• 17-a (1925) Genève (Svisujo).
• 18-a (1926) Edinburgo (Britujo)
• 19-a (1927) Danzigo
• 20-a (1928) Antverpeno (Belgujo)
• 21-a (1929) Budapest (Hungarujo)
• 22-a (1930) Oxford (Britujo)
• 23-a (1931) Krakovo (Polujo)
• 24-a (1932) Parizo
• 25-a (1933) Köln (Germanujo). Jubilea Kongreso.
• 26-a (1934) Stockholm (Svedujo).
• 27-a (1935) Roma. — ROLLET DE L’ISLE.
Noto. Pluaj detaloj pri la unuopaj UK-j en la laŭlandaj artikotoj. Krome aparta rubriketo pri ĉiu kongresurbo. Aliajn kongresojn v. Katolika movado, Laborista movado ktp.
Konjunktivo. v. Subjunktivo.
König Lajos, hungaro, prof. de komerclernejo. Nask. 19 aŭg. 1889 en Szekszárd. Li estis la gvidanto de la movado en Miskolc, verkis gramatikon (en la gazeto «Reggeli Hirtap»), gvidlibron pri Miskolc.
Konsisto de la Esperantistaro. (Parolinte pri la movado post 1908): Tiu E-istaro ne estis plu unuforma, kiel tio eblis en la komenca periodo. Hector Hodler ĝuste traktis en la decembra № de gareto „E“ de la jaro 1913 la diversspececon de homoj aliĝintaj al E-movado, kiun partoprenis liavorte samtempe: «elementoj progresaj kaj idealistaj, homoj kun utopia mentaleco, stranguloj maniuloj kaj aliflanke malkontentuloj, ambiciuloj aŭ simple amatoroj.» Daŭris veni al la lingvo idealistoj kaj idealismanoj de pura speco. Multaj amatore ekinteresiĝintaj pri la lingvo, poste estis kaptitaj per la «ideo interna.» Tiu unua parto de E-istoj estis sendube plej fortika kaj plej fidela por la lingvo. Tiuj personoj estis plej konstantaj legantoj, kunlaborantoj kaj abonantoj de la E-gazetaro. Ili estis aĉetantoj de la libroj. IIi estis la ĉefaj konservantoj de la lingvo. Al E venis jam ankaŭ aliaj personoj, celantaj tujan aŭ eventuale estontan bonuzon aŭ profiton per-E-an. Tiuj personoj, trovinte en E ion, kio ligis ilin al la lingvo, estis lojalaj, inertaj, kontraŭreformemaj. Ili formis la rezistan povon de la E-ista popolo. Tiu dua parto de E-istoj enhavis veran miksaĵon, respegulantan ĉiujn socitavolojn kaj tendencojn. Al ĝi apartenis fitatelistoj korespondanto, utiligantoj de E por propagando de iuj alaj ideoj, entreprenistoj diversspecaj, eldonantoj de certa parto de ĉiujare naskiĝantaj kaj malaperantaj E-gazetoj ktp. Inter tiuj personoj troviĝis kandidatoj por organizi novajn societojn, tigojn, asociojn — ĉu naciajn, ĉu internaciajn. Ili ofte emis al bruaj titoloj kaj al brua agado. Ili ofte ellaboradis plej grandiozajn projektojn. Ili luktis inter si por gvidoroloj. Se personoj de tiu dua kategorio komencis disreviĝi en E, se ne estis por ili ligiloj ĉu ekonomiaj, ĉu moralaj, retenantaj ilin ĉe la lingvo, tiuokaze ili aŭ iris for el la movado, aŭ ekokupis sin pri rezonado, reformado lingva eksperimentado ktp. Por la praktika E-movado ili perdiĝis. Bonan ekzemplon tiurilatan prezentas R. de Saussure, ne sukcesinta en praktika uzigo de E inter la scienculoj, malsukcesinta en daŭrigo de la gazeto «Int. Scienca Revuo», kaj fine sin okupinta nur pri ellaboro de sennombraj diversaj reformo-projektoj. Ĉiuokaze la nombro de la restantoj ĉiam superis la nombron de la forirantoj. La E-istaro kreskis. — E. DREZEN.
Al ĉi tiuj ofte tre trafaj konstatoj cititaj el la Analiza Historio (p: 57.) estu aldonata interesa statistiko. En 1928 Reuben Algot Tanquist akiris doktoran gradon ĉe la Universitato en Minnesota per disertacio, kies temo estis, kial oni lernas E-n. Alvenis 750 demandiloj kaj inter la kaŭzoj estis: internaciaj aferoj (pacafero, homa frateco ktp.) en 29, lingvistiko en 24, korespondado en 14, vojaĝo en 13, politika kaj religia propagando en 8, amuzo en 4, kolektado en 3, radio en 2, diversaĵoj en 3%-oj.
Konstanta Komitato de l’ Kongresoj. (KKK.) Estis fondita en 1906 dum la dua UK laŭ propono de G. Moch. Ĝi havis la taskon interkonsenti kun la Loka Komitato pri organizo de la kongresoj, prizorgi la starigon de tagordo kaj aranĝi ĉiujn nelingvajn kunvenojn de la kongresoj. Ĝi konsistis el po du anoj de la du lastaj kaj de la okazonta kongresoj. Kiel sidejo de la KKK estis etektita la Centra Oficejo en Paris.
