Выбрать главу

Ĉar la E-aj rimoj estas ligitaj al la radikoj, oni povas, pli facile ol en iu alia lingvo, kunmeti E-ajn Rimarojn. Tiaj Rimaroj aperis de Rhodes (1905), de Parisot kaj Cart (1909), de Avoto (1918), de Jau­motte (1931), de Waringhien (1932). La dua kaj precipe la lasta (v. Parnasa Gvidlibro) enhavas ankaŭ pritrakton de poetiko.

Oni ne malmulte mokis pri ĉi tiuj Rimaroj, asertante, ke al vera poeto ili ne estas necesaj. Nu, estas vere, ke originalajn poemojn, kie la penso devas naskiĝi kun la formo, oni apenaŭ verkas per la helpo de tia lambastono. Sed ĉe tradukoj, ili povas ŝpari multan tempon kaj cerbumon.

Literaturo, krom la menciitaj: F.R. Shelton. Pri sonetoj (Literaturo, okt.-dec. 1925;) Teo Jung: Pri la E-a poezio HDE, 1 kaj 8 apr. 1927;) Hohlov: Rimo en E. (Esperanto dec. 1927; febr. kaj marto, 1929). KALOCSAY.

Rimportretoj. Originale verkitaj de Kalocsay. 1931, 128 p. «Plaĉa albumeto, kun sesdeko da fotoj montrantaj la plej konatajn nunajn E-istojn, verkistojn, vortaristojn, administrantojn, recenzistojn, kaj pri ĉiu el ili la poeto verkis laŭdan aŭ informan, aŭ moketan rondelforman poemeton.» (G.S., „E“ 1931, p: 145.)

Ritmo. Z adoptis la severan german-rusan metrikon. Laŭ tio, la sinsekvo de la silaboj akcentaj (-) kaj senakcentaj (o) naskas verspiedojn duopajn (jambo: o-; trokeo: -o) aŭ triopajn (daktilo: -oo; anapesto: oo-) kaj ĉiu verso konsistas el egalaj piedoj, do estas aŭ jamba, aŭ trokea, daktila, aŭ anapesta. Krome piedoj povas kombiniĝi, sed nur jambaj kun anapestaj (leviĝa skemo), aŭ trokeaj kun daktila (malleviĝa skemo). La marŝmaniero de la verso do devas resti la sama: aŭ leviĝa, aŭ malleviĝa. Ekzemploj:

jamba verso :

Alaŭdoj kantas super mi… (Z)

trokea verso:

Homoj en la oriento… (Z)

anapesta verso :

Do levante la kapon ni iru (Baghy)

daktila-trokea verso :

Ni ĝin atingos per la potenco… (Z)

Sed jam Z moligis la nepran severecon de la R. Licencoj (poeziaj permesoj) uzitaj de li estas:

1. Trokea komenco de jamba skemo:

Signo de kor’ dolora kaj sovaĝa…

2. Ŝvebo, t. e. paŭzo de R per tio, ke duonakcenta vorto (enklitiko) sekvanta akcenton (apostrofitan substantivon) tute perdas sian akcenton. Ekzemple:

La mond‘ ilin atakas sen kritiko…

Al ĉi tiuj licencoj aliĝis lastatempe la

3. Stumblo, t. e. escepta anap­estigo aŭ daktiligo de jambaj aŭ trokeaj versoj kun la malpliigo de l’ piednombro. Ekzemple:

Kial via mord’, se murdi vi ne povas,

Iru eble hejmon pli taŭgan vi trovas… (Kalocsay.)

Aŭ:

Sub jug’ vi kiel sekvas en kontento

L’ ageman homon kun grav’ monotona… (Kalocsay.)

4. Komenca dutrokeo en jamba verso:

mirindege por ĉiu kor’ sekura… (Kalocsay.)

Per ĉi tiuj licencoj la E-a ritmo ŝajnas proksimiĝi al la pli libera latinida metriko, en kiu la ligiteco konsistas nur en la difinita silabnombro kaj en la cezuro, t. e. fiksita ripozo inter la du duonoj de la verso. Ankaŭ ĉi tiu R-sistemo havas jam sian tradicion en E (Grabowski, Jau­me Grau Casas). Provizore superregas la Z-a sistemo (kun montritaj licencoj), sed ne estas maleble, ke la E-a metriko evoluos en la direkto de la pli liberaj skemoj.

Sola licenco ne estas ebla en la R-a ritmo, la karambolo, t. e. senpera sinsekvo de du akcentaj silaboj. Tio, pro la speciale forta akcentado E-a, efikas netolereble malag­rabla.

Pri la metriko vastan pritrakton oni trovas en «Lingvo, Stilo, Formo» (1931), de Kalocsay kaj en «Parnasa Gvidlibro» (1932) de Waringhien. Kroma literaturo: Parizot: «E-a vers­farado kaj rimaro» (1909); Grabowski: «Nova Antologio» (fina noto, 1909); Kalocsay: «Eterna Bukedo» (fina noto; 1931); Dante-Kalocsay: «Infero» (fina noto; 1933); Parizot: «Pri la versarto en Ifigenio» (Lingvo Int. dec. 1911); T. Jung: «Pri la E-a poezio» (HDE, 1 kaj 8 apr. 1927). — KALOCSAY.

