Выбрать главу

Historieto de tiuj kontraktoj, skizita de Carlo Bourlet (franclingve):

En 1901 (februaro aŭ marto), per miaj personaj rilatoj kun Breton mi decidigis la firmon Hachette eldoni E-ajn librojn. Mi rilatigis Sron de Beaufront kun Bréton Mia solo tie finiĝis. Estas Sro de Beaufront, kiu, kun Sro Lemaire, aranĝis la aferon, elpensis la «Aprobita de Z» kaj redaktis la du suprajn kontraktojn. Mi ne konis tiujn du kontraktojn dum unu jaro.

En Junio 1902, Breton komunikis al mi la cedon, en Julio 1902 Carl komunikis al mi la Kontrakton. Mi pasigis la tutan vintron 1902–03 provante rompigi tiujn kontraktojn. De Beaufront kontraŭstaris sovaĝe («a opposé une resistance farouche»). Mi publikigos lian sugestan korespondadon. Li cedis nur, kiam Z fine skribis al li (mi havas la respondan leteron de Z), ke, ĉar oni ne volas detrui la kontraktojn, li mem nuligos ilin rifuzante sian aprobon al ĉiuj verkoj.

La du kontraktoj estas rompitaj, kaj anstataŭigitaj per ununura rekta kontrakto inter Z kaj Hachette. Mi ne havas la precizan tekston, sed mi konas ĝuste la enhavon:

l. Hachette havas la ekskluzivan rajton eldoni la verkojn de Z kaj la verkojn de li aprobitajn.

2. Z. ricevas 20% por aŭtorrajtoj, kaj 2% por aproborajtoj.

3. Hachette estas devigata publikigi aŭ aranĝi publikigon en la Kolekto de gramatikoj, vortaroj ktp. en la 7 ĉefaj eŭropaj lingvoj.

(Noto: la letero) de Beaufront al Sro Bourlet en tiu jaro 1902 malaperis. Ankaŭ la de li aludita letero de Z.)

Kontrakto de Helsinki. v. Organizo.

Kontrakto de Kolonjo. (Interkonsento). v. Organizo.

Kontraŭmilitistoj, v. Militrezistado.

Kopar ps. de K. Kalocsay, (v.)

Köppen Vladimir, germano, d-ro, meteorologo, univ. prof. nun en Graz. Nask. 25 sept 1846 en Petrograd (Leningrad). Proks. 350 sciencaj traktaĵoj… Artikoloj en E en Scienca Revuo kaj Germana E-isto.

Korespondado. Ne ekzistas nacia lingvo, kiu havas en la privata korespondado inter diversnacianoj tiel gravan rolon, kiel E. Multaj personoj lernas E-n nur por letere interrilati kun alilandanoj; specialan altirforton havas la korespondemuloj en malproksimaj landoj. La motivoj kaj celoj estas la plej diversaj. Troviĝas multaj, kiujn interesas la fremdaj homoj kaj kutimoj; aliaj volas interŝanĝi diversajn aĵetojn, plej ofte poŝtmarkojn; denove aliaj ŝatus trovi amikon, kiu estas adepto de la sama idearo; troviĝas personoj, ĉe kiuj la motivoj eliras el amo; alia parto korespondadas pro profesiaj aŭ sciencaj kaŭzoj: La korespondado pere de E havas specialan valoron por la paca eduko de la junularo. La gravecon de la korespondado en E pruvas i.a. , ke la japanaj E-istoj eldonis 310 paĝan libron pri la praktika gvido de la korespondo en E (de Ishiguro).

v. Adresaroj.

Koreujo, Azio. Korea E Asocio (KEA) estis fondita de Verda E. Kim en sept. 1920. Ĝi estis la unua ES en K. Antaŭ tiu tempo estis nur izoluloj. En jul. 1922 Oojana fondis Seoulan ES. Dank’ al la energia funkcio de ambaŭ grupoj aperis multaj fervoraj E-istoj. En jun. 1924 SES ŝanĝis sian nomon je Korea E-Instituto. Poste fondiĝis ankoraŭ kvin grupoj, fondintoj: S. Yamamoto, O. Col, Rju Kidong, Stelaro Pajk, N. Hŭang, k.a. Gazetoj eldonitaj: Verda Tajdo, 1925; aperis 2 n-roj, Orienta Lumo, 1925, dek kelkaj n-roj, Verda Ĝardeno, 1 n-ro, La Voĉo, 4 n-roj. La ĉiutaga ĵurnalo «La Dong-A Ilbo» helpis multe en la prop.

SOKTAJ ĈANG kaj STELARO PAJK

Kornfeld Salo, v. Grenkamp.

Korte Pieter, nederlandano, instr. popollerneja (estro). Nask. 17 jun. 1894 en Beerta. Gvidis multajn kursojn laŭ Cseh-metodo. Agis ekde 1927 kiel agento de TAGE, post la germana nacisocialista ekrego 1933 aranĝis, ke la funkcioj de la laborkomitato por TAGE kaj IPR transiris al Nederlando; nun ĉefa laboranto por TAGE. Verkis artikolojn, kuntradukis la Floretoj.

