Выбрать главу

Post vojaĝo mensa trans la Pacifikan Oceanon kaj Amerikon, ni atingas la laborejon de la usonano Payson, kiu dum la lastaj jaroj de sia vivo tre fervore tradukis el angla lingvo: La Rozujo Ĉiumiljara kaj Palaco de Danĝero de Wagnalls, Mimi de Giesy, Luno de Israel de Rider Haggard (kunlabore kun Butler) kaj plurajn aliajn verkojn.

Lasta rigardo ĵetita sur la eŭropan laborkampon videbligas faskon da tradukoj el dek unu lingvoj; el la angla venis La Dormanto Vekiĝas (H.G. Wells — Millward), Jane Eyre (Charlotte Bronte — Bulthuis); el la flandra - Pallieter (Timmermans — Jan van Schoor), Servokapabla - Marcus Tybout (Eekhoud — Bergiers); el la franca - Kandid (Voltaire — Lanti), La Mizantropo (Molière — Boucon), Bareluloj kaj Fadenuloj (Maurois — Berna Fabo) — el germana - En Okcidento Nenio Nova (Remarque — Kvar), La Vojo Returne (Remarque — Berger), La Hirundlibro (Ernst Toller — H. Wolff), La Okuloj de la Eterna Frato (Stefan Zweig­t — I. Wolff), Romaj Elegioj kaj La Taglibro (Goethe — Kalocsay) ; el la holanda - Akbar (Limburg–Brouger — Isbrücker kaj Ziermans), Gysbreght van Aemstel (van den Vondel — Isbrücker); el la itala - Historio de Kristo (Papini ­Anonima), Infero (Dante — Kalocsay), Pinokjo (Collodi — Marchesi); el la kroata - La Morto de Smail-Aga Cengijiĉ (Mazuraniĉ — M. Spicer); el la juda - La Sorĉistino el Kastilio (Ŝalom-Asch — Lejzerowicz); el la hebrea- Merkado la Azenp­elisto (Naum Jeruŝalmi — Leono Vienano); el la rusa - Ruĝa Stelo (Bogdanov) kaj Per Voĉo Plena (Majakovskij), poemaroj tradukitaj de Rublov, Hohlov, Nekrasov, k a., Eŭgeno Onegin (Puŝkin — Nekras­ov); el la sveda - Per Balono al la Poluso (Andree, Strindberg, Fraenkel — Engholm), Tra Sovaĝa Kamĉatko (Bergman — Gerdman). La Mono de Sinjoro Arne (Selma Lagerlof — Engholm.)

(Originalaj verkoj). Estas memkompreneble, ke dum la fruaj jaroj la verkistoj ne tiom aktivis sur la kampo de originala literaturo kiom sur tiu de la tradukita; por tiaj tradukoj, kiaj eliris tiuepoke, oni ne ĉiam konsideris necesa la verkistan talenton: bezonata estis nur iagrada pos­edo de la lingvo kaj iom da libera tempo.

La unuaj provoj de originala verkado estis tiuj de Z mem., kiu en sia Unua Libro (1887) publikigis siajn poemojn Mia Penso kaj Ho, mia kor’!, el kiuj la unua estas gemo de nia poezio. En la fruaj numeroj de La E-isto presiĝis originalaĵoj de L.E. Meier, Grohn, Fez (Felix Zamenhof), kaj Goldberg. En 1896 aperis la unua aparte presita poemo: Nevola Mortiginto de Devjatnin. En la se­rio Biblioteko de la LI sekvis la prozaj verkoj Kraljeviĉ Marko (M. Abesgus), El la Vivo de la E-istoj (V. Stankeviĉ), En la Brikejo (J. Wasniewski), kaj Du Mirrakontoj (O. Zeidlitz). La Fundamenta Krestomatio unue eldonita en 1903, enhavis krom originalaj poemoj de Z, ankaŭ verkojn de aliaj E-istoj; la materialo grand­aparte jam aperis dise en la kajeroj de La E-isto kaj ĝia anstataŭinto Lingvo Int.

La Kongreso en Bulonjo (1905) antaŭis grandan progreson en la literaturo originala; aperis Du Rakontoj (Rothau), Urso — En Montoj (Sentis); Sep Rakontoj (Ivan Malfeliĉulo), kaj la poemaroj Versaĵareto (Dombrowski), Verdaj Fajreroj (Frenkel). Al franca kuracisto, d-ro Vallienne, ni ŝuldas la unuan originalan E-an romanon, Kastelo de Prelongo (1907); ĝi temas pri la rilatoj inter la membroj de franca nobela familio kaj ĝiaj servistoj. En la sekvanta jaro Vallienne, kiu devis forlasi sian profesian karieron pro malbona sanstato, aperigis duan romanon Ĉu Li? Ambaŭ verkoj estas tre interesaj; ilian lingvan neperfektecon oni devas ne tro atenti, ĉar memorendas, ke Vallienne estis pionira verkisto en periodo, kiam la ĝenerala lingva nivelo estis ankoraŭ malalta.