Rjaĥovski Ĥristo, bulgaro, d-ro, advokato. Nask. en 1881 en Gara Levski, mortis en 1934. Apartenis al literatura rondeto en Sofia (Nikolov, Petkov, Zografski, Spasov ktp.), kiu eldonis E-lingvan gazeton, el kiu poste fariĝis la «Unua Paŝo». En 1904 eldonis senpagan propagandan gaze­ton «Trumpetisto» kaj en 1907 «B. E–isto». En 1906 eldonis prop. broŝuron.

Robert (rober) Emmanuel, franco, prof. de muziko, stenografio kaj lingvoj. Nask. 15 jun. 1860 en Vendeuvre (apud Poitiers). Honora prez. de Univ. Asocio de Blindulo-Organizaĵoj (franca sekcio). Eks-kasisto de SFPE. Fondis grupon «Verda Stelo». Kunlaboris en diversaj revuoj. Verkis: kun Cart: «Notions Elimentaires d’ E», 1906; «Dictionnaire français–E», 1907; «Klasika Libro», 1912; «Notions complementaires», 1913. Sola: «Dictionnaire E-français», 1909; «Cifera muziko per E», 1908; «Deuxieme année», 1925; «Supplement commercial à l’ E en dix leçons», 1928; «Klasika legolibro», 1929. Tradukoj: de Kraszewski «Kiel mortis la unuaj kristanoj», 1927; de Catalany «Klari», 1928; de Wiseman «Fabiola», 1928.

Roberts James, anglo, lernejestro, 1859–82. Nask. 21 apr. 1839 en Constantine. E-istigis en 1922. 88-jara gajnis ateston de la Londona Ĉambro de Komerco. La plej aĝa E-isto de Britujo.

Robert (rober) Eŭgeno, franco, fervojisto. Nask. 20 jan. 1881 en Gien (Loiret). E-isto de 1915. Kunfond. de FEO- de 1921 gvidas ties korespondan kurson. Malnova SAT-ano.

Robertson Robert, anglo, bank­pensiulo. Nask. 20 nov. 1861 en London. En lernejo stultulo pri lingvoj antikvaj kaj naciaj; frua studanto kaj instruado de stenografio (Pitman­sistemo), propagandinto pri reformo de angla ortografio. E-isto de 1906 (N-o 13.422). Instruis de 1908, fondis antaŭ-urban grupon «Wood Green», 1911, del. de UEA, 1912. De BEA: Konsilanto 1914; hon. kas. 1922, hon. sekr. 1925; prez. 1931. Prez. de E Publishing Co, 1928.

Robicsek (robiĉek) Pál, hungaro, nask. 1892 en Budapest, mortis 7 marto 1931 en Moskva pro aeroplana akcidento (rotacianta helico krevigis la kranion). De 1914 ŝtatoficisto, 1918 ĵurnalisto, 1919 dum la sovetrespubliko popolkomisaro de poŝto, telegrafo kaj telefono. Post elmigro al Sovetio li plenumis gravajn produkt­organizajn taskojn. Dum 1911–13 red. de «La Verda Standardo» kaj «Magyar Eszperantó Ujsag» (H. E — gazeto). Verkis kelkajn lernolibrojn. En Sovetio li partoprenis SEU kaj SAT movadojn, 1925–28 prez. de la revizia komisiono de SEU.

Robin Gabrielo, d-ro, rumano, bakteriologo. Nask. 24 marto 1869 en Alexandria, mortis 26 dec. 1911. E–isto de 1905. Fond de RES (1907), verkis plurajn lernolibrojn kaj gramatikojn, flugfoliojn, diversajn artikolojn. Fond. kaj subtenanto de eldonejo «Editura E» (1907) kaj post unu jaro de la gazeto «Rumana E-isto». Ĉeforganizinto de la unua Rumana kongreso en 1909. Kun multaj aliaj RES-anoj li partoprenis en 1910 la 4-an bulgaran E-kongreson en Sofia kaj la fondon de dunacia organo «Danubo». Lernis la brajlan abocon kaj instruis E-n al la blinduloj. Post la Antwerpen-a UK faris planon «Kiel verdigi R-n en unu jaro», sed la morto ĉesigis liajn laborojn.

Róbin (rubin) Wilhelm, d-ro, kuracisto de stomak-malsanoj en Warszawa. Nask. en 1873 en Piotrków. Estas prez. de la Kuracista Unuiĝo de la Pola Respubliko. Verkis multajn (35) sciencajn artikolojn, kreis la Gastrologian Societon en W. E-isto de 1892. Kune kun aliaj formis la unuan (neoficialan) E-rondeton en W. Dum la unua kunsido, 1 dec. 1893, ĉeestis: J. Janowski, d-ro J. Wasniewski, W. Robin kaj Al. Blumental (frato de Leo Belmont). En 1904 oni malfermis la ES en W., sed li estis delegita pro la rusa-japana milito al Ĥabarovsk (Siberio) kiel kuracisto, kie li trovis jam organizitan E-movadon. Reveninte al W., li laboris por la ES en W. kiel ĝia sekr. En la lastaj jaroj vicprez. de PES. Iniciatis la fondon de TEKA; certan tempon redaktis la «Kuraciston», poste fariĝis prez. de TEKA. Unua prez. de «Konkordo» en W. Ĉirkaŭ tiu tempo kune kun Sébert, Cart, Stettler li iniciatis la Int. Monumentan Komitaton por kolekti monon kaj starigi monumenton al Z. Fariĝis prez. de la Loka Mon. Komitato. Varbis por E tre influriĉajn personojn. Ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio.