Выбрать главу

Intenca manko estas, ke ni ne pritraktis vaste aliajn lingvojn artefaritajn, sed prezentis ilin nur skize kaj tute ne komplete. La verko ja estas ne enciklopedio de mondolingvoj, sed Enciklopedio de Esperanto.

Mankhava estas la bildmaterialo, kvankam ĝi entenas kvanton ne troreblan en ĉiuj gazetoj, historiaj libroj kaj albumoj kune. Tamen, ĝi ŝajnas ankoraŭ nekontentiga. Dua eldono, espereble baldaŭa, certe pliperfektiĝos ĉi-rilate.

Oni povus riproĉi, ke la amplekso de artikoloj ofte ne estas proporcia, ekzemple kelkaj landoj aŭ personoj estas pli koncize prezentitaj ol aliaj eble pli gravaj. Ties kaŭzo estas, ke diversaj kunlaborantoj diverskvante transpasis la limojn de amplekso fiksita al ili, kaj, se la artikolo estis interesa, ni ne volis ĝin kripligi por malpli gravaj konsideroj. Aliflanke, se la kunlaboranto ne transpasis la limojn (kiel ekz. en la artikoloj pri Britujo), liaj artikoloj nun relative ŝajnas tro mallongaj. La longo de la artikolo do tute ne mezuras la gravecon de temo aŭ persono.

Malgraŭ zorga serĉado kaj kribrado, eble kelkaj artikoloj ŝajnos superfluaj, dum kelkaj necesaj eble mankas. La mankojn eventuale kompensos eldonota suplemento.

Ĉe kunlaboro de multaj personoj ne estas eviteblaj kelkaj opinio-diferencoj. Ne ĉiun opinion ni aprobas senrezerve, sed en subskribitaj artikotoj ni devis respekti la konvinkiĝon de la kunlaboranto.

Kompreneble ne ĉiuj artikoloj estas verkitaj egale interese. Ofte mankis al ni tempo por akiri ion pli verve skribitan kaj ni devis tion lasi por la dua eldono.

Sed antaŭ ol severe kritiki, bonvolu konsideri la neimageblajn malfacilaĵojn. Vere, en multaj kampoj la laboro estis nura kompilo kaj resumo el ekzistantaj verkoj, precipe la internacia historio de la movado kaj la lingvaj pritraktoj estas troveblaj ankaŭ aliloke en vere bonaj verkoj. Tamen, ankaŭ en tiuj fakoj oni trovos multajn interesajn detalojn, precipe pri la E-laboro en diversaj profesioj, pri kiu ni havis ĝis nun nur tre nekontentigajn informojn. Kaj en multaj kampoj ni devis fari esplorojn tute sen antaŭa bazo, ekzemple pri la naciaj historioj de la movado, aŭ pri 1a biografioj, kiuj prezentas la vivon de proksimume 1500 esperantistoj.

Rubriketoj pri ĉ. 450 libroj kontentigos ĉefe la libroamantojn. Ni zorge studis la tutan librotrezoron de Esperanto kaj preskaŭ ĉiuj iom gravaj libroj estas prezentitaj kun la plej necesaj bibliografiaj indikoj kaj krome, kun koncizaj sciigoj pri la speco kaj enhavo. Ĉe la plimulto ni ĉerpis la karakterizajn notojn el recenzoj, aperintaj en la gazetaro. Tio havas la utilon, ke esploranto povas reiri al la fonto kaj tie trovi pluajn detalojn pri la libroj. Ĉar ni aldonas ankaŭ la biografiojn de niaj verkistoj, kun la listo de iliaj verkoj, kaj ofte ankaŭ kun komentarioj kaj valorjuĝoj, kaj ĉar ni resumas en aparta arfikolo pri la historio de la Esperanta literaturo, la Enciklopedio povas esti rigardata ankaŭ kiel taŭga anstataŭanto de ĝis nun ne aperinta literatura manlibro de Esperanto.

Ĉe la lingvaj artikoloj ni klopodis je plejebla grado de objektiveco. Ĉe kelkaj artikoloj troviĝas noto kontraŭdiranta al la artikolo mem, el la plumo de alia kunlaboranto. Tiam temas pri aferoj nedeciditaj: la leganto devas mem formi al si opinion.

Pri neologismoj ni ekstreme ŝparis, eĉ vortoj «duonoficialaj» de la Plena Vortaro estas nur malofte troveblaj. Se kelkaj neoficialaj vortoj englitis tie kaj tie, tio okazis nur pro preterrigardo. La vorton Nipono anstataŭ Japanujo ni uzis devigitaj de neceso: la artikolo pri Japanujo ne alvenis ĝis la fermo de la unua volumo.

La redaktoroj zorgis plej atente, ke ĉiuj detaloj estu fidindaj kaj forigis el la artikoloj ĉion, pri kies fidindeco ili havis dubojn. Estis malfacila tasko, ĉar oni ne povis kontroli la ĝustecon de ĉiuj okazintaĵoj, ciferoj kaj nomoj. Se estis eble, ni donis ĉe la fino de la artikolo fontindikon por trovi facile pli ampleksajn informojn pri la pritraktita temo.

