Ragnac Sven Elis, svedo fervojisto. Nask. 23 jan. 1909 apud Norrkoping. E-isto de 1928. Sekr. de EK «La venkonta Stelo». Kursgvidado.
Rahamagi Johannes Adolph, estono, presejestro, ĵurnalisto. Nask. 28 jan. 1883 en Maidla, pereis dum la mondmilito senpostsigne. La unua antaŭenvida, celkonscia organizanto de la E-movado estona, kunfondinto de la unua estona ES (Tallinn, 1907), red de la unuaj estonaj E gazetoj «Eldonaĵoj» kaj «Estlanda E-isto» (1907–08). Verkis kaj eldonis kelkajn lernolibrojn.
Rajcz (rajci) Rezsö, hungaro, d-ro, fervojoficisto. Nask. 1886 en Debrecen, mortis en 1919 en Budapest, sekve de pulmmalsano, ricevita kiel arestito pro politikaj akuzoj. Dum multaj jaroj vivigis la E movadon en Debrecen, poste laboris en Budapest. Ĉe la UK en Bern gajnis la oratoran konkurson. Fervore partoprenis ankaŭ la vegetaran E movadon. Multaj artikoloj pri kaj en E, tradukoj kaj originalaj poemoj en La Verda Standardo kaj aliaj gazetoj. (I. «H. E-isto», febr. 1920.)
Rajtigitaj delegitoj. v. Organizo.
Rakonto al mia Belulino. De Jean Bach-Sisley, el la franca trad. Touchebeuf 1907, 135 p. Ĉarmaj legendoj, fabeloj kaj fantazioj en proza formo prezentas al ni la plej belajn trajtojn de l’ homa spirito. Belega formo, fantaziplenaj pentraĵoj.» («La Revuo», 1907–08, p: 206)
Rakontoj de J. Arbes, el la ĉeĥa trad. J. Grňa. 1908, 135 p. «La traduko montras maloftan majstrecon kaj literaturecon.» (R.A., L.I. 1908, p: 542.)
Rakontoj por Geknaboj. De Toscani el la itala trad. Castagnino. 1932, 88 p. «Amo estas la ĉefmotivo, kiu regas en tiuj ĉi fabeloj. La traduko estas bonstila, kiel decas al libro destinita por knaboj.» (Totsche, L.M. 1932, p: 96.)
Rakontoj pri Feinoj. De Perrault, el la franca trad. s-ino Sarpy, korektis Z. 1904, 85 p. «Jen estas verko speciale destinata al la infanoj, sed kiun certe legos multaj maturaj personoj. S-ino Sarpy penis konservi al ili tutan ĉarmon de ilia naiveco.» («L’ E-iste», 1904, p: 182)
Rakuŝa R., prof. en Maribor (Jugosl.). Trad. la slovenan rakonton de Ivan Cankar «La servisto Jernej kaj lia rajto» (aperis en «E-a Praktiko»), verkis por «Konkordo». Komitatano de JEL.
Ramboux (ranbu) Georges, (ps. Max Roub), franco, pastro kaj ĵurnalisto. Nask. 28 jul. 1887 en Reims. Direktas aŭ redaktas multajn katolikajn revuojn en Francujo, kunlaboranto de la Papa Katolika Jarlibro, ktp. De 1910 kunlaboris en la katolika E-ista movado. En 1924 dir. de «Espero Katolika». Fondis dusemajnan gazeton «Katolika Vivo» (1931). Restarigis la francan kat. Ligon E-an (1924), kies sekr. li estis, poste prez. ĝis 1932. Organizis Katolikan E Kongreson en Paris, 1925. Fondis «Skolta Heroldo,» 1926.
Ramo E. — ps. de s-ino M. Milson, tradukinto de la romano «Fabiola». (v)
Ramstedt Gustav John, finno, d-ro, prof. eksministro. Nask. 22 okt. 1873 en Tammisaari. Univ. prof. pri altaja lingvoscienco, 1918, de 1919 ĝis 1930 ambasadoro de F. en Tokio por Japanujo kaj Ĉinujo. Sciencaj esplorvojaĝoj en Mongolujo kaj Ĉinujo. Unu el la unua finnaj e-istoj (de 1891). Propagando kaj kursoj. En 1908 serio da prelegoj en la Univ. de Helsinki pri «Lingvoscienco kaj E». Tradukis el finna kaj japana lingvoj multajn versaĵojn, kiuj aperis en diversaj eldonaĵoj, i.a. en «Voĉoj de popoloj» (Kabe). Per sia aŭtoritato kiel lingvisto kaj diplomato multe helpis al la movado ĉe la oficialaj rondoj. Dum sia restado en Japanujo subtenis E-n en tiu lando.
Ranft Walter, germano, bankoficisto. Nask. 2 apr. 1892 en Niederlössnitz apud Dresden. E-isto de 1911. Veninte al Dresden en 1920 li unuigis la tieajn grupojn al 500-membra societo, kies prez. li estis dum kelkaj jaroj. Afergvidanto de GEA, 1920–24. Fondis en 1922 la KEU en Dresden-Radebeul, kies prez. li estas, kaj red. ties bultenon «La Komerco».
