Выбрать главу

Sekcio de teknikaj vortaroj. Estas unue prezidita de Saussure, kiu fondis en Ĝenevo Sciencan Oficejon, kies celo estis kolekti laborojn de ĉiuj membroj de Scienca Asocio laŭ plano bazita sur la Bibliografia Klasigado decimala. Ĉiu­jare devis esti publikigata listo de faritaj vortoj.

Sed jam en 1909 mono kaj tempo mankis por tiu publikigado. Saussure proponis krei «Akademian Komisionon» por oficialigi la vortojn proponitajn de «Teknika komisiono», kiu ankaŭ donus konsilojn al la vort­faristoj. Rollet de l’ Isle, elektita direktoro de tiu komisiono, organizis ĝin kaj en 1910 aperis en Scienca Revuo la Konsilaro por la Farado de la Teknikaj Vortoj. Poste tiu komisiono laboradis pri la vortaro de la puraj sciencoj, kaj publikigis en Scienca Gazeto Kemian Nomenklaturon kaj parton de la vortaroj de Kemio, Fiziko kaj Mekaniko.

En 19211 d-ro Corret estas elektita direktoro de Sekcio pri la Sciencaj kaj teknikaj vortaroj, kaj proponis starigi dek ĝeneralajn fakojn kaj subfakojn; sed li ne sukcesis funkciigi tiujn aranĝojn.

En 1922 Corret pro troa okupiteco estis anstataŭata de Rollet de t’ Isle. La Sekcio ricevis helpon de la Scienca Asocio. Li klopodis varbi fakestron por ĉiu fako, kaj iom post iom sukcesis trovi 17 el ili. Plie li proponis metodon de publikigado de la vortaroj, kiu ebligus ilian uzon de ne E-istoj, kaj klasigis sciencojn, kaj teknikojn laŭ terminologia vidpunkto. (l. Raporton al la 18-a UK.)

IV. Tasko de Akademio kaj L.K. Estas redaktita kaj aprobita de L.K. la sekvanta deklaro pri la rolo de L.K.: «La tasko de L.K. estas zorgi pri la konservado de la fundamentaj principoj de la lingvo kaj kontroli ĝian evolucion. Ĝi do esploras ĉiujn lingvajn demandojn, kaj solvas ilin laŭ la suprediritaj principoj. Neniel la Fundamento kaj la Lingva Komitato povas esti baro por la normala evoluo de la lingvo, kiun ili kontraŭe certigas.

La Akademio esploras ĉiujn demandojn elektitajn de ĝi mem aŭ senditajn de ĝiaj komisionoj, aŭ prezentitajn de almenaŭ 5 L.K.-anoj. Se pli ol unu triono de la komitato malaprobas decidon de la Akademio, ĝi estas denove pridiskutata de la Akademio.

V. Naciaj Subkomitatoj. Devus esti organizita en ĉiu lando Nacia Subkomitato, kies mem­broj estas la L.K.-anoj de tiu lando, kaj kies tasko estas esplori la verkojn aperintajn en la lando, sendi rimarkojn al aŭtoro, elĉerpi interesajn ekstraktojn el tiuj rimarkoj por «Oficiala Bulteno», kaj eventuale fari proponojn al Akademio. Tiuj komitatoj povas ankaŭ helpi la propagandajn societojn por organizo de ekzamenoj kaj diplomoj.

En 1912 ekzistis tiaj komitatoj en Danujo, Francujo, Germanujo, Hispanujo, Italujo, Rusujo, Usono, Finnlando, Flandrujo, Katalunujo, Meksikujo, Nederlando, Svisujo. Dum la milito ili malaperis. En 1924 la prezidanto de Akademio esprimis la deziron, ke ili estu restarigitaj por prepari laboron de L.K. De 1925 franca kaj germana subkomitatoj restarigis, sed ili preskaŭ nenion faris pro malfacileco organizi tian laboron.

VI. Korespondantoj. Akademio havas la rajton elekti eĉ ekster la L.K., se bezone, Akademiajn Korespondantojn, kiam mankas kompetentulo en la L.K., pri lingvo ne sufiĉe aŭ tute ne reprezentata, aŭ pri fako necesiganta specialan lingvan kompetentecon. En 1933 estis korespondantoj por teknikaj vortaroj, kaj la lingvoj rusa, kataluna, ladina, pola, portugala.

VII. Premioj. Akademio rekompencas verkojn rimarkindajn laŭ la stilo. Pri tiuj verkoj ĝi decidas laŭ proponoj de speciala komisiono. Nur la membroj de L K. povas prezenti tiajn verkojn. La komisiono estis unue prezidata de Cart, poste de Privat. Listo de la premiitaj verkoj de 1914 ĝis 1928 estas publikigita en la Raporto de la prezidanto de Akademio al UK de 1929.

VIII. Financoj. Ĉiujare estas prezentata al U.K. la kalkuloj de la Akademio. La enspezoj konsistas el donacoj de E-istoj (en 1930 200 Sv. Fr.) kaj subvenco de ICK: (500 Sv. Fr.); elspezoj konsistas el poŝtelspezoj, presaĵoj, salajro de sekretario. La buĝeto estas ĉ. 1000 sv. fr. ĉiujare.

IX. Membro. En 1905 estis unue elektitaj pli ol cent membroj de L.K., kaj en 1908 12 Akademianoj, nome: Boirac, Bein, Cart, Grabowski, Moch, Saussure, Nylen, Mybs, Villanueva, Evstifejeff kaj Wackrill; Boirac estis elektita prezidanto. Post lia morto en 1917, Cart fariĝis prez. Warden anstataŭis lin en 1931, kaj post Warden Rollet de l’ Isle fariĝis prez. en 1933.

Nun la Akademianoj estas: Isbrü­cker, Aymonier, Lippmann, Rollet d l’ Isle, Migliorini, Nylen, Belmont, Bastien, Stamatiadis, Bennemann, Baghy, Inglada, Cseh, Setäla, W. Bailey, Corret.

En la L.K. estas reprezentataj la lingvoj (la sekvanta nombro estas tiu de iliaj reprezentantoj):

Angla, 11; franca, 19; germana, 16; rusa, 11; pola, 7; hispana, 5; itala, 6: armena, 1; bulgara, 1; ĉeĥa, 5; dana, 1; estona, 1; finna, 1; flandra, 2; greka, 1; hebrea, 3; holanda, 5; hungara, 5; ĥina, 1; japana, 3; kataluna, 6; ladina, 1; litova, 1; norvega, 2; persa, 1; portugala, 4; rumana, 1; sve­da, 3. Entute 28 lingvoj kaj 124 anoj. (Stato en 1934.)

X. Publikigaĵoj. De 1923 ĉiu­jare estas publikigita jarlibro entenanta la Regularon de la L.K. kaj de la Akademio, kaj la liston de Akademianoj kaj L.K.-anoj, tiuj lastaj estas ankaŭ grupigitaj laŭ lingvoj.

Ĝis 1914 la cirkuleroj kaj dokumentoj de la Lingvaj Institucioj estis publikigitaj en Oficiala Gazeto de la Pariza Centra Oficejo. Nur per tiu gazeto kaj per la ĉiu­jaraj Raportoj de la Prezidanto kaj de la Direktoroj de la Laboraj Sekcioj, la E-istaro sciiĝis pri la laboroj de L.K. kaj de Akademio.

En 1929 prez. Cart decidis publikigi Oficialan Bultenon, kiu entenos oficialajn dokumentojn kaj, se eble, artikolojn pri E laŭ metodo severe lingvistika. Ĝi estis sendata senpage al la L.K.-anoj, interŝanĝe al E-gazet­o , kaj al la ne-L.K.-anoj, kiuj pagoj ĉiujare almenaŭ 5 sv. fr. Numeroj aperis en 1929, febr. 30, — junio 30, — aprilo kaj junio 1931.

Ĉiujare la prezidanto kaj la direktoroj de la Laboraj Sekcioj prezentas al UK raportojn pri la laboroj efektivigitaj de la antaŭa kongreso, tiuj raportoj estas publikigitaj en la dokumentaro de la UK-j.

XI. Delegacio. En historio de L.K. devas esti menciataj gravaj okazintaĵoj, kiuj preskaŭ endanĝerigis nian movadon, kiun savis la neŝance­liĝa fideleco de la Akademio (v. delegacio). — ROLLET de l’ ISLE.

Lingvo Internacia. Oficiala organo de Helena EA. Fondita en 1928. Formato 24×17. Aperas ĉefe en greka lingvo. Red. d-ro A. Stamatiadis.

Lingvo Internacia. Monata gazeto en E. Post la ĉeso de «La E-isto» V. Langlet, univ. studento dum vizito ĉe VI. Gernet en Odessa (Rusujo) je la somerfino de 1895 interkonsentis kun li, ke ili solvu la urĝan problemon de E-gazeto tiel, ke nova gazeto, L.I. estos eldonata de la K1u­bo E-ista en Uppsala kun Gernet kiel ĉefa redaktoro kaj financa direktoro. La prova n-ro aperis en 1895, kaj de 1896 ĝi aperis kiel 16-paĝa monata organo. Komence Gernet-helpata de Langlet prizorgis la redaktadon ĉiuj presprovaĵoj estis sendataj al Odessa, kio kaŭzis tempoperdojn kaj malfruiĝojn. De aŭtuno 1897 post kelke da malfruiĝoj P. Nylén, tiama vicprez. de la Uppsala Klubo prenis sur sin petite de Gernet, la redaktadon kaj prizorgis ĝin ĝis fino de 1898. Dum la komenco de 1899 L.I. ne aperis pro manko de mono. Tiam Hj. Bäck­ström en Lulea (Sved-) proponis sian helpon kiel eld. kaj adm., pro kio L.I. aperis dum la dua duonjaro de 1899 per po du 8-paĝaj n-roj en ĉiu monato, ankoraŭ presata en Uppsala kaj red. de Nylén. Komence de 1900 la presadon kaj dissendadon prenis sur sin la presisto Paŭlo Lengyel en Szekszard (Hungarujo), nova vigla kaj energia E-isto. Nylén restis red. dum tiu jaro kaj dum grand­parto de la sekvinta, sed en sept. tute lasis la redaktorecon, kiun heredis post kelktempa red. ofico de Lengyel P. Fruictier en Paris. En sept. 1904 L.I. kune kun Lengyel trans­migris ankaŭ al Paris, kie ĝi vivis ĝis la milito de 1907 majstre redaktata de Th. Cart. — P. NYLÉN.