En 1932–1933 en Moskvo estis eldonata ampleksa revuo de IAREV «La Nova Etapo», red. de N. Nekrasov kaj dediĉita precipe al literaturo, kulturo kaj lingvoscienco. Samtempe Ekrelo eldonis kelkajn apartajn verkojn de IAREV-anoj: J. Flamo — «La maja festo», Ĥ. Ĥrima — «Ĉe abismo», V. Kuzmiĉ — «Solidareco», M. Ljubin — «La Himno», E. Miĥalski — «Fajro kuracas» k.a.
En 1934 post kiam ĉesis aperi «La Nova Etapo», red. de N. Nekrasov, IAREV transiris al E. Miĥalski en Stalino (Ukrainlando), kiu entreprenis kun helpo de H. Bourguignon en S. Maximin (Franclando) eldonadon de alia organo de IAREV. «Proleta Literaturo». N. NEKRASOV.
Revolucio en la lingvoscienco. Skizo de Andreev pri la jafetida lingvoteorio de Marr. 1929, 68 p. Materialisma instruo pri origino, evoluado kaj estonteco de homa lingvo: Marr (sovetia lingvisto) instruas, ke antaŭe ekzistis ne buŝa, sed gesta (kinetika) lingvo, ke lingvoj ne devenis el unu fonto, sed kontraŭe kolektiĝis el diversaj lokoj per interkruciĝo kaj interfluo, ke ĉiuj lingvoj estas artefaritaj de la homoj, ke ili respegulas klasbatalon de la homa socio kaj tendencas al unu tutmonda lingvo, ensorbonta elementojn el ĉiuj lingvoj de la mondo. Marr kelkfoje sufiĉe favore diris pri E, sed li konsideras ĝin kiel surogaton kaj kiel malvaste individuan aferon, tamen utilan en kondiĉoj de eŭropa vivo. La estonta tuthomara lingvo — laŭ Marr — devas esti artefarita kaj ĝi estos «lingvo de nova sistemo, tute speciala, ĝis nun ne ekzistanta» — eble eĉ ne sona, sed universale komprenebla per iu alia ankoraŭ netrovita maniero. N. NEKRASOV
Revuo de la Kongresoj. E-a aldono al «Revue des Congrès» oficiala organo de la «Office Central des Institutions Int.» en Bruselo. De apr.-sept. 1910 aperis 11 n-roj, la lastaj 5 n-roj estis nomataj: «Int. Revuo de la Kongresoj kaj Paroladoj». Entute 50 p. 29×20. P. TARNOW.
Revuo Internacia. Monata gazeto por la vivo int. kaj por la lingvo E. Red. Ivan Seleznjov kaj Ŝidlo. Nov. 1902-marto 1903, Bystřice-Hostýn. Eld. Čejka. Entute 160 p. 20×13 cm. «Progresema, klera, ĝi estis tro bona por sia epoko, kaj pro tio ĝi ne trovis merititan sukceson, nek subtenon.» (BIL, 3193.)
Rhodes (roŭdz) Frank Cockshott, anglo, agento. Nask. 27 sept. 1879 en Oakworth, Keighley. Propagandisto de 1904.
Rhodes (roŭdz) Joseph, anglo, ĵurnalisto. Nask. 9 jul. 1856 en Keighley, mortis 28 febr. 1920 en K. Ekaŭdis pri E en 1901 (E-isto 5260). Starigis la unuan E-societon en Anglujo en K., nov. 1902. Verkoj: Traduko de „Ekzercaro“ — «First Lessons in E»; «Vortaro de E-aj Rimoj»; kaj la ankoraŭ uzata E Dictionary», 547 p., 1908.
Rhorer (rorer) László, hungaro, d-ro, prof. de la medicina fiziko en univ. en Pécs. Nask. 18 okt. 1874 en Budapest. Prelego pri la televido dum la Somera Univ. UK en Budapest. Estis prez. de la loka grupo.
Rian Ragnvald, norvego, komercisto en Frondheim. Nask. 17 sept. 1891 en Skogn. E-isto de 1906. Multjara prez. de EG en T, kursgvidanto en Levanger kaj T. Sekr. de NEL 1912–13. Del. de UEA de 1913. Verkis gramatikon por koresponda kurso 1923 kaj Plenan N-E Vortaron kun 20 mil vortoj kaj vortderivaĵoj, 1932.
Richard C. Vincent, franco, loĝanta en Maroko, ĥemia inĝ. Lernis E-n en 1898. En 1905 paroladoj en «Cercle Communiste» en Genève (Svisujo) pri E. Samtempe kunlaboris kun P. Berthelot ĉe la gazeto, «E», poste oficiala organo de UEA. En 1906 fondis kun Evstifeieff, Berthelot, Louis, Blangarin ktp. la gazeton «Int. Socia Revuo». Del. de UEA de ĝia fondo, 1908. Ekpropagandis en Tanger (Maroko) en 1912. Kursoj tie en 1912, 1923, 1925 kun int. aŭdantaro.
