Выбрать главу

Je la sama tempo okazis en Moskva kunveno de CK SEU, kiun ankaŭ ĉe­estis 2 estraranoj de la germana LEA. Ĉi tiu kunveno decidis eldoni int. gazeton, starigi eldonejon de revolucia E literaturo (EKRELO) kaj prepari kongreson de revoluciaj E-istoj. La gazeto, nomata «Internaciisto» jam baldaŭ eliris. En ĝi aperis i.a. alvoko de la t.n. Interliga Oficejo de la klas­batala SAT-opozicio, instiganta al bojkoto de SAT-eldonaĵoj, nepagado de kotizo ktp.

Defendante SAT kontraŭ tiuj agadoj, la Plenum-Komitato laŭ propono de la kontrolkomitato, eksigis la skribintojn de ĉi tiu alvoko. Dume SAT ne rericevis siajn 12.000 markojn deponitajn en Moskva. Ankaŭ poste, kiam eblis transpagi monon al la Moskva filio de la presejo de S-ulo, oni ne faris tion. La SAT-anaro ege indignis pro la reteno de la mono ŝuldata al SAT pro liveritaj libroj, gazetoj ktp. La opozicio defendis sian agon argumentante, ke ĉi tiu mono ja apartenis al sovetiaj SAT-anoj, kiuj ne aprobas la taktikon de la direkcio. Cetere SAT liveris por ĉi tiu mono librojn, gazetojn ktp. al sovetianoj, do la mono apartenis al ĝi. La samon oni povas diri pri la stoko da SAT-libroj pli frue presitaj en Moskva, kiun SEU proprigis al si.

En Amsterdam 1931 okazis la lasta decida batalo. Post kelkaj tumultaj kunsidoj, la opozicio konstatante, ke la plimulto ne estas ĉe ĝia flanko, forlasis la kongreson. Poste okazis voĉdono pri la raportoj de la direkcio. Aprobis ilin 105 voĉoj kontraŭ 6 kun 6 sindetenoj. Pli poste referendumo inter la tuta membraro aprobis la agadon de la direkcio kun 887 voĉoj por kaj 171 kontraŭ.

Post la skismo en SAT la opozicio, sub la nomo Int. Unuiga Komitato koncentris sian agadon al la konkero de la naciaj asocioj. Sekve de tio en kelkaj landoj la LEA-oj disiĝis. Krome ĝi klopodis starigi LEA-ojn en landoj, kie ili ankoraŭ ne estis, por krei bazkolonojn por la starigota internacio. En aŭg. 1932 okazis en Berlin la fonda kongreso de la Internacio de Proleta E-istaro (IPE), kiun ĉeestis, laŭ raporto en Int-isto, 348 personoj el 11 landoj. En la estraro oni elektis: Kissler, ĝenerala sekr., A. Schwenk. Schwarz, Wiehach, H. Mu­ravkin. Sidejo: Berlin. Celo: Servigi E-n al la klasbatalo de la tutmonda proletaro kaj al la socialisma konstruado unuigi organizi kaj gvidi la lab. E movadon sur bazo de revolucia klasbatalo, de proleta int-ismo evoluigi kaj pliriĉigi la teorion, teknikon kaj aplikon de la lingvo. Int-isto red. Batta, poste Schwarz (aŭ Schwenk?) iĝis oficiala organo de IPE. Krome IPE eldonis revuon La Nova Etapo, kiun redaktis N. Nekrasov. EKRELO, kiu jam aperigis konsiderindan kvanton da verkoj, ĉefe kun komunista tendenco, iĝis la oficiala eldonejo de IPE.

Laŭ la gvidrezolucio, akceptita en ĝia fonda kongreso, IPE estas ideologie bazita sur la marksista mondkoncepto, la dialektika materialismo. Ĝi kontraŭbatalas la oportunisman sennaciismon kaj ankaŭ «la reformisman ideologion de la socialdemokratio subtenantaj la imperialismajn rabadojn kaj militojn, kiu plenumas la taskon deteni la laboristojn de la klasbatalo kaj malhelpas la efektivigon de la ruĝa unueca fronto». La diferenco inter SAT kaj IPE estas, ke SAT volas kunigi ĉiujn lab. E-istojn klas­batalajn kaj meti E-n je la servo de ĉiuj klasbatalaj organizoj, ke en IPE nur estas loko por komunistaj aŭ komunistemaj E-istoj, kaj ke ĝia agado speciale rilatas al komunistemaj organizoj, ke SAT akcentas la kulturan, klerigan, edukan laboron kaj IPE la politikan, agitecan, ke SAT havas organizformon sennaciecan bazitan sur individua membreco kaj ke IPE estas int. organizo, kies bazo estas la naciaj sekcioj: la LEA-oj.

Perdinte, per la skismo relative grandan kvanton da membroj, precipe sovetiaj, (ĉi tiuj pro la agado de CK SEU eĉ ne povis resti membroj de SAT, se ili volis tion), perdinte grandsuman monon, grandan stokon da libroj, kiujn CK SEU ne redonis al ĝi, SAT grave malfortiĝis. La kreskanta ekonomia krizo ankoraŭ plimalbonigis la situacion. Kiam la antaŭa presejo de SAT-organoj postulis tujan pagon de granda monsumo, tio preskaŭ bankrotigis la organizon. Nur dank’ al grava financa helpo de kelkaj SAT-amikoj SAT venkis ĉi tiujn malfacilaĵojn. En 1933 S-ulo iĝis monata oficiala organo kun aldono La Lernanto kaj anstataŭ La Nova Ep­oko elirinta dumonate dum 1932 reekvivis monata Sennacieca Revuo. La starigo de faŝisma reĝimo en Germanujo kaŭzis novajn malfacilaĵojn al SAT kaj i.a. necesigis la transigon de ĝia administrejo al Paris. Krome la SAT-vivo en Germanujo estis tute malebligata.

