Выбрать главу

La Pola Literaturo estas jam de la komenco multe reprezentita. La nomon de Orzeszko famigis Z per la traduko de «Marta». Grabowski liveris al la E-istaro tre multe da polaj juveloj, el kiuj ni citu: «S-ro Tadeo» de Mickiewicz, «Pekoj de l’ Infaneco» de B. Prus, «Mazepa» de J. Slowacki, «Halka» (unua opero en E) de Wolski, «En Svisujo» kaj «Patro de Pestuloj» de J. Slowacki, «Consilium Facultatis» de J. Al. Fredro, Leono Zamenhof liveris al ni: «Aspazio» de Swietochowski, «Protesilas kaj Laodamia» de Wyspianski, verkojn de Reymont ktp. Kabe: «Fa­raono» de Prus, «Fundo de Mizero» de W. Sieroszewski, «La Interrompita Kanto» de M. Konopnicka k.a. Aliaj verkoj: «La Neĝo» de Przyby­szewski (trad. Ficowski), «Ŝi — La Tria» de Sienkiewicz (Grabowski), «Ni Sekvu Lin» de Sienkiewicz (Kuhl). «Quo Vadis» de Sienkiewicz, (trad. Lidla Zamenhof). El aliaj polaj aŭtoroj konataj estas en E: Balucki (trad. Ender kaj Grenkamp), Belmont (mem E-isto), Zeromski k.a. Nuntempaj polaj aŭtoroj: Tuwim (mem E-isto), Wittlin (trad. Wiesenfeld), Rzewski (trad. Domostawski) k.a. Poloj laborantaj ageme sur la lit. kampo de E: Zamenhofoj (Lud., Leono, Felikso, Lidja), Grabowski, Kabe, Zakrzewski, Brzostowski, Bujwid, Kuhl, Wiesenfeld, Dratwer, Dreher, Grenkamp, Alfus, Zawada. Originalaj verkistoj: Forge, Belmont, Karolczyk, Lejzerowicz, Sapiro k. a. Sciencaj verkoj: «Kvin prelegoj pri bakterioj» (de prof. Bujwid), «Estetiko en Medicino» (K. Ŝwiecicki) k.a. Kolekt­verko: Antaŭen Kun Kredo (eld. «Pola E-isto», 1912).

Aldono. Apartajn biografiojn de ĉ. 60 polaj E-istoj oni trovas sub la litero de ĉiu meritulo. Ne ĉiuj tamen estas tie troveblaj pro diversaj kaŭzoj (manko de loko aŭ materialo, ktp). Ĉi-loke ni mencias kelkajn nomojn de agemaj aŭ verkemaj pioniroj polaj. Ili estas (aŭ estis): d-ro Chybczynski (red de «La Kuracisto»), St. Czarnowski (vortaro kaj lernolibro), Kaz. Domoslawski, d-ro I. Dubrowicz, d-ro J. Geliebter el Zamoŝĉ, M. Guterman (vortaro), f-ino Emilja Hermelin (nevino de Z), F. Hiller (aŭtoro de E-a opereto), Jurysta, d-ro Karlsbad, J. Kaszycki (Krakovo), M. Kaus, J. Kostecki (L.K.), Cz. Kozlowski («Petaloj»), L. Krysta, A. Lipski, F. Lotto, O. Kuzma, Maske (polo eksterlande), J. Mikulski (artisto drama), d-ro P. Muszkatblat, d-ro A. Naumann, s-ino H. Neuberg (Krakovo), Pankratz (membro de la pola parlamento), Rudnicki, E. Ryttenberg (blinduloj), R. Rybczynski (lernolibro), H Schnü­tzer, W. Skalski (lernolibro) d-ro Sochacki el Deblin, A. Stankiewicz, prof. Swiecimski (dir. de gimnazio, kiun li disponis por la Pola E-Societo), prof. M. Sygnarski (lernolibro), St. Szabuniewicz el Moskvo, N. Szapiro (agema eldonisto e-a, Br. Szczepankiewicz, S. Szyk el Wilno, M. Trochimowski, J. Tuwim (plej fama nuntempa pola poeto), d-ro Wajsblum, K. Wasilewski, L.Wiener (lernolibro), d-ro Wizel, Al. Zambr­zycki (ced. de «La Farmaciisto») kaj K. Zajaczkowski.

