G.P. de BRUIN.
Libroj. E diferenciĝas de la naciaj lingvoj ankaŭ per tio, ke dum la lastaj estas unuavice paroltingvoj kaj el tiuj naskiĝis la skrib- kaj literaturaj formoj, E jam naskiĝis kiel skriblingvo, ĝiaj vivo kaj unueco estas ligitaj al la skribo kaj nur duavice al la parolo. La unua E-libro naskiĝis pli frue, ol la unua interparolo, se ni ne kalkulas al tio la konversacion en la kadro de la familio Z, kie la lingvo ankaŭ parole estis elprovata.
Kompreneble la unuaj libroj en E estis gramatikoj kaj vortaroj. Sed jam la 14-a libro estis literaturaĵo kaj de tiam ambaŭ specoj de libroj aperis proksimume samkvante. La unuajn librojn eldonis la aŭtoroj aŭ tradukintoj mem. Tamen gramatikoj kaj vortaroj estis jam eldonataj de profesiaj eldonejoj antaŭ ol literaturaj verkoj. La serioza eldono de E literaturaĵoj komencis per la fama kontrakto inter de Baufront kaj Z, post kio de B. kun helpo de Bourlet kontraktis kun la firmo Hachette et Cie, Paris pri starigo de E-fako. Ĝis 1904 la firmo ne havis konkuranton, tiam Lengyel fondis en Paris la Centran E-Presejon (v) kaj poste kun Cart kaj aliaj la Presan E-Societon por egalpezi la «novismajn» klopodojn de Bourlet. Tamen, Hachette restis ĝis la milito la plej signifa eldonejo, regule aperigante kelkajn gazetojn, multajn librojn. Tre multe laboris ankaŭ PES, ekde 1910 la librofako de Brita Esperantista Asocio kaj de la firmo Ellersiek (v.).
La plejparto de la antaŭmilitaj libroj estis malgrandaj kajeroj, ne superantaj kvindek paĝojn. Ili celis plejparte esti daŭrigaj perfektigiloj post ellerno de kurso kaj lego de unua legolibro. Ofte oni ankaŭ presis partojn el klasikaj verkoj por kvazaŭ mistifiki la neesperantistan publikon pri la ekzisto de tiuj verkoj en E. Nur tre malmultaj libroj el la antaŭmilite eldonitaj povas esti komparataj kun la literaturo nacia. Al ili apartenas: «La Faraono» de Prus, «Fabiola» de Wiseman, originalaj romanoj de Vauienne kaj Luyken, ktp.
La milito forblovis preskaŭ ĉiujn eldonistojn. Post ĝia paso restis sur tereno nur la firmoj BEA kaj Ellersiek. Tamen ne ili estas, kiuj daŭrigis la aperigadon de bonaj libroj, sed la E-fako de fama germana librejo Ferdinand Hirt und Sohn (v.). La libroj de ĉi tiu librejo tute diferencis de la antaŭmilitaj eldonaĵoj. Ili estis ne nur seriozaj, kelkcentpaĝaj verkoj, sed estis diferenco ankaŭ en la ekstera aspekto de la libroj. La antaŭmilitaj ĉefe francaj eldonaĵoj estas ĉiuj presitaj sur malbona ligna, la kovrilo sur simpla ruĝa aŭ alikolora papero, dum la eldonaĵoj de Hirt aspektas kiel zorge dorlotitaj infanoj. Ĉi tiu diferenco lasis grandan impreson ankaŭ ĉe la poste eklaborantaj eldonejoj. La gvidrolo en la libroeldonado post la milito transiris el francaj manoj en germanajn, aldonante al la E-libroeldonado la unuarangan teknikon de la germana pres- kaj eldonarto. En 1925 ankaŭ Heroldo de Esperanto fondis sian libroeldonan fakon kaj de tiam la E-libro daŭrigas sian evoluon. Unu post la alia aperas gravaj kaj seriozaj libroj, kies ekstero kaj enhavo alligas al la E-movado multe da libroŝatantoj. La E-libro fariĝis unu el la plej bonaj propagandiloj por la lingvo mem. Sed ĝi ankoraŭ ne okupis sian indan lokon.
