Oni ne devas intermiksi kun R. la pacan evoluigon de la lingvo, kiu volas sen rompo kaj perforto riĉigi la lingvon, ĝin fleksebligi kaj kapabligi por fakaj bezonoj kaj literaturaj kaj poeziaj valoroj. Inter la du tendencoj la diferenco estas, ke la R. ŝangas, dum la evoluigo aldonas, ke la R. eliras el aprioriaj principoj, ekz. el la perforta validigo de l’ principoj E-ologiaj (V. tie) aŭ el arbitraj derivreguloj, dum la evoluigon direktas praktikaj bezonoj. La evoluigo ofte konscie rezignas pri la plej perfekta solvo por konservi la tradicion. Ekzemple ĝi preferas la malpli perfektajn fare de, age de, deper al la perfekta par, ĉar la enkonduko de ĉi lasta signifus devigan uzon ĉe ĉiu pasiva participo kaj per tio farus rompan ŝanĝon en la lingvo. La gvidlinio de la evoluigo devas esti la Z-a principo pri la kontinueco de la lingvo, kiu validas en ĉiu lingvo vivanta. Nur la nekompreno pri tio, nur la nekomprenebla ignoro de la riĉa E-a literaturo kaj vaste uzata parollingvo povas konduki homojn altkvalitajn (Sentis, de Saussure) al bedaŭrindaj kaj kompatindaj (ĉar senŝancaj) malŝparoj de tempo kaj energio.
KALOCSAY.
Noto de M.C. Butler. «Deper» estas privata inventaĵo absolute neakceptebla.
Reformprojekto de Zamenhof 1894. La malrapida progreso de E en la unuaj jaroj estigis en multaj anoj la ideon, ke ŝanĝo de la ekstera lingva formo povos plisukcesigi la propagandon. Z, kvankam kontraŭvole,surprenis la gvidon de la reforma movado «por depreni de ĝi la danĝerecon». En 1894 li publikigis en «La E-isto» tutan sistemon de lingvaj reformoj, kun kompleta vortaro. La ĉefaj ŝanĝoj proponitaj estis: 1. La supersignoj malaperas. 2. La c estis elparolata kiel malnova ĉ; z kiel malnova c. 3. Artikolo ne plu ekzistas. 4. La akuzativo havas la saman formon kiel la nominativo. 5. En multenombro la substantivoj anstataŭas -o per -i. 6. La adjektivo finiĝas, same kiel la adverbo, per -e kaj ne ŝanĝas sian formon. 7. La tabelaj vortoj estas anstataŭataj per vortoj prenitaj el la naturaj lingvoj. 8 La prepozicio je estas forigata. — Ekzemploj el la reformita vortaro: borgeso (= burĝo), kavalo (= ĉevalo), omnu (= ĉiu), koruso (= ĥoro), jovedo = jaŭdo), meilo (= mejlo), epolo (= ŝultro) sik (= tiel). Oni aranĝis voĉdonon inter la E-istaro pri la 4 demandoj: l. ĉu malakcepti ĉiajn reformojn, 2. ĉu akcepti senŝanĝe la reformon ellaboritan de Z, 3. ĉu enkonduki aliajn reformojn, 4. ĉu akcepti la Z-an ellaboraĵon, sed iom modifite. La rezultaĵo publikigita en nov. 1894, montris absolutan plimulton kontraŭ ĉiaj reformoj. Pledis por 1–157 voĉoj, por 2–11 voĉoj, por 3–3 voĉoj, por 4–93 voĉoj. En 1907 E. Javal, por apogi sian propagandon por novaj reformoj, represigis la Z–ajn ellaboraĵojn el 1894, cetere sen permeso kaj kontraŭ la volo de la aŭtoro. H.J. PLEHN.
Reininger (rajninger) Jozsef, (ps. Rr. Satan.; Föref), hungaro, eksprof. ĵurnalisto. Nask. 18 okt. 1896 en Ŝamorin, ĈSR. E-isto kaj UEA-del. de 1926. Artikoloj kaj recenzoj pri E-libroj en multaj hungarlingvaj gazetoj; ankaŭ gazetaj kursoj. — Hungaraj poem- kaj noveltradukoj de la verko de Baghy en lia poemkolekto «Hozsánna, Ember!» kaj en gazetoj. Lit. studoj en «La Nova Epoko», 1929.
Reinkin Adolf, germano, juĝisto. Prez. de GEA, 1912–20. Trad. «Minna de Barnhelm».
Religio. V. Bahaismo Biblio, Budhismo, Diservoj, Espero Katolika, lKA, Interniaro, Katotika Mondo KELI, Kolportista Asocio, La Juna Batalanto, Liberpensuloj, Metodistoj, MOKA, Novspirito, Oomoto, Preĝlibroj, Protestantoj, Respondoj al kontraŭreligiaj paroloj, Societo de Amikoj, Teozofio.
Rememoroj de Esperantisto. Verkita de ADA, 1925, 85 p. Priskribo de la unuaj tempoj de E en Bulgarujo; agado kaj suferado de la unuaj pioniroj, ĉefe laboristoj kaj studentoj.
