Выбрать главу

La Amo en la jaro Dekmil. Fantazia romano de José de Elola, el hispana trad. Berenguer,1933, 353 p. Du gefianĉoj, kiujn en 2000 trafas mortosimila dormado, estas vekitaj en la jaro 10.000 kiam ĉiuj naciaj lingvoj jam mortis, kaj ĉiuj homoj parolas nur E. «La tradukinto plej lerte kaj fidele faris la tradukon.» (Inglada, H DE,1933 n-ro 21.)

La Antikva Romo surmare. Prelego de la ĉefministro Mussolini. Trad. el la itala. 1927, 69 p.

La Arĝentjubilea Kongreso. De T. Jung. 1933, 51 p. «Kroniko pri la jubilea kongreso. Plej interesa parto estas motivado de la speciala situacio, en kiu la kongreso okazis.» (F. Szilagyi, «Lingvo Libro», 1934, p: 30.)

(La) Arthistorio. Vol. I. Ĝis la renesanco. Verkis A. Hekler, por la E-eldono prilaboris A. Kampiss el la hungara trad. K. Kalocsay.1934, 104 teksto- kaj 112 kliŝopaĝo . «Tre valora libro, kiu kondukas min tra la jarmiloj de arta evoluo, montranta la homan deziron trovi esprimojn pri enanimaj sentoj. Kun komenciĝo en Egipto la fama profesoro ĉe la buda­pesta universitato igas la leganton rapide marŝi tra la jarmiloj.» (Li, «Svenska Arbetar E-isten» , sept- 1934.) La dua volumo aperos en 1935.

La Arto de Memdisciplino: Psikagogio. Originale de Ch. Baudouin. 1926, 96 p.: «Bonega enkonduko en la problemojn de la psikoanalizo, mirinda stilo, … aldono de listo de fakaj esprimoj kaj de faka literaturo.» (O. Simon, La Socialisto, 1926; p: 100.)

La Batalo de l’ Vivo. De Dickens, laŭ la germana traduko E-igis Z. Unue aperis en La E-isto, 1891; en 1910 aparte, 88 p. Unu el la unuaj tradukoj al E.

La Bela Mondo kaj Universo. La plej belaj, plej artaj kaj plej luksaj E-aj periodaĵoj, kiu ĝis nun aperis. Vere valoraj artaĵoj. LBM eliris nur de julio 1908-julio 1909, IV-j-32–48 p. entute 2 vol. kun 376 p. 24×16. Red. d-ro Schramm, en Dresden. U. aperis de sept. 1909-aŭg. 1912 en 3 vol. kun 384, 384, 29 p. 24×16. Red. prof. Lederer kaj d-ro Schramm, eldonejo: Heckner, Wolfenbüttel.

P. TARNOW.

Labkoro. Mallongigo de laborista gazeta korespondisto.

Laborista movado. Se la maloportuno de la multlingveco kaj la bezono pri int. lingvo estas sentata de la laborantoj sur la kampo de scienco, komerco kaj trafiko, kiu kutime pose­das kelkajn fremdajn lingvojn, des pli forte sin trudas la neceso de tutmonda interkomprenilo al la agantoj en la lab. movado, kies plimulto ĝenerale ne scias iun fremdan lingvon krom sia gepatra. Estis plejparte simplaj laboristoj, eĉ sengramatikuloj, kiuj la unuaj ekkonsciis pri la valoro de E, kun granda peno proprigis al si la lingvon kaj pionire laboris por ĝia disvastigo.

La unuaj lab. E grupoj fondiĝis en 1905–08 en Den Haag, Hamburg, München, Paris, Stockholm kaj aliaj lokoj. En Britujo stariĝis en 1907 Brita Ligo de E-istaj Socialistoj, sed ŝajne ne estis lokaj grupoj. En 1911 fondiĝis lab. E Asocioj (LEA-oj), en Ĉeĥoslovakujo, Germanujo kaj Nederlando. Aperis naciaj gazetoj Antaŭen (Germ.), Arbeider-E-ist (Ned.), Kulturo, (Ĉeĥosl.) kaj Le travailleur E-iste (Francujo). Jam pli frue aperis int. organo por lab. E-istoj. Marcel Verama (ps. de Paul Berthelot) iniciatis ĝin, eldonante en 1906 Rondirantan Folion por la kreado de tutmonda Socia Revuo. Sekve de ĉi tio kaj laŭ decido de la Ruĝula Kongreseto en Genève 1906, eliris en jan. 1907 la unua n-ro de monata gazeto «Int. Socia Revuo». Redaktoroj estis: Fi Blan Go (ps. de P. Blangarin) 1907–09, J.L. Bruijn 1910–11 kaj W. Nutters, 1912–14. Multan laboron por ĝi faris ankaŭ R. Louis, 1907–09. Okazis kelk­foje, ke en la lasta parto de la jaro ne plu estis sufiĉe da mono kaj oni povis aperigi nur unu n-ron en 2 aŭ 3 monatoj, sed en 1912–13 la abonantaro jam estis pli ol 600 en preskaŭ 20 landoj; legantoj kaj kunlaborantoj troviĝis eĉ en la cara Ruslando. En la eldonejo de ISR aperis en 1912–14 serio da verketoj de Berthe­lot, Ferri, Domela Nieuwenhuis, Kropotkin, Lassalle, Liebknecht, London, Staniŝiĉ kaj V. Hugo; gravan traduk­laboron faris D. Ivanski kaj W. Nutters. Pro la militeksplodo en 1914 ISR ĉesis aperi. (En 1920 Nutters klopodis revivigi la revuon, sed li sukcesis aperigi nur 6 n-rojn).

