Ĉi tiun difinon oni akceptis en la fonda kongreso de SAT en 1921, ĝi restis ĝis nun valida. En 1928 oni precizigis la celon per jena aldono:
SAT, ne estante politika, sed nur kleriga, eduka, kultura organizo celas, ke ĝiaj membroj estu komprenemaj kaj toleremaj rilate al la politikaj kaj filozofiaj skoloj aŭ sistemoj, sur kiuj sin apogas la diversaj klasbatalaj laboristaj partioj kaj sindikatmovadoj; per komparo de faktoj kaj Ideoj per libera diskutado ĝi celas malebligi ĉe siaj membroj la dogmiĝon de la instruoj, kiujn ili ricevos en siaj apartaj medioj.
Unuvorte, SAT celas, per konstanta uzado de racie elpensita lingvo kaj ĝia mondskala aplikado; helpadi al la kreado de racie pensantaj spiritoj, kapablaj bone kompari, ĝuste kompreni kaj juĝi ideojn, tezojn, tendencojn kaj sekve kapablaj elekti memstare la vojon, kiun li opinias la plej rekta, aŭ plej irebla por la liberigo de sia klaso kaj forkonduko de la homaro al kiel eble plej alta ŝtupo de civilizo kaj kulturo. La membreco de SAT estas individua; lokajn aŭ landajn sekciojn ĝi ne havas. Karakteriza trajto el la organizformo de SAT estas, ke ĝia gvidinstanco, nun nomata Ĝenerala Konsilantaro, elektata de la tuta membraro, ne reprezentas landojn aŭ naciojn, sed t.n. , sektorojn. Por eviti naciisman influadon en la gvidado oni dividis la tersurfacon laŭ arbitraj partoj: sektoroj (nun laŭ meridianaj horzonoj) kaj po unu reprezentanto de ĉiu sektoro konsistigas la konsilantaron. Ĉi tiu elektas inter si la estraron de la asocio, kiun ĝi helpas kaj konsilas. De 1933 ankaŭ la estraro estas elektata de la tuta membraro kaj estos en la konsilantaro ankaŭ reprezentantoj de la LEAoj, kiu subskribis la Konvencion kun SAT, v. poste).
En 1922 aperis unuafoje la Jarlibro, kiu enhavante la adresojn de ĉiuj membroj, ebligas al 1a SAT-anoj interrilati unu kun la aliaj kaj efektivigi la reciprokan servadon, al kiu devigas la SAT-membreco. Sekvintan jaron SAT havis jam pli ol 2000 membrojn. S.R. eliris regule kaj kreskis laŭ amplekso kaj kvalito. La plimultiĝo de la administra laboro necesigis dungi salajratan oficiston. Ĉi tiun funkcion ekplenumis en la mezo de 1923 R. Lerchner, Leipzig. En 1924–25 la membronombro estis 2404, 2705. Tiutempe estis malpermesite al SAT-anoj esti membro de t.n. neŭtralaj E organizoj, ekde 1925 la tiurilata statutartikolo estas malpli severa.
En 1923 kelkaj Moskvaj fervoruloj, G. Demidjuk, N. Futerfas, S Aajdovski, N. Nekrasov eldonantaj revuon «La Nova Epoko», kies enhavo montris ideologian parencecon al SAT, konsentis rezigni pri ties aperigo kaj redakti Lit. Sciencan aldonon de S.R. Ĉi tiu aldono aperis unu jaron. Tiam montriĝis, ke ĉi ambaŭ organoj ne sufiĉis. En okt. 1924 ekaperis semajna gazeto Sennaciulo (Sulo) kaj S.R. mem iĝis lit. scienca organo. En 1928 S R. alinomiĝis La Nova Epoko; redaktoroj estis Nekrasov kaj Demidjuk kaj de 1930 Barthelmes. De 1924 la revuo ankaŭ havis pedagogian fakon, kiun prizorgis M. Boubou kaj J. Zilberfarb.
Kunlaborantoj de la SAT-organoj estis i.a.: L. Bergiers, G.P. de Bruin, J. Burger, E. Drezen, K. Frodinĝ, D. Dambe, Emba (ps. de E. Baranyai) L. Ivn, J. Jurista, K. Johanson, N. Krassovski, M. Krjukov, Lanti, C.F. Magashazi-Hochhauser, E. Miĥalski, H. Muravkin, M. Muribo, Neniu, H. Remers, L. Revo, V Riedel, S. Rublev, G. Saville, Mark Starr, E. Spiridoviĉ, Senheredigito (ps de P. Kökeritz), Stebek, H. Wenhengst.
Tria gazeto estis «La Lernanto», aldono de S-ulo kaj de kelkaj LEA–organoj, kiu en 1928–30 havis la eldonkvanton de 10.000 ekzempleroj. En 1930 eliris Sennacieca Pedagogia Revuo, red. H. Stay, presata en Moskvo. Eliris nur 4 n-roj (148 p.).