La meza eldonnombro de iu libro estas 2000. Tamen, la plejparto de la eldonejoj presas ne pli ol 1000 ekzemplerojn kaj unu el niaj plej grandaj postmilitaj eldonejoj en la lasta tempo de sia aktiveco presis el iuj libroj nur po 600 ekzempleroj. La plej granda vendita kvanto el iu E-libro literatura estas laŭ nia scio 5000 dum kelkaj jaroj kaj 1500 en la unuaj du jaroj.Tial okazas, ke la E-libroeldonadon ne prenas en la manon grandaj alilingvaj eldonejoj, kreante por tio E-fakojn. Se tamen tio okazas iufoje, tiuokaze tiu E-fako vivas plejparte per la profito, kiun donas la eldonataj prilingvaj verkoj kaj per kiu eble oni kovras la perdojn ĉe la literatura fako. Tion plej multe karakterizas la sorto de la E-fakoj ĉe la Verlag Steyrermühl en Wien kaj Rudolf Mosse en Berlin. La unua komencis per eldono de malgrandaj E-gramatikoj, vortaroj, ekzercaroj. La verkoj eldonitaj simple, sed tre malkare, sukcesis kaj post tio la eldonejo intencis transiri al eldono de literaturaj verkoj. Post la dua verko la eldonejo devis formeti sian intencon «al pli bonaj tempoj» kaj decidis ne plu eldoni provizore iun novan volumon de sia biblioteko. La firmo Mosse en 1926 fondis E-fakon, decidante eldoni serion de malgrandaj, plaĉaspektaj libroj, vendante dek numerojn por 9 markoj afrankite. Laŭ la planoj estis necesa la eldonnombro de 10.000 ekzempleroj por ne havi deficiton. Malgraŭ la ĝis tiam ne okazinta grandstila reklamo, la firmo ne havis la necesan kvanton da abonoj. La dua serio estis kalkulata nur je 5000 abonantoj, sed ankaŭ tiu kvanto ne estis vendata kaj tial la firmo ĉe la 24-a numero ĉesigis la eldonadon de tiuj vere bonstilaj kaj interesaj verkoj. La verŝajna kaŭzo, ke la E-libro ne vendiĝas grandkvante, estas unuparte la ĉiama granda kvanto de eternaj komencantoj, aliparte la ega grandeco de la merkato (la tuta mondo — dum por aliaj eldonejoj nur po unu aŭ du landoj), kio ege malfaciligas la konatigon, reklamadon kaj eĉ aĉetadon de la E-libro, sed neniukaŭze la manko de malkaraj bonaj libroj. Tiun aserton pruvas la sorto de la Mosse-eldonejo kaj tio, ke AELA malgraŭ plej malkaraj libroj, plej randa reklamo, apenaŭ atingis en la nua jaro la minimume necesan nombon de 1000 membroj. Tion pruvas ankaŭ la lastatempa sorto de Populara E-Biblioteko, kies eldonantoj kalkulis pri la eldonkvanto de 3000 ekzempleroj kaj kiu eldonkvanto, akompanate de nesufiĉe eltenema kapitalo, bankrotigis la entreprenon.
La nuna krizo de la mondekonomio kompreneble grave influis ankaŭ la konsumkapablon de la E-istaro. Tiu malbono estos forigebla nur, se la gvidantoj sukcesos konvinki la E-istaron, ke la evoluo kaj grandeco de la E-literaturo dependas ne de la laboremo de kelkaj entreprenoj, sed de tio, ke E-istoj legu la interesajn verkojn aperintajn, en E mem kaj ne en la nacia lingvo, kaj ke la plej taŭga donaco estas E-libro. Al ĉi tiuj du konvinkoj devas aliĝi ankaŭ la plifaciligo de la ebleco de proprigo de E-libroj. Tio povas okazi trimaniere: per bone organizita reto de revendistoj, per kvazaŭa kooperativo por eldoni kaj aĉeti E-literaturon kaj per la maniero, kiun UEA faris en lapostmilitaj jaroj.
La apliko pligrandskala de la unua maniero estas ebla nur en landoj, kie la E-movado estas relative forta (Japanujo, Nederlando, Svedujo). En aliaj landoj la organizo de tia reto kostus pli da mono kaj peno, ol la tuta atingebla rezulto valorus. En ĉiuj aliaj landoj do estus ebla nur la dua maniero, kies sanan evoluon tamen malhelpas la motivita malfido de la E-istaro kaj la ofta principa kontraŭstaro de la ekzistantaj librejoj, kiuj timas pri sia vivo pro la disvastigo de organizaĵo, kiu finfine elpuŝus ilin mem. La libropremiado de UEA estas ideo, kiu multe estis kontraŭbatalata. La argumentoj de tiuj kontraŭbatalantoj estis, ke tiu maniero kutimigas la homojn ricevi librojn senpage kaj ne aĉeti ilin kaj ke la eldonejoj ricevas nur tre malaltan prezon por siaj libroj. Ricevante senpage librojn, plejparto de ricevantoj eble opinias, ke ili ne plu aĉetu libron, ĉar ili ja faris sian devon. La porparolantoj vicigis tiun grandan nombron da novaj E-istoj, kiuj ricevas nur per tiu premio-libro unuafoje kvazaŭ impulson por aĉeto de novaj libroj kaj ke la transpreno de granda, ofte nevendebla kvanto multe helpas la koncernan eldoniston.