Remers Hermann, germano, tornisto. Nask. en 1891 en Düsseldorf, mortis 14 okt. 1928. Aktivulo en la loka lab. grupo. Kunfondinto de la eldon-kooperativo de SAT kaj la kasisto ĝis 1924. Kunlaboris al SAT–gazetoj.
Ren Sonkio, (formose: Lieang Unkeng), formosano ĉindevena, verkisto. Nask. 17 apr. 1895 en Taihoku. E-isto de 1914. Prez. de marksismema Formosa ES. Red. «Verda Ombro» 1919–1925. Eldonis du verkojn de Eroŝenko, ambaŭ 1923. Verkis «Elementaj lecionoj de E», 1932.(Kuw.)
Reni Ameriigo Luigi, italo, librotenisto, fakestro ĉe Fervoja Administracio. Nask. 22 febr. 1880 en Milano. Ellerninte E-n en 1907, depost 1911 preskaŭ ĉiujare gvidis kursojn en Verona kaj apudaj urbetoj. 1911 li organizis kun fratoj Liverani kaj Stevanmi en Verona E konferencon kaj samloke fondis grupon. Tradukis «Itala Laborĉarto» kaj en 1928–30 zorgis la dissendon de ĉ. 1800 ekzempleroj. Multaj prop. artikoloj.
Renn Ludwig, germano, romanverkisto kaj poeto, aŭtoro de la famaj germanlingvaj romanoj «Milito» kaj «Postmilito». Nask. en 1896. E-isto de 1930. Komencis originale verki en E. En 1932 li estas elektita prez. de IAREV, sed malliberigita baldaŭ post la nacisocialista ekrego en Germanujo — li ne povis ankoraŭ aktive montri sin en la E-movado.
Respondkupono. Ĉar tiu de la poŝto ne estas vendata en diversaj landoj, kaj ofte ili kostas senproporcie tro multe, UEA kreis apartan respondkuponon, kiu cirkulas nur inter E-istoj. «Ĝi estas privata pagilo inter–E-ista por faciligi precize tiujn etajn pagojn, alimaniere tro multekoste fareblajn.»
Respondoj al kontraŭreligiaj paroloj. De Ségur trad. Halbedl, 1925 212 p. «Detala pledado por katolika dogmo kaj defendo kontraŭ ĉiuj eblaj kritikoj. Traduko bona.» (G.S., E, 1926, p: 56.)
Reŝetin N.L., ruso, general-leŭtenanto. Mortis 20 apr. 1924. Estis unu el la plej malnovaj E-istoj. Fondis en Tiflis EG-n kaj posedis en Kaŭkazo propran vilaon, nomitan de li „E“.
Revelo. Rejnlanda-Vestfalia E-Ligo. v. Germanujo.
Revoluciaj Esp.-Verkistoj unuiĝis en Int. Asocio de Rev. E.-Verkistoj (IAREV) en 1931. IAREV iniciatiĝis samtempe en du diversaj landoj, komence sen ia reciproka interligo — en Sovetunio kaj Germanlando. En Moskvo la asocion iniciatis N. Borisov (el Rarkov), N. Hohlov kaj N. Nekrasov. En Germanlando, en Leipzig la ĉefa iniciatinto estis J. Flamo (el Estonio) kun partopreno de la konata germana rev. verkisto Ludwig Renn, kiu tiutempe nur antaŭnelonge E-istiĝis kaj komencis verki en E. Baldaŭ la ambaŭ grupoj unuiĝis kaj la nomitaj personoj ekformis provizoran estraron de IAREV, samtempe Renn estis unuanime elektita kiel prezidanto. Kiel centro de IAREV estis elektita Moskvo, sub la senperaj aŭspicioj de Int. Unio de Rev. Verkistoj. La sekretariaro de tiu ĉi lasta elektis specialan komisionon por enketi pri IAREV, konsistantan el itala verkisto G. Germanetto, hungaro J. Matejka kaj bulgaro G. Bakalov. Laŭ la raporto de tiu ĉi komisiono IAREV estis konfirmita oficiale kiel sekcio de IURV.
Baldaŭ al IAREV aliĝis kaj subskribis ĝian ideologian deklaracion: L. Bergiers, V. Bobinskij, A. Arima, M. Irĉan, L. Ivn, E. Izgur, V. Jurezanskij, V. Kuzmiĉ, M. Ljubin, I. Majeroviĉ, S. Michalicska, E. Miĥalski, I. Miŝin, N. Pargaĉevskij, S. Pilipenko, V. Polakov, S. Rublov, A. Schwenk, G. Sevak, D. Snejko, E. Spiridoviĉ, I. Tkaĉuk, Samil Usmanov k. a Krom tio multaj konataj verkistoj proletaj esprimis sian simpation al IAREV kaj promesis sian helpon, inter ili Henri Barbüsse, Romain Rolland, grupo de ukrainaj kaj blankrusaj verkistoj.