Por progresigi la eldonadon de literaturo, stariĝis en 1922 Eldon-Kooperativo, komence gvidata de Barthelmess kaj Remers en Dilsseldorf, poste transformita en fakon de SAT sub prizorgo de la SAT-estraro. Per eldono de akcioj ĝi havigis al si malgrandan kapitalon kaj sukcesis en deko da jaroj aperigi pli ol 50 diversajn verkojn, el kiuj la plej gravaj estas: «Faŭsto» de Goethe, I-a parto, trad. Barthelmess, «Eklumo en abismo» de Barbusse, trad. Else, «Je la nomo de la vivo», originalo de Izgur, «Kandid» de Voltaire, trad. Lanti, «Ruĝa Stelo» de Bogdanov, trad. kolektivo, gvidis Nekrasov kaj Rublev, «La fera kalkanumo» de London, trad. Saville, «Komunista Manifesto» de Marks kaj Engels, trad. Pfeffer, «Ŝtato kaj Revolucio» de Lenin, trad. Demidjuk, «Naciismo», originalo de Lanti, «Etiko» de Kropotkin, «ABC de Sennaciismo», originalo de Elsudo (Kolĉinski), «Proletaria Kantaro» (74 kantoj kun notoj), «La Laborista E-ismo» de Lanti. Ĉi lasta verketo jam aperis en angla, franca, ĉeĥa, germana, nederlanda kaj sveda lingvoj. — Apartan mencion meritas la Plena Vortaro, verkita de prof. E. Grosjean-Maupin, A. Esselin, S. Grenkamp-Kornfeld, kaj prof. G. Waringhien, sub gvidado de la unue nomita. Por organizi la literaturan laboron stariĝis Lit. Komisiono (poste Lit. Sekcio), kiun gvidis sinsekve Barthelmess, Rublev, kaj Baranyai.
Ne ĉiuj SAT-anoj konsentis pri la taskoj de SAT, pri ĝia starpunkto, organizformo, taktiko ktp. Sekve de tio aperis kelkfoje proponoj pri ŝanĝoj en statuto. Plej radikala tia propono estis tiu de kelkaj sovetiaj SAT–anoj, inter kiuj E. Drezen, A. Jodko, N. Incertov, B. Modenov, P. Robicsek, pri aliĝo de SAT al la Komunista Internacio. Kiam en la kongreso en Cassel (1923) montriĝis, ke ĝi ne havis ŝancon esti akceptata, oni reprenis ĝin. Ĉi sama kongreso rekomendis la starigon de fakoj (sekcioj) kaj frakcioj, por ebligi praktikan laboron en fakaj, profesiaj kaj partiaj rondoj. Stariĝis iom post iom sekcioj de edukistoj, gejunuloj, sportuloj ktp. La plej aktivaj sekcioj disponis pri propra «Paĝo» en la asocia organo. Speciale la Edukista Sekcio, gvidata de M. Boubou, faris gravan kaj modelan laboron. La frakcioj ĉefe laboras por kaj per E en partiaj rondoj kaj instancoj. Ekzistis anarkiista, komunista, sennaciista kaj socialista frakcioj.
En 1924–25 SAT travivis malgrandan krizon. Anarkiistaj SAT-anoj, inter kiuj J. Migny, A. Bolle, A. Lewin, malaprobantaj, ke en SAT-organoj ne povas aperi artikoloj kontraŭ Sovetio, kontraŭ la komunismo, starigis propran organizon, la Tutmondan Ligon de E-istaj Senŝtatanoj (TLES) kaj eldonis dumonatan gazeton «Libera laboristo». S-ulo, la oficiala organo de SAT, ĉefe pro la tre aktiva kunlaboro de komunistaj kaj sovetiaj SAT–anoj kaj pro manko de alitendencaj kunlaborantoj aspektis iom unutendenca kaj kaŭzis malkontentecon ĉe parto de la SAT-anaro. Krome estis en SAT bataleto sur lingva kampo pro la troa uzado de novaj vortoj kaj de sciencaj afiksoj, kaj pro la eksperimentado kun novaj formoj kiel «morge» (morgaŭ), «balde» (baldaŭ), «konfero» (konferenco), «difero» (diferenco) k.s.
Ĉi tiuj faktoj kaŭzis ian maltrankvilon ĉe la anoj, kiu esprimiĝis per multaj proponoj pri reorganizo, pri aliigo de la strukturo ktp. La kongreso en Wien, 1925, pritraktis ĉi tiun situacion, fiksis la ĝustan linion kaj restarigis la ekvilibron. Ĝi ankaŭ malaprobis la eksperimentadon kun lingvaj novaĵoj en SAT-organoj. Post tiu ĉi kongreso la redaktadon de S-ulo prizorgis redakcia komisiono, konsistanta el diverstendencaj SAT-anoj en Leipzig. Tio daŭris ĝis la mezo de 1926, kiam Lanti dum kelka tempo provizore prizorgis la redaktadon. Post malagrablaj spertoj kun aliaj redaktoroj, fine Barthelmess venis Parizon kaj de tiam ĉi tiu, sub gvidado de Lanti, redaktis S-ulon.
Ĉar ne estas eble el Sovetio rekte transsendi kotizojn kaj abonmonojn al la administrejo, funkciis tie kiel agentejo komence La Nova Epoko kaj poste la Centra Komitato de la Sovet-respublikara E-ista Unio (CK SEU).