Выбрать главу

Lederer Siegfried, germano, gimn. prof. de la latina kaj greka lingvoj. Nask. 30 jun. 1861, mortis 8 nov.1911 en Praha. Estis la unua, kiu faris lumbildparoladojn en Wien kaj poste ankaŭ en Praha. Aktiva Volapükisto, li transiris al E kaj estis kunfondinto de ES Verda Stelo en Praha en 1908. De 1908 li instruis E-n, ankaŭ en komerca lernejo en P., faris paroladojn pri E en Dresden, Berlin ktp. Estis red. de Universo kaj Rund um die Welt-Ĉirkaŭ la Mondo. Verkis: Vojaĝrememoroj el Grekujo (en Ĉ. la M.), trad.: Bildolibro sen Bildoj de Andersen; Judito de Hebbel; Sufero de Carmen Sylva. — A. BISCHITZKY

Ledermann Richard, germano, d-ro fil., prof., verkisto de historiaj kaj dramaj verkoj. Nask. 25 jul. 1875. E-isto de 1910. Gvidanto de la E-movado en Bavarujo, 1912–20. Prez. de LKK por UK en Nürnberg. Red de «E ein Kulturfaktor», 1912. Kunlaboris al „E“.

Ledger (leĝer) George, anglo, stenografia instr. Nask. en Yorkshire, Mortis 54-jara 18 majo 1916. E-istiĝis 1903. LK. Adaptis Pitmanan Stenografion al E.

Lee (li) George Winthrop, usonano, bibliotekisto. Nask. 27 feb. 1867 en Roxbury (Mass.). E-isto de 1905. Prez. de EG de Boston de 1912. Sekr. de EANA 1920–22.

LEEN: La Estonto Estas Nia, ES en Nederlando. (v.)

Leeuwen (leŭven) Hendrick Cornelis, van, nederlandano, lernejestro (ĉe kristana lernejo) en Wijhe; estrarano de la provinca komitato por la kontraŭrevolucia partio. Nask. 18 majo 1884 en Veenendaal. Prez. de NKEU, ĉefred. de la Kristana Gazeto, vicprez. de KELI. Trad. en 1933 la faman junularlibron Jaĉjo Holm kaj liaj amikoj.

Lefebvre, (ps. Ned Katryn), franco, estis kapitano en Versailles antaŭ la milito. Artikoloj en L.I., tre interesaj estis liaj humorplenaj raportol pri UK-j.

Legendoj. De A. Niemojewski, el la pola trad. Br. Kuhl. 1911, 232 p., dua eld. 1923, 74 p. «Bildoj el la vivo de Palestino en la tempo de Je­suo. Ĝenerale la E-a stilo estas super kritiko.» (P.J.C., British E-ist, 1911, p: 231.)

Legolibroj en E ekzistas de 1903, kiam aperis la Fundamenta Krestomatio de la lingvo E, (v.) verko preskaŭ 500 paĝa, jam plur­foje reeldonita, klasikaĵo por ĉiuj, kiuj volas ĉerpi el la malnovaj fonto de E. En 1907 aperis Int. Krestomatio kaj Unua Legolibro (v.), ambaŭ de Kabe. Post la milito multiĝis legolibroj en E, inter kiuj plej famaj estas Tra la Mondo (v.) de Bennemann, Universala Legolibro de Fricke, Ni legu de Brunulo k.a. — La Anekdotaro (v.) de Dreher prove enkondukis marĝenajn tradukojn de vortoj en 4 ĉefaj eŭropaj, kaj parte en E mem, por eviti serĉadon de malfacilaj vortoj en vortaroj. — La tipo de E-a legolibro ne posedas vorttradukojn, nek klarigojn, sed konsistas el serio da artikoloj aŭ rakontoj, plej ofte anekdotoj aŭ spritaĵoj, kaj la lernanto devas eltrovadi la nekonatajn vortojn en nacia vortaro. Tiaj estas ankaŭ la plej multe uzataj legolibretoj Karlo (v) de Privat kaj Petro (v.) de SAT. Karlo estas bonstila rakonto pri la vivo de brava junulo; Petro estas uzata en laboristaj rondoj, en kies medio okazas ia agado — La kaŭzo, kial la tipa E-a legolibro senumas vorttradukojn kaj -klarigojn, konsistas en la fakto, ke la facileco de E permesas, ke la komencanta E-isto povas malhavi multan kaj penan gramatikan klarigaron kaj tamen atingi per nura legado ian gradon de perfekteco. Krome, la E-aj vortaroj estas ordinare tre maldikaj, kaj malmultekostaj tiel, ke preskaŭ ĉiu komencanta E-isto posedas almenaŭ unu plenan radikaron, kiun li (ŝi) povas konsulti uzante legolibron.

