Ĉiuokaze la eldono de E-libroj en la nuna tempo estas ankoraŭ plie afero de entuziasmo, ol tiu de negoco. La karakterizaj ecoj de la libroeldonado komprenebligas, ke eĉ la eldonejoj, laborantaj kun profito, havas sian profiton en la ĉiam pligrandiĝanta librostoko, anstataŭ en necesaj monsumoj kaj tial la kapitalo, investita en E-libroeldonejojn nur plej malfacile kaj tre malofte povas pagi rentumon, ĉar ĝi ne alportas pli da profito, ol kiom estas la administraj kostoj mem.
Laŭ la statistiko de la ECO en 1889 estis 29 E-libroj, en 1894 88, en 1899 123, en 1904 211, en 1909 entute 1330 libroj. Laŭ BIL ĝis 1928 eldoniĝis ĉ. 3200 libroj en E (krom la gazetoj). Nombro de la en E aperintaj libroj laŭ la Bibliografia Servo de UEA: 1931–138, 1932–145, 1933–97 libroj.
Gravaj antaŭmilitaj eldonejoj: Hachette et Cie, Paris; Interesa Esperantista Societo, Paris; Ellersiek und Borel, Berlin; Internacia Socia Revuo, Haga; Ondo de Esperanto, Moskva; Brita Esperantista Asocio, London.
Aktive laborantaj eldonejoj inter 1921–30; (eldonintaj pli ol unu volumon dum unu jaro): Esperanto Publishing Co. Ltd. London; Eldona Societo Esperanto, Stockholm; Friedrich Ellersiek Berlin; Ekrelo, Moskva; Eldona Kooperativo de SAT, Leipzig–Paris; Esperantista Centra Librejo Paris; Heroldo de Esperanto, Köln; Ferdinand Hirt und Sohn; Leipzig; Hungara Esperanto-Instituto, Budapest; Japana Esperanto Instituto, Tokio; Rudolf Mosse, Berlin; A. Paolet St. Vito al Tagliameuto; Steyrermühl Verlag Wien; Thieme et Cie Zutphen.
En la lastaj du jaroj plej aktivaj eldonejoj, eldonintaj almenaŭ po du libroj dum jaro kaj laŭ la vico de ilia aktiveco: Literatura Mondo, Budapest; Ekrelo, Moskva; Populara Esperanto Biblioteko, Amsterdam (bankrotinta en 1934, fondita en 1933); Eldona Societo Esperanto, Stockholm; Esperanto Publishing Co. Ltd., London; Japana Esperanto Instituto, Tokio; Eldona Kooperativo de SAT, Paris (ne kalkulante la duan eldonon de la Plena Vortaro); Thieme et Cie Zutphen; Heroldo de Esperanto, Köln.
v. la artikolojn pri Bibliotekoj; Literaturo; eldonejojn sub iliaj nomo.
Libro de l’ Humoraĵo. Verkita de P. Lengyel. 1900, 208 p., dua eld. 1908, 197 p., kun 54 bildoj. Anekdotoj kaj aliaj bonhumoraj rakontetoj kaj ŝercoj, simpla, klasika stilo.
Lichtenwallner Viktorino, instruistino en Maribor (Jugosl.) Prez. de EK en M, propagandisto. Vizitis plurajn UK-jn. Artikolo en Konkordo, La Suda Stelo ktp.
Lidin (Moĥov) Ivan Grigorieviĉ, sovetiano, ruso. Nask. 1891 en Ardatov (Mordovio). E-isto de 1914. Aŭtoro de kelkaj rusaj E-lernolibroj (1925,26.27), ankaŭ por blinduloj. En 1924–25 li eldonis E-lernogazeton por rusoj «E-hejme», Kazanj (Tatario). Artikoloj en SEU kaj SAT-organoj. Membro de CKSEU. 1925–28.
Lidl Rudolf von, aŭstro-germano, pens. oficisto. Propagandisto (nun 71-jara), unue en Silezio, poste en Stirio, nun en Salzburg, jam de 25 laroj. Dediĉas sian tutan tempon kaj multan monon al E. Multaj kursoj, paroladoj.
Liebeck (libek) Siegfried, germana d-ro jura, advokato kaj notario. Nask. 12 febr. 1885 en Konigsberg. Propagandas inter juristoj. Verkis: Jurista Terminaro, G-E lingva, 1931.
Liem Tjong Hie, javano. Nask. 15 jan. 1906 en Semarang, Java. Li studis en tieaj nederlandaj lernejoj. E-isto de 1919. Tradukis: Javaj legendoj kaj fabloj, 1924; kaj Historio de Saidjah kaj Adinda de Multatuli, 1927. Fond. kaj red. de Hinda E-isto.
Ligilo. Monata revuo por ĉeĥoslovakoj. Fondita en 1930. Formato 25×18.
Ligilo por Vidantoj. De 1925 preskaŭ ĉiujare foje eldonita kajero de la blindaj E-istoj por informi la vidantojn pri iliaj vivo kaj agado. Red. H. Thiander, Stockholm.