Organizo tutmonda stariĝis en 1906.

Ĝi estis la Int. Asocio Paco-Libereco, poste nomata Liberiga Stelo. Ĉefaj aktivuloj: Fi Blan Go kaj R. Louis; celoj: batali kontraŭ militismo, kapitalismo ktp., disvastigi E-n ĉe internaciistoj, liberecanoj, socialistoj ktp. La asocio eldonis kelkajn broŝurojn kontraŭ militismo, patriotismo kaj religio; ĉi tiuj verketoj estis la unuaj lab. E eldonaĵoj. Tamen la asocio, kiu akceptis kiel membrojn nur personojn kaj lokajn grupojn, ne trovis multe da adeptoj ekster Francujo. La ĉeĥa kaj germana LEA-oj ellaboris du diferencajn projektojn de int. organizo; ambaŭ celis kun igi la LEA-ojn en lab. E kongreso, kiu pritraktus la problemon kaj kiu okazus samtempe kun la U.K. en Paris, 1914, ne efektiviĝis. Jam pli frue ĉe la U.K. en Genève, Cambridge, Antwerpen, Kraków kaj Bern, la lab. partoprenantoj aranĝis apartan kunvenon, t.n. ruĝulan kongreseton. Ĉi tiuj ebligis konatiĝon kaj interŝanĝon de spertoj, sed ne havis praktikajn rezultojn. En 1911 UEA klopodis starigi lab. fakon, sed ne sukcesis. Ĝenerale la lab. E movado ĝis 1914 laboris ĉefe por E.

Kelkaj el la agantoj sur int. kampo ankoraŭ ne nomitaj: P. Asselin, G. Bastide, E. Chapelier, (mortis en 1933), N.P. Evstifejev, E. Hakanson (mortis en 1907), J. Hoyle, H. Hyams (Tagulo), D.A. Klaĝin (mortis en 1929), W. Padfield, A. Panlou, E. Parker, V. Richard, Sifo (eldonis: La voĉo de la popolo, en ĉina kaj E lingvoj, mortis en 1915), W. Thielking.

Dum la mondmilito la lab. E movado stagnis. En 1919 ĝi reekvivis. En tiu jaro grupo da francaj lab. E–istoj, inter kiuj E. Lanti, faris la unuajn paŝojn por restarigi la int. kontakton. Reeldoninte la gazeton «Le Travailleur E-iste», ili aperigis en ĝi int. rubrikon sub la titolo «E-ista Laboristo», kiu post mallonga tempo elkreskis al memstara monata gazeto. Plie ili revivigis la asocion Liberiga Stelo kaj konformis ĝian statuton al la novaj cirkonstancoj.

En E-ista Laboristo la redaktoro, Lanti, publikigis serion da artikoloj, poste eldonitaj kiel broŝuro sub la titolo For la Neŭtralismon, en kiu li detale pritraktis la organizan demandon kaj konkludis 1. ke E por laboristoj ne estas celo, sed rim­edo, 2. ke tial la lab. E-istoj devas organizi sin tute memstare, 3. ke necesas ne nur propagandi, sed ankaŭ uzi, apliki la lingvon, 4. ke la fab. E-istoj ne devas organizi sin en speco de Internacio kuniganta la naciajn as­ociojn (LEA-ojn), sed ke ili devas interligiĝi unu kun la aliaj senpere en mondorganizo sennacieca.

Ĉi tiuj ideoj renversis multajn el la ĝistiamaj perceptoj pri la tutmonda organizado, tamen iom post iom ilin akceptis la plej aktivaj kaj plej klarvidaj lab. E-istoj. Liberiga Stelo gaj­nis membrojn en multaj landoj kaj la kreskanta influo de E-ista Laboristo, kiu depost okt. 1920 estis ĝia oficiala organo, plifortigis ĝian pozicion. En aŭg. 1921 okazis en Praha ĝia unua kongreso kun preskaŭ 80 partoprenantoj de 75 nacioj: inter ili estis : L. Banmer, K Deubler, Guiheneuf, P. Kockeritz, Lanti, L. Revo. Laŭ decido de ĉi tiu kongreso Liberiga Stelo alinomiĝis Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) kaj ĝia organo Sennacieca Revuo (S.R.). La gvidadon oni komisiis al la ĝistiama estraro de L.S., kies ĉefaj funkciuloj estis: Banmer, sekr., L. Glodeau, kas. kaj adm., Lanti, red. kaj gvidanto. La celon de la asocio oni formulis jene:

a) utiligi praktike la int. lingvon E por la klasaj celoj de la laboristaro tutmonda; b) kiel eble plej bone kaj digne plifaciligi la interrilatojn de la membroj, tiel kreskigante ĉe ili fortikan senton de homeca solidaro; c) lernigadi, instruadi, klerigadi siajn mem­brojn tiele, ke ili fariĝu la plej kap­ablaj kaj plej perfektaj el la tiel nomataj internaciistoj. ĉ) servi kiel peranto ĉe la interrilatoj de nesamlingvaj asocioj, kies celo estas analoga al. tiu de SAT; d) peri kaj ĉiel eble helpi al kreado de literaturo (tradukoj kaj originaloj) spegulanta la idealon de la asocio.