En 1924 la Poŝta Federacio de Francujo ĉesas subteni la eldonon de la Interligilo de l’ PTT. Dum la kongreso de Wien La Interligilo farigas oficiala organo de la ILEPTO. Ellaboro de petskribo favore al E. Oni prezentas la petskribon al la Universala Poŝt-Unuiĝa Kongreso en Stockholm, tamen senrezulte. La sveda kaj URSS-aj Federacioj aliĝas al la Ligo. La Ligo de la Nacioj rekomendas E-n por telegrafado kiel klaran lingvon.
En 1925 la USSR-a Poŝtadministracio eldonas la unuan poŝtmarkon en E. Kongreso de Genève. Petskribo al la Unuiĝo Telegrafa celante akcepton de E en telegrafado. La akcepto okazas helpe de Komerca Ĉambro de Paris kaj de ICK. La brita fakfederacio aliĝas ĉi-jare al ILEPTO.
En 1926 aperas la grava lernolibro de Behrendt «Lehrbuch mit Schlüssel für Post-, Telegraphen-, Fernsprechund Funkbeamte» (Lübeck). Aperas la dua E-a poŝtmarko en USSR okaze de kongreso de SAT. La kunveno de la Internacionalo de l’ PTT invitas ILEPTO-n. En 1927 la movado forte vigliĝas. Aliĝas la irlanda kaj latva fakasocioj. Aperas la tria oficiala E–lingva poŝtmarko en USSR. En 1928 la int. aertrafika kompanio Farman sciigas sian plenan subtenon al ILEPTO. Okaze de la UK en Antwerpen, kunvenas la ILEPTO-anoj. Ellaboro de ĝenerala regularo, kiu ankaŭ nun estras la afergvidon ĉe la Asocio.
En Ĉinujo, pere de agado de kolego Sun, en Ĉina Telegrafisto (Sanghai) aperas tuta rubriko en E. En Bulgarujo la Ĉefdirektoro de l’ PTT permesas kaj rekomendas E-n en la poŝtservo al la tuta personaro.
En 1929 aliĝas Aŭstrujo Polujo, Jugoslavujo, USSR, Germanujo. Dum la UK en Budapest (ankaŭ kunveno de ILEPTO) barono Szalay, ĝenerala direktoro de la hungara poŝto, estas nomita hon. prez. de ILEPTO por danki lin pro la granda subteno de la movado. En 1930 la Interligilo fariĝas ilustrita revuo kun fakrilata parto. Sendo de petskribo, favore al E, al 100 poŝtadministracioj de la tuta mondo. Liĥtenstejn eldonas E-surskriban poŝtkarton.
En 1931 komenciĝas la preparaj laboroj por starigi Int. Poŝtakademion. La preparanta komitato akceptas E-n kiel helplingvon. Sukcesoj, dank’ al la agado de Borel, ĉe la Lyon la Doua Radiostacio. En la unua kvarono de 1932 Grekujo kaj Jugoslavujo akceptas kaj oficiale propagandas E-n inter la poŝtistaro. Dum la UK de Paris, Spielmann abdikas kaj nova prez. estas elektata: Dufrenne (Holandano). «Interligilo» festas dekjaran aperadon. Rumana poŝtdirekcio akceptas kaj subtenas E-n, donas informojn en «Interligilo». Dufrenne faras depost la komenco de 1933 skriban kurson en la holanda fakrevuo «Orgaan». Kune kun la Cseh-instituto de Arnhem li sukcesis organizi fakkurson por la tutmonda poŝtservistaro. La Univ. Unuiĝo en Bern invitis al la kurso ĉiujn PTT-administraciojn de la mondo. La kurso okazis kun plena sukceso. Partoprenis 117 gekolegoj el Belgujo, Francujo, Hungarujo, Nederlando, Svedujo kaj Svisujo. La lasta grava okazaĵo: la poŝta administracio de Hungarujo printempe 1933 eldonas oficialajn poŝtkartojn kun teksto en E; ĝin sekvis aŭtune Brazilo per simila eldonaĵo.
La E-a PTT-movado havas sian specialan rolon en la E-movado. Kiel bonsukcesa fakmovado, ĝi apogas kaj subtenas la tuton.
Noto. La artikolon reviziis H. Rippel (Würzburg)
ROBERTO kaj PETRO FILLIATRE.
Puff Ludwig, germano, seruristo. Nask. 1 junio 1888 en Frankfurt a. M. E-isto de 1921. Funkciulo en la lab. E-grupo kaj distrikto. Gvidis (ankaŭ en Svedujo) kursojn laŭ rekta metodo, kaj verkis lernolibrojn. Kunfondinto de la Socialista E-Asocio kaj estis ties prez.
Puhalo Ilija, jugoslavo, fervoja oficisto. Kunfondinto de IAEF, red. de la postmilita organo «La Fervojisto». Propagandisto.
Pujo (püjo) Marc, franco, vinberkulturisto. Nask. 28 okt. 1871 en Berson, Gironde. Del. de UEA de 1927. Artikoloj, literaturaĵoj originalaj kaj tradukitaj en LM, HDE kaj «Nia Gazeto».