Koser Ljudovit, d-ro, inspektoro de la ministerio por eksteraj aferoj en Be­ograd. Pioniro antaŭmilita. Verkis en 1908 la imuan slovenan lernolibron de E fondis samjare la unuan E-grupon en Slovenujo.

Kostatiko, Centra Ameriko. En 1905 aperis tie la gazeto E-a Skarabaro. Laŭ la Dietterle-statistiko en 1928 E-istoj troviĝis en du lokoj. UEA ­del. en 1933 en San José.

Kostiainen (kostiajnen) Ville Jussi, finno, sekr. de Laborista Sporta Asocio de Finnlando, estrarano de Socia­lista Sportinternacio. Nask. 1 majo 1889 en Sulkava. Kunfondinto kaj prez. de FLEA. Verkis artikolojn en E pri sporto.

Kötz (köc) Bernhard, germano libristo. Nask. 7 jan. 1882 en Waldenburg. Eklernis E-n 1902, aktiviĝis 1907. Prezidis la tiaman Saksan-Taringan E–istan Ligon, kaj fondis eldonejon de la Ligo, kiu ŝanĝiĝis en 1908 al Germana E-Librejo. Eldonis multajn E lernilojn kaj literaturon. En 1910 akiris la E–Eldonejon Hoffmann, kaj en 1919 la E-eldonaĵojn de Germana E-Gazeto. En 1921 kunfando de la Germana E-Eldonejo kaj Librejo kun la firmo Ferd. Hirt und Sohn, Leipzig. Tie li oficas kiel dir. de la E-fako. Parto­prenis 13 int. E-kongresojn kaj konferencojn. Prez. de ES en Leipzig. Verkis krom prop. artikoloj Hirts E Taschenwörterbuch (kunverkinto A. Degen), el kiu disvendiĝis 35.000 ekzempleroj; mallongan lernilon; Int. Kantaron.

Kotzin Boris, sovetiano, hebreo, ĵur­nalisto-redaktoro, nevo de Z. Nask. en Kovno 1887. E-isto de 1902. Kunlaboris en LI kaj aliaj E-gazetoj, tradukis multajn verkojn de Ĉeĥov, Gorkij k.a. En 1910–15 K. estis red. de La Ondo de E kaj en 1911–13 vicprez. de Moskva Societo E-ista. K. verkis la plej kompletan kritikon kontraŭ Ido Historio kaj teorio de Ido, 1913, kiu aperis ankaŭ en germana traduko, 1916. En 1920 K. enkondukis E-n en Soveta sindikato de artistoj kaj en ties organo «Rabis». Estis membro de CK de SEU 1926–28.

Kovács (kováĉ) Tódor, hungaro, pens. ŝtata fervojoficisto; instr. de sten. Nask. 31 dec. 1879 en Jászberény. E–isto de 1904 kaj eklaboris por E en Fiume (nun en Italujo). Multaj paroladoj kaj artikoloj, propagando inter la stenografoj kaj fervojistoj. En 1929 broŝuro pri E ĉe la fervojoj. Red. de eta gazeto Revuo, 1932–33.

Kowalski Johano Mario Miĥaelo, d-ro, arĥiepiskopo, ĉefulo de la mariavita religio, (v.) loĝas en Plock, Polujo. Nask. 25 dec. 1871. Laŭ lia ordono ĉiuj m-aj pastroj devas posedi E-n kaj en ĉiuj m-aj lernejoj E estas instruata.

Kožený Josef, ĉeĥo prof. mezlern­eja en Mladá Boleslav, Nask. 16 apr. 1904 en Nymburk. Multaj prop. paroladoj en vasta ĉirkaŭaĵo de lia naskiĝ- ­kaj loĝurboj kaj trad. E-ajn publikajn paroladojn de Scherer, Ajayi, Niŝimu­ra, ktp. Komitatano de ĈAE. Kunlaboras al Ĉeĥoslovaka Antologio.

Kozlowska (kozŭoska), «Panjo», fondintino de la mariavita religio (v-), kiu aprobas E-n.

Kozma János, hungaro, grekkatolika pastro. Nask. 19 okt. 1884 en Mezözombor. Prop. broŝuro 1911. En 1922 eld. kaj red. de Katolika Revuo. Artikoloj.

K.R.: Konstanta reprezentantaro (v).

Kraemer Cristiano, brazilano, publika tradukisto kaj ĵurnalisto. Mortis en 1923. Pioniro en B. (1896). Fond. kaj unua prez. de ES Sud-Rio Granda (1906); fond. kaj unua vicprez. de «Gremio E-ista E. Backheuser» en Porto Alegre (1923).

Kraków. Urbo en Polujo, iama rezidejo kaj kroniĝurbo de polaj reĝoj; 205,260 loĝantoj. — 8-a UK 11–18 aŭg. 1912; 946 kongresanoj el 28 landoj; 25-jara jubileo; lasta kongresa parolado de Z. — 23-a UK I-8 aŭg. 1931; 713 kongresanoj el 30 landoj; inaŭguro de Z-strato.