Выбрать главу

Kraljeviĉ Marko, la unua proza originalaĵo en E, verkita de M. Abesgus, 1897, 15 p. Aperis ankaŭ en rusa traduko, 1915.

Kramers Martina Gezina, nederlandanino. Nask 24 junio 1863 en Veur, † 15 okt. 1934. Batalantino por la rajtoj de la virinoj havis diversajn funkciojn en la movado tiucela. E-istino de 1926. De tiam fervore laboris por E, gvidis kursojn kaj verkis multajn prop. artikolojn.

Kraner Fritz, germano, d-ro fil., supera lerneja konsilisto. Nask. 6 febr. 1867 en Einsiedel. Sukcesa peranto inter la saksa instruistaro kaj la ministerio por popolklerigo. Artikoloj en I PR kaj aliaj periodaj gazetoj.

Kraus Vojtěch, ĉeĥo, urba oficisto. Nask. 13 febr. 1865 en Praha, mortis 26 sept 1928. Prez. de EK en P., del. de UEA de la fondo ĝis sia morto. Kunfond. de Bohema Asocio E-a. Organizis la movadon en P.

Krenicki Iz., d-ro, kuracisto en Varsovio. Nask. 26 jan. 1874 en Wilno, Polujo. E-isto de 1895. Kunorganizinto de E-Rondo en V. Membro de la Loka Monumenta Komitato en V. Artikloj en E-aj med. revuoj.

Kreatanov Ivan H., bulgaro, lektoro de fremdlingvoj. Nask 28 okt. 1896 en Pirdop. Loĝas en Sofia. Dum sia 15-jara vivado en eksterlando vizitis preskaŭ tutan Eŭropon E-isto de 1905. Eldonis dudekon da libroj kaj libretoj en kaj pri E, gvidis kursojn faris paroladojn. Senlaca kaj entreprenema aganto. L.K. Inter liaj verkoj: Bulgara Antologio; La bulgara lando kaj popolo; Vortaro de E por bulgaroj (aperis 3 eldonoj, 10000 ekzempleroj). Kunlaboranto de la Enciklopedio.

Krestomatio. v. Fundamenta Krestomatio.

Kreuz (kreŭc) Robert, germano, dir. de UEA. Nask. 2 jun. 1894 en Mainz. Antaŭe oficisto kaj fakestro en la industrio Vojaĝoj kaj restadoj en diversaj landoj faris lin vasthorizonta homo, kiu parolas multajn lingvojn. Eminentulo sur la stenografia kampo: Fariĝis E-isto en 1908–9, post la milito reviviganto de SOL kaj kunlaboranto de REVELO, ĉefdelegito de UEA, sukcesa kontraŭbatalanto de Ido, red. de E Triumfonta, en 1925 ĝen. sekr. de ICK, en 1930 direktoro, de 1933 dir. de UEA. Konst. ĝenerala sekr. de UK-j, eminenta oratoro, unuagrada interpretisto plurlingva kaj tradukisto plej rapida E-stenografo Iniciatinto de la foira reklamo per E, kiam oni kreis la int. foirojn en Frankfurt. LK kaj kunlaboranto de ĉiuj grandaj E-gazetoj. Verkoj:Vortaro de komercaĵoj E-G, 1920; Komerca Vortaro en E (kunlabore) 1927 - Varolisto en E, 1919–24; La problemo de int. helplingvo por komerco kaj trafiko (dulingva), 1924; konversacia libro G-E, 1926; komerca ekzercaro; 500 komercaj frazoj en E, 1928; Debata stenogr. E-a laŭ Stolze-Schrey, 1926; Eŭropo ĉe la Abismo (trad. de Nitti), 1923; Eŭropo sen Paco (trad. de Nitti, finpresita, sed retenita de la eldonejo), Frankfurt, 1926. Ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio.

Krijt (krejt) Pieter, nederlandan bankoficisto. Nask. 16 sept. 1894 Zaandijk. Prez. de sekcio Amsterdam II. de FLE. Gvidis kursojn.

Kriminologio. Verko de R. Vambery, el la hungara trad. V. Tóth 1924, 86 p. «Ĝi temas pri la deveno, la historio, la diversaj skoloj, la rilato al punsistemoj, de l’ prikrimaj studoj, pri la sociaj kaj individuaj kaŭzoj de l’ diversspecaj atencoj. K, (G.S. , , E’ 1924 p :188.)

Krisl Ladislav, ĉeĥo, faka instr. en Lom u M. Nask. 26 jan 1894 en Slaný. E-isto de 1912. Gvidas ĉiujare kurson. Sekr. de Amika Rondaro E–ista, eld. ĝian ciklostilitan bultenon.

Kriss Juljusz, polo. Nask. en Lwow 1891. Organizis la studentan E-movadon en Kraków (kursoj, klubo). Multaj prop. artikoloj. Originala poemaro Melodioj de l’ nokto: 1914, 31 p. Kunlaboris al Pola E-isto; E–ista Voĉo; La Revuo.

Kristana E-ista Ligo Int. v. KELI.

