unio de l’ Int. Foiroj en Milano rilatas favore al E. En la lastaj jaroj pro la malkresko de la int. komercaj rilatoj ankaŭ la uzo de E malkreskis ĉe la foiroj. (l. la ĉiujarajn raportojn de ICK.)

Informoficejoj. Ilia unua mondkongreso, okazinta 1930 en Wien, unuvoĉe akceptis rezolucion pri enkonduko de E en la sferon de la informoficejoj. Josef Eugen Kun, la ĝeneraldirektoro de «Confidentia», aranĝinto de la kongreso, ankaŭ estas amiko de E.

Kompatinda Klem. Rakonto originale verkita de Merchant. 1931, 90 p. «Amuza rakonto, kiu neniam enuigas la leganton. La stilo estas senriproĉe agrabla.» (Totsche, L M, 1932, p: 57.)

Kompleta Gramatiko kaj Vortfarado en Esperanto. De Fruictier, reviziita kaj kompletigita de Grenkamp-Kornfeld. 1930, 200 p. «La libro kunigas la antaŭajn verkojn de Fruictier; sed ĝi enhavas ankoraŭ la 16-regulan gramatikon, ĉapitron pri fonetiko, koncizan, sed sufiĉan traktaĵon pri versfarado Klara, objektiva kaj bonlingva instruilo por homoj enpenetrema en nian lingvon.» (Berger, HDE, 1930, n-ro 30.)

Komunismo. v. Marksismo

­Komunista Internacio (komintern) pridiskutis la demandon pri E en sia 2-a kongreso, 6 aŭg. 1920, kiam hispana delegito Pestana proponis, «ke ĉiu oratoro en int. kongreso» parolu en la plej facila por li lingvo kaj ke el ĉiu parolado estu farata nur unu traduko en helpa lingvo E.» La propono estis transdonita al Ekzekutiva komitato por pristudo. Similan proponon prezentis al Komintern skribforme Raj­mond Lefebvre, Bombacci kaj 23 aliaj subskribintoj. Rezulte la sekretariaro de Komintern formis specialan studkomisionon en konsisto de J. Pogany (ekskomisaro en Hungara Sovet­respubtiko), Henri Guilbeaux kaj Hans Itschner. En la 3-a kongreso de komintern, 12 julio 1921, la demando pri LI. denove estis priparolita kaj oni denove komisiis la aferon al la Ekz. Komitato. Sub influo de l’ idisto Itschner, sekr. de la studkomisiono, tiu ĉi lasta nemulton studis. Per du voĉoj de Itschner mem kaj Guilbeaux, malgraŭ sindeteno de la prez. Pogány la komisiono decidis aprobi E-n kaj Idon samtempe; sed rekomendis al ĉiuj komunistoj lerni prefere Idon kiel «pli perfektan» ol E. Tiu ĉi «decido», neniam aprobita de komintern mem, estis blufe uzita de l’ idistoj por propagando de Ido en komunistaj medioj kaj sur ĝia bazo kelkaj kom. partioj, ekz. Ĉeĥoslovaka, Meksika, Greka, Luksemburga, Ruĝa Sport-Internacio, Int. Laborista Helpo k.a. organizaĵoj alprenis respektivajn rezoluciojn. Baldaŭ tamen la sekretariejo de Ekz. komitato de K.I. oficiale likvidis la komisionon sen alpreno de ia ajn decido ĉu pri E. ĉu pri Ido. De post tiu fuŝafero la demando pri L.I. neniam estis retuŝata en la kongresoj de K.I., sed ĝia sekretariejo ofte interesiĝis pri la movado.