Выбрать главу

En 1932 la movado reviviĝis post parolado kaj kurso gvidita de Saldanha Carreira antaŭ la mikrofono de la Radio Stacio CT. 1AA Lisboa de Abilio Nunes dos Santos. La instruo estis vera apostolado, la paroladanto profitis ĉiam la korespondaĵojn elvenantajn el la Asocio de Blinduloj, el la Malliberejoj ktp., por sin turni al ĉiuj, kiuj bezonis protekton kaj komforton kaj beni ilin per ripozigaj, mildigaj vortoj. Kiel sekvo, la unua kongreso de Radiotelefonio (1932) aprobis ĉiesvoĉe tezon prezentatan de radioamantoj de Barreiro, aklame ap­ogante la decidojn de Kongreso de Radio-Kluboj okazinta en Cannes. La konkludoj de la unua Nacia Kongreso, por ke E estu akceptata kiel lingvo de la Radiotelefonio estas prezentitaj oficiale al la ministro.

En 1933 fondiĝis E-ista sekcio en «Touring Club de Portugal». Pere de ĝia agado oni sukcesis aranĝi duonoficialan nedevigan E-kurson en la komercaj lernejoj de Ferreira Borges, Veiga Beirao, Rodrigues Sampaio; oficialan nedevigan kurson ĉe la polico; kaj kurson en Touring Club, kies vicprez., la fama verkisto D. Alberto Bramao prezidis ĉiujn kunvenojn kaj paroladojn organizitajn de la sekcio. — SALDANHA CARREIRA

Postnikov A., ruso, kapitano de rusa gvardio. Aristokrato, kavaliro de multaj ordenoj pro partopreno en 28 bataloj dum la japana milito. Energia propagandisto de E. En 1909 li fondis Ruslandan Ligon E-an, revivigis la gazeton «Ruslanda E-isto». En 1910 li organizis la I-an rusan E-kongreson. Sed li uzis E-n «ankaŭ por la malhonora kontraŭregna agado» (laŭ esprimo de Ŝirjaev) kaj tio kaŭzis al la plua E-movado en Rusujo tre senteblan ekbaton. En 1911 li estis arestata kaj aljuĝata al degrado de la rangoj, senigata je la ordenoj kaj klasrajtoj kaj kondamnata al 8-jara punlaborado. La Ligo kun siaj filioj estis fermata de la registaro. Ŝ.

Postnikov Feodor A. (ps. F.A. Post), ruso, nun usonano, kozaka oficiro, poste milita inĝ. en Ruslando ĝis 1905, inĝ. kaj termezuristo en Usono. Nask. 29 febr. 1872 en Kovno-Kaunas. Prez. de la unua oficiala E-Asocio «Espero», Petrograd. 1897–99, prez. de Vladivostoka Grupo, 1902--05, konstruisto de unua E-a (?) Balono «Espero» dum rusa–japana milito. Akcelanto de E en Japanujo pere de prof. Hasegavo. Organizanto de la unua E-a rondo en Kalifornio, Berkeley, 1907, prez. de la tiea grupo kaj ĝia kursgvidanto dum multa jaro. Multaj artikoloj en la unuaj E-revuoj «La E-isto»; LI ktp., eldonisto de «Pacifika Espero». 1915, 1925–28.

Poŝto, v. PTT.

Poŝtstampoj. Dum la UK-j la poŝtoj de la koncernaj landoj lokigas en la Kongresejoj poŝt-oficejon, en kiu la poŝtaĵoj, elirantaj (el tiu oficejo) estas stampataj per speciala stampilo kun teksto dediĉita al la Kongreso.

La unua poŝtstampo kun teksto E-a okazis dum la IX. UK en Bern (Svisujo) 1913. Ĝia aspekto: rondo, de radio 14 mm-a; interne de ĝi — dua rondo samcentra de radio 8 mm-a. En la spaco (zono) inter la du rondoj troviĝis (rond-ire) la jena teksto: «IX. Universala Kongreso de Esperanto Bern». En la interna rondo iras tra la mezo, horizontale du paraleloj, inter kiuj estas spaco de 9 mm kaj troviĝas jena teksto: 29. VIII 13–3. Super tiuj paraleloj, en la segmento, formiĝinta de la supera paralelo kun la interna rondo, ĝuste en la mezo troviĝas E-a stelo, ĉirkaŭita de malgranda rondeto, kiu tuŝas: supre — la internan rondon kaj malsupre — la mezon de la supera paralelo. Ambaŭflanke de tiu steleto (en la supra segmento) troviĝas po kvin vertikalaj malkreskantaj linietoj. En la malsupra segmento (t. e. en la spaco formiĝinta de la malsupra paralelo kun la malsupra parto de la interna rondo) ankaŭ ĝuste en la mezo troviĝas sama rondeto sed en ĝi — la svisa blazono (kruco paralellinia, aŭ, kiel oni nomas en la tipograf-arto: «neon» linia) ksj ambaŭflanke de tiu blazono samaj vertikalaj linietoj (kiel en la supra segmento).

