La Reĝo Judea. Dramo en 4 aktoj de K.R. (Romanov), el la rusa trad. Devjatnin. 1914–15, 182 p.; dua eld. 1923. «La temo: turmentado de Kristo, lia morto kaj reviviĝo, respektas la evangelian tekston: la versoj de l’ traduko estas ĉiam regulaj kaj tuj kompreneblaj.» (G.S. „E“ 1923, p :223)
La Rejna Stelo. Jam antaŭ la mondmilito estis eldonita en Elzaso en la urbo Mühlhausen bela E-a gazeto «Elzasa Sonorilo». Post la milito Strasburgo fariĝis la centro de tre vigla E-a movado, precipe subtenata de Hubert Ferez, kiu en aŭg. 1921 komencis eldoni LRS, 4 p. 47×31 en E-a, franca kaj germana lingvoj. Tiu bone redaktata gazeto jam malaperis post la 2-a n-ro. Sed Ferez ne pacienciĝis: en 1924–25 li eldonis «La Stelo»-n (entute 7 n-roj, 4–6 p. 31–33×23–25 presita kaj en junio 1926 li reeldonis LRS bone aŭtografiita kun multaj bildoj 4–6 p. 38–40×28–29. Jan: sept 1929. LRS estis presita 4 p. 43–45×31–32 kaj de jan 1930 ĝi fariĝis parto de «La Tribune E-iste» (v.). P. TARNOW.
La Revizoro. Komedio de Gogol el la rusa trad Z. 1907, Satiro pri la korupteco de la rusa burokrataro.
La Samanta-Mukla-Parivarto aŭ Evangelio de Avalo-kiteŝvaro. Trad. el la sanskrita kaj komparis kun la ĉina traduko K. Nohara. 1933, 36 p. Parto el sankta budaisma verko: ĉapitro pri la virtoj kaj agoj de A.K. Traduko peza.
La Sankta Biblo. v. Biblio.
La Sendanĝereco de Francujo, Tekstoj kaj dokumentoj. Verkis A. Honnorat; diversaj tradukantoj 1924, 154 p. Titoloj de la du partoj: La kontrakto de 1919 kaj ĝia fiasko; Evoluado de la problemo de 1920.
La Socialisto. Gazeto en E kaj germana lingvo. Fondita en 1926. Organo de ALLE, en 1933 ankaŭ tiu de ISE Formato 24×16, de 1931 32×24. Bone redaktita. Pereis kune kun la detruo de la demokratio en Aŭstrio, febr. 1934. Reviviĝis en Francujo.
La Sonĝo de Makaro. Kristnaska rakonto de Korolenko, el la rusa trad. M. Ŝidlovskaja. 1927, 48 p. «Ĝi unue priskribas la malgasteman nordan Siberion kaj due vive pentras popolanon. Bona traduko.» (G.S. E, 1927 p: 64.)
La Sorĉistino el Kastilio. Historia bildo de Ŝalom Asch el la juda trad. Lejzerowicz, 1933, 148 p. «Torturiĝas kaj mortas judoj en la tempo de l’ papa inkvizicio — la tendenco de l’ libro do estas ekzalti la judajn animojn al persisto kaj ortodokseco. La lingvaĵo de l’ traduko estas bona, tre flua.» (N.B., S.R. 1933, p :100.)
La Stranga Butiko. Poemoj originale verkitaj de R. Schwartz. 1931, 124 p. «Ĝi montras la poeton jam egalranga al la prozisto. La vivfilozofio de l’ poeto manifestiĝas kun plena matureco. Ĉion li esprimas per delikata, facila, serena stilo, li scias trakti seriozajn kaj profundajn temojn en la plej klara, plej simpla formo.» (Totsche, De Paĝo, p:102.)
La Suda Kruco. Estis organo de Aŭstralaziaj E-istoj, La 1-a n-ro aperis jul 1920, la lasta (165-a) 12 okt. 1934. Formato 22×14. En la lastaj jaroj ĝi estis aparte bone redaktata kaj ĝia redaktisto R. Banham faris en ĝi recenzojn kaj lingvajn notojn neordinare valorajn kaj atentindajn. M.C. BUTLER.
La Suda Stelo. Organo de la E–movado en Jugoslavujo. Fondita en 1932. Aperas monate Formato 28×20. Red. Fr. Homar, poste d-ro Kun. (v p: 268.)
