Выбрать главу

Riga ES estas fondita 29 marto 1912 de K. Busch, J. Alksnis, P. Rodd. Ĝia regularo estis peza, kreinte konsilantaron 12 personan kaj estraron 6 anan. La agado ne estis sukcesa. E-n posedis nemultaj. Ĉar ĉefe oni uzis rusan lingvon, multaj baldaŭ eksiĝis, tial post 1 jaro el 36 anoj restis kelkaj. Oni denove eklaboris en 1913 atingante jarfine 47 anojn, en la biblioteko estis 31 libroj. Kursoj ne okazis. Malsukcese aranĝita vesperbalo tute disigis la anaron. Tiutempe ĉefe agis: J. Alksnis, A. Abel, A. Krasting. La lasta kun siaj fratinoj ankaŭ zorgis pri konservo de societa havaĵo dun mondmilito kaj registrado ĉe la est­rantoj — germanoj kaj bolŝevikoj.

De 1920 la movadon aktive parto­prenis: A. Krauze, T. Indra, K. Kacens, E. Grots, A. Krastinŝ, K. Leiŝkalns, A. Kaĵoks, A. Libers, G. Tup­icin, f-ino R. Dvarionoviĉ, kaj (precipe kursgvidante) Kr. Strazds, E. Jaŭnvalks, N. Blumbergs, f-ino E. Balode, s-ino M. Pirkst, I. Ĉaĉe, Fr. Krogers (la lasta havis en 1 kurso 100 kursanojn).

Pro enketo de Ligo de Nacioj, Latva Kleriga Ministerio en 1922 favore raportis pri E kaj en 1923 la ministro disponigis al Riga ES senpagan ejon en Kastelo, ĉambroj de historia arĥivo, kie la societo kunvenadis ĝis 1930. Interna Ministerio subvenciis en 1923 E-kurson por fervojaj policanoj. Samjare estis registrita nova statuto, donanta pli da aglibero. E. Grots multe propagandis per gazetoj. La tag­gazeto «Latvijas Sargs» presis E-an kurson.

La societo partoprenis en 1923 kaj 1924 en Riga Foiro-Ekspozicio, por kio klopodis E. Grots kaj T. Ind­ra. La foiro en 1924 eĉ presis E-an reklamilon. Riga ES partoprenis en 1926 ankaŭ 2 radioekspoziciojn, organizis T. Indra, kaj en 1932 en Latva Produktaĵekspozicio, organizis J. Kalninŝ (la standon oni premiis per rekonatesto).

En 1923 komenciĝis ankaŭ intensa interna vivo, kursoj, vesperbaloj. 20 jan. 1923 unuafoje oni prezentis E-an teatraĵon «Konvenaĵoj». Ak­toris: K. kaj T. Indra, f-inoj M Dzef­zite, L. Berzin, s-ro I. Ĉaĉe. Samjare oni prezentis ankoraŭ unu teatraĵon, en 1929 «Konvenaĵoj estas ripetitaj, en 1933 printempe estas luditaj 2 teatraĵoj.

En 1924 Riga ES dissendis al ĉiuj lernejoj 2000 latvalingvajn propagandilojn de Kr. Strazds. En 1925 la societo ekeldonis sian organon Ondo de Daŭgava, monata revuo. En somero 1926 A. Krastinŝ unuafoje prelegis radie pri E, 15 dec. 1929 prelegis T. Indra, 4 febr. 1932 H Steiner (el Wien) pri Aŭstrio. En 1927 Riga ES organizis la unuan Latvan E-Kongreson.

Jam en 1924 estis ellaborita projekto pri Latva E-Asocio. Ĉar la fondiĝantaj provincaj ES-j malemis partopreni la Asocion, Riga ES 1928 ŝanĝis sian statuton tiel, ke ĝi sub nova nomo «Latva ES» rajtas akcepti kiel anojn ankaŭ ES-jn. 1929 registara oficiala eldono «Valdibas Vestnesis» (Registara Kuriero) presis deklaracion pri neŭtraleco de E.

Aŭtune 1929 A. Cseh gvidis grandskalan kurson por 130 partoprenantoj, inter ili 28 instruistoj. En 1930 la societo kunvokis somere 1-an Baltlandan E-kongreson. En 1931 Latva ES invitis por 3 monatoj la faman hindan propagandiston L. Sinha. Li faris 40 prelegojn por 7450 aŭskultantoj en Riga kaj provinco, prelegante 18 foje por lernantoj kaj 22 foje publike. 1932 Latva ES invitis dufoje J. Baghy por kursgvidado. J. Kalnins malfermis E librejon. En lernejoj private ĝis nun instruadis A. Aizpurtis en Auksne, G. Tupicin en Riga Poŝta kaj teleg­rafa departemento korespondas en E kun ILEPTO.

