Выбрать главу

Laŭ propono de Z mem estis elektataj 102 membroj el 28 nacioj, kaj rektoro Boirac efektivigis direktadon de tiu L.K.

En la 2-a UK en 1906 Z petis, ke la L.K., kiu estis elektita provizore nur por unu jaro, restu kia ĝi estas, kiel definitiva komitato, kaj ke la prezidanto konservu sian postenon.

En 1908 por forigi la malutilon de la granda nombreco de la L.K., la prezidanto proponis dispartigi ĝin, formante en ĝi konstantan superan komisionon aŭ Akademion. Per cirkulero la prezidanto sendis projekton de regularo, kiu estis akceptata de la L.K.-anoj, kaj ne multe diferencas de la nuna alprenita en 1912.

II. Regularo a) La L.K. kons­istas el lingvaj kompetentuloj, kies nombro ne estas limigata. Ili estas proponataj de la E-societoj aŭ grupoj, kaj de anoj de E-institucioj; la Akademio elektas la kandidatojn post ricevo de la opinio de la nacia societo de ĉiu kandidato, kaj de respondo de tiu kandidato al demandaro koncerne iliajn prilingvajn kompetentecon kaj opinion.

b) La L.K.-anoj estas elektataj de la L.K. per absoluta plimulto kaj i), konservas sian oficon dum 9 jaroj. (laŭ la regularo de 1906 ili estis ĉiamaj).

c) La akademianoj, kies nombro ne povas superi 18, estas elektataj de la L.K. per absoluta plimulto laŭ listo starigita de la Akademio mem, inter la membroj «montritaj per speciala lingva kompetenteco kaj kiuj povas efike partopreni la laborojn de la Komitato.» Ili estas elektataj por 9 jaro) kaj rebalotataj ĉiun trian jaron, po triono. (En 1919 okazis la elektoj, kiuj ne povis okazi en 1914).

d) Saman estraron havas Akademio kaj L.K., kiu konsistas el prezidanto, 2 vicprezidantoj, 1 ĝenerala sekretario, se necese; direktoroj de la Laboraj Sekcioj; ili estas elektataj de la Akademio por 3 jaroj, kaj novaj elektoj okazas ĉiun trian jaron post reelekto de la triono de la Akademio.

III. Laboraj Sekcioj. En 1908 estas fonditaj konstantaj komisionoj (nun nomataj sekcioj) por Komuna Vortaro, Gramatiko, Teknika Vortaro. La Sekcio por internaj kaj aliaj aferoj ne plu ekzistas. Laŭ la regularo oni povas, laŭbezone, fondi aliajn.

Sekcio de Komuna Vortaro. Estis unue prezidata de prof. Cart; en 1912 ĝi fariĝis Sekcio pri Vortaro kun du subsekcioj: Komuna lingvo, direktata de Elb, kaj Teknika lingvo, de Verax. Post morto de Elb en 1913 Grosjean Maupie fariĝis direktoro de la Sekcio pri komuna vortaro, kaj la Sekcio pri teknikaj vortaroj fariĝis sendependa sub direkto de Verax.

Jen listo de la laboroj, kiuj estis publikigataj.1906, Zamenhofaj Vortoj. En t906 la prez de L.K. petis kelkajn mem­brojn, ke ili ĉerpu el Hamleto ĉiujn radikojn netroveblajn en Universala Vortaro. En 1907 estis kreata Subkomitato por fari saman laboron pri aliaj verkoj de la Majstro. Tiu listo estis publikigata de Wackrill en Oficiala Gazeto n-ro 2, kaj en aparta broŝuro. Simila laboro estis farata de Boulet (2 000 novaj vortoj) pri la verkoj de Bein kaj ankaŭ publikigita en broŝuro.

1906–1909, Propraj nomoj. En 1906 Moch estis komisiata por raporti pri tiu demando. Li redaktis la raporton en 1907, kaj subkomitato estis elektata por daŭrigi la laboron (Beaufront, Bein, Matton, Millidge, Moch, Schröder); laboradis nur Bein, Moch kaj Schröder, kiuj ne ĉiam interkonsentis. Fine, raporto estis redaktita de Moch, kaj publikigita en Of. Gaz. 1909 kun listo de propraj nomoj geografiaj kaj personaj.

1906–1913, Korekto de eraraj tradukoj en U.V. En 1906 estis starigita komisiono por studi la subajn naciajn tradukojn en U.V. Ĝi finis sian laboron en 1908, kaj estas publikigitaj en Kolekto de la Akademio, broŝuroj entenantaj la erarajn tradukojn en angla, franca, germana, pola kaj rusa lingvoj.

