Выбрать главу

Pallieter. De Timmermans, el la flandra trad. Jan van Schoor, 1933, 192 p. «Ĝia fabelomaterialo estas minimuma. Sukoriĉa lingvo kaj realista fantazio. La stilo kaj lingvo de la traduko estas tre bonaj.» (Tot­sche, «Bibl. Gazeto», 1933, p: 43.)

Palsberg Martin Petersen, dano fervojista oficisto. Nask. 3 marto 1892 en Odense. E-isto de 1917, prez. de la EG en Aarhus de 1929. Red. «Dansk E Blad» en 1928, vicprez. de CDEL de 1928. Publikaj paroladoj, kursoj, gazetartikoloj.

Paneŭropo. Movado, kiu celas unuigon de ŝtatoj de Eŭropo kiel ŝtatligo kaj doganunuiĝo por la intereso de la eŭropaj paco, libereco kaj ekonomio. La ĉefa iniciatinto de la movado estas grafo Richard Coudenhove–Kalergi, kiu en 1923 eldonis sian unuan broŝuron pri P. La P-movado volas atingi sian celon «per kreo de nova publika opinio, per konvinkigo kaj entuziasmigo de l’ eŭropaj gvidantoj kaj popoloj por la eŭropa ideo; per amasmovado, kiu kreskante instigos la partiojn, organizojn kaj registarojn en senco de eŭropa unuiĝo.» La int. organizo estas: P-Unio, (en Wien), kiu en 1926 aranĝis sian unuan kongreson. P-Unio havas sekciojn en multaj landoj. La programo de P. diras pri la multlingveco de Eŭropo: «Svisujo donas la plej vivan pruvon, ke anoj de tri plej grandaj nacioj de l’ eŭropa kontinento povas kune vivi pace, libere kaj egalrajte kiel politika-ekonomia komuneco, ke do la multlingveco ne estas nevenkebla malhelpo por P.» Laŭ Coudenhove-Kalergi E-n oni intencos nur tiam akcepti kiel oficialan lingvon de P. se amasoj postulos tion (El parolado en Budapest, 6 majo 1930). Inter la E-istoj P. havas tre multajn adeptojn. Plej fervora batalanto por P. estis d-ro Edmund Sós, kiu faris por la ideo vastan propagandon, aperigis multajn artikolojn precipe en HDE. Li fondis E-Sekcion de la P-Unio, tradukis E-en la P manifeston kaj eldonigis la 16 paĝan broŝuron «Kion volas P-Unio?» en ĉ. 10.000 ekzempleroj. Dum la UK en Budapest, Oxford kaj Kraków (1929–31) okazis fakkunvenoj, el kiuj tiu en Budapest estis tre sukcesa manifestacio, ĉeestis preskaŭ 300 personoj; aranĝinto estis L. Kö­keny. Estas notindaj ankoraŭ; memorando de la «E-anara Fajro» en Barcelona (okt. 1930) al la hispana ministro por eksteraj aferoj por adopto de E ĉe starigo de la Eŭropa Konfederacio, kelkaj artikoloj de G. Wa­ringhien, kaj kiel pionira verkaĵo la broŝuro de V. Zielmski «Eŭropo unuigita» en E kaj franca lingvoj, 1921, Konstantinopolo (Komp. UŝE.)

Paolet A. en St. Vito al Tagliamento fondis sian eldonejon jam en 1913. Dum la milito la presejo estis plene detruata kaj multaj eldonaĵoj malaperis. Paolet eldonis de 1913 ĝis 1929 la gazeton Itala E-Revuo, post la milito eldonis multajn lernolibrojn, vortarojn por italoj kaj kvanton da literaturaj libroj, inter ili la Historio de Kristo de Papini. La 17 verkoj de ĝi eldonitaj valoras ĉ. 27,- svfr.

Paragvajo, Suda Ameriko. Mankas informoj, kiuj kaj kiam estis tie pioniroj de E. En 1927 estas fondita E Ligo, kiun estris Miguel Chera, Anto­nio B. Sole, Jorge Ritter kaj Nestor R. Manzor, tamen la Dietterle-statistiko en 1928 trovis E-istojn nur en Asuncion. En 1933 ne estis UEA-del. en P. — I. ŜIRJAEV.

Parencrimo. v. Rimo.

Paris. Ĉefurbo de Francujo; 2.891,020 loĝantoj (Granda-P. 5.100,000 l.) La Biblioteko de la Komerca Ĉambro, 16 rue de Chateaubriand, enhavas la E-bibliotekon de la estinta Centra Oficejo. Antaŭmilite P. estis kvazaŭ la centro de la E-ista agado, kie agadis Bourlet, Cart, Sebert k.a., aperis la Revuo kaj Lingvo int., funkciis la Centra Oficejo. — La LO-a UK estus devinta okazi en P., de 2 aŭg. 1914, sed pro la militeksplodo ĝi ne okazis; aliĝis 3739 anoj el 50 landoj.­ 24-a UK 30 jul. — 6 aŭg. 1932; 1618 kongresanoj el 36 landoj; nuligo de la Helsinki-kontrakto. — Int. E katolikaj kongresoj, la 1-a en 1910 (fondo de IKUE , la 10-a en 1925 (la unua E-a prediko en la ,Notre Dame»).