Al la kresko de la antaŭmilita poezio kontribuis precipe poloj Elski kaj Elska (Unuaj Agordoj — 1910), ĉeĥo Stanislav Schulhof (Per Espero al Despero, Kion la Vivo Alportis - 1911; Aŭtunaj Floroj — 1912), sviso Edmond Privat (Tra l’ Silento — 1912), polo Juliusz Kriss (Melodioj de l’ Nokto — 1914) kaj Charles Bicknell, anglo loĝinta longe en Italujo, kiu kontribuadis poemojn al pluraj gazetoj. Tiuj ĉi poetoj ofte montris sin alte inspintaj, sed la teknikaj mankoj de iliaj verkoj kelkfoje iom deprenas de ilia poezia efiko.

Marie Hankel kaj Roksano (Jane Flourens), du el la malmultaj E-istaj verkistinoj, aperigis respektive Sableroj (1911) kaj La Senlaca Sinofero (1912); ĉi tiuj verkoj tamen havas intereson sole historian. Post la romanoj de Vallienne sekvis du verkoj de H.A. Luyken Paŭlo Debenham kaj Mirinda Amo; ili atestas pri verkisto kompetenta, sed tro ema krude propagandi en sia literaturaj kreaĵoj tiajn ideojn, kiaj malplaĉas al nekristanaj legantoj. Tute malsimilan humoron naskas la sprita rakonto de John Merchant - Tri Angloj Alilande — kiu, pretendante nenian literaturan valoron, konvene prezentis al la mondo la kernon de angla humuro. Tria anglo, Richard Sharpe, aperigis en 1913 aŭtobiografian verkon Travivaĵoj de Ro Ŝo.

Dum la mondmilito preskaŭ ĉesis la verkado en E; solaj atentindaj verkoj de tiu periodo estis la poemaro La Dorna Karesilo de Bela Manto (Boris Mirski) kaj, pli grave, la filozofia romano Nova Sento de Tagulo (H. Hyams). En ĉi lasta verko utopia, la aŭtoro eksponis sian vivfilozofion, konsistantan el ideoj socia­lismaj, teozofiaj, vegetaranaj.

Baldaŭ post la militfino denove laboris la originalaj verkistoj; kaj al iliaj vicoj aliĝis ankoraŭ novaj figuroj. En Moskvo ekpoetis ruso Miĥalski sub la standardo de la klasbatalantaj E-istoj en La Nova Epoko kaj daŭrigis en la verko Prologo. En Budapest du hungaroj, Kalocsay kaj Baghy, ekpaŝis sur vojo, kiu kondukis al ŝatinda plivaloriĝo de la poezio E-a.

En 1921 aperis la unua poemaro de Kalocsay: Mondo kaj Koro; jam en tiu verketo evidentis, ke sur la kampon venis poeto, kiu pli ol liaj antaŭuloj zorgos pri la tekniko poe­zia; tamen oni sentas kelkfoje deziron, ke li ne estus repolurinta du-tri el la gemoj de tiu unua kolekto por ilin konformigi al siaj plej lastaj teorioj. Dum dek jaroj aperadis en diversaj gazetoj multaj poemoj de Kafocsay; en 1931 eldoniĝis la plena kolekto Streĉita Kordo. Kio ajn venos estonte por pliriĉigi nian poetntrezoron, ne estas antaŭvideble, ke Streĉita Kordo per tio perdos sian rajtan lokon ĉe la kapo. En ĝi oni trovas poemojn kantantajn la E-ismon, la seuiluziiĝon de la maturiĝo, la amon, la naturon, la malfeliĉon; vere rimarkinda estas la alta nivelo de tiom ampleksa verko.

Preter la Vivo (1923) kaj Pilgrimo (1926) konigis al la E­istaro Julion.,Baghy, la amatan vagabondon, la poeton de la E-ista popolo, la «kavaliron de l’ tutmonda paco». Konfesendas, ke ne ĉiam li atingas same altan gradon; kaj oni trovas en liaj poemoj pli romantikan esprimon de la emocioj ol en tiuj de lia samurbano. Liajn verkojn distingas lia profunda kompato kaj kunsento por ĉiuj viktimoj de la premanta vivo. Lian profundan sentemon, lian melankolion, lian romantikon, ĉion ĉi oni povas atribui al lia heredo kaj al la medioj en kiuj li vivis; precipe lia profesio — la dramaktora — kaj lia militista vivo lasis nepre rekoneblajn impresojn sur liaj poemoj kaj prozaj verkoj. Lia unua romano Viktimoj estas bazita sur liaj spertoj en Siberio dum la mondmilito; ĉi tiu verko iĝis eksterordinare populara ĉe la E-istoj, por kiuj ĝi okupas rolon iom similan al la rolo de la verkoj de Charles Dickens ĉe la angla popolo. En kelkaj el la noveloj de Baghy montriĝas satirtendenco, kiu iugrade kompensas la troan sentimentalecon de aliaj verkoj. Tiu maliceta flanko de lia karaktero naskis ankaŭ la longan romanon Hura! (1931), kiun la aŭtoro mem nomis grimaco; kaj en la sama jaro aperis Printempo en la Aŭtuno, verko prezentanta en alta grado lian romantikon.