Raporto de la Aerologia Observatorio de Tateno (apud Tutiura). Verkita de Oishi. Unua volumo 1926, 213 p, sesa 1931, 210 p. Pri la lasta. Grandformata kajero, kun multaj cifertabeloj, pri la observadoj, tarifaj surtere, pri ĉiuj aeraj fenomenoj. Plie estas raporto kun teksto.» (G.S., „E“, 1932 p:106.) Gravaj dokumentoj pri la scienca uzado de E en Japanujo.
Rawson (roson) Roy Robert, aŭstraliano, librovendisto. Nask. 11. majo 1898 en urbeto Wood’s Point, Victoria. Sekr. de la EK en Melbourne de ĝia fondo en 1921 ĝis nun, UEA del. dek jarojn. Organizanto de la sola Aŭ. E-ekzameno. Donis prelegojn monate de la Melburnaj radiaj stacioj aŭ 3 LO. aŭ 3 AR. de 1923 ĝis 1932. Komencis instrui la lingvon ĉiu dusemajne de 3 AR de 1932 ĝis nun. Vizitis la 13-an UK-n en Praha 1921 kaj poste travojaĝis la ĉefajn eŭropajn landojn.
Reaperantoj, dramo familia de Ibsen, trad. Bünemann. 1925, 112 p. «Strange impresiga kaj pensiga verko. Ĉiuj pensoj, ĉiuj intencoj de l’ aŭtoro klare kompreniĝas en la traduko.» (G.S. E 1925, p:170.)
Rebíček (rĵebiĉek) Josef, ĉeĥo fervoja oficisto en Olomouc. Nask. 6 aŭg. 1875 en Salgotarjan (Hungarujo). Ellaboranto de fervojfaka terminaro. Memstare eld.: «Int. konvencio pri fervojaj person-, pakaĵ- kaj fretaĵ-trafikoj», 1930.
Recenzo. V. Kritiko.
Redondo Ituarte Fernando, hispano, militisto, staba subkolonelo. Nask. 2 nov 1882 en Mahón, Bafeares. Estis kunlaboranto de respublikanaj kaj socialistaj gazetoj pri temoj E-a, teozofia kaj politika. Fond. du EG-jn, gvidis multajn kursojn. Kunlab. al kelkaj E-revuoj kaj nun dir. de «HEGazeto». Kunlaboranto de la Enciklopedio.
Reed (rid) Edwin C., usonano, ekonomiisto kaj advokato. Nask. 17 aŭ 1877 en Cambridge (Mass) E-isto de 1903. Sek. de EANA 1908–13.
Reed (rid) Ivy Kellerman, usonanino, edzino de E. C- Reed. Nask. 8. jul. 1877 en Oshkosh (Wisconsin). E-isto de 1905. Aŭtoro de lernolibro, tradukinto de «Kiel Plaĉas al Vi»; ’ kaj «Reĝo de la Ora Rivero».
Reformoj en E. Reformo estas sistema ŝanĝo de fundaj lingvo-elementoj. La R-ismo naskiĝis kune kun E: de 1891 ĝis 1894 la gazeto «Esperantisto» estis plena de diversaj R–provoj. Devigite de multflankaj postuloj, Z mem publikigis en 1899 plenan R-projekton kaj submetis ĝin al voĉdonado. La projekto kaj ĉia ŝanĝo estis forĵetita (v. Reformprojekto de Z 1894.) Malkontente pro tio, multaj R-emuloj forlasis E-n, sed ilia eksiĝo tute ne malutilis, eĉ kontraŭe: la lingvo, liberiĝinte de la senfruktaj kaj sensencaj diskutoj, de tiam povis praktike evolui trankvile. Estas evidente, ke en aferoj, pri kiuj absoluta akordiĝo ne eblas, la sola bona solvo estas obeo al aŭtoritato, eĉ se ties propono ne estas la imageble plej perfekta: en lingvaj aferoj la unueco ja estas pli valora kaj grava ol la — eterne diskutebla — perfekteco. Vere post la ĉeso de la diskutoj E tiel bone prosperis, ke kelkaj eminentaj R-uloj (inter ili Grabowski) revenis al la movado. La R-agitadoj de la Kanada gazeto (La Lumo) kaj de Paul Berthelot (1903–04) restis neatentitaj. En 1907 sekvis danĝera atako, fare de l’ «Delegacio por la adopto de helplingvo internacia», kiu «principe adoptis E-n», sed praktike — Idon (v. tie). Tamen, E estis jam tiom fortikiĝinta, ke ĉi tiu atako ne povis ĝin grave vundi, malgraŭ ke proksimume la dekono de la E–istaro, inter ili tre eminentaj E-istoj: de Beaufront (patro de Ido), Moch, Ahlberg, Kofman, Schneeberger ktp. aliĝis al la nova lingvo. Sed la E–istaj amasoj (jam ekzistis tiaj) restis fidelaj, la skismanoj estis eligitaj, kaj tiel la R. ĉesis esti interna afero, ĝi izoliĝis. La reago de l’ skismo estis, ke inter la E-istaro pliiĝis la konservismo, ĉio nova iĝis suspektinda. La ĉefa celo de la E-a Akademio kaj Lingva Komitato estis de tiam la konservo de la lingvo kontraŭ ĉia R. Post ĉi tiu tempo R-oj ne plu endanĝerigis la lingvon; la provoj de Romanski, Tihomirov, Sentis, de Saussure-Antido restis tute sen influo.