Meijer K.H., nederlandano, stukisto. Kunfondinto de la unua laborista EG en Hago ka sekr.-kas. de NFLE (1911–14). Red. ties organon Arbeider E-ist. Kunlaboris al „Int. Socia Revuo“.
Melsieder (majsleder) Moritz, aŭstro-germano, policinspektoro. Prez. de EG en Linz. Kursoj ĉe la polico kaj fervojo.
Meĵdunarodnij Jazik. (Int. lingvo). Monata gazeto en rusa lingvo kaj en E. Fondita en 1925. Formato 26×18. Red. Nikolskij.
Meksiklando, Ameriko. Unuaj pioniroj estis A. Morin (franco) kaj d-ro A Vargas. Dank’ al ilia laboro en 1903 en Santa Rosa Necoxtla (Est. de Veracruz) estis fondata «Sociedad Mexicana Propagadora del E» kaj E-gazeto «La Meksika Lumturo». 16 lan. 1904 Vargas faris paroladon en ŝtata kolegio en Orizaba, poste eldonitan broŝure. En 1905 aperis EG en Gvanahuato; poste en 1907 alia societo en Gvadalahara, kie A. Gomez Cruz eldonis „E Gazeton“. En Meksikurbo estis fondata «Centra Meksika ES» kaj gazeto Verda Stelo. Ĝi laboris ĝis 1914. En 1918 dank’ al agado de inĝ. Jacinto Beltran, estis fondata societo «E-ista Amikaro», kiu laboris ĝis 1925. En 1921 aperis la revuo Arguso, eld. de M.C. Rodriguez, kiu gazeto atingis pli longan vivon kaj ĝi estis ankaŭ dissendita prop. cele. En 1926 fondiĝis «E Meksika», kiu ĝis nun laboras. Dank’ al tiuj societoj estis multaj E kursoj en diversaj lernejoj kaj ankaŭ en societoj, ekz. «Monda Instituto de Nepersona Vivo». — La ĉefaj ĵurnaloj volonte helpas al la E-prop. Pere de la du radiostacioj jam estis dissendataj E-kursoj. En la ŝtata teatro kvar fojojn oni prezentis komedietojn pri E kaj koncertojn dum 1927–30. En la lastaj tri jaroj la movado apenaŭ progresis kaŭze de la malfacilaj cirkonstancoj de la E-istoj pro la monda krizo. — La ĉefaj E–istaj propagandistoj estis A. Morin, inĝ. Luis G. Leon, adv. Ramon Manterola, f-ino Natalia von Schenk kaj inĝ. J. Beltran (mortintaj); nunaj laborantoj: d-ro A. Vargas, Ernesto Guerra, adv. Fadrique Fernandez, Angel Luna, M.C. Rodriguez k.a. En ĉiuj ŝtatoj de la lando ekzistas kelkaj E-istoj, sed precipe izoluloj. UEA-del. en kvar urboj. M.C. RODRIGUEZ.
Melckebeke van, belgo, d-ro. Estis L.K. Trad. parton de «Paĝoj el la flandra literaturo», 1904; «Blinda rozo» de Conscience, 1906. Kunlaboris je «Int. Scienca Revuo», «Belga Sonorilo», «La Revuo», «Espero Katolika».
Melo e Sousa (melu i soza), brazilano, d-ro, prof. de historio ĉe Lernejo Pedro II, kie li instruas ankaŭ E-n. Iama ĝen. sekr. de BLE, kursgvidanto, reprezentis la registaron ĉe la 6-a UK, kie li ricevis la unuan premion ĉe poezia konkurso. Publikigis plurajn prozaĵojn kaj versaĵojn.
Memortabuloj. v. Stratoj.
Menu de Ménil (mönü dö meni) (Barono) Félicien, franco, konsulo kaj muzikisto. Nask. 16 jul. 1860 en Boulogne-sur-Mer, mortis 28 marto 1930 en Neuilly (apud Paris). E-iĝis en 1901. Skribis sennombrajn artikolojn en E en preskaŭ ĉiuj gazetoj E-istaj, kaj fariĝis komitatano de SFPE. Estis dir. de „Franca E-isto“ kaj „France E iste“, ĉefred. de „La Revuo“. Li estas precipe konata kiel «la muzikisto de E». Li verkis multajn melodiojn kaj kantojn, kaj ĉiuj samideanoj konas lian muzikon de la himno „Espero“, kiu iom post iom oficialiĝis. Krome li verkis: L’ Heritage Klodarec, unuakta prop. komedio, 1906, Les prejuges contre l’ E’, 1908. „Muzika terminaro“, 1908 L.K. de 1919.
Menu de Ménil (Baronino) Sophie Marie-Aline, edzino de la antaŭa, francino. Nask. 10 dec. 1870 en Strasbourg, mortis 22 jul 1925 en Paris. Sin dediĉis varme al sociaj agadoj. Helpis al sia edzo en liaj E-aj laboroj kaj prop. Zorgis pri Kongresoj, nome pri la UK en 1907, ĉe kiu si faris paroladojn. Multe helpis al la Katolikaj Kongresoj, kaj al starigo de IKUE. Verkis: „La Morala Edukado de la popola infano“ (france kaj E-e), 1907.
Méray (mere) Charles, franco, fama matematikisto. Nask. en 1835 en Chalon-sur-Saône, mortis 2 febr. 1911 en Dijon. Li instruis pri matematiko en la Fakultato en Lyon (1866) kaj en Dijon (1867). Aŭtoro de tute originala traktato pri infinitezimala analizo, elpensinto de nova metodo por instruado de geometrio. Li hazarde eksciis pri E ĉe parolado farita en 1900 de lia kolego Lambert. Lia akra kaj penetrema spirito estis tuj frapita de la genia kreaĵo de Z. Arde li sin ĵetis en la bataladon multigante paroladojn, gazetajn artikolojn, leterojn, personajn klopodojn por diskonigi E-n en ĉiuj sciencaj rondoj: tiel li gajnis fervorajn adeptojn ne nur en la Diĵona Universitato, sed en la Scienca Akademio, en la Pariza Universitato, en la Parizaj liceoj. Li varbis generalon Sebert, kiu jam antaŭe aprobis la ideon Carlo Bourlet, Laisant, Appell, d-ron Bouchard, dekanon Recoura, rektoron Boirac, prof. Lepine, ktp. Resume li estis la granda propagandisto inter la scienculoj. En Diĵon mem li akiris la aliĝon de la Universitato, urbestraro, ktp. En 1901 li fondis kaj prezidis la Diĵonan grupon. Samjare, kun Sebert, li prezentis E-n al la Scienca Akademio. Li daŭrigis sian E-agadon ĝis la fino. Kelkaj prop. broŝuroj. L.K., 1905–10. — L. BASTIEN.
Merchant (meręnt) John, anglo, komerca direktoro. Nask. 12 jul. 1872 en Sheffield. Konsilantarano de YMCA. Prez. de Reformklubo de S. Kasisto de la fama S. Wednesday Kriketa Klubo. Prez. de SEA dum 14 jaroj. Prez. de EF de Yorkshire, 1921. Prez. de BEA, 1922–31; nun hon. prez. Prez. de ICK de 1928 ĝis 1933. Verkis: „Tri Angloj Alilande“, 1912; „Jozefo Rhodes kaj la fruaj tagoj de E en Anglujo“, 1923; „Kompatinda Klem“, 1931. Entute: grava kaj persista laborado por E.
Merckens Marcel, franco. Nask. 1873, mortis 1911. Estis sekr. de la „Lingvo Int.“, kunverkis F-E vortaron, trad. „La Vendetta“ de Balzac. (UEA, 1927).
Merkado la azenpelisto. Romano de Naum Jeruŝalmi, el la moderna hebrea trad. Levi Wiener (Leono Vienano). 1933, 140 p. Scenejo en Palestino, tempo: la mondmilito, rakonto: interesa, lingvo: facila. «Historio, kie la kredoj, la familiaj praa tradicioj, eĉ la superstiĉo ludas gravan rolon dum ankaŭ intervenas epizodoj de la granda milito en Palestino. Tre agrabla legaĵo.» (G.S. E, 1933 p : 168).
Merrick (merik) William Percy, anglo. Nask. 2 nov. 1868 en Shepperton. Kolektis tradiciaĵojn. E-istiĝis en 1903. Propagandas inter blinduloj. Kas. de la gazeto E-a Ligilo.
Mesny (meni) René, franco, eksoficiro marista, prof. ĉe la Supera Elektra Lernejo en Paris. Nask. 19 jul. 1874 en Brest. Laboras super teorio kaj aplikadoj de radio; altvalora scienculo, faris i.a. gravajn laborojn pri uzo de radio por determini la pozicion de ŝipo sur maro per mallongaj ondoj. E-iĝis 1902. Provis fondi E-istan Maristan Ligon, 1907- Komitatano de la Pariza Grupo. Prez. la «Radio-Club E-iste de Fr». Kunlaboris en „Int. Scienca Revuo“. Redaktas la E-ajn resumojn en la «Bulletin de la Société Française des Electriciens.»
Mestan (meŝtan) Franz de Paula, aŭstriano, pastro, dum 18 jaroj provincialo de l’ ordeno de piaristoj por Aŭstrujo, konsistoria konsilisto en Krems. Nask. 1 apr. 1865 en Hlinsko (nun ĈSR). Multe laboris en la E–movado. Estis prez. de IKUE kaj Kat. Unuiĝo E, Wien, vicprez. de AED, komisaro de ŝtata Ekzamen-komisiono de E, Wien. Li verkis „Tabeloj por intua instruado de E“, aprobitaj de l’ ministerio por instruaferoj, krome „E. preĝareto“, multe uzata.