Parizaj paroladoj de Abdul Baha. Trad. Lidja Zamenhof, 1932, 103 p. «Ili pli sisteme komentas la 11 ĉefregulojn de la instruo de Baha’ u’llah. Ne bezone akcenti pri la klara stilo de l’ traduko.» (G.S. „E“, 1931, p: 166)

Parkurbo Esperauto. Plano de E-a urbo, kiu celis esti la centro de la tuta E-a movado. En 1912 estis fondita aparta ligo por efektivigi la ur­bon je 13 km de München. Oni faris grandan loterion, kolektis monon ankaŭ de E-istoj. Fine la mono pereis, la plano fiaskis.

Parnasa Gvidlibro» aŭ Kiel fariĝi Poeto. Aŭtoroj: Kalocsay kaj Wa­ringhien. 1932, 176 p. Enhavo: Skizo de E-a Metriko; Arto Poetika; E-a Rimaro kun ĉiuj vortoj de la Plena Vortaro, sen la tro teknikaj, kun 600 neologismaj vortoj kaj 500 propraj vortoj; Poezia Fakvortaro.

Paroladvojaĝoj. La unuaj veraj paroladvojaĝoj per E okazis en la antaŭmilitaj jaroj. La plej notinda estis tiu de I.H. Krestanov, A. Pitlík, E. Privat kaj Parrish. La lastnomita ricevis komision de la Komerca Ĉambro en Los Angeles travojaĝi Eŭropon kaj diskonigi ĉie per E-paroladoj kaj lumbildoj la belaĵojn de Usono. Ankaŭ la plimulto de la paroladvojaĝoj post la milito, okazintaj ĉefe post 1930), havis similajn celojn: la diskonigon de la koncerna lando. La plej gravaj estis la ripetitaj vojaĝoj de H. Steiner en pluraj landoj por Aŭstrujo. Por la la sama lando faris propagandon R. Frey kaj R. Čech. Pri la najbara Hungarujo faris vojaĝojn kun paroladoj d-ro J. Lukacs, kaj d-ro S. Puskas, J Baghy, d-ro F. Szilagyi kaj T. Czitrom. Por Rumanujo faris similajn servojn T. Morariu. Pro la ekzotikeco de la temo ĝuis apartan popularecon la prelegoj de la hindo L. Sinha, de la negro K. Ajayi kaj de la javano M. Raden. La plej grava vojaĝo per kaj por E estis tiu de J. Scherer, entreprenita per helpo de ICK en la tuta mondo. Kulturan celon: propagandon por la E-a libro havis la paroladvojaĝoj de V. Bleier, ĉefe en Nederlando. Apartan kategorion formas la t.n. mondvojaĝantoj, inter kiuj troviĝas ankaŭ almozpetantoj kaj aliaj malfeliĉuloj pro la krizaj tempoj. Detalojn v. en la biografioj de la nomitaj personoj.

Parolanta filmo. v. Sonfilmo.

Parrish (pariŝ), Donald Evans, usonano, fabrikisto. Nask. 20 dec. 1889 en Milford (Iowa). E-isto de 1908. Reprezentante Komercan Ĉambron de Los Angeles vojaĝis en 25 diversaj landoj, 1911–12, reklamante tiun ur­bon per E-paroladoj. Organizinto de UK en San Francisco, 1915. Nacia sekr. de UEA de 1929.

Parvus Piscis, ps. de L. Halka (v.)

Pasivaj participoj. -ata signifas agon daŭran, do ankoraŭ nefinitan; -ita signifas agon ne plu daŭran, do pretan aŭ finiĝintan; -ota signifas agon intencatan. Ekz: letero skribata: letero, kiun oni ankoraŭ skribas, ne finis; letero skribita: letero, kiun oni jam skribis, letero preta; letero skribota: letero, kiun oni intencas skribi.

Kiel Waringhien montris, la verbojn oni povas dividi en tri grupojn:

1. verboj de daŭro kaj rezulto. Ĉe ili -ata signifas daŭron, -ita signifas pretecon de ago. Ekz: domo, konstruata: domo, kiun oni konstruas; domo konstruita: domo, kies konstruon oni finis, kiu estas preta.

2. verboj de daŭro, sen posta rezulto. Ĉe ili -ata signifas, ke la ago ĝuste tiam okazas, -ita signifas, ke jam ĉesis. Ekz: mono havata: mono, kiun oni havas; mono havita: mono, kiun oni havis, sed ne havas plu.