La Urbestro de Zalamea. Dramo en versoj de Calderon, el la hispana trad. E. Legrand 1925 13b p. «Fortefikaj scenoj, trafaj diroj, spritaj ekpensoj, poeziaj kaj tre dramaj paroloj.» (L.M. 1925 p:132)
Laurenti Gioacchino, italo, prof. mezlerneja de beletristiko, poste oficejo ĉe la senato. Nask. 21 nov. 1882. Kunlaboras en filologiaj revuoj. E-isto de 1905. Kunfondis en 1905 la ES en Roma «Imperiosa Civitas», kies vicsekr. estis ĝis 1908. Kunlaboris al Roma E-isto.
Laŭroj. Kolekto de originalaj verkoj (de Artigues, Inglada, Hodler, Van Melckebeke, Ellis, Boucon, s-ino Vallienne, Gambier, Deligny, Bulthuis, Trinite) premiitaj de La Revuo. 7908, 139 p.
La Vagabondo: nomata de jan.–marto 1908: «La Vagabonda Monataĵo», de apr.-julio 1908: «La Vagabondisto» kaj de sept. 1908: LV. Ĝis fino 1913 ĝi estis aŭtografiita kaj dum 1914 presita. Ĝi ĉesis pro la mondmilito. Red-ino C. Oxenford en Howe. LV estis la oficiala organo de la «E–ista Vagabonda Klubo», kiu estis int. ligo de artistoj pri muziko, arto kaj literaturo. LV enhavis multajn artajn desegnaĵojn, originalajn literaturaĵojn kaj eĉ muzikaĵojn. IV+16–48 p . 23×18. — P. TARNOW
La Vagabondo Kantas. Simplaj versoj. Originale verkitaj de Baghy. 1933, 60 p. «B. estas denaska lirikisto; en liaj poemoj manifestiĝas lia varma koro, senartifika, snontanea, melankolia, pasia poezio en formo perfekta. La volumo enhavas 74 poemojn.» (J. Major, Oomoto Int., 1933, jun.)
L’ Avarulo. Komedio de Molière, el la franca trad. Meyer. 1904, 80 p., dua eld. 1907. Fama verko de la mondliteraturo. La traduko ricevis la unuan premion ĉe la dua konkurso literatura de la SFPE. «Fidela reprodukto de la fizionomio de la teksto.» (L’ E-iste, 1904, p 181.)
Lavén Bernhard, svedo, remburisto en Örebro. Nask. 31 dec. 1865 en Ljungby. Pacifisto kaj teozofiano. E–iĝis kiel 64-jara maljunulo. Prez. de la EK en Örebro.
La Vendetta. Novelo de Balzac, el la franca trad. M. Merckens. 1911, 120 p. «Modelo de bela literaturo, dank’ al tre laŭdinda traduko.» (L. l.1911, p. 394)
La Vendreda Klubo. 11 diversaj originalaj artikoloj, de la «Vendredoklubanoj» en Leipzig.1921 116 p. Enhavo: E kaj Frey-Ligo, Unuaj jaroj de E en Leipzig Saksa E-Biblioteko, Pri la Lingvaj Respondoj de Z, Pri la E-movado en Britujo, ktp. Modela stilo.
La Venecia Komercisto. Dramo de Shakespeare, el la angla trad. Wackrill. 1914, 102 p.
La Ventego. Dramo de Shakespeare el la angla trad. Motteau. 1904, 98 p.
La Vera Historio de Ah Q. De LuŜin, el la ĥina trad. Chun. 1930, 140 p. «Temas pri vivo de iu mizera vagulo, stultulo, kiu iras de unu malfeliro al alia. La verko liveras unu eklumon sur mistera mondo. La stilo ne estas sen meritoj.» (G.S. „E“ 1930, p : 136.)
La Verda Standardo. Dum la fruaj tempoj de E plej multe propagandis en Hungarujo A. Marich en Budapest. Jam en majo 1905 li eldonis „E“-n, kiu aperis ĝis marto 1907-IV-16 p. 23×15 entute 18 n-roj kun 142 p. da teksto. En okt. 1907 ĝi alprenis la titolon LVS kaj fariĝis samtempe oficiala organo de HES, kiu ĝi restis ĝis nov 1908. De tiam ĝi havis la subtitolon: «Int. propaganda, literatura, arta, scienca, filatela, industria, komerca, amuza, polica, reklama, ilustrita monata revuo. En ĉiuj eŭropaj lingvoj». Do, sufiĉe multflanka! La presformato restis la sama kiel tiu de „E“, sed la paperformato kaj la kovriloj multe ŝanĝiĝis; paĝnombro de okt. 1907-okt.-nov 1910 (n-roj. 49–50): 482. De jan.-julio 1911 LVS akceptis la formaton de ĉiutaga gazeto 42×29, entute 8 n-roj, kun 28 p. De sept. 1911-julio 1914 aperis entute 45 n-roj kun 552 p. 32×23–24 De sept. 1911 LVS fariĝis denove oficiala organo de HES. Sed ĉar la kunlaboro inter la societo kaj la red. kaj posedanto A. Marich neniam bone funkciis,1a societo akiris la gazeton; red. fariĝis ĝis dec. 1913 Paŭl Robicsek kaj ĝis julio 1914 d-ro. Béla Rácz. Pro la milito LVS reaperis en tre modesta formo en jan.-febr. 1915 kaj finiĝis finfine per la n-ro, de nov. -dec. 1915, 8–16 p. entute 12 n-roj p kun 76 p. 24×16. — P. TARNOW.
