Recenzistoj, krom la menciitaj: Nekrasov, Barthelmess kaj Emba (La Nova Epoko), Weinhengst (La Socialisto) okupiĝantaj precipe pri la sociala tendenco de la verkoj kaj aŭtoroj; Major (Oomoto): vastaj recenzoj, sed ofte longa rajdado sur «amata ĉevaleto»; Karl Minor (Germ. E-isto), same, sed en recenzoj mallongaj; T. Jung (Heroldo), malofta reeenzanto, sed klarvida kaj klarjuĝa rekonanto; Szilagyi (L.M.): iom senpacienca kaj subita, sed kun oftaj ekbriloj de sprito; Lejzerowicz (L.M.): certa gusto, objektiva juĝo. Jaume Grau Casas (Kataluna E-isto): entuziasma adepto de poezia belo. Krome sennombraj recenzantoj funkcias en diversaj gazetetoj, sed ili ne disvolvis individuecon sufiĉan por esti karakterizataj. — GEORGO KARCZAG.
Noto de M.C. Butler. La artikolo estas tro unuflanke prezentita: en sia entuziasmo pri unu flanko oni forgesas esti justa al la alia. Oni povas ja diri, kaj vere, ke en la unua periodo grandparte mankis verkoj originalaj. Pro tio, oni emis ne kritiki la originalan klasikan aŭtoron, kies verkon oni tradukis, sed pli atenti la stilon de la tradukinto, kaj la ĝustecon de la traduko, eĉ la gramatikan ĝustecon. Kaj tio, aparte en la unua stadio de la lingvo, estis aparte grava, kaj ĝuste tion la legantoj deziri legi. Nuntempe, kiam oni pli multe verkas originale, kaj kiam la verkoj estas pli ampleksaj, estas pli da ebleco kaj motivo kritiki la verkon mem.
Kroataj Poeziaĵoj. Trad. M. Spicer. 1912, 62 p. «Riĉa kolekto de belaj, harmoniaj pecetoj de la kroata literaturo.» (LI 1912, p : 417.)
Kroita Kacumi, japano, prof. de japana historio en Imperia Univ. de Tokyo, membro de Imp. Akademio. Nask. 3 sept. 1874 en Nagasaki-ken. Patro de la J E-movado: energie klopodis por organizo de la movado en la komencaj jaroj. En 1908 kun Sinmura partoprenis la 4-an UK kiel unua japano. De la fondo de JEI ne agas aktive. Unu el la direktoroj de JEI. Kun aliaj verkis: E-J Vortaro, 1906; Plena E-J Vortaro, 1914.
Królewska 41. (elp. Kruleska, signifas: reĝa). Strato en Varsovio, kaj n-ro de domo en ĝi, kie loĝis dum siaj lastaj jaroj Z kaj lia edzino. 16. apr. 1917 je la 15-a horo tie eliris la funebra ceremonio de Z (v. Entombigo de Z) kaj 8 dec. 1924 sama sed jam pli multnombra procesio de Klara Z. La infanoj: Adam kun sia familio, Sofio kaj Lidja loĝas ankoraŭ en tiu loĝejo. Dum ĉiu E-a okazantaĵo en V. «la Familio» invitas la samideanaron je teo kaj aranĝas varman akcepton. Estas nun la deziro de la pola E-istaro aĉeti tiun domon kaj aranĝi tie muzeon E-an. — E. WIESENFELD
Kronenberg Leopold, polo, instr., poste diversaj profesioj de 1921 okupis sin nur pri E. Nask. 15 okt. 1890 en Bochnia, mortis 7 aŭg. 1929 en Varsovio. Eldonis multajn verkojn en pola lingvo. Liveris al la pola literaturo pere de tradukado el la E-a: «Derviŝoj» de Tigr Pogosian el la araba kaj novelojn de la hungara F. Herezeg. Estis kunlaboranto kaj eldonanto de polaj gazetoj. Kun E li konatiĝis en 1909. En 1912 akiris prof. diplomon ĉe Int. Instituto de E. Samjare li eldonis lernolibreton por memlernantoj (33.000 ekzempleroj). En 1912 red. de l’ Kongresa (ĉiutaga) Bulteno. Post la milito li reeldonadis sian lernolibron, gvidis kursojn en diversaj urboj, (ankaŭ en profesiaj societoj), veturis tra la tuta lando kun prelegoj. En 1926 la P Eksterlanda Ministerio aranĝis E-an Presservon (agentejon) kaj li estis ĝia gvidanto. Aperis de li pli ol 100 prop. artikoloj en la plej legataj polaj gazetoj, enkondukis en multajn revuojn sisteme kursojn de E. La lastajn jarojn de sia vivo li vivtenis sin nur per la E-a agado, kaj ekkonis la veran mizeron. E.T. kaj HDE ofte publikigis liajn tre interesajn artikolojn. Entute: la plej aktiva E-isto en Polujo inter 1912 kaj 1929, neelĉerpebla, nelacigebla optimisto. — E. WIESENFELD
Kronitaj verkoj de la Akademio. Jam antaŭ la milito la Akademio starigis komisionon por proponi el la aperintaj libroj tiujn, kiuj pro sia bonlingveco kaj bonstileco meritas esti laŭdataj de la Akademio. Tia, publikigo de la laŭdoj okazis unuafoje en 1914, kiam la laŭditaj verkoj estis: Estu Homo! (Waguer-Meyer), Rikke Tikke Tak (Conscience-Posenaer), Mirinda Amo (Luyken); La Vendetta (Balzac — Merekens); Rolandkanto (Noël). Post la milito en 1923 la Akademio restarigis tiun komisionon, sed ĝi funkciis ne kontentige. Unuparte la granda kvanto da libroj, kiujn la eldonejoj devis dissendi al ĉiuj Akademianoj (ĝis 20 el ĉiuj libroj) igis la eldonejojn ofte ne sendi librojn, kiuj sendube estus ricevintaj la laŭdon, aliparte tiuj laŭdoj publikiĝis ĉiam longe post la apero de la libroj, perdante tiel ĉiun efikon je la favoro de ilia disvastiĝo kaj perdigante al la eldonejoj la valoron de la tiel dissenditaj libroj. Pro tiu kaŭzo post la jaro 1930 tiu oficiala akademia laŭdo de la verkoj ĉesis, ĉar la koncerna komisiono dum jaroj ne ricevis librojn laŭdotajn.