Konstanta Reprezentantaro. La tuto de la reprezentantoj de la naciaj E-societoj laŭ la Kontrakto de Helsinki. (v.)
Konstantopoulos G. Demetrio, greko milita farmaciisto. Nask. 12 aŭg. 1893 en Arta. Malnova E-isto, kiu fondis grupon en Arta jam 1909. En Joannina li instruis E-n en la klasika gimnazio kaj varbis multajn eminentulojn de sia restadejo.
Konsuloj. Antaŭuloj de la nuntempaj UEA-delegitoj. Laŭ propono de A. Carles el Beziers (Franc.) la dua UK en Genève 1906 decidis la starigon de konsuloj por plenumi reciprokajn servojn. La konsuloj estis elektitaj de la societoj kaj grupoj. Ilia nombro estis en 1906 120, 1907 232, 1908 303.
Kontrakto de Göteborg. v. Laborista movado.
Kontrakto de Hachette. (inter Z kaj H) Noto: la teksto estas france redaktita la ĉi-suban tradukon verkis G. Waringhien.
I. Unuflanka Cedo.
Parizo, la 30 Julio 1901.
Mi subskribinto, Dro Lazaro Ludoviko Zamenhof, elpensinto de la internacia lingvo Esperanto, loĝanta en Varsovio, strato Dzika n-o 9, deklaras per ĉi tiu dokumento, cedi al Sro de Beaufront, laŭ kondiĉoj parole konsentitaj inter ni, la ekskluzivan rajton por ĉiuj landoj publikigi ĉiujn verkojn destinitajn al la propagando kaj instruado de tiu lingvo, laŭ la praktika kaj literatura vidpunktoj; kontrakti tiucele por Francujo kun de li elektota eldonisto, kiu mem rajtos subkontrakti kun la eldonistoj de la diversaj fremdaj landoj. Tiuj verkoj, kiuj devos esti antaŭe prezentitaj al mi, estos aprobitaj de mi ekskluzive je ĉiuj aliaj; ili surhavos la mencion de tiu aprobo. Mi devontigas min persekuti, konsente kun Sro de Beaufront kaj liaj eldonistoj (tiuj eldonistoj prenos sur sin ĉiujn kostojn de la persekutoj kaj entualaj procesoj) ĉian konkurencan publikigon aŭ falsaĵon, kiu povus esti farita je la malprofito de niaj komunaj interesoj.
2. Duflanka Kontrakto. Inter Dro Zamenhof kaj Sro de Beaufront.
Dro Zamenhof devontigas sin:
l. eldonigi neniun el siaj verkoj rilataj al tiu lingvo, krom per la eldonistoj elektitaj de Sro de Beaufront.
2. doni sian aprobon al la aliaj verkoj rilataj al tiu lingvo, nur se iliaj aŭtoroj konsentas eldonigi ilin per la ĉi-supre difinitaj eldonistoj.
3. permesi al neniu traduki liajn verkojn en aŭ pri tiu lingvo, krom se la tradukisto konsentas eldonigi ilin per la de Sro de Beaufront elektitaj eldonistoj. Pri la persekutoj aluditaj en la supra cedo, ĝi koncernas nur la verkojn, kiuj surhavus ian ajn aprobon de Dro Zamenhof, kontraŭe al la kondiĉoj de ĉi tiu kontrakto… (Artikolo I-a)
Siaflanke Sro de Beaufront devontigas sin:
pagi al Dro Zamenhof kaj al liaj heredontoj aŭ reprezentantoj la ⅔ de la sumoj, kiujn li ricevos kiel rajtopagojn aŭ de la aŭtoroj kaj tradukistoj, aŭ de la eldonistoj de tiuj verkoj…
Por la verkoj rilataj al Esp-o, kies aŭtoro estos li mem, Sro de Beaufront devontigas sin pagi al Dro Zamenhof ⅓ de la sumoj, kiujn li ricevos de la eldonistoj, kiam tiuj verkoj estos nur tradukoj de libroj verkitaj en Esp-o aŭ en ia ajn lingvo de Dro Zamenhof. Por la verkoj rilataj al Esp-o, kiuj estos pli originala kaj persona verko de Sro de Beaufront li pagos al Dro Zamenhof 10% de la ricevotaj sumoj… (Art. 2-a)
Sro de Beaufront absolute nenion deprenos por li mem pri la verkoj de Dro Zamenhof, kiuj estos eldonataj aŭ reeldonataj jen per la firmo Hachette, jen per aliaj kun tiu kontraktintaj… (Art. 4-a)
En okazo de morto de Dro Zamenhof, estas konsentite per ĉi tiu dokumento, ke Sro de Beaufront heredos la rajton pri ekzameno kaj aprobo dum la tempo, dum kiu daŭros la literatura posedrajto, (proprieteco) de la Doktoro kaj de lia heredonto) aŭ reprezentantoj. Tiuj ĉi devos heredi nur la financajn rajtojn de Dro Zamenhof. En okazo de morto de Sro de Beaufront antaŭ la ĉeso de la aludita literatura posedrajfo la rajto pri ekzameno kaj aprobo transiros al Sro René Lemaire, doktoro pri juro, loĝanta al Epernay (Marne) por la tuta cetera tempo… (Art. 10-a.)