Выбрать главу

La kurso de Andreo Ĉe. Tuta teksto laŭ vortvorte stenografitaj notoj de la Ĉe-kursoj en 1929, kun konsiloj kaj prikursaj informoj por la instruantoj. Mimeografita VIII kaj 143 p. Formato 23×29 cm. (v. Cseh-metodo.)

La Kvar Evangelioj kunigitaj en unu rakonto. De R. Laisney. 1908,197 p. Aprobita de la katolika eklezio.

La Kvinjaro de Sovetlandoj. De Sosnowski, el la rusa trad. V. Polakov. 1923, 80 p. Ĝi per multaj bildoj kaj sugesta teksto iom malkaŝas al ni la spiritstaton, kredon kaj iluziojn de niaj orientaj najbaroj.» (G.S. „E“ 1923 p: 183.)

La Laborista Esperantismo. Verkis Lanti. SAT, 1928, 40 p. «Ĝi ne nur estas informilo por laboristaj E-istoj, sed ĝi estas iagrade ankaŭ sociologia studaĵeto, atribuanta al la SAT-movado specialan kulturhistorian signifon.» (La Socialisto, 1929, p: 8.). Aperis ankaŭ en naciaj lingvoj.

La Lastaj Tagoj de D-ro L.L. Zamenhof kaj la funebra ceremonio. Eld. A. Oberrotman kaj T. Jung, 1921, 48 p., kun ilustraĵoj. Artikoloj, paroladoj, poemoj de diversaj aŭtoroj.

La Leono de Flandrujo. Romano de Conscience, el la ftandra trad. Bulthuis. 1929, 311 p. «Ampleksa historia romano, potenca multkolora bildo, vera popola eposo. Tre belajn paĝojn ĝi enhavas kaj ne duba estas en ĉi tiu verko kiel en multaj aliaj la merito de l’ tradukinto, kiu klopodis por verki bele kaj korekte.» (Akademia Raporto,1930.)

La Malgranda Johano. De Eeden, el la holanda trad. Bulthuis. 1926, 184 p. «Fabelo por maturuloj. Per simplaj rimedoj la aŭtoro kreis poeziplenan bildaron; lian harmonian stilon la tre lerta tradukinto havigis al la E-a teksto.» (G. S, „E“ 1926, p: 181.)

La Malsanulo pro Imago. Komedio de Molière, el la franca trad. W. Velten, 1911, 98 p. «La traduko ĝenerale estas bonega, kaj bone reproduktas la klaran, precizan kaj elegantan stilon de M.» (R.M., La Ondo de E, 1912 p. 30)

La Malŝparulo, teatraĵo de F. Raimund, el la germana trad. Zwach, 1924, ludita dum la UK en Wien, 1926, 97 p. Amuza enhavo, lerta traduko.

Lambert (lanber) Charles, franco, univ. prof. ĉe la lit. fakultato. Nask. 9 febr. 1866 en Mouzon (apud Se­dan.) E-iĝis en 1899 hazarde, leginte gramatikon de Beaufront. La 10 jan. 1900 faris en la Universitato de Dijon publikan paroladon, kiu varbis Meray, kaj tio estis la fonto de E-igo de multaj francaj eminentaj prof-oj. Kun Meray li propagandis buŝe kaj skribe kaj gvidis kursojn sukcesplenajn. Paroladis en pluraj urboj en Francujo kaj Belgujo. Publikigis kursojn en «Le Chasseur Francais» kaj en gazeto en Canada. Redaktis la gazeton „E“, (v. Berthe­lot) Skribis en E-aj gazetoj (Revuo k.a.) Verkis: kun Berthelot: Komercaj Leteroj, 1903. Sola: Cours pratique d’E, 1905. Vojaĝo de Uliso, 1905. Bukedo (kolekto da artikoloj precipe pri lit. temoj), 1908.

Lambert Daniel Henry, anglo, solicitoro. Nask. jan.1852, mortis 11 nov. 1930. Lingvisto, dum la milito registara cenzuristo. La lasta restinto el la sep fondintoj de BEA. Trad. dramojn de Shakespeare: Makbeto, Ju­lio Cezaro.

La Militrezistanto. Novaj-eldonaĵoj de l’ Internacio de Militkontraŭuloj. Fondita en 1930. Aperas neregule. Formato 20,5×14. (v. Militrezista movado.)

La Mirinda Historio de Petro Schlemihl. De Chamisso, el la germana trad. Wüster. «Fantazia rakonto pri la homo perdinta sian ombron. Fidela, preciza traduko.» (G.S. „E“ 1922, p: 214).

La Mistero de l’ Sango. De Otto Forst de Battaglia, el la germana trad. T. Jung. 1934, 156 p. «La libro rezultas el multjara detala studado pri la scienco genealogia. Kvankam plene scienca, ĝi estas facile komprenebla.» (J.C.F., «The British E-ist», sept. 1934.)

La Mizantropo. Komedio de Molière, el la franca trad. Boucon. 1930, 104 p. «Profunda satiro pri la socio; en ĝi la sincera, verdirema Alceste staras kontraŭ la mensogema, facilanima, eleganta mondo… La traduko estas ĝenerale tre bona kaj laŭdinda… Sed la versformon mem mi opinias malfeliĉe elektita.» (y, Lingvo Libro 1934, p:14)

La Mondon al ni! De E. Kilian, 1934, 72 p. «Du junuloj forlasas siajn studojn por senmone kaj senpasporte vojaĝi per faldebfa boato tra orienta Eŭropo… Trovante, ke per E ili pli facile renkontos helpemajn amikojn, ili decidas lerni la lingvon. La lingvo estas bona, la stilo interesa kaj vigla.» («The British E-ist»,1934 p : 346.)

La Mono de Sinjoro Arne. Verkis Selma Lagerlöf, el la sveda trad. Engholm 1933, 110 p. «Rakonto el la deksesa jarcento. Ĉarma, riĉa stilo.» („E“ 1933, p: 155.)

La Morto de Blanjo. Romaneto de Tousseul, el la franca trad. Bergiers, 1925, 72 p. «Terura sinsekvo de malfeliĉoj… kun celo kontraŭbatali homan ekspluatadon kaj alkoholismon.» (G.S. „E“ 1926, p: 56.)

La Morto de la Delegito de UEA. Komedio el la vivo de E-istoj de N. Hohlov, 1924, 36 p.

La Morto de Smail-Aga Ĉengijiĉ. Heroa eposo de Mazuraniĉ, el la kroata trad. Ŝpicer, 1933, 76 p. La poemo, ĉerpita el la krudaj tempoj de porekzistaj liberbataloj, impresas forte kaj freŝe.» (Kopar, Bibl. Gazeto, 1933, p: 25.)

La Movado. Fondis kaj red. E. Houbart en 1909, aperis ĝis jul. 1914, poste de okt. 1923 ĝis 1933. Formato 33×25. Estis «plej efika propagandilo ilustrita, bonstila, interesa, tute aktuala centra franca organo.» (BIL, p: 324)

Landenne Armand, belgo, kalkulisto en Huy. De 1908 seninterrompe UEA–del.

Landnomoj. Malfacile solvebla estas la demando pri la land- kaj popolnomoj ĉar estas tute neeble respekti la principon de int-eco nek la principon de simpleco kaj senescepteco.

Oni multe kritikis la duoblan kompromisan procedon, kiun Z, post kelkaj ŝanceliĝoj, definitive alprenis. Laŭ tiu ĉi procedo la gento donas sian nomon al sia lando per aldono de l’ sufikso uj, kiam temas pri la Antikva mondo (Eŭropo, Azio kaj Egiptujo; sed, kiam temas pri la Nova mondo (Afriko, esceptante Egiptujon, Ameriko, Aŭstralio kaj Oceanio estas la lando, kiu donas sian nomon al la regnano per aldono de l’ sufikso an. Tiu ĉi duforma procedo estas ankoraŭ pli malsimpligata per kelkaj esceptoj, kiujn postulas la int-eco: kvankan eŭropaj aŭ aziaj, la sensufiksaj nomoj «Nederlando, Holando, Finnlando, Irlando, Islando, Sirio, Asirio, Armenio, Anamo, Tonkino, Manĉurio, Siberio montras ne la popolon, sed la regnon kaj oni devenigas de ili la popol-nomon: «Nederlandano, Asiriano» ktp.

Aliflanke oni kontraŭas al int-eco devenigante Italujo el Italo, Portugalujo el Portugalo, Japanujo el Japano. Egiptujo el Egipto, ĉar en la koncernaj lingvoj (kaj ankaŭ en la latina por Egiptujo) oni uzas la inversan procedon.

Por simpligi kaj unuformigi la duoblan Z-an procedon, oni proponis sensufiksigi senescepte ĉiujn landnomojn sufiksigante ĉiujn nomojn de gentoj aŭ nacianoj kaj rezervante al tiu ĉi signifo la sufikson an, dum oni montrus la loĝantojn, laŭ la konstanta ekzemplo de la naciaj lingvoj, ne per ia plursenca sufikso, sed per la preciza, oportuna kaj int-e uzata esprimo: «loĝanto en». Tiu ĉi procedo certe estas simpla kaj konforma al la efektiva etnografia realeco, kiu montras al ni, ke senmiksaj rasoj kaj gentoj, jam ekde la antaŭhistoria tempo, ne plu ekzistas. Jam en la jaro 1909, S-ro Rektoro Boirac, prez. de la L.K., starigis kiel principon, kaj tiu ĉi procedo estas la ĉefa kaj plej ĝenerala maniero, ĉiam preferinda. Z mem konsideris ĉi tiun sistemon kiel la plej bonan kaj estonte definitive venkontan. Ankaŭ aliaj kompetentuloj ripete esprimis la opinion, ke tiu solvo estus la plej taŭga, se ĝi estus ĉiuokaze aplikebla. Fine tre atentinde estas, ke laŭ la interesa rimarko de S-ro Hans jakob, «en ĉiuj nia Kongresoj oni konstante aŭdas tielajn reciprokajn prezentiĝojn : «Mi estas svedano; li estas francano; ĉu vi estas svisano? Ne, mi estas italano.» Tiuj uzoj montras senvolan emon al analogia ĝeneraligo kaj unu­formigo. Bedaŭrinde, ankaŭ tiu ĉi alloga procedo prezentas malbonaĵojn kaj precipe la elekto pri la baza landnoma radiko estas malfacila. Ĉu Germaniano, Turkiano, Hispaniano estas taŭgaj vortoj? Ĉu, akceptante formojn kiel Danano, Polano, Hispanano, Grekano, Britano, oni ne estos devigata preni duan diferencan radikon por signifi la landon, ĉar ŝajnas malfacile asigni la landan signifon al la vortoj Dano, Polo, Hispano, Greko, Turko, Brito. Aliflanke, ŝajnas ke formoj kiel Svedo, Svedano — Norvego, Norvegano — Portugalo, Portugalano — Japano, Japanano — Franco, Francano — Egipto, Egiptano — Hungaro, Hungarano, estas tute taŭgaj el ĉiuj vidpunktoj.