Richardson (riĉardsn) Austin, anglo, abato, prof. de la angla lingvo en Instituto St. Louis, Bruxelles. Nask. 21 okt. 1843 en Amugnoabah apud Bombay, de anglikanaj gepatroj. Fariĝis katoliko en 1864 kaj pastriĝis en 1873. Vojaĝante al la UK en Bern kaj al la 4-a Kongreso de IKUE en Roma, pasigis kelkajn tagojn ĉe s-ino M. Milson, en Bossey, Francujo, por prepari la farotaĵojn de la du kongresoj, mortis tie 19 aŭg. 1913 Pro subita sufokatako. Diservon, okazintan por li, 26 aŭg. dum la UK en Bern, partoqrenis ankaŭ Z. Estis animo de la katolika E-movado, prez. de IKUE kaj de Belga Kat. Ligo E-ista, dir. de «Espero Katolika». Predikis ĉe la UK en Cambridge. Defendis E-n kontraŭ Idistaj atakoj.
Richardson (riĉardsn) Esther S., anglino, oficistino. Nask. 16 apr. 1903 en Woodborough. E-isto de 1918. Sekr. de Orientmezlanda EF de 1926.
Richet (riŝe) Charlen, franco, famega scienculo. Nask. 26 aŭg. 1850 en Paris. Prof. ĉe la Fakultalo de la Medicino, ano de la Scicnca Akademio. Publikigis sennombrajn verkojn pri medicino kaj ankaŭ poeziaĵojn, dramojn, romanojn. Pioniro de la aviado, apostolo de la pacifismo, ktp. Ricevis la premion Nobel por la medicino. Tia grandanima sciencisto estis destinita kompreni la E-an movadon. En ĉiu okazo li montris sian simpation, farante paroladojn, skribante artikolojn, ktp. Du el liaj verkoj: «Paco kaj Milito» kaj la tragedio: «Sokrato» estas tradukitaj E-en.
Riedel (ridel) Kurt, germano, d-ro fil., docento ĉe la pedagogia instituto de la Teknika Altlernejo en Dresden. Nask. 29 okt. 1891 en Jugelsburg. Prelegis pri E en la Ped. Instituto, Dresden. Estis red. de «Int. Ped. Revuo», 1929–33.
Riefling Bruno, norvego. Nask. 8 okt. 1895, mortis 22 dec. 1918. Studis filologion. E-istiĝis en 1912. Plej kapabla propagandisto kaj entuziasma E-isto, kun idealista kredo je la mondlingva afero, laboris por E per artikoloj kaj paroladoj. Aŭtoro de plena lernolibro, 1918. Elektiĝis prez. de NEL 1918, nur 2 monatojn antaŭ sia morto.
Rienzi (Michelis, di) Emile, franco poŝta inspektoro (pensiita). Nask. 23 okt. 1861 en Marseille. Verkis multajn francajn librojn, ŝatas precipe la epizodan historion. Propagandis E-n per paroladoj. Redaktis la «France Postale E-iste», 1921–23.
Rikand Hindrek, estono, poŝtdirektoro, dipl. E lektoro. Nask. 22 dec. 1874 en Vöru. Gvidis multajn kursojn, paroladis kaj skribis artikolojn pri E, verkis «Estonan E-Vortaron». 1931 Eksestrarano de EAE, ktp.
Rikke — Tikke — Tak. Romano de Conscience, el la flandra trad. Maria Posenaer. 1912, 112 p. «Suferoj de du gejunuloj, amantaj unu la alian, sed perforte disigitaj. Korekta kaj bela stilo.» (A.S., «Ondo de E», 1912, p: 177.)
Rimo. Ĉe la unuaj poetoj de E (Z, Grabowski, ktp) ni trovas nur purajn rimojn (sendi-plendi, koro-floro). Sed ĉar tiaj rimoj estas troveblaj nur en limita kvanto, oni tre ofte renkontas ĉe ili sufiksrimojn (adasismojn), t. e. rimadon per sama elemento (dividitaj-disbatitaj, plorema–kantema), kiu propre ne estas rimo, nur vortripeto. Lastatempe pli kaj pli validiĝis la tendenco elimini la adasismojn, kaj helpi pri la rimmalriĉo per alia rimedo, per la t.n. parencrimoj. La parencrimoj utiligas la fonetikan parencecon inter la konsonantparoj b-p, g-k, d-t, f-v, ĉ-ĝ s-z, a-j, r-l, m-n (plenda-fremda, dolĉa — sorĉa, granda-migranta, glaso-nazo, ktp.). Precipe ĉe rusoj oni trovas krome radkrimojn (abortajn rimojn), tio estas: rimantaj radikoj kun diversaj finaĵoj (anĝelo-peli, grandaj–lando); ĉi tiu rimkutimo ŝajnas tute maltaŭga por E, kie la finaĵoj estas klare elparolataj kaj devas ne esti englutitaj. Vastan pritrakton de la tuta rimproblemo oni trovas en «Lingvo, Stilo, Formo» de Kalocsay.