Dum la SAT-kongreso en Stuttgart, 1932, estis propono pri ŝanĝo de la sennacieca organizformo de SAT en internacian. Ĉi tiu propono ne estis akceptita. Pro tio ĉi la Aŭstria Laborista Ligo E-ista en 1933 iniciatis starigi Internacion de Socialistaj E-istoj (ISE). Kvankam ALLE siatempe subskribis la Konvencion de Göteborg, ĝi neniam agis laŭ ĝi. El ĝia organo La Socialisto ĝi faris pli malpli int. gazeton. Ĝi altiris al si la hungaran kaj ĉeĥoslovakan LEA-ojn kaj kun ili starigis supre nomitan Internacion, kaŭzante per tio novan skis­mon en la lab. E-movado. Sed ankaŭ la sekvojn de ĉi tiu bato SAT sukcesis venki. Regule eliris ĝiaj 3 gazetoj, aperis novaj libroj, i.a. la dua eldono de Plena Vortaro, J. Haŝek, Aventuroj de la brava soldato Ŝvejk, J. London, Jimmy Higgins, okazis sukcesaj kongresoj ktp. De la Stockholma kongreso E. Lanti, kiu de ĝia fondo estis gvidanto de SAT kaj kun grandega sindono kaj kapablo plenumis tiun funkcion, rezignis pri sia posteno. Anstataŭe oni elektis H. Platiel. De tiam la direkcio de SAT estas jena: H. Platiel, prez., L. Devarennes, vieprez., L. Banmer, adm.–sekr., Barean, helpsekr., N. Barthelmes, red., F. Paquier, helpprotokolanto.

Aktivuloj, iamaj kaj ankoraŭaj, ne jam menciitaj: S. Aarse, E. Adamson, van Aelst, L. Avid, J.W.J. Benjamin, P. Bareira, A. Barrot, J.S. Borel, E. Eriksson, W. Fedorski, A. von der Heid, K. Hubricht, J. Jo­hansson, W. Kampfrad, J.M. Kerr, E.K. Limouzin, Nikolski, Polakov, C. Richter, M. Roux, C. Roux, D. Snejko, H. Stay, C.W. Spiller, Waldmann, Th. Weder, A. Wendt, W. Wildebrand.

Noto. La artikolon tralegis E. Lanti. (v kaj komp.: ISE kaj Proleta movado.) G.P. de BRUIN

La Botistoj. Komedio en kvin aktoj verkita de A. Kivi, el la finna trad. Hilma Hall. 1919, 142 p. «Amuzaj cirkonstancoj, komikaj respondoj, simpleco de l’ vilaĝaj moroj. Sperta tradukisto.» (G.S. „E“, 1920, p: 34.)

Lacalendola (lakalendola) Adam, italo, prof. de la albana lingvo; li instruis aukaŭ la japanan, rusan, germanan kaj hispanan lingvojn. Fondinto de la E-movado en Suda Italujo (Apulio). Komencis instruadi E-n en Bari en 1919. Fondis en 1920 la Akademion Balkanan E-istan, kiu atingis grandan prosperon kaj sendis la plej bonajn lernantojn al UK-j. Li fondis kaj direktis la revuon Corriere Balcanico E-ista, kiu tre efikis por la prop. en Apulio. Pro lia agado E estis enkondukita en 1924 en 8 lernejoj de Bari, en unu el ili (Arkie­piskopa Seminario) kiel deviga instruado. En 1925 kune kun d-ro Koch li estris IEF kaj organizis italan E–kongreson en Bari.

La Cikoni-kalifo. Romano de M. Babits, el la hungara trad. de Bodo. 1929, 187 p. «Historio de duviva junulo (bela, sana, talenta, riĉa), kiu estas premata de sinsekvaj inkubsonĝoj, vivante en ili la malnoblan vivon de mizera trompanto kaj murdanto kaj fine pereante pro tiu ĉi fatala duobligo de sia vivo. La tradukinto absolute disponas pri la tuta esprimkapablo de E.» (Kopar, Hungara Heroldo, 1929. B. 6.)

La Colla Stefano, italo, arkivisto, paleografo red. de «Enciclopedia Italiana» en Roma. Nask. en 1889 en Salemi (Trapani). E-isto de 1906 (lernanto de Nalli). Fondis en 1907 kune kun G. Castiglia kaj E. Monreale (nuna korespondanto de la ĵurnalo «Popolo d’ Italia») la asocion «Junu­lara Amikaro E-ista», kiu en 1908 iĝis EG de Palermo. Honora mem­bro de UEA, ties delegito en Palermo dum 20 jaroj. Red. de Notizie E–iste kaj I E-isto, 1907–10. L.K. de 1925. Redaktas la monatan aldonon de HDE: Lingva Kritiko. Speciale interesiĝas pri I-E vortaro.