La Hirundlibro. De Toller (kies verkojn oni bruligis publike en Germanujo), el la germana trad. Helene Wolff. 1930, 64 p. La poeto en fortikaĵa malliberejo. En la celo paro da hirundoj eknestis sed la neston la gardistoj ripete detruis. Liberaj, neregulaj versoj, kortuŝa liriko, bona traduko.
La Holanda Pioniro. Unue aperis en Hilversum. Red. Uitterdijk. 1-a jaro majo 1902-dec. 1903, 11 kajeroj (12 n-roj.) 11×IV+224 p. holande-E. 2-a jaro marto 1904-dec. 1905, 4 n-roj. 4×IV-113 p. nur E-e, ĉar la plejmulto de la abonantoj estis eksterlandanoj, 22×13–14. Pro malmulte da enspezoj ĝi devis ĉesi. En 1906 Uitterdijk, kiu de komenco estas la ruĝa fadeno en la holanda E-a movado, provis reaperigi LHP en Utreĥt, sed sen sukceso. Fine en okt. 1908 la ES «La Estonteco estas Nia» reeldonis en Amsterdam sub la red. de J. de Haan LHP, anstataŭante per ĝi «Amsterdama Pioniro»-n, kiu aperis de aŭg 1907-okt. 1908 regule. Ĝis sept. 1909 aperis 12 n-roj. 256 p. 23×16. De okt. 1909–1914 ĝi alprenis formaton de ĉiutaga gazeto 4 p. 50×33 sub la redaktado de H. Block kaj de 1914–1923: 16 p 14×16 sub J. Ziermans kaj poste H.C. Mees. De julio 1925–28 Hengel kaj Uitterdijk eldonis gazeton kun simila titolo, nome «Holanda E Pioniro» IV+12–16 p. 28×22. — P. TARNOW.
La Homa Lingvo. Originale de W.E. Collinson. 1927,. 96 p. Enkonduko en la lingvosciencon. Titoloj de la ĉapitroj: La naturo de la lingvo. Skizo de fonetiko. La bestaj krioj. La infana lingvo. Lingvaj ŝanĝoj. Disiĝo kaj unuiĝo Fremdaj influoj. Lingvo kiel karakterizilo de la parolantoj. La klasifiko de la lingvoj.
Laĥovicki Pinĥas, judo, inĝ.-arĥitekto. Nask. 8 sept. 1892 en Pinsk (Rusl., nun Pollando). UEA-del. en Jerusalem. Iniciatis la unuan E-kongreson en Palestino (20 jan. 1934) en J., kaj la unuan E-ekspozicion en la Levante–foiro en Tel Aviv, apr. majo 1934.
Laignier (lenje), Marcel, franco, advokato. Nask. 9 nov. 1881 en Reims. Unu el la unuaj francaj E-istoj, varbita en 1892 de Beaufront. Propagandis unue inter siaj kunlernantoj, partoprenis en la fondo de la ES Reims–Soissons, 1894, helpis por la fondo en Reims de EG de SPPE, 1901, gvidis kursojn, kunlaboris por la fondo de la Int. Societo de E-istaj Juristoj, reorganizis la grupon de Annecy, 1920, kaj de Nancy, 1926. L.K. de 1930.
Laiho (lajho) Lauri Isak, finno, dir. de reklamfirmo. Nask. 19 jul. 1895, mortis 4 jan. 1932. Loĝis kelkajn jarojn en Aŭstralio, kie laboris i.a. kiel red. de anglalingva gazeto. Verkis finne libron pri Nova Gineo. Ĉiam gaja funkcianto en la Helsinka Societo «La Polusstelo»; faris mondonacon por la movado en F. Verkis kun aŭstraliano Delsudo: Aŭstralio, lando, kaj popolo, kiu poste aperis ankaŭ finne en lia traduko.
(La) Infanoj en Torento. Skizo de S. Engholm. 1934, 116 p. «Li enigas la leganton en la medion de torentaj infanoj, kies malsamajn edukon kaj vivon ni kun streĉo sekvas… La stilo ĉiam klara kaj bona.» («Svenska Arbetar E-isten» sept. 1934)
La Instruo de Karl Marks. Tezoj de Instituto de Marks-Engels-Lenin. 1934, 54 p. «La tezoj, koncize skizante la Marksismon laŭ vidpunktoj politika, ekonomia kaj filozofia celas montri, ke la komunistoj estas la solaj fideluloj al la malnova ortodoksa instruo de Marks, kaj ke la ceteraj socialistoj estas «renegatoj». La temo malebligas tre fluan stilon.» (J. Farrand, «The British E-ist», aŭg. 1934.)
La Interligilo de l’ PTT. Oficiala informilo de ILEPTO. Fondis en 1922 la fratoj Filliâtre, Paris. Formato 26,5×18.5. (v. PTT)
La Interrompita Kanto. Verkis: Eliza Orzeszko, el la pola trad. Kabe. 1905, 2-a eld. 1908, 79 p. «Belega amrakonto majstre tradukita.» (A.E.W. British E-ist, 1906, p 54.)