Kristanismo kaj Patriotismo, de Leo Tolstoj, el la rusa trad. I. Maĉernis. 1931, 112 p. «Tolstoj post la efektive iom ridindaj renkontiĝoj de la franca-rusa maristaro dum 1893 verkis tiun pamfleton, en kiu li montris, ke tiuj ŝajne porpacaj aranĝoj trompas la popolojn, ke patriotismo troigita kaj miskomprenata rekte kondukas al militoj.» (G.S., „E“ 1931, p 97.)

Kristnaska Sonorado. Rakonto de Dickens, el la angla trad. Martyn Westcott. 1905, 83 p.

Kritiko en E. La historia evoluo de la recenzo reprezentiĝas per la gvid­principoj de la tri ĉefaj recenzologoj.

H. Aspremont (XVI. jarcento): «La recenzo estas superflua kaj maf­utila akcesoraĵo de l’ literaturo, ĝia parazito.»

Taine: «Recenzi estas nepre necese. La tasko de l’ konstrua kritiko estas klarigi la jam ekzistantan literaturon, evoluigi la verkistojn kaj tiel plibonige efiki je l’ estiĝantaj verkoj.»

Wilde: «Kritiko estas arto potenc­umita, ĉar dum la materialo de l’ arto estas la naturo, tiu de l’ kritiko estas la arto mem.»

Ĉi tiuj tri principoj respeguliĝas ankaŭ en la E-a recenzo, kiel evoluogradoj. Antaŭ la milito la recenzo preskaŭ tute mankis en E. La bibliografian rubrikon en la gazetoj «La Revuo» kaj «Lingvo Internacia» gvidis brilaj nomoj kaj bonaj plumoj: Cart, Bourlet, Noel, Ned Katrin (tre sprita kronikisto de kongresoj), Paŭlo Lengyel, Corret ktp., sed ili tute ne faris al si la penon skribi verajn recenzojn, iliaj skribaĵoj konsistis en laŭda saluto al la «pliriĉigo de nia literaturo» kaj en prilingva kritikado koncernanta preskaŭ ekskluzive la gramatikon kaj la vortaron. Kelkaj pli diligentaj recenzistoj (ekz. Verto en «Esperanto») fervoris pri la longa rakontado de l’ enhavo. Vere valormezuranta kritiko, rigardanta la verkojn kiel artkreaĵojn, pritraktanta stilvalorojn, internan konstruon, esprimforton, la artistan individuecon de l’ verkisto, serĉanta la adekvatan stilefekton en tradukoj — ĉio ĉi eĉ ĝerme ne ekzistis. Kaj ĝi ankaŭ ne povis ekzisti — por tio mankis loko en la gazetoj, mankis tempo kaj emo — estis la epoko de Aspremont.

Post la milito montriĝas certa evoluo. En la recenzoj de Stroele, (Esperanto) Butin (Heroldo), Banham (La Suda Kruco) oni jam klare vidas la tendencon: okupiĝi pri la literatura kaj stila valoro de l’ verkoj. Sed aliflanke, en aliaj gazetoj daŭras plu la antaŭa stato, eble eĉ pli malhone: ia flankenparolemo, harfendado, virina kapricemo, trudo de personaj (ofte ne ĝustaj) opinioj karakterizas multajn recenzrubrikojn.

Apartan lokon okupas de komence Kalocsay en L.M. En liaj recenzoj (aperintaj ofte sub ps. Kopar, -y) la estetikaj vidpunktoj iĝas estrantaj, la unueca starpunkto de l’ kritikisto esprimiĝas en ĉiu juĝo, la lingva kaj stila kritiko estas severa, sed neniam harfenda, ĉiam instrua, neniam persona: oni vidas la konsekvencan klopodon por la konstruo de literatura stilo (1. recenzojn pri Natan la Saĝulo, Idoj de Orfeo, Reĝo Lear, Saltego trans jarmilojn ktp.). En L.M. aperis ankaŭ la literaturaj studoj de Hohlov, kiu per ili iĝis iniciatinto de la kritika eseo. En la «International Language» la delikata valortrovemo, belamo kaj certa juĝkapablo de Newell (Eleno Vinfero) ekftoris en mallongaj, sed trafaj kaj leginspiraj recenzoj. Samloke recenzis Sturmer: subjektiva, kelkfoje malcerta kaj iom kaprica, sed ofte sagaca kaj sprita. Johnson skribas koncize kvazaŭ kundensigante paĝojn en unu linion sed liaj frazoj ĉiam trafas, kvazaŭ martelo najlokapon. En la dua periodo de L.M. la recenzoj de Waringhien distingiĝas per larĝa kulturo, delikata kompreno pri stilvaloroj kaj formproblemoj. Samloke Totsche, kun siaj severaj principoj estetikaj, prefero al intelektaj valoroj, klopodo al absoluta, sentempa artperspektivo, ofte donas memstare ĝueblajn literaturaĵojn; skribinte la unuan memstaran kritikan libron (De paĝo al paĝo) li fariĝis ekiriginto de la tria periodo: kritiko kiel arto memstara.