Noto. Specialajn dankojn meritas pro grava helpo aŭ kunlaboro:

S-o J. Alfus (Krakovo)

«    W. Pfeiffer (Lodzo)

«    Dr W. Róbin (Varsovio)

«    Dr Sofio Zamenhof (Varsovio)

«    Dr Felikso Zamenhof †

F-ino G. Spiess (Dancigo)

«     G. Berg (Stokholmo)

S-o   H. Fischbach (Drahovice)

«     G. Vermandere (Antverpeno)

«     R. Kreuz (Ĝenevo)

F-ino E. Pastein (Varsovio)

«     H. Edelbaum (Varsovio)

E. WIESENFELD.

Pontz (ponc) Josef, germano, d-ro jura, notaria kandidato en Jablonec a. N. (Gablonz, Ĉeĥosl.). Nask. 5 jul. 1895 en Haslau apud Aŝ. E-isto de 1909. Aktive kunlaboris en la landa organizo, prezidis GEL.

Popov Aristo, bulgaro, instr. en vilaĝo Dolna Orjaĥovica. Nask. 17 apr. 1870 en D.O. Aktivulo de ĉ. 1897. Lernolibro, artikoloj, paroladoj.

Populara Esperanto-Biblioteko estas fondita en Amsterdam 1933 de neesperantistoj. Ĝi celis doni ĉiumonate bonan romanon malkare al abonantoj. Ĝi aperigis kvin numerojn, kaj poste ĉesigis la eldonon.

Por Recenzo. Novelo, originale de Sturmer. 1930, 61 p. «Brila pruvo pri la mozaikarta talento de la aŭtoro. Li estas nia plej hodiaŭa verkisto, kiun amuzas la akvoguto, ĉar en ĝi oni ludas la dramon de la mondhistorio. La lingvo estas moderna, ku­raĝa.» (Szilágyi, L.M., 1931, p: 49.)

Porto Carreiro Neto (portu karejru netu), Luiz de Costa, brazilano, d-ro, Inĝ., docento kaj asistanto ĉe la Politeknika Lernejo de Rio de J. Ĝen. sekr. de BLE kaj vicprez. de BKE, vicĉefdel. de UEA. Poeto kaj prozverkisto, du trad. romanoj en manuskripto. Kunredaktas kompletan P-E Vortaron.