Ĉe la aranĝo de la teksto kaj bildoj ni klopodis laŭeble, ke ĉiu materialo estu trovebla facile, sen multe da serĉado. Tion espereble multe prihelpos la detalaj indeksoj, troveblaj en la fino de la dua volumo.

Ni tre atentis ankaŭ tion, ke ni donas la verkon ne sole al homoj kun universitata klereco. Tial ni prezentas la materialon en simpla kaj facila stilo, bone komprenebla ankaŭ al komencantoj.

Ni esperas, ke la preso ĝenerale kontentigos la legantaron. Estas ja kelkaj bildoj ne sufiĉe klaraj; pri tio kulpas ne la presejo, sed tio, ke ni devis reprodukti jam origine malklarajn represaĵojn.

Kaj la malbenitaj preseraroj? Jes, malgraŭ okfoja tralego ni ne povis ekstermi ĉiujn. La liston de la plej gravaj ni donos je la fino de la dua volumo. Ĉi tie ni danku aparte s-anojn M.C. Butler kaj T. Indra pro la atentega legado kaj donitaj konsiloj.

La redaktado de tiel multpretenda verko ne estus ebla sen multaj kapablaj kunlaborantoj. Ilian liston oni legu sur aparta loko. Ĉiuj el ili meritas ne nur nian dankon, sed ankaŭ dankon de la tuta esperantistaro. En la unua vico staras: s-roj L. Bastien, G.P. de Bruin, M.C. Butler, K. Kalocsay, T. Indra, P. Tarnow kaj E. Wiesenfeld. Aparta ĝojo povas esti por ĉiu adepto de la Zamenhofa lingvo, ke en la portado, de la brikoj al tiu ĉi granda koustruaĵo partoprenis esperantistoj el ĉiuj mondkonceptoj.

Tiu partoprenado estas necesa ankaŭ post la apero de la Enciklopedio. Ni jam diris, ke nia pleja klopodo estis: resti objektiva kaj eviti mankojn. Sed, por sukcesi pri tio, ni bezonas la laboron de ĉiu esperantisto, leganta tiun ĉi verkon. Ni ĉi tie petas ĉiun interesiĝanton, alsendi al ni la rimarkojn pri la verko kaj ni danke notos ĉiun kritikon, kiu donos al ni eblon por plibonigi ĝin per suplemento aŭ en eventuala dua eldono.

Ni ne povas ne paroli ĉi tie pri la eldonejo, faranta per tiu ĉi libro la plej grandan ĝisnunan eldonistan fortostreĉon en E-ujo. Tion ĉi povis riski nur kun la plej firma kredo je la forto kaj estonteco de nia movado. Kaj ni devas mencii ankaŭ tiun milon da entuziasmaj, literaturŝatantaj esperantistoj, kiuj je la unua voko de la eldonaĵo ariĝis en Asocion por helpi kaj ebligi la eldonon de verkoj, kia estas la jena.

Enciklopedio de Esperanto kreiĝis el entuziasma, sindona kunlaboro de Esperantistoj el ĉiuj tendencoj, el senlaca, kelkjara laborado de ĝiaj redaktoroj kaj el entuziasma, pacienca helpemo de multaj centoj da simplaj Esperantistoj-soldatoj. Tia laboro, la rezulto de tia laboro devas ŝveligi en nia brusto memfidon, fidelecon al movado, kiu havas malgraŭ sia juneco, tiom ampleksan pasintecon. La legado pri la laboro de niaj unuaj pioniroj, la malfacilaĵoj de la laboro en la unuaj tempoj, la faritaj kaj atingitaj rezultoj, kiujn ni povas ĝuste taksi nur post komparo de la tiama kaj nuna situacio, donas al ni forton por daŭrigi la komencitan vojon ĝis la triumfa venko.

Enciklopedio de Esperanto! Tiu titolo impresas iel scienceme kaj seke. Tamen: ĝi rakontas al ni pri suferado, batalado, penado de niaj unuaj pioniroj, pri luktoj, laciĝoj kaj reaspiroj, pri florado kaj «velkantaj folioj», pri fideluloj kaj perfidoj, pri malvenkoj kaj triumfoj — kaj, sub la impreso de ĉio ĉi, oni sentas kvazaŭ legi grandegan epopeon: la entuziasmigan epopeon de nia movado de «esperantoj».

Se nia fortostreĉa laboro estos, krom simpla informilo, ankaŭ entuziasmiga instigilo por neŝancelebla fido kaj nelacigebla fervoro, tio estos la plej bela rekompenco de niaj klopodoj.

Budapest, majo 1934.

La redaktoroj

Mallongigoj

adm. = administranto

adv. = advokato

apr. = aprilo

aŭg. = aŭgusto

aŭt. = aŭtografita

bibl. = bibliotekisto

ĉ. = ĉirkaŭ

dec. = decembro

del. = delegito

dir. = direktoro

d-ro = doktoro

d-ro fil. = doktoro en filozofio

d-ro med. = doktoro en medicino