Robinson (robinsn) George Sommerville, anglo, kolonelo, eks-militkuracisto. Nask. 2 jun. 1857 en Kinsale. E-isto de 1907. Starigis grupon en Eastbourne, 1909. Prez. de Sudorienta EF de 1930.
Robinsono Kruso. Romano de Defoe, el la angla trad. Krafft. 1908, 143 p., kun 34 bildoj.
Rockmann (rokman) Fritz, germano, instr. Nask. 25 sept. 1878 en Halberstadt. E-isto de 1905. Unu el la plej fruaj anoj de UEA (n-ro 27) kaj el la unuaj delegitoj. De jaroj ĝia germana peranto. Komitatano kaj komisionano de UEA. Kunlaboranto de gazetoj. Eldonis kune kun Starck: «Int. legolibro», 1908.
Rodellar-Borillo Manuel, kataluno; poŝtisto. Nask. 6 apr. 1885 en Barcelona. E-isto de 1909. Estis prez. kaj fond. de kelkaj grupoj, vicprez. de KEF. Kursgvidado, prop. laboro.
Rodet (rode), kuracisto. Estis ĝen. sekr. de la Grupo Medicina E-ista de Fr., fondita 1904. Kunlaboris en «Int. Scienca Revuo». Kunverkis: vortareton de anatomiaj vortoj en 4 lingvoj. Trad. de Fournier: «Por niaj filoj, kiam ili estos dekokjaraj». En 1908 fariĝis idisto.
Rodger (roĝer) James, skoto, lernejestro. Nask. 14 okt. 1867. Verkis libron pri logaritmoj. Prez. de Skota EF, starigis grupon de Burntisland.
Roesel Otto Hugo, svedo, fabrikestro de lan-teksejo en Boras. Nask. 20 okt. 1869 en Münchenbernsdorf (Germanujo), venis al Svedujo en 1893. E-isto de 1911. Fond. (1911) kaj prez. de EK Boras, ĉesinta en 1915. Prop., kaj kursoj.
Rogers (roĝerz) Ernest Andrew, usonano, edukisto. Nask. 31 jul. 1881 en St. Peter (Minnesota). Prez. de Montezuma Mountain School (privata lernejo por knaboj) ĉe Los Gatos (Cal.) de 1910, kie estas instruata E.
Rogler Willibald, aŭstro-germano, librotenisto en Schlaflos apud Graz. Nask. 1 jul. 1894 en Lebing-Gleinz. E-isto de 1907. Kunhelpis la 3-an Tutaŭstrian Kongreson en Graz, 1913. Sekr. de Stiria ES, 1914. Post la milito li kun Bartel denove vigligis la E-movadon en Stirio; aranĝis, gvidis kursojn ankaŭ por la «infanoj al Hispanujo» en 1920 kaj en Voitsberg, kie varbis por E Schopfer. Helpis starigi Interligan Oficejon de la aŭstraj ES-j dum Sudgermana E–tago en Salzburg 1921. Kunfondis AED, kies estrarano li fariĝis, poste AEA. Alterne li estis estro kaj sekr. de la EG Graz. De 1913 membro de UEA. Trad. al E novelojn.
Rolandkanto. Popola eposo de la francoj el la 12-a jarcento. Trad. Noel, 1906 175 p. Temo: batalo de Karlo la Granda kontraŭ la saracenoj kaj heroa morto de Roland. (TTB.) Bona traduko.
Rollet de l’ Isle (role dö lil) Maurice, franco, hidrografista ĝenerala inĝ. de la franca maristaro, estinta dir. de la Centra Oficejo hidrografista en Paris. Nask. 19 nov. 1859 en Paris. E-iĝis en 1903. Prezidis la Parizan sekcion «Latina Kvartalo» en 1909. Prez SFPE 1911–23. Kunorganizