Выбрать главу

Pri la periodo de L.I. en Paris l. la artikolon «Francujo» (p: 148.), en kiu la aŭtoro tamen tro severe juĝas pri la rolo de Th. Cart kaj de L.I. Formatoj estis 22×15, 25×20 kaj 21×13. Laŭ la «Katalogo de la E-Gazetaro» entute 252 kajeroj sur 6 74 p.

Lingvo Internacia (historia skizo). v. Int. lingvo

Lingvo Libro v. Literatura Mondo.

Lingvo Stilo Formo. Studoj de Kalocsay. 1931, 144 p. Enhavo: E-a Vort­farado; La evoluo de nia poezia lingvo; Sendemandaj respondoj; La E-a rimo; E-a elparolo; Pri la E-a ritmo; Klasika ritmo en E; La mezepoka E.

Linnebank H., nederlandano, katolika pastro. Nask. 1875, mortis 13 apr. 1927. Kunfond. kaj estrarano de NKEL. Paroladoj, artikoloj; aŭtoro de broŝu­ro Kvin jaroj de E.

Linse Otto, germano, d-ro, sindiko de industria ligo, magistratano de Frankfurt a. M. Nask. 27 febr. 1879 en Aachen, mortis 20 apr. 1932 en F. Laboris multe por E ankaŭ en Kö­nigsberg Vogtland, Kattowitz kaj F. Gvidis kursojn. Kunlaboris al E (UEA).

Lippmann (lipman) Walter, germano, d-ro jura, advokato kaj prokuroro. Nask. 13 okt. 1895 en Leipzig. Multspeca prop. laboro ekde 1908, instruado, paroladoj, societa laboro. LK kaj dir. de la gramatika sekcio de la Akademio. Multaj artikoloj, precipe gramatikaj kaj literaturaj en E gazetoj. Tradukis literaturaĵojn, kunlaboris (plej ofte per kontrolado de manuskrip­toj) en multaj literaturaj, gramatikaj ka vortaraj verkoj. Trad. la Z-an verkon Lingvaj Respondoj al G, 1921; La refleksiva pronomo en E, 1927; Raportoj de la Gramatika Sekcio de la Akademio (ekde 1924) kutime kun disertacioj pri lingvaj problemoj.

Lisac N., poŝtoficisto en Sarajevo (Jugosl.). En 1930 eldonis kaj red. la gazeton Monda Kuriero. ­

Lishman (liŝmn) Richard, anglo, eks­lernejestro. Nask. 25. nov. 1850 en Newcastle-on Tyne. Hon. prez. de Nordorienta EF. Dum kelkaj jaroj instruis E-kursojn.

Lisiĉnik Ida, sovetianino, hebreino. Nask. 1898 en Kiev, finis jurinstituton 1920 kaj instituton de eksterrilatoj 1924. Aktiva E-istino de 1912. Komitatanino kaj poste prez. de ES en Kiev. Kunaranĝis la 2-an tutruslandan kongreson en Kiev 1913. Dir. de Kieva E-instituto 1918- De 1926 loĝas en Sebastopol (Krimeo), tie iniciatis grandan laboron pri organizo de vasta kolektiva int. E-korespondado sub aŭspicioj de la loka ĵurnalo «Majak Kommuny». Riĉan sperton de tiu laboro ŝi rakontis en ruslingva libro «K-do Mac Millan al K-do Satov», 1933.

Litauer Józef, polo, advokato. Nask. 7 jan. 1894 en Lodz. Kunlaboranto de ĉiutaga organo de la pola socialista partio. Kunfond. de ER «Konkordo» en Varsovio. Gen. sekr. kaj prezidinto de LEA «Lahoro» en P-ujo. Gen. sekr. (ĝis 1931) de Int. S. de E-Juristoj. Dum la milito sekr. de E-ista Amikaro en Lyon (Francujo).

Literatura Mondo. Neŭtrala literatur-arta revuo aperanta en Budapest. Ĝia fondinto estis d-ro T. Schwartz, kiu eldonis la revuon kaj estis ĝia resp. red. de okt. 1922 ĝis sept. 1924. Poste la eldonon transprenis Hungara E-Instituto, resp. ĝia gvidanto d-ro V. Toth. La revuo ĉesis aperi en apr. 1926. Ĝiaj redaktoroj estis en tiu ĉi unua periodo d-ro K. Kalocsa kaj J. Baghy. La revuon refondis en jan. 1931 V. Bleier, kiu fariĝis la eldonisto kaj administranto de L.M. Ĉefred. estis denove K. Kalocsay kaj J. Baghy, respondeca red. K. Bodó kaj red. d-ro F. Szilagyi kaj L. Totsche. Baghy eksiĝis en jan 1933 pro personaj kaj principaj motivoj. LM havas la plej internacian kunlaborantaron, eĉ de ekstrema oriento. Plej ŝatataj estas ĝiaj observoj kaj objektive det­alaj kritikoj kaj la naciaj numeroj, el kiuj aperis ĝis nun la estona, pola, ĉeĥa, jugoslava, latva, sveda. LM estas ankaŭ la debutejo de la nova poetogeneracio. La formato estis ĉiam la sama: 30×23. En la unua periodo aperis entute 838 p., en la dua 830 p. (sen la aldonaĵoj). En 1933 la recenza kaj lingva enhavo aperis en la aldonaĵo: «Biblio­grafia Gazeto» (72 p.), de jan 1934 tiu ĉi kvaronjaraĵo havas la titolon: «Lingvo Libro». L.M. aperis ĉian en arta eksteraĵo kun multaj ilustraĵoj. Entute: la revuo havas ne facile takseblan signifon en la historio de la E-a literaturo. ­En la dua periodo L M estas ankaŭ la plej aktiva E-eldonejo. Lia celo de la eldonejo estas helpi la eldonon de la unuaj verkoj de novaj verkistoj kaj tiurimede kreskigi la originalan literaturon samtempe donante signifan kvanton da tradukita literaturo. Dum la kvar jaroj de ĝia ekzistado ĝi aperigis 43 diversgrandajn verkojn kun paĝonombro 7600 kaj vendoprezo de 185 svfr. En 1933 ĝi fondis la Asocion de Esperantistaj Libro-Amikoj. Inter la verkoj donitaj de LM ni trovas ĉiujn verkojn de Kalocsay, la originalajn verkojn de Engholm, la unuajn originalajn verkojn en libroformo de Totsche, Weinhengst, Aisberg, Adamson, la unuan arthistorion en nia lingvo, ĉi tiun Enciklopedion. La programo por 1935 antaŭvidas 15 verkojn en proks. 5000 paĝoj. La eldonaĵoj de la firmo elstaras ankaŭ pro ilia plaĉa ekstero kaj nepre altnivela enhavo, senriproĉa stilo. Laŭ aserto de kelkaj kritikistoj la eldonejo vartas la neologismajn verkistojn. Tian aserton senbazigas la fakto, ke krom en la verkoj de Baghy, Kalocsay kaj Totsche inter la aliaj verkistoj oni apenaŭ povas trovi iujn, kiuj uzas neologismojn. La eldonejon gvidas de la fondo V. Bleier kaj de tiu tempo laboras por ĝi la Pestvidéki Nyomda Vác. (Presejo apud Buda­st en Vác.) Pri la aktiveco kaj laboro de la entrepreno bone informas nin ĝia katalogo senpaga, eldonita en 1934. Ĝi estas la plej bela kaj plej impona el ĉiuj tiuspecaj presaĵoj.

Literaturo. Tutmonda Gazeto E-a, London. Ĝi ne nur enhavis modelan literaturon (ĉefe anglan kaj el ĝi precipe verkojn de Ŝekspir), sed ankaŭ tre bonan lingvan fakon kaj lit. fakon kun recenzoj de novaj verkoj. Red. estis ano de la «Brita Literatura kaj Debata Societo», precipe B. Long kaj F.R. Shelton — Vol. 1: jan-marto 1919 okt.-dec. 1920, 8 kajeroj 8×IV+192 p. Vol. 2: jan-marto 1921 okt-dec. 1922, 8 kajeroj 8×IV entute 224 p. Vol. 3: jan-marto 1923 okt.-nov. 1924, 8 kajeroj 8×IV+192 p. Vol. 9: jan-marto okt-dec. 1925, 4 kajeroj 4×IV+96 p. 18×12. — En okt. 1930 aperis la 1-a n-ro de alia L. en Malmö, IV+18 25×17. Sed post interkonsento kun LM ĝi tuj ĉesis aperi. — P. TARNOW

Literaturo. (Tradukaĵoj.) La unuaj provoj traduki Iiteraturaĵojn en E-n havis plej ofte la karakteron de lernejekzerco; la verkintoj sendis siajn manuskriptojn al Z (tiam ĉefredaktoro de La E-isto) kiu, antaŭ ol aperigi ilin en la gazeto, korektis erarojn stilajn kaj gramatikajn. Multaj el la regulaj kontribuantoj al la gazeto dum tiu periodo (1889–95) iĝis ĝenerale konataj pro sia tradukagado; inter ili troviĝis Grabowski, de Wahl, Devjat­nin, Kofman kaj L.E. Meier.

Ĝis 1904 aperis libroforme nur malmultaj tradukoj, ĉar la E-scianta publiko estis tro malgranda. Plej interesaj el la ĝis tiam aperintaj verkoj estas: La Gefratoj (Goethe) kaj La Neĝa Blovado (Puŝkin) de Grabowski; Hamleto (Shakespeare) de Z, Demono (Lermontov) kaj Boris Godunov (Puŝkin) de Devjatnin; Iliado (Homer) kaj Kain (Byron) de Kofman; Princino Mary (Lermontov) de Wahl. En tiu tempo oni plej ofte tradukis el lingvoj rusa, pola kaj germana: afero klarigebla per tio, ke tiuj estis la gepatraj lingvoj de la plimultaj E-istoj.

Kun la plivastiĝado de la E-movado kaj la sekva plioftiĝo de int. renkontiĝoj, plivastiĝis kaj plioftiĝis ankaŭ la tradukoj el la naciaj literaturoj. Sur la titolpaĝoj aperis novaj nomoj — Pujula, Inglada, Bicknell, Kotzin, Cederblad, Lengyel, Hodler, Meyer, Noel, Motteau, Roksano, Vallienne. Plimultiĝis klasikaj verkoj el la okcidenteŭropaj literaturoj; reprezentiĝis Shakespeare per La Ventego (trad. Motteau), Julio Cezaro (Lambert), Makbeto (Lambert); Ma­caulay — Horacio (Bicknell) — Tennyson - Gvinevero (Bicknell); Molière - L’ Avarulo (Meyer), Edziĝo Kontraŭvola (Dufeu­trel), Don Juan (Boirac), Geor­go Dandin (Z); Conscience Blinda Rozo (van Metekebeke kaj van Hove), Rike-Tikke-Tak (Ma­ria Posenaer), Kion patrino povas suferi (Schoofs); Racine - At­halie kaj Esther (Noei), Pré­vost - Manon Lescaut (Vallienne); Goethe - Ifigenio en Taŭrido (Z); Schiller - La Rabistoj (Z), Wilhelm Tell (L.E. Meier); Grimm - Elektitaj Fa­beloj (Kabe). Krome aperis pluraj verkoj (verketoj) de Musset, Maupassant, Balzac, Vigny , kaj aliaj tiaj mondkonataj verkistoj.