Portugalujo. La unua portugalo, trovebla en la E dokumentaro, estas d-ro Costa e Almeida, kiu estis ano de la unua juĝanta komitato en 1895 kaj multjarposte la unua LK­ano. La movado gutgute pligrandiĝis en Porto, kiam la unua lernolibro aperis duonverkita de Heinlein Ferreira (1896). En Porto J.A. Proenca kaj en Lisboa Rudolf Horner paroladis (unue 8 jan. 1907) kaj kursgvidis unue sindonante kore al la movado. Jen la unuaj estraroj de la unuaj grupoj (1909): Porta Grupo E-ista: hon. prez. H.F. Höveler (Ĉefeĉ), prez. Fernando Proenca, sekr. Ma­deira, Kas. Teixeira, dir. Ferreira da Silva, Freitas Veloso, Moreira da Silva kaj Manuel Cunha. Lisbona Grupo E-ista: prez. Bandeira de Melo, vicprez. Horner, 1-a sekr. Luzo Bemaldo, 2-a sekr. Oliveira Coelho, kas. Pereira da Silva. Samjare en apr. ap­eris la unua n-ro de la unua P E-Revuo, kies unua gvidanto estis Proenca. La unuan duonoficialan favoron prezentis P Societo de Ruĝa Kruco kun la eldono de 10.000 E-gvidiloj, disdonitaj senpage al la sanigserva oficistaro kaj al la membroj de la societo (1912). La akcepto de E kiel lingvo permesata de la promilita centro (1916) estis la unua oficiala venko; cenzuristo Kap. Acacio Lobo. En «Lisbona Verda Stelo» la unua laborista E spertulo Costa Junior starigis por la LVS la unuan labor-istan E Asocion (1917). Samjare Saldanha Carreira ricevis permeson oficialan de la Militministro kunporti la E distingilon; en la mondo li estis la unua oficiro kun tia permeso. La prez. de la P Respubliko d-ro Sidonio Pais persone ĉeestis gravan feston en la Nacia Teatro je honoro de Z (1918). Aperis en la registara tagĵur­nalo 8 aŭg. 1919 la unua oficiala permeso al senpaga kurso de E en komerca lernejo. La oficialaj rezultatoj estas enskribitaj en la granda registrolibro de la ĝeneralaj ekzamenoj, kiuj okazis sub la prezido de d-ro Antunes Coimbra, direktoro de la lernejo Ferreira Borges kaj gvidataj de Luzo Bemaldo (eminenta E pioniro) kaj de la prof. de la kurso, Saldanha Carreira.

En la unua periodo de la movado Proenca, Horner kaj Bemaldo estis la sana cerbo de la movado; Godofredo, d-ro Costa Esteves, Acacio Lobo, Eduardo Moreira iliaj viglaj helpantoj. Iliaj nomoj aperis ĉiam tra kursoj, paroladoj kaj artikoloj. Multaj efemeraj grupoj stariĝis kiel multaj kursoj en metropola kaj koloniaj urboj. Kiam okazis la registarŝanĝo en P en 1910, E servis por detrui neverajn noticojn dissendatajn eksterlanden de la malamikoj de la nova reĝimo. En 1916 la movado ĝuis gravan favoron de ĉiutaga ĵurnalo «Jornal do Comercio e das Colónias», kiu malfermis rubrikon sur la unuapaĝo sub titolo: Oficiala Fako de la Komitato «Por E en la Komerco». La komitato estrata de Bemaldo redaktis pli ol kvindek artikolojn. Pro sia agado meritas specialan mencion Lis­bona E-Societo, en kiu sindone laboris Adelino de Carvalho kaj Etelvina Silva. La laboristoj tra Lisbona Verda Stelo kaj la Vero eldonis 6 n-rojn de la gazeto «Laboro» kaj poste 12 de «La Vero». En 1924 la societo «Rondo Amikeco» kaj aliaj fondis la PE-Asocion, kiu nacia societo laboris vigle en la sidejo de framasona lern­ejo, ĝis kiam militistaj diktatoroj ĝin okupis. De tiam PEA vivas kvazaŭ nur en poŝtkesto 279 Lisboa, en la espero de pli favoraj kondiĉoj. Saldanha Carreira oficiale gvidis kurson ĉe la Polico. La policistoj uzis kaj uzas E distingilon kaj iliaj turismaj servoj estis kaj estas oficiale uzataj de la ĉefdelegito de la P Teritorio de UEA laŭnecese. Post fermo de la unua kurso la kursanoj malfermis asocion PE Polica Asocio, bele meblitan de la ĉefkomandanto. Dum 1925 aperis 6 n-roj de la oficiala organo de PEA ĉefe per la donaco de Teixeira Lino-Fundao (Esk. 12.000 S 00). Dum 1927–30 la movado dormadis, nur la laboristaj E-istoj daŭrigis konstante kaj senlace la propagandon, kiu eĉ nun estas tre vigla. Registrindaj nomoj: Costa Junior, Irmundo Barros, Vicente Junior kaj Armando d’ Almeida. La ĉefaj nunaj laboristaj asocioj estas Ligo de l’ Okcidentaj E-istoj, Antaŭen kaj Nova Vojo.