Выбрать главу

La Okuloj de la Eterna Frato. Legendo de St. Zweig, el la germana trad. H. Wolf, 1932, 65 p. «Temo: la peza problemo pri la respondeco de l’ homa ago. La stilo estas intence simpla, kaj tio feliĉe helpis la tradukintinon. Ĉi tiun libron mi metus en la manon de l’ junularo. (Totsche, Bibl. Gazeto, 1933, p:27.)

La Ondo de E. Estis feliĉa cirkontanco, kiam, post la malsukcesoj de „E“, «Ruslanda E-isto» kaj precipe «Espero» de Bitner, troviĝis persono­ A. Saĥarov en Moskvo — kiu oferis nonon kaj tempon por komenci en febr. 1909 la eldonon de LOdE. Dum la unua jaro aperis 10 kajeroj (12 n­roj) entute 44 p. 54×35. En jan. 1910 la formato ŝanĝiĝis en 27×19 kaj testis tia ĝis la lasta n-ro en apr.–majo 1917; de tiu formato aperis entute 89 n-roj. (75 kajeroj) kun 1320 p. Krom ampleksa rustanda kroniko LOdE enhavis modelan literaturon kaj poezion kaj serion de 137 portretoj de konataj E-istoj. La abonantoj ricevis senpage la jenajn donacojn: 1912: Princo Serebrjanij de A. Tolstoj; 1913: Orienta Almanako; 1914: E-a Poŝkalendaro por 1915. P. TARNOW.

La Ora Epoko. Gazeto religia, «bazita je fakto, espero kaj kuraĝigo.» Fondita en 1928. Aperas neregule. Formato 30×21. Red. A. Egg, Baden.

La Orienta Revuo. Monata organo de JEI; ĉefe japanlingva. Fondita en 1919. Red. K. Ossaka.

La Padova Lilio. Mallonga biografio de S. Antono. Originale de Carolfi, 1926, 119 p.

La Paŝoj de Jarkvino. Skizoj pri socialisma konstruado. Kunmetis N. Potapĉik. 1932, 110 p. «Tre instrua libro por tiu, kiun interesas fak­toj kaj ne blindigis ia partia fanatikteco» (Butin, HDE, 1932, n-ro 22.)

La Parizaneto. Resumeto de la vivo kaj manieroj de la francoj, kun specialaj rimarkoj rilate al Parizo de R. Kron, el la franca trad. Connor kaj Hayes, 1904 (?), 126 p. «Uzebla kiel lernolibro.» (L.I. 1908, p: 91.)

La Patrino. Dramo de Rusinol el la kataluna trad. Sabadell. 1909 (?), 148 p. «Historio de juna, malriĉa pentristo, kiu forlasas la patrinan domon por serĉi en la granda urbo la gloron kaj la feliĉon… Flua estas la stilo de la traduko kaj vere tute klasika.» (Th. C., L.I., 1910, p: 473)

La Pentroarto en la Malnova Hungarujo. Verkis I. Genthon, el la hungara trad Fr. Szilágyi. 1932, 12 p., kaj 72 bildopaĝoj. Eleganta eksteraĵo. «La E-a eldono estas speciale grava, ĉar per ĝi estas eble konigi al ĉiuj popoloj de l’ mondo ĉi tiujn antikvajn hungarajn trezorojn, eble tute ne diskonigeblajn sen E.» (El la Enkonduko.)

La Pirato. Spritgazeto, fond. en 1933. «Kaperas ĉiumonate. Kajeroj por Satiro, Humoro ka Libereco… relativa. Ŝipestro: R. Schwartz.»

La Ponto. Organizaĵo, formiĝinta en Bern 1910, kiu celis la starigon de unu sola plano por ĉiuj kulturaj entreprenoj de la nuntempo Inter aliaj tezoj de sia laboro, ĝi decidis praktike utiligi E-n kaj publikigis en E solidan verkon (1911), temantan pri la bazaj principoj de sia estonta agado. Ostwald oferis al LP 100.000 markojn kun kondiĉo, ke ĝi akceptu kaj uzu Idon. Ido do fariĝis la lingvo de LP. En 1913, post la ĉeso de la subvencio de O., LP-n trafis bankrotiĝo kaj ĝia agado ankaŭ ĉesis. (Laŭ Drezen, Hist. de Mondlingvo, p: 194.)

Lappi Lauri Ilmari, kuracisto. Nask. 15 okt 1899 en Suonenjoki. E-isto de 1918. Ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio (por Finnlando).