La Vila Mano. (Idoj de Cereso.) Romano, originale de Bulthuis 1928, 316 p. «La romanoj de B. iel similas unu la alian; la loko, kie okazas la rakontataj faktoj, estas la norda parto de Nederlando, kiun la aŭtoro intime konas; ties teraspekton kaj homkutimojn li ame priskribas. Kiom amuzaj la scenoj en la trinkejo, kiom nature pentrita la superstiĉo de l’ kamparano.» (G.S. „E“ 1929, p: 49.)
La Vojaĝoj kaj mirigaj aventuroj de Barono Münchhausen. El la angla trad. Applebaum.1927, 88 p. «Lernantoj trovos en ĝi legaĵon tiel agrablan, ke ili ne haltos antaŭ fino. La E-gita teksto estas tre bona.» (G.S. „E“ 1927,. p: 186.)
La Vojo. Poemo de Z, verkita en 1896; presita en jun.- jul. n-ro de L.I. En ĝi Z aludis je ĵus venkitaj malfacilaĵoj («voĉdono en 1894» (v.) kaj ĉeso de La E-isto). «Vortoj, kiuj havos sian valoron tiom longtempe, kiom oni ankoraŭ devos batali pro agnosko por E.» (Artikolo de Behrendt en «Kongresa Jubilea Libro», 1933.)
La Vojo de formiĝo kaj disvastiĝo de la lingvo internacia. De E. Drezen, el la rusa trad. N.N. SAT, 1929, 64 p. «Fortaj argumentoj por la diskutoj kun kontraŭuloj kaj skeptikuloj» (Jofo, La Socialisto,1930, p : 8.)
La Vojo Returne. Romano de E.M. Remarque, trad. el la germana J. Berger 1931, 369 p. «La ekssoldato ne povas retrovi sian vivcelon; unu suferas pro malfideleco de sia edzino, alia freneziĝas, alia memmortigas… La aŭtoro tiun nigran pesimistan revuon vidigas per sinsekvaj ĉapitroj, kiuj plurfoje rondiras. R. skribas preskaŭ pli vere ol la vero mem. La stilo de la traduko estas tre bona.» (G.S. „E“, 1932, p: 39.)
Lawrence (lorens) Eliza Ann, anglino, sekretario. Nask. 24 aŭg. 1851 en Wimbledon, Surrey. E-istiĝis en 1901 pro renkonto kun germana prof. en Ĝermanujo, kiu promesigis ŝin lerni po 30 minutoj ĉiutage dum du semajnoj. De tiam ĝis nun fervora kaj senlaca laboranto por la movado. «La patrino de la brita E-istaro.» Sekr. de Londona Klubo, 1903. Hon. vicprez. de BEA. Mortis 4 apr. 1934.
Lawrence (lorens) Wiliiam Francis, anglo, helpadministranto de fervojaj varstacioj en Newcastle-upon-Tyne ; prizorgas funkciadon de trafikrimedoj. Nask. 6 majo 1883 en London. E-istiĝis en 1912. Multaj prop. artikoloj kaj paroladoj. Sekr. de B. E-Kongreso, 1916, sekr. de York ES., 1916–31. Prez. de EF de Yorkshire, 1927–29.
Lazica (ŭazica) Stanislavo, polo. Agema E-isto en Lwów. Fondinto de la unua ES en P-ujo en 1906. Unua red. de P. E-isto, 1906–08, unua lektoro de E en la Lvowa reala altlernejo. Verkis lernolibron.
Leakey (liki) James, anglo, komercisto. Nask. 21 nov. 18 9 en London. E-isto de 1909. Verkis Leakey’s Introduction to E. Multe propagandas. Mortis 1 nov. 1934.
Le Cornec (1ökornek) Ludovic-Alexandre, (ps. Else), franco, privata oficisto. Nask. 15 dec. 1873 en Saint–Brieuc. Vicprez. de la Pariza grupo, gvidis kursojn dum 15 jaroj; estis agema membro de la «Verda Kato». Tradukis de Barbusse: Eklumo en la abismo, 1923.