La sekvantan jaron, en 1914 la Pariza Kongreso ankaŭ havis Kongresstampon, sed en franca lingvo. Rondo de radio 13½ mm (nur unu) kaj en ĝi rondtekste: «10-e Congrès Int. Esperanto» (kaj alidirekte, sed ankaŭ rond-ire): Paris. En la mezo de la stampo — tri linioj horizontalaj, en la unua — steleto; en la dua — 2–8 kaj en la tria — 14.

La XI kaj la XII ŝajne ne havis Kongresstampon.

La XIII (1921) -havis, la XIV ĝis la XVII (Ĝenevo 1925) ankaŭ havis.

La XVIII — ĉu havis — mi ne aŭdis (ŝajne — ne)

La XIX ĝis XXII (Oxford 1930) havis E-tekstajn.

La XXIII kaj la XXIV havis kun nacilingvaj tekstoj.

XXV (jubilea) en Köln — ne havis Kongres-stampon. — E. WIESENFELD.

Potapĉik Nikolaj Stepanoviĉ, ukrainano, sovetiano, laboristo. Nask. 1903. E-isto de 1929. Estro de la kultur­sektoro de Ukrainia Intersindikata Konsilantaro, ĝenerala sekr. de Ukraina komitato de SEU en Ĥarkov. Kompilis kaj redaktis kolekton da arlikoloj pri socialisma konstruado en USSR «La paŝoj de Jarkvino», 1932.

Pouchot (puŝo) Georges, franco, prof. Nask. 20 sept. 1880 en Caluire (apud Lyon). Sekr. fondinto de «Amikaro E-ista de Lyon» (1904), sekr. de la Rodana Federacio. Adm. de SFPE. De 1905 gvidis multajn kursojn, publikajn kaj oficialajn (urbajn aŭ lernejajn) kaj per radio (TSF).

Pragano Sigismundo, rumano, advokato en Bucureŝti. Nask. 5 jan. 1907 en B. Propagandisto de la E-istiĝo en 1923, partoprenis la landan movadon, gvidis kursojn, eldonis la rumanan ŝlosilon. De 1931 funkciis kiel Cseh-metoda instruisto en Nederlando kaj Anglujo. Tradukis el la rumana literaturo por diversaj E-gazetoj. Aperigis en 1928 la libron de E Relgis: «La humanitaristaj principoj kaj la Internacio de la Intetektuloj» kaj trad. en 1932 (kun P. Firu) verkon «Rumana Bonhumoro» en elektitaj rakontoj, kiu ricevis rekonon kaj monan subvencion de la rumana registaro.

Praha. Ĉefurbo de Ĉeĥoslovakujo; 848.000 loĝantoj. — 13-a UK 31 jul. — 6 aŭg. 1921; 2561 kongresanoj el 35 landoj. Grava oficiala simpatio. Decido pri centra organizo de la E­movado. — Samtempe 1–3 aŭg. okazis la fondo kaj 1-a kongreso de SAT. Honorprez. H. Barbusse. Oni malakceptis la neŭtralecan starpunkton. — Int. Konferenco Paco per Lernejo 16–20 apr. 1927, kunvokita de la Int. Eduka Oficejo el Ĝeneve. E kiel nura traduka lingvo. — 14-a Int. Katolika E-Kongreso en 1929 en la kadro de la miljarfestoj de s-ta Venceslav; 211 kongresanoj el 16 landoj.

Pratdesaba Josep, kataluno, astronomo, (posedas gravan privatan observatorion). Nask. 6 aŭg. 1870 en Vic. E-isto de 1906. Fond. kaj estis prez. de l’ loka EG; propagandisto ĉe sciencaj medioj.

Preĝlibroj (katolikaj). La unuan kat. preĝlibron verkis Beaufront (1893, 46 p., dua eld. 1902, 65 p.), kiu en 1906 prezentis ĝin al Papo Pio X-a. Pluaj preĝlibroj: «Katolika preĝaro», (v.) eldono de Espero Katolika, 180 p 1907. — «Spirita Juvelaro», 1910, 292 p. trad. el la nederlanda P.P. Pastro, 1910, 292 p. — «Migru kun mi», (v.) el la germana trad. Clemente, 1913. 336 p. — «Kat. Preĝlibro» (v.) de Carolfi 1922: 160 p. — E-a Preĝareto por katolikoj dum int. kunvenoj, 1924, 36 p. — «Kat. Preĝareto», 1929, 32 p. — «Preĝareto» de Carolfi, 1931, 48 p.

Frato W. van ZON.

Preĝo sub la verda standardo. Poemo de Z, kiun li verkis en 1905 okaze de la I-a UK kaj deklamis en la fino de sia kongresparolaĵo… el ĉiuj poemoj de Z estigas la plej ampleksan sentadon.,. Estas pulsado de la tuta mondo, kiu donas vivon al ĉi tiu poemo, kaj la koloron de l’ vivo.» (Artikolo de Behrendt en «Kongresa jubilea Libro», 1933.)