La Suno Hispana. La plej ofte tre vigla kaj serioza E-a vivo en Hispanujo estis multe malhelpata kaj ofte sufokata de la naciaj kaj personaj kontraŭbataloj. Ĝis 1910, kiam la movado ne estis ankoraŭ ampleksa, regis entute unueco, kaj LSH, of. org. de la HSPE, kiu komencis aperi en okt. 1903, povis bone vivi kaj tute regule aperi ĉiumonate. Sed de 1910, la jaro, en kiu estis fondata la KEF, kaj komencis aperi «Kataluna E-isto», ĝi eliris tre malregule kaj ĉesis en jan. 1913. Ĝi estis en majo 1913 anstataŭata per «El E-ista». Kvankam «Kataluna E-isto» daŭris aperi en la kataluna parto de H., la hispana parto restis sen gazeto, ĝis kiam Mangada Rosenörn en Madrid komencis eldoni en jan. 1917 «Hispana E-isto»-n. LSH estante pure prop. gazeto, HE estis tute skribita en E kaj favoris krom la propagando, la poezion kaj literaturon kaj donis en ĉiu n-ro bonajn priskribojn pri hispanaj pejzaĝoj, urboj ka konstruaĵoj kun multaj belaj bildoj. Ĝi aperis tute regule monate ĝis febr. 1923, kiam Mangada devis translogiĝi al Afriko. Dum ĉi tiu tempo kelkaj malnovaj E-istoj restarigis LSH kaj fondis HEA-n, kies of. org. estis LSH. Mangada, kiu revenis el Afriko, cedis la intencon, reeldoni HE-n, por ne malhelpi la movadon. Tiu epoko daŭris 3 jarojn, de jan. 1924 — dec. 1927. Nun la vojo por Rosenörn estis denove libera kaj li eldonis de jan. 1928 — ? «Hispana E-isto» kaj de ?–hodiaŭ «Hispana E Gazeto»-n kiel of. org. de HEA. P. TARNOW.
La Tajdo. Poemoj lirikaj, originale de Hohlov. 1924, 64 p. Unusola poemaro de talenta poeto. Plejmulto de la poemoj kantas pri amo, en aliaj esprimiĝas revoluciaj impulsoj.
La Teatra Korbo. De J. Baghy. 1934, 112 p. «En tiu ĉi pensiga volumeto oni trovas diverstemajn meditaĵojn kaj skizetojn simple kaj bonstile esprimitajn en la formo de „senpretenda babilado“. Por tiu, kiu konas la aŭtoron persone, ili ricevas aldonan ĉarmon el la fakto, ke grandaparte ili havas aŭtobiografian karakteron.» («The British E-ist», 1934, p: 348.)
La Tragedio de l’ Homo, drama poemo, ĉefverko de la hungara literaturo, verkita de E. Madách en 1861; trad. de Kalocsay. 1924. XXIV kaj 237 p. 21 bildoj. Adamo, la ĉefa persono de la verko, travivas la tutan historion de la homaro. «La verko havas sian ĉefan valoron ne en sia arta forto, sed en la forto de la penso, en la grandiozeco de la koncepto, en la abundo de l’ ideoj.» (El la Enkonduko.)
La Tragedio de Reĝo Lear. De Shakespeare, el la angla trad. A.L. Curry kaj A.J. Ashley. 1924, 172 p. «Certe laŭ precizeco kaj ĝustigo al la originalo superas la anglaj tradukintoj, sed kion ili gajnas je fideleco, tion ili perdas je facileco kaj komprenebleco.» (G.S. „E“, 1924, p: 125.)
La Trezoro de l’ Oraĵisto. De A. Ŝenoa, el la kroata trad. Kolar Krom, 1911, 290 p. «Belega bildo de la mezepoka kruela kaj persista interbatalado de l’ Zagreba burĝaro kaj aristokrataro. La stilo tute ne estas malbona. La traduko enhavas strangaĵojn, kredeble naciismojn.» (M. Ŝidl., Ondo de E, 1912, p: 72.). «Maro da eraroj.» (P.J. Cameron, «The British E-ist», apr. 1912.) Simile al P.J.C. recenzis ankaŭ aliaj.
La Tribune Esperantiste. Grava prop. gazeto en franca lingvo. Fondita en 1930 de H. Ferez, kiu ankaŭ redaktas ĝin. Aperas kvaronjare en 60×45 formato.
Latvolando. Antaŭ la mondmilito tiu ĉi teritorio apartenis al cara Ruslando. La registaro ĝenerale ne volonte donis permeson por fondo de societoj, ankaŭ multaj personaj rajtoj estis limigitaj. En la urboj tre multaj parolas 3 lingvojn: latva, germana, rusa. Krome oni studas en lernejoj anglan kaj francan lingvojn. La loĝantaro ne multe sentas bezonon de komuna interkomprenigilo. Jen la kaŭzoj, kial E ne havas tre fekundan grundon en la lando.
Unua pioniro estis instruisto R. Libeks, kiu en 1889 verkis la unuan lernolibron por latvoj. Post lia formigro al Brazilo dum 90-aj jaroj, pri E oni aŭdas nenion. En 1904 en Riga fondiĝis filio de Peterburga ES «Espero». Tiutempe multe helpis la movadon M. Klaczko, donante ejon kaj monrimedojn. Vl. von Szmurfo fondis en 1910 ES «Riga Stelo» kaj eld. monatan revuon Riga Stelo 1910–1911.