Organizo. Latva ES (mallonge LatES) oficiale reprezentas neŭtralan E-movadon en Latvolando. En 1928 ĝin reorganizis el Riga ES. A. Kaĵoks, A. Krauze, T. Indra, E. Grots, A. Libers, N. Blumbergs. Anoj en 1932: 106+25 (en filio de Aloja). Budĝeto en 1932: 778 orfrankoj, el kio kotizoj 265, vesperbaloj 136; ĉefaj elspezoj: ejo 230, balvesperoj, kursoj. Fakoj: drama (J Kalninŝ), propaganda (T. Indra). Kursojg ĝis 1929 havis nur kelkajn dekojn da vizitantoj, en 1929 A. Cseh gvidis kurson por 130 personoj, en 1932 J. Baghy 3 kursojn por 220 kaj 2 daŭrigajn kursojn por 100. Biblioteko en 1932 enhavis 263 volumojn je 641 orfrankoj. El ili instruaj 46, historiaj 7, beletristikaj 112, sciencaj 20, diversaj 28, gazetkol­ektoj 50. Dum 1932 35 anoj legis 129 libron. Filio en Aloja havas 75 librojn. LatES estraro en 1933: A. Kraŭze prez., s-ino E. Ziedinŝ, vicprez., V Krievs kas., f-ino R. Dvarionoviĉ sekr., H. Hazenfuss vicsekr, f-ino J. Krievs bibl., E. Sedlenieks trezoristo. Krome por informoj kaj propagando kunagas f-ino L. Jevsejeva. Societa organo Ondo de Daŭgava ĝis 1932 mimeografata, de 1933 presata. Red. A. Kaĵoks, de 1932 G. Tupicin.

ES de Liepaja, fondita en 1925 de E. Jaŭnvalks vigle laboris ĝis 1929, lastatempe ree reviviĝis. ES «Estonto» fondita en 1929 de R. Stamers en Liepaja. Li aranĝis multajn kursojn, propagandis per gazetartikoloj kaj klopodis ĝis oni alinomis en Lepaja straton «E-strato». ES de Zemgalio, Jelgava kiun fondis en 1924 Kr. Strazds, aranĝis en 1932 2 foje kurson de J. Baghy, ES de Vents­pils, fondita en 1926 de A. Pornieks, kiu ankaŭ gvidas kursojn de E. Tuta nombro de E-istoj en 1932 en Lat­volando: 1200 en Riga, 800 en provinco, sume 2000 inter ili organizitaj 300. Latvia Laborista ES en Riga fondiĝis en 1927, estas fermita en 1929 pro aparteno al SAT. Baldaŭ fondiĝis Riga Laborista ES, kiu eldonas monaton revuon „Proleta E-isto“. Ĉefa aganto A. Krastinŝ, kiu ankaŭ gvidas kursojn ĉe Popola Alt­lernejo.

Kongresoj: I-a Latva E-kongreso estis 30–31 okt. 1927 en Riga (Kastelo). Prez. A. Fridenbergs, partoprenis 62 personoj 14 gastoj kaj 3 delegitoj el Estonujo kaj 5 el Litovujo, Decidoj: ĉiu e-isto aliĝu al UEA kaj al tiuj ES-j, kiuj estas reprezentitaj en KR. Unua Baltlanda Esp. kongreso estis 22–24 unio 1930 en Riga (Kastelo). Prez. „Indra“ partoprenis 41 personoj, inter ili 6 estonoj, 8 svedoj. La kongreso rekomendis E-n al turismaj organizaĵoj kaj deziresprimis, ke e-isto skribu proprajn nomojn nur per E-aj literoj.

Literaturo. Unua aparteldona vortaro latva-E estas Ulmanis kaj Straŭbe, Jelgava 1925, iom malsukce­sa. Ĝin sekvis pli ampleksa latva-E vortaro de T. Indra, Riga 1932 «Ileva». En 1928 aperis latva ĉefeĉ-ŝlosilo, trad. T. Indra. En 1933 j. Kalninŝ aperigis la unuan pli ampleksan E-latvan vortaron. El lernolibroj la unua estas R. Libeks, Riga 1889, ĝin sekvis en 1912 lernolibro de P. Kikauka kaj J. Elert. De ĝi presiĝis nur 16 paĝoj, ĉar eldona firmo bankrotis. Longan tempon oni uzis rusajn kaj germanajn lernilojn. En 1924 Strazds kaj Bormanis aperigis pli modernan lernolibron kun aldonita E-latva vortareto. Ĝin baldaŭ sekvis Strazds, Kurso de E en 20 lekcioj (nun jam 2. eld.) kaj luksa lernolibro de I. Ĉaĉe. La unua latvalingva propagandilo estas tiu laŭ A. Fried, eld. Riga 1904, ĝin sekvis en 1907 germanlingva libreto. En 1923 Kr. Strazds verkis pli efikan varbilon «Lingvo Int. E», kie estas ĉefe skizataj sukcesoj de E laŭ enketo de Ligo de Nacioj. Krome presigis kelkaj varbfolietoj, poŝtkarto . El la belet­ristiko la unua estas novelo de J. Ioruks «Vakciniuja krono», trad. P. Kikaŭ, Paris 1909. Li ankaŭ duontrad. grandan romanon de A Niedra «En fumo de hakitejo», sed dum mondmilito la manuskripto pereis. En 1933 aperis tragedio el latva lingvo J. Rainis «Amo estas pli forta ol morto», trad. I. Ĉaĉe, lukse eldonita kun ilustraĵoj. Ĝin antaŭmendis multaj latvaj eminentuloj, ankaŭ la respublika prezidanto Kviesis. En 1927 E Jaŭnvalks trad. latvajn popolajn kantojn, eldonitajn aparte. Kelkaj tradukaĵoj el latva lingvo (trad. E. Jaŭnvalks, R. Ejhenbaŭms, A. Kaĵoks, f-ino E. Balode) aperis en LM kaj ankaŭ en «Ondo de Daŭgava». La unua gazeto E-ista estis «Riga Stelo», Riga 1910–1911 (ruse kaj E-e); en Liepaja en 1914 presiĝis ĉefe por bezonoj de la biblioteko de G. Davidov 200 ekzempleroj de «Latva Stelo» nur n-ro 1 (en latva lingvo). De 1925 en Riga aperas «Ondo de Daŭgava», organo de Latva ES (nur en E.) T. INDRA.