Kompreneble la nuna listo estas nenia valortakso de la esperantistaj verkistoj kaj tradukistoj (ekz. neniu verko de Forge aŭ Engholm estas laŭdata, de Kalocsay nur la plej malgranda traduko), sed nur kvazaŭa vicigo de la ensenditaj, por tiu celo «oferitaj» verkoj. Tio, ke el la tuta kronita verkaro iu aŭ alia verkisto rolas per granda procento de la libroj, montras (krom ke tiu libro ne estas malbonlingva) nur la oferemon kaj entuziasmon de la koncernaj eldonistoj, aŭ de la verkistoj, sed neniel lian pozicion en nia literaturo.
La Akademia iniciato estis bela, sed por ĝin fakte efektivigi, nia movado bezonus finance fortan kaj pro tio bone organizitan akademion ne kun memvolaj, sed kvazaŭ honorariataj kunlaborantoj.
Jen la listo de la postmilite kronitaj verkoj :
1923: Hermann kaj Dorotea (Goethe-Küster); Idoj de Orfeo (Bulthuis), 1924; Preter la vivo (Baghy); Johano la Brava (Petöfi-Kalocsay); 1927: Kataluna Antologio; 1928: Dancu Marionetoj (Baghy); 1929: Prozo ridetanta (Schwartz); La tajdo (Hohlov); La alta kanto (Jung); Fabiola (Wiseman-Ramo); Luno de Izrael (Haggard-Payson kaj Butler). 1930: La Leono de Flandrujo (Conscience-Bulthuis).
Krucumo. De Drozdov, el la rusa trad. Hohlov. 1922, 56 p. «Epizodo de l’ lasta rusa revolucio kaj akre montras la diversecon de opinioj pri ĝi en unu sola familio. La tradukinto majstras nian lingvon.» (G.S. „E“, 1923 p: 44.)
Krumpholc Josef, ĉeĥo, dir. de la Přerov-a burĝa lernejo. Nask. 19 okt. 1870 en Hradĉany. Ŝatata pedagogia verkisto, kunlaboris kun Čejka pri unuaj ĉeĥaj lernolibroj.
Krysta (krista) Ludwig, germano, ŝtata eksoficisto, urba konsilantarano en Český-Těšín (Ĉeĥoslovakujo.) Nask. 7 dec. 1877 en Lipowiec. E-isto de 1920. Prez. de loka EK kaj de 1931 de la Regiona E-ista Ligo fondita de li. Fervora kursgvidanto, kunlabaranto de pluraj E-gazetoj. Liaj beletristikaj verketoj aperis parte en la eldonaĵoj de Kenngott, parte memstare (Pri la prononcado en E; Marionetaj ludoj; La senvola svatanto).
Kubo, Centra Ameriko. Pioniro estis d-ro E.F. Rodriguez. La movado komenciĝis en 1904, la unua gazeto presinta pri E (en hispana lingvo) estis «Eseritura Veloz», stenografia gazeto. En 1907 en Santiago aperis la unua societo, samjare en tiu ĉi urbo oni instruis E-n en superaj lernejoj. En 1909–10 aperis E-gazetoj Kuba Stelo kaj Cuba E-ista. En Habana en 1910 oni fondis Societon Kuban por la prop. de E. kiu, reorganizita en 1913, ekzistas ĝis nun. En 1914 ia prez. estis fama verkisto Mochado, eksambasadoro en Ĉilo. Laŭ la Dietterle-statistiko en 1928 E-istoj troviĝis en 43 urboj. En 1933 UEA-del. nur en Habana.