Выбрать главу

I. ŜIRjAEV.

Kubo (antaŭe: Okonogi) Sadaĵiro (-roo), japano, studento de pedagogio en Imperia Univ. de Tôkyô. Nask 12 majo 1909 en Asikaga, Totigi-ken. E-isto de 1928. Agema konsilanto de JEI; UEA-del.

Kudela Antonín, ĉeĥo, juĝa oficisto en pens. Nask 21 nov. 1870 en Svinov. E-isto de 1908. Del. (de 1910) kaj honora membro de UEA. Prez. de la loka grupo. Ano de la Moraviaj E-Pioniroj, komitatano de ĈAE dum pluraj jaroj. Kursgvidinto.

Kühbacher (kübaĥer) Roland, aŭs­tro-germano, Prez. de EK Innsbruck. Bona propagandisto; kursgvidanto.

Kuhl Bronislaw, (ps. Baroko), polo. Nask. 19 aŭg. 1886. E-isto de 1906. Aktiva propagandisto en Krakovo. Lerta tradukisto kaj kritikisto. En 1912 ap­erigis lernolibron de E. Originale verkadis plejparte recenzojn kaj kritikojn en P E-isto, British E-ist, La Bela Mondo, Universo, k.a. Tradukoj: Ni sekvu Lin de Sienkiewicz, Legendoj de A. Niemojewski kaj Lupo, Hundoj kaj Homoj de Dygasinski.

Kühnl (künl) Eduard, ĉeĥo, oficisto de ĉeĥoslovaka diplomatia servo. Nask. 16 majo 1884 en Praha. E-isto de 1900, pioniro de E. Kunfondinto de EK en P. Fond. de Bohema Unio E–ista en 1908 kaj gvidis ĝin ĝis la mondmilito. Estis unu el tiam maloftaj E-istoj-turistoj. En 1903 vojaĝis tra Germanujo, Svisujo, Francujo, serĉante kaj vizitante E-istojn, (l. liajn rememorojn en Bohema E-isto). Estante en jul. 1914 en Paris por ĉeesti la UK li estis ekspedita Hispanujon, kie li vivis dum la mondmilito inter E-istoj, partoprenante aktive en la prop. laboro por restarigo de la Ĉeĥoslovaka ŝtato. Eld. kaj red. la monatan E-gazeton Časopis Českých E-istů, 1907–14. Verkis kaj eld. detalan gvidlibron tra Praha; detalan ĉeĥan lernolibron; ĉeĥan tradukon de la Fundamento, ĉeĥan ŝlosilon. Estis ano de la Akademio. ­Post forveturo al Usono, li donacis sian ampleksan E-bibliotekon al Biblioteko de la Nacia Muzeo en Praha.

Kultman Karl, estono, bankoficisto. Nask. 20 aŭg. 1890 en Puhkovo. E–iĝis 1917. Gvidis multajn kursojn. Prez. de la Narva E Unuiĝo de 6–7 jaroj.

Kun Leo, d-ro, kuracisto en Slav. Brod (Jugosl.). Komitatano de JEL. Red. de La Suda Stelo de 1933. Recenzisto.

Kun Pafilo kaj Libro. De A. Is­baĥ, trad. V. Zamjatin 1934, 266 p. «Taglibro de simpla soldato en la Ruĝa Armeo, kiu lernas ne nur la militarton, sed ankaŭ ricevas edukon sciencan, industrian, kaj politikan… Certe la libro ne plaĉos al pacifisto. La stilo estas simpla kaj klara.» (F., «The British E-ist» 1934, p: 40).

Kurachi (kuraĉi) Haruo, japano, meĥanika inĝ. Nask. 25 nov 1899 en Nagoya-si. E-isto de 1922. Kunlaboris kun Iŝiguro. Antaŭe taboris por E en N., nun en Kiboŝa, Tokyo. Trad. al J «Esenco kaj Estonteco de L.I.» de Z, 1927.

Kuracistoj, v. Medicino.

Kurijama Ioe, japanino, ofieistino de : Centra Poŝtoficejo de Tokyo. Nask. 10 febr. 1909 en Tokyo-si. E-isto de 1931. Post la morto de s-ino Sasaki zorgas Klaran Rondeton. Partoprenas laboron de Studejo de Z-a Gramatiko, gajnis unuan premion ĉe lit. konkurso de JE Lit. Societo, 1933.

Kurioza Okazaĵo. Komedio de Goldoni, el la itala trad. Mevo. 1932, 64. p. «La tuta komedio estas mirinde viva kaj majstre lerta. Traduko en bona E… Tamen kun peketoj.» (Kopar, Bibl. Gazeto, 1933, p: 49.)

Kursa Lernotibro laŭ praktika parola metodo, verkis E. Privat. 1910, 64 p, 7-a eld. 1930, 78 p. Ĝis nun aperis en 40.000 ekzempleroj. Populara lernilo uzata en multaj landoj.

Kürsteiner (kürstajner) Hans, sviso, komercisto. Nask. 14 nov. 1885 en St. Gallen. E-isto de 1908. Fondis EG en St. G. Havas gvidajn funkciojn en la loka grupo kaj en SES. Estis ĉefdel. de UEA. Kunlaboris al la Enciklopedio.