Laisant (lezan) Charles, franco, matematikisto kaj politikisto. Nask. 1 nov. 1841 en La Basse-Indre (apud Nantes), mortis 5 majo 1920 en Asnières (apud Paris). Oficiro ĝis 1876, sed jam de 1871 li interesiĝis pri la politiko. Deputito, red. kaj dir. de politikaj ĵurnaloj, li apogis la faman generalon Boulanger, kaj pro tio estis kondamnita. De 1893 li dediĉis sin nur al la scienco. Li verkis plurajn librojn pri supera matematiko. Varbita de Meray al E en 1900, li propagandis ĝin inter la scienculoj. Vicprez. de SFPE. Kunlaboris en kelkaj E-aj gazetoj, kaj verkis broŝurojn pri kaj en E. Vicprez. de la Pariza E G, 1901.
Lajarte (Dufaure de Lajarte) (dö laĵart), René, franco, juristo kaj prefekteja oficisto. Skribis pri E en Parizaj ĵurnaloj, kunlaboris en multaj E-aj gazetoj. Sekr. de L K., estis la helpanto de Cart por administro de LK (1924–1931). Poste prizorgis sola la funkciadon de la Lingvaj Institucioj (1931–1933). Kunlabore verkis kelkajn listojn de fakaj terminoj. Kolektis kunlabore kun Grenkamp: Vortoj de Prof. Cart, (1927). L.K. de 1925.
Lajos (lajoŝ) Gyula, hungaro, dir. de rom. kat. eklezia kantlernejo. Nask. 1 apr. 1877 en Villany. De multaj jaroj gvidanto de la movado en Pécs kaj prez. de la loka grupo.
La Juna Batalanto. Organo de la int. katolika junulara kaj paca movado, eld. de MOKA (v), dumonata gazeto, red. nur en E. Ĝi fondiĝis en 1926 kiel daŭrigo de la antaŭa Junula Angulo en Katolika Mondo. En 1926–28 ĝi estis aldono al K.M. Ĝia tendenco estis internaciema pacifista, sociala, vivreforma. En 1929, kiam K.M. malaperis, fondiĝis Eldona Kooperativo por sendepende publikigi la gazeton. Redaktoro estis de la komenco d-ro W. Solzbacher, redaktejo kaj administrejo troviĝis antaŭe en diversaj lokoj de Germanujo (Honnef, Elberfeld, Werl, Köln) kaj estas nun en Luksemburgo. La librovendejo de la gazeto estas la plej kompleta librejo de kat. E-literatnro. — W. SOLZBACHER.
La junulino de Stormyr. De S. Lagerlöf trad. el la sveda de S. 1930 94 p. «Sentoplena rakonto pri amo kaj malfeliĉo de juna, brava knabino. La personoj estas prenitaj el la kampara popolo sveda.» (D-ro Gr., La Socialisto, 1930 p : 92.)
La Kapitanfilino. De Puŝkin, el la rusa trad M. Sidlovskaja. 1927, 176 p. «Valora verko. Ĝi unue montras al ni la vivadon de la aristokrataj oficiroj kaj ties morojn. Poste ni vidas manieron de rusa ribelo, «sensenca kaj senindulga», kiel diras Puŝkin. La traduko estas modela.» (g-K, La Socialisto, 1927, p: 72.)
La Karavano. Verkis W. Hauff, el la germana trad. J.W. Eggleton, 1910, 107 p., dua eld. 1921. «6 rakontoj el oriento, iom similaj al la fabeloj de Mil kaj unu noktoj. La tradukinto uzis facilan fundamentan stilon.» (G.S., „E“ 1922, p: 92.)
La Komerco. Oficiala bulteno de KEU (v.). Fondita en 1929. Aperas neregule. Formato 30×22.
La Konfeso. De L. Tolstoj, el la rusa trad. Tenner 1911, 87 p. «Altscienca, pure filozofia verko. Temo porreligia La stilo estas tre agrabla.» (L I. 1911, p: 528).
La Konscienco Riproĉas. Rakonto de Strindberg, el la sveda trad. Backman. 1928, 60 p. «Dum la milito en 1870, sciencisto, rusa oficiro, estas devigata mortpafigi tri neregulajn soldatojn francajn; la konsciencriproĉoj lin frenezigas; fine resaniĝas kaj lia iama patriotismo cedas al pli nobla tuthomara sento. La traduko estas laŭdinda.» (G.S. „E“ 1928, p; 176.)
La Kontinuo. De Huntington, el la angla trad. Bricard 1907 X. kaj 125 p. Elementa teorio starigita sur la ideo de ordo kun aldono pri transfinitaj nombroj. La unua grava matematika verko en E.
La Kreitaj Profitoj. Pulĉinela komedio de J. Benevente, el la hispana rad. Inglada, 1932, 96 p. «Serio da trompaĵoj, perfidaĵoj, tre lerte aranĝitaj.» (G S. „E“ 1932 p: 165.)