1908–1929, Oficialaj Aldonoj al U.V. La ĉefa tasko de L.K. estas oficialigi novajn vortradikojn proponitajn de la Sekcio de Komuna Vortaro, post ekzameno de la Akademio. Jam en 1906 Huet estis komisiata por kotekti la radikojn aldonotajn al la U.V. La unua aldono estis publikigata en 1909 kaj entenis 800 radikojn; preskaŭ ĉiuj devenis de la verko de Wackrill (vidu Z vortojn). De tiu dato aperis 4 aldonoj: la dua, kvankam preparita de 1914, aperis en 1919 kaj entenis 312 radikojn; la tria en 1922 entenis 193 radikojn; la kvara en 1929 entenis 122 radikojn. Ili estas publikigitaj en O. O (en 1929 la prefikso mis estas oficialigita).

Ĉar la nombro de la radikoj de U.V. estas ĉ. 2.800 kun antaŭparolo kaj gramatiko ktp. nun la nombro de oficialaj radikoj estas ĉ. 4200.

1922, Vortaro de la Oficialaj Radikoj. Publikigita en 1922 en la Kolekto de la Akademio. Entienas ĉiujn oficialajn radikojn; ĝi montras per speciafaj presliteroj la plej gravajn vortojn, kiujn unue devas scii ĉiuj lernantoj de la lingvo. (prof. Cart kaj Grosjean-Maupin aŭtoroj).

1924–1927, Oficiala Klasika Libro de Esperanto. Entenas ĉiujn oficialajn radikojn kun nacilingvaj tradukoj. En 1924 aperis la tradukoj angla, franca, germana; en 1927 la tradukoj itala, hispana kaj portugala (ĉ. 2850 vortoj) kaj radikoj ĝenerale internacie kompreneblaj, t.e. de eŭropaj lingvanoj, ĉ. 1.200 vortoj. Publikigita en apartaj broŝuroj de la Kolekto de la Akademio.

1927, Pri la landnomoj. En 1922 la L.K. rifuzis oficialigi la sufikson «io» por la nomoj, kiun uzis kelkaj gazetoj. Longa polemiko okazis. Fine prof. Cart publikigis en la Kolekto de la Akademio broŝuron titolitan: Pri la Nomoj: la sistemo de dro Zamenhof, sekvata de rimarkoj pri la propraj nomoj en E kaj ilia transskribo.

Jen listo de la ĉefaj aliaj laboroj nepublikigitaj: 1906 — Uzado de la literoj sursignitaj en telegrafio. — 1907 — Uzo de la formoj amintas, ktp. — 1910 Kritika esploro de la Komuna Vortaro. — 1911 Gramatikaj karakteroj de la radikoj, kaj principoj de neceso kaj sufiĉo prezentataj de Saussure. 1912 — Pri la litero W. — 1913 — Listo de komune uzitaj vortoj, kiu troviĝas en ĉiuj naciaj vortaroj kaj kontraŭ kies uzado neniu protestis; listo de internaciaj vortoj, kiuj troviĝas en la 3 ĉefaj E naciaj vortaroj, kaj apartenas plej-rajte al E laŭ la 15-a regulo. — 1925 — Pri la pseŭdos­ufiksoj (aci, ici, uci, ek, ent, enc ktp.; konkludo estas, ke oni ne povas nun solvi la demandon per unu nura regulo).

Sekcio de Gramatiko. Estas unue prezidita de Grabowski; kaj poste, en 1924 de Lippmann. Ne estis konstanta personaro en tiu sekcio, kiu mem ne efektivigis specialan laboron. Nur la sekcio kolektis kaj plej ofte publikigis en O.G. ĝis 1914, la verkojn de L.K. anoj pri temoj, kiuj interesis ilin. Jen la ĉefaj el tiuj verkoj:

1910. Eggleton, pri la prepozicio al; Saussure pri derivado; Hankel pri Gramatiko pli detala; Höveler pri uzo kaj signifo de prepozicioj. — 1911 Saussure: logika bazo de vortfarado; Zamenhof, pri participa substantivo, nomoj de landoj, okupita kaj okupata, daŭri kaj ĉesi. — 1912. Artikoloj pri senco de la participa sufikso; pri akuzativo post anstataŭ; pri vortoj kun ĉi; pri senco de ŝati; pri elparolo en teorio kaj praktiko; pri uzado de ambaŭ; pri senco de certa; pri plena vortarego: pri duoblaj konsonantoj. — De 1924 la direktoro Lippmann publikigas en sia ĉiujara raporto gramatikajn monografiojn: 1925, pri uzado de la ref­leksiva pronomo; 1926, pri la pasivaj participoj — 1927 la adjektivo atributo kaj la adjektivo predikato; 1928, la komencliteroj en E; 1929, la dekses reguloj de gramatiko laŭ Behrendt.