Kurzens Nikolajs, latvo, ŝtata oficisto. Nask. 25. junio 1910 en Aluks­ne, loĝas en Riga. En 1932 vicprez. de Lat ES, de 1932 ĝis aŭgusto 1934. red. de «Ondo de Daugava». Kunlaboranto de «LM» kaj «Norda Literaturo». Unu el la plej talentaj originaiaj poetoj: Majstro de etaj formoj, per kiuj li diras la krudan realon, sen poezia ornamo, sed liaj komparoj ofte aperas kvazaŭ per forto de revelacio. Liaj traduko el 1a latva apartenas al la plej bonaj tradukitaj poemoj.

Küster Benno, germano, kalkulkonsilisto. Nask. 9 jul. 1861 en Wildeshausen, mortis 24 okt. 1916 en Breslau. Tradukis el la germana Hermano kaj Doroteo, de Goethe, 1911. Kunlaboris al La Revuo kaj Vagabondo.

Kutscher (kuĉer) Ludwik, fininto de la medicino. Nask. en Krakovo, Polujo. Lernis E-n kiel 15-jara gimnaziano. De 1926 aktiva ano de Societo „E“ en K., gvidis junularajn rondojn. En 1929 iniciatis la fondon de sekcio de medicin- kaj farmacistudantoj ĉe TEKA. De 1927 adm. de P E-isto, de 1931 sekr. de PED. Estrarano de UK 1931.

Kuwahara (-ŭa-) Tosihide (-ŝi-), ja­pano kemiisto de Ŝtata Industria laboratorio, Oosaka. Nask. 20 jan. 1910 en Ooita-ken. Post Sisido gvidis EG en Tria Nacia Kolegio, Kyôto. Aranĝis postkongreson en Kyôto 1928. Kunfondinto kaj eksprez. de Sendai ES. Finis kurson de Tôhoku Imperia Univ. Sendai, 1932. Del. de UEA en Oosaka 1934. J-a delegito de ISAE, 1934. Ĉefaj artikoloj: Statistika rigardo al nuna stato de E-movado en la mondo, LRO 1932 marto; ABC de E-movado en Jarlibro de JEI 1932. Ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio. (Kaw.)

Kuzma Orest, ukrajnano, gimn. prof. Nask. 24 jan. 1893. Fond. kaj prez. de l’ landa societo por ukrajnaj E-istoj «Progreso» (Kolomyja, Pollando), UEA-del. de 1913. Verkis multajn ukrajnajn verkojn. Verkis diversajn E-lernilojn, kunlaboris al multaj E-gazetoj.

Kuzmiĉ Vladimir Savviĉ, sovetiano, ukraina verkisto proleta, aŭtoro de la ukrainlingvaj romanoj «Flugiloj», «Turbinoj» kaj multaj rakontoj. Nask. en 1904. Aktiva E-isto, verkas ankaŭ en E, membro de IAREV. En E aperis lia originale verkita noveto Solidareco, 1931. Kunlaboris en SAT-organoj.

Kuznecov, ruso. Venis en Japanu­jon en 1919, instruis per rekta metodo E-n en Nippon E-Sya, Tôkyd, en 7920. — (Kaw.)

Kvakeroj. v. Societo de Amikoj.

Kvardek Jaroj. Verketoj dediĉitaj al la 40-jara jubileo de E. SAT, 1927. 48 p. Enhavo: E kaj lingvoscienco; Provo de kvanta elementanalizo en E; El la unuaj tagoj de E; Ĉu estis Z — sennaciulo?; Evoluo de la interna ideo; Nuntempa stato kaj plua evoluo de laborista E-movado. E kaj edukado, ktp.

Kvinmilionoj. (5.000.000). Rakontoj originale verkita de Grenkamp–Kornfeld. 1931, 113 p. «La lirikaĵoj, rakontaĵoj estas tre multspecaj, tamen io komuna estas trovebla en ili: la pala anemio. Du aŭ tri paĝoj tamen konsolas min.» (Szilagyi, LM, 1931, p: 70.)

Kvin Noveloj. De Tuglas, el la estona trad. Seppik. 1924, 159 p. Du el la noveloj: En la fino de la mondo (v.) kaj Popikaj Huhuu aperis ankaŭ en apartaj eldonoj. (56 p. kaj 32 p.) «Pri la granda estona novelisto donas tiu ĉi libro tre bonan kaj sufiĉe plenan prezenton. Bonega interpretado.» (Kopar, LM, 1924, p: 180.)

Kyffin-Taylor Gerald, brita, solicitoro kaj notario. Brigad-generalo. Nask. 9 marto 1863 en Liverpool. Brita parlamentano, 1910–15. Protektanto de E grupo en L.

L

La Alta Kanto de la Amo. Originale de T. Jung. 1927, 38 p- «Rimverkita legendo, bela, interesa, emociplena. La formo estas preskaŭ perfekta: ritmo kaj rimoj agrablaj al la orelo. Ĉarma poemo, kiun la Akademio senhezite rekompencis.» (Ak. Raporto, 1929)