Pujolà i Vallés (puĥolan i vallez) Frederic, kataluno, advokato, verkisto, publicisto. Nask. 12 nov. 1877 en Palamós. E-isto de 1905. Pro sia katalunnacieca agado li devis rifuĝi Parizon (li priskribis kelkajn komikajn epizodojn de ribelo de Barcelonaj militistoj kontraŭ la kataluna politika movado en «Tra la Mondo» kaj iu E-ista oficiro hispana denuncis lin.). En Paris li akiris la francan naciecon por eviti la persekutojn dum sia denova restado en Hispanujo por organizi la 5-an UK). Reveturinte Parizon, li estis mobilizita kaj pasigis
4 jarojn en la tranĉeo. Tie li kolektis la materialon por sia romano «En el repos de la trinxera». De sia E-iĝo ĝis 1914 P. estis la animo de la kataluna E-movado. Fondinto de multaj grupoj, aŭtoro de sennombraj artikoloj, paroladoj, kursoj, ktp. dum sia ekzilo en Paris li preparis kaj presigis du E-gramatikojn, vortaron, kelkajn originalajn rakontojn. Bonega E–oratoro, recenzisto, direktoro de «Kataluna E-isto» dum tri jaroj. La KEF kaj KE laboras ankoraŭ nun laŭ liaj metodoj. Kvankam li manifestis en publika parolado la timon esti perdinta en la tranĉeo la kredon en E–ismo, tamen li faris ankoraŭ ion dum sia postmilita restado en Paris. Liaj E-lingvaj verkoj: «La rompantoj», (kvin monologoj); «Mistero de Doloro» (dramo, trad. de Gual); «Aŭtunaj ventoj», drameto); «Naivulo», «La rafo erarinta»; gramatikoj, vortaroj E-K kaj K-E.
Pun Augustin, estono, ĥorestro kaj gimnazia muzikinstr. Nask. 10 marto 1898 en Valga. Konata muzik- kaj kantaktivulo en la distrikto Vilandimaa. E-isto de 1918. Fondinto kaj prez. de E fervojista grupo en Tallin kaj de ES en Viljandi. Kursoj ka artikoloj.
Pyke (pajk) James G. (plumnomo — Ezoko), aŭstraliano. Nask. en 1879, malaperis de sur la ŝipo «Balranald» en la Mediteraneo, 15 okt. 1930. Ŝatata kaj tre konata pioniro en A.: fervora kaj energia. Verkis «La Amigilo» kaj aliajn dramojn. Estis prez. de Melburna EK. Vizitis la UK en Praha, Danzig kaj Oxford. Bofrato de Lilian M. Pyke.
Pyke Lilian M., aŭstralianino, verkisto. Mortis en 1927. Estis fervora amiko de E. En sia ĝardeno en Melbourne ofte kunvenis lokaj E-istoj. Ŝi multe prop-is E-n per artikoloj kaj en ŝia romano «Anstataŭa Edzino» (trad. en E) donis al E gravan rolon.
Q
Quo Vadis? Romano el la tempo de Nero, de Sienkiewicz, el la pola trad Lidja Zamenhof. 1933; 544 p. «Apenaŭ mi povus rekomendi pli bonan verkon por E-isto, kiu bone lerninte la lingvon, volas literature utiligi siajn konojn. La traduko estas glata, facilflua, bonege ekvilibrita, kristale klara.» (t, Lingvo-Libro,193 , p: 14.)
R
Rabassa Boeras Bernardo, hispano, inĝ., dir. kaj posedanto de «Int. Institucion Luimica», kiu de ĝia fondo 1913 uzas E-n en int. rilatoj. Nask. 15 apr. 1877 en Inca. E-isto de 1905, kunfondo de EK Palma 1907. Kursoj.
Rácz (rac) de Kövesd, Béla, d-ro, hungaro, pens. juĝisto apelacia; nun membro de 1a ministeria traduka oficejo kaj anstataŭanto de publika notario. Nask. 7 marto 1857 en Budaest. Instruis E-n antaŭmilite en la universitato en Budapest kaj estis red. de «La Verda Standardo». Estinta L.K.
Radikrimo. v. Rimo.
Radio. La unuaj disaŭdigoj en E komenciĝis en 1922. Tiam estis farataj tiaj provoj en Newark WYZ (Usono) kaj London. Pluaj E-disaŭdigoj okazis: en 1923 en Moskva (12 apr.) en Montreal kaj Rio de Janeiro; en 1924 en Praha (31 jan.), en Genève (18 marto), en Helsinki (6 apr.), en Paris (7 apr.) ktp. La E-istoj en la tuta mondo esperis kaj klopodis atingi gravajn sukcesojn sur la nova tereno. En 1924 fondiĝis Int. Radio–Asocio por tiu ĉi celo, kiu kelkajn jarojn estis tre aktiva, ĝi eldonis eĉ Int. Radio Revuon. Poste ICK transprenis la ĉefan direkton de la radiolaboro, kreis apartan radio-komisionon. Ties gvidanto J. Jungfer eldonas Int. Radio-Servon, kiu estas unu el la plej utilaj organoj de la E-movado. Ĝi informas pri la E-disaŭdigoj, instigas kunlaboron en diversaj landoj. La komisiono mem starigas statistikon ĉiujare, kiun komunikas la oficiala dokumentaro. Laŭ tio en 1933 en 83 sendostacioj de 14 landoj okazis 1774 disaŭdigoj en aŭ pri E, inter ili 409 kursohoroj. Detalojn v. en la laŭlandaj artikoloj; v. la indekson.