- Krom la supre cititaj menciindas ankaŭ la legokajeroj eld. de la Ĉe–Instituto por ties kursfinintoj kaj la faka gazeto por E-studentoj La Praktiko, kiuj ankaŭ plenumas saman taskon, kian la legolibroj. ­ Mankas en E vera, gradigite aranĝita lerno-legolibro kun lingva klarigaro kaj kies temo servus por enkonduki la studenton en la E-istan movadon. Tian nun planas eldoni Literatura Mondo sub titolo «Nova Krestomatio» en la redakto de E. Pfeffer kaj K. Kalocsay. — L. DREHER.

Leipzig. Urbo en Gertnanujo (Sak­sujo). 700.000 loĝantoj. Sidejo de la E-Instituto por la Germana Respubliko kun granda biblioteko. Konata E­eldonejo: F. Hirt und Sohn. — 9-a kongreso de SAT 4–10 aŭg. 1929; ĉ. 650 partoprenantoj el 22 landoj. Kritiko de komunistaj SAT-anoj pri laŭ ili neklasbatala, oportunisma gvidado de SAT. Likvido de la program-komisiono. Deviga abono al Sennaciulo por aktivaj membroj. — BRUIN.

Leite (lejti) Tobias Rabelo, brazilano, d-ro, inĝ. Mortis 16 jul. 1920. Kunfond. kaj unua vicprez. de Grupo Suda Stelaro en Campinas. Aŭtoro de E-P kaj P-E Vortaroj kaj ankaŭ de Konversacia Gvidlibro.

Lejzerovicz (lejzeroviĉ) Izrael, (ps. Ilo, Georgo Verda), hebreo, ĵur­nalisto, komercisto. Nask. 4 jun. 1901 en Lodz. Gvidanto de la E-movado en Lodz kaj unu el la plej agemaj E-istoj en Pollando. De lia E-iĝo li laboras en la plej diversaj sferoj de la movado. Li edukis multajn fervorajn E-istojn. Multaj prelegoj, prezentadoj, artikoloj kaj aliaj gravaj faktoj, kiel ekz. aŭtoreco de Projekto pri Int. Organizo rimarkigas la agadon de L. Kelkjara prez. de la Tut­monda E Hebrea Asocio. Verkis lernolibron kaj ŝlosilon por judoj. Liaj artikoloj konstante aperadis en Pola E-isto, HDE kaj LM. Kiel originala verkisto li distingiĝas per brila satiro, kiu estas unu el la plej individuaj fenomenoj en la E-ista literaturo. Kiel tradukisto li estas en la unua vico; aperis de li Dibuk (mistera dramo de An-Ski) el la hebrea kaj La Sorĉistino el Kastilio (romano de Salom Aŝ) el la juda lingvo, 1933. LK. — F. SZILÁGYI.

Lemaire (lömer) René, franco, komercisto. Nask. 2 marto 1876 en Epernay (apud Reims). Varbita de Beau­front en aŭg. 1892, li estis lia unua kaj, ĝis 1897, preskaŭ sola kunbatalanto. Tuj interrilatis kun Z, kaj malavare helpis al eldono de kelkaj el liaj unuaj libroj. De 1898 ĝis 1902 estis sekr. de SPPE kaj de L’ Esperantiste; krom siaj artikoloj li redaktis la kronikojn, korektis la eraroplenajn tekstojn de la korespondantoj, kaj prenis sur sin la tutan administradon. Nur dank’ al li, dum tiuj jaroj, Beaufront povis sukceseplenumi sian taskon. Tiu tro granda laboro, kunigita kun lia profesia tasko malsanigis lin. De multaj jaroj, eĉ pli frue ol Beaufront, li opiniis necesaj reformojn en la lingvo. Tial en 1908 li tuj fariĝis Idisto, kaj de tiam laboris por Ido tiom, kiom ebligis lia farto. Krom artikoloj verkis filatelian F-E vortareton, 1903. L. BASTIEN.

Le Monde Esperantiste. Prop. gazeto, aperinta regule de dec. 1908 ĝis jul. 1926 en Paris. 33y25 cm. 16 p. Red. A. Fréchas.

Lengyel (lendjel) Pal, hungaro, presejposedanto. Nask 1 apr. 1868 en Szabadka (nun Subotica en Jugosl), mortis 4 okt 1932 en Budapest. En sia 4-a jaro li fariĝis tutorfa, edukis lin lia avino. En 1883 li fariĝis presisto. En 1897 li hazarde ekvidis anoncon pri la unua hungara E-lernolibro de Barabas, antaŭmendis ĝin (en kelkaj ekzempleroj, ĉar li esperis, ke ankaŭ liaj amikoj lernos E-n, sed vane) kaj du tagojn post la ricevo li sendis leteron al la klubo en Uppsala, kaj korespondis kun P. Nylen. Li baldaŭ fariĝis unu el la plej memoferaj batalantoj de la heroa epoko de E. La gazeto Lingvo Int. troviĝis en grava krizo kaj L., presejposedanto en la urbo Szekszárd en 1900–04 je sia propra risko eklonis (kelkan tempon ankaŭ redaktis) la gazeton. En sept. 1900–04 li migris kun sia familio al Parizo kaj kunfondis tie la presejon Presa E-ista Societo, kies teknika dir. fariĝis li mem. Li restis ĝis 1914 unu el la ĉefaj kolonoj de L.I., konsekvenca «fundamentisto» kaj fidela amiko de Cart. Kiam en 1905 la L.K. fondiĝis, li tuj estis elektita ĝia ano, kaj en 1910 fariĝis ankaŭ akademiano. Okaze de la militeksptodo 1914 la francaj magistratoj metis lin (kiel hungaran ŝtatanon) en internigejon kaj li restis tie kune kun la familio ĝis la milit­fino. Ĉiu havaĵo estis konfiskita, eĉ el la propraj verkoj restis nek unu ekzemplero. Lian kvinjaran suferadon kaj la mizeron foje-foje mildigis la helpoj de L Moreau, Cart, Frechas kaj Hodler kaj ankaŭ du E-istaj soldatoj, troviĝantaj inter la gardistoj, faris, kion ili povis fari. En jun. 1919 li revojaĝis al Budapest kaj provis rekomenci la vivon kiel ĉefkorektisto de granda presejo. En la postmilitaj jaroj li ne partoprenis la movadon aktive pro malriĉo, malsano kaj animaj postsignoj de la militjaroj. Li verkis du gramatikojn, en 1903 kunlabore kun Schwörer kaj Miletz, en 1921 kun Kalocsay. Trad. hungaren la Fund. de E, 1909 kaj la ŝlosilon de Ĉefeĉ. Jam en 1899 li verkis la ampleksan Libro de l’ humoraĵo, dua eld. en 1908. Trad. la rakonton de d. Abonyi Mallumaĵo. 1906 kaj kompilis verketon La Kalendaro, 1907. La plimulto de liaj artikoloj aperis en L.I. (ankaŭ en ties lit. almanako), kaj en la Juna E-isto, kies red. li estis 1909–14. Artikoloj ankaŭ en L’E-iste, La Revuo kaj en L.M., kie aperis liaj interesaj Rememoroj, (1922 kaj jan. 1923).