Ligo de Nacioj. Jam en la unua kunveno de la Ligo en 1920 kelkaj detegitoj proponis rekomendan rezolucion por E, kun peto, ke la sekretariaro preparu raporton. La propono estis prokrastata. En la sekvanta jaro, 1921, simila propono estis farata, petanta denove pri enketo farota de la sekretariaro. Dume la vic. sekr. ĝenerala de la Ligo, d-ro Nitobe (v.) estis vizitinta la kongreson en Praha kaj estis favore raportinta pri siaj spertoj. La sekvo estis, ke la supre nomita propono estis akceptata kaj ke la sekretariaro ricevis komision prepari raporton. Vasta enketo estis entreprenata kaj la Konferenco pri E en Lernejoj (v. Konferencoj), okazinta en apr. 1922 en la palaco de la Ligo liveris same tre utilan materialon. La raporto de la sekretariaro do estis prezentata al la tria kunveno de la Ligo en sept. 1922. Ĝi estis oficiale akceptata, sed la demando pri enkonduko en lernejoj estis transdonata al la Komisiono por intelekta Kooperado. La rezolucio, kiun tiu komisiono faris en aŭg. 1923, estis iom stranga: ĝi opiniis, ke antaŭ ĉio ĝi devas rekomendi la studadon de vivantaj lingvoj, kiel unu el la plej potencaj rimedoj por la intelekta alproksimiĝo de la diversnaciaj homoj kaj do ne povas favori E-n. Tamen klopodo akceptigi tiun rezolucion, nur bazitan sur politikaj intrigoj, en la kunveno de la Ligo mem, ne sukcesis kaj la afero do restis kia ĝi estis. La raporto de la sekretariaro ankaŭ entenis paragrafon por rekomendi faciligon al E en la int. telegrafado. En pli favora momento, en 1924, la persa delegitaro proponis rezolucion, rekomendantan la traktadon kaj la tarifon de tiel nomata «klara lingvo» (ne kodo) por E. Tiu rezolucio estis unuanime akceptata kaj ĝi estis do la unua iuterŝtata rekono de E kiel uzata lingvo. En 1925 la Universala Telegrafa Unio en sia tutmonda konferenco en Parizo sekvis la rekomendon de la Ligo kaj ŝanĝis sian regularon tiel, ke E estas allasata kiel «klara» lingvo flanke de la latina. — La E-istaro dankas la sukcesojn de tiu ĉi kvinjara pacienca laboro en unua loko al E. Privat.
Laŭ la «Historio kaj Organizo de la E-movado» de J.R.G. ISBRÜCKER.
Ligo Esperantista. La unua provado por organizo de la E-istoj, 1890–94.
Liĥtenstejno. Eŭropa ŝtateto (12.000 loĝantoj), kiu dufoje eldonis oficialajn poŝtkartojn kun E-a surskribo kaj trifoje E-lingvajn prospektojn. Kvazaŭ rekompence multaj E-istaj propistoj faris turisman reklamon por la princlando ankaŭ en multaj nacilingvaj gazetoj. Efektiviganto de tiu ĉi prop. maniero estas R. Kreuz.
Liljer Aleksandro, ruso, En 1928–29 troviĝis en Manĝurio estinte ruĝarmeano, en 1930–31 restadis en Arĥangelsk en politika ekzilo, de kie li revenis malsana. E-isto de 1924. En 1926 fondis en Moskva E-Asocion «Reciprokhelpo», kies devizo estis: Ni helpu la alian. La asocio estis baldaŭ malpermesita. Aŭtune de 1927 efektivigis rondvojaĝon por E: dum unu monato ĉ. 10 000 kilometroj.
Lindhagen Carl A., svedo, urbestro (magistratestro kaj ĉefjuĝisto) de Ŝtockholm, socialdemokrata parlamentano. Nask. 17 dec. 1860 en S. En 1911 li metis la problemon de tutmonda lingvo al la decido de la sveda parlamento; revenis poste kun sia propono preskaŭ ĉiujare, de 1928 klare proponante E-n. Sekvo: en 1929, 1930, 1931 la parlamento voĉdonis sumon da 2900 kronoj por instruistaj kursoj de E. Li vizitis la UK en Danzig–Warszawa, 1927. Partoprenis la kurson de A. Cseh por svedaj parlamentanoj. Prelego dum la Somera Univ. 1934.
Lingvaj Respondoj, verkitaj de Z. unue aperintaj en La Revuo. Plena kolekto: 7925, 94 p. «Malnovaj kaj novaj E-istoj ĉiam trovas en tiuj respondoj ĉu bezonatan klarigon, ĉu la spiriton de sia majstro, netrudema, sed liberama, mirinde klara, prudenta kaj pacigema. Flanke de l’ Fundamento, de l’ Fund. Krestomatio, ĝi estas la tria bazo de nia konstruaĵo.» (G.S., „E“ 1926, p: 56.)
Lingva Komitato kaj Akademio: I. Historio. En la unua UK en 1905 estis starigata «Komitato simple lingva kun Dro Zamenhof kiel prezidanto por konsiliĝi kun li pri ĉiuj demandoj rilataj al la lingvo».