La Praktiko. «La gazeto, kiu instruas kaj amuzas.» Fondita en 1930. Ap­eras monate, 12–16 p. Formato 31×24 Eld. la Int. Cseh-Instituto, red. A. Cseh. Konstantaj rubrikoj: Lernu per la eraroj! Al la venko; La mondo ridas; La mondo estas interesa; Informoj; Konkursoj; Grafologio; Korespondu. Multaj fotoj pri la E-ista vivo. Interese redaktata.

La Progreso. Gazeto en Ĉeĥoslovakujo, fondita en 1918. De 1923 of. org. de ĈAE. Red. R. Hromada. Formato 28×29. (v. p: 92 93.)

La Rabistoj. Dramo de Schiller, el la germana trad. Z. 1908, 144 p. Junaĝa verko, plena je forto kaj ribe­lo kontraŭ la leĝoj, ,,pro kiuj el agloflugo fariĝas limakirado.» Legante tiun tradukon «ni denove kaj profunde sentas, ke la lingvo de Z ne estas ia senviva ligita aŭtomato, kies ĉiuj movoj estas fikse antaŭregulitaj de ia logikema mekanikisto.» (Bourlet.)

La Revuo. Monata gazeto en E. La E-movado ricevis bonan impulson, kiam prof. Karlo Bourlef komencis en 1900 propagandi E-n. Li instigis la konatan francan librejon Hachette kaj Ko (v.) eldoni sub kontrolo de Z multajn bonajn E-ajn librojn kaj komenci en sept. 1906 la eldonon de pure literatura revuo sub lia redaktado, kiu tute ne okupiĝis pri diskutoj, sed rigardis E-n kiel fakton. La gaze­to aperis dum 8 plenaj jaroj de sept 1906 ĝis aŭg. 1914. Aperis entute 6164 paĝoj. Ĉiu jarkolekto havis 12 kaj­erojn kun po 48 paĝoj da literaturo kaj 16 p. da informoj de societoj, diversaj sciigoj kaj anoncoj. Sur la unuaj 4–22 paĝoj L.R. havis nur verkojn, tradukojn, kongresparoladojn ktp. de Z kaj sur la ceteraj verkojn de la plej bonaj E-tradukistoj kaj verkistoj. Z fine, post morto de La E-isto en 1895 havis denove gazeton, en kiu li povis publikigi siajn modelajn tradukojn el la Biblio kaj de diversaj verkistoj (Gogol, Schiller, Andersen, Goethe, Orzeszko, Molière). Inter la kunlaborantoj estis la plej bonaj verkistoj: Kabe, Grabowski, Hodler, Lambert, Bicknelt, Valienne, Kabanov, Boirac, Privat, Ŝidlovskaja, Haukel, De Menil, Inglada, Aymonier, Noel, Rust, Čejka, Pillath, Simon, Dalmau, ktp. La redakcio de L.R. havis grandajn meritojn instigante la E verkistojn ankaŭ per ĉiujara Literatura Konkurso. P. TARNOW.

Larroche (laroŝ) Marie, francino. Nask. 18 marto 1854 en Metz. Okupis sin precipe pri blinduloj, por ke ili povu akiri siajn vivrimedojn ne per almozoj, sed per laboro E-iĝis en 1909, sub entuziasma gvidado de Co­las. Helpis lin propagandi, precipe ĉe katolikoj, partoprenis en starigo de kvin kongresoj de IKUE. Dum kelkaj jaroj adm. de Espero Katolika. Vicprez. de IKUE, kies «Avino» ŝi estas nomata.

Larson Gustav Adolf, svedo, ĉefkontisto. Nask. l dec. 1888 en Falun. E-isto de 1905. Kas. de SEF. Kunfondinto kaj kas. de Eldona Societo E-a de 1908. Ĉefdel. de UEA.

La Reformanto. Popola biografio de S. Francisko el Assisi. Originale de Carolfi 1927, 88 p.

La Regado de si mem per konscia aŭtosugestio. De Coué, el la franca trad. J. Borel. 1925, 56 p. Laŭ tiu teorio «ne volo, sed imago efektive estras niajn agojn.»

La Reĝo de la Montoj. De E. About, el la franca trad. G. Moch. 1909, 248 p., kun 158 ilustraĵoj. La ĉefa merito, se ne la sola, de la verko estas ĝia mirinde klara, rapida, flua, gaja kaj ĉiam klasika stilo. Vane oni serĉus unu el tiuj lit. ecoj en la «anguloza» traduko de s-ro Moch.» (Th. C., L. I 1909, p:189.). «Tre viva kaj lerta stilo. Bonega kaj pura E-a lingvo.» (C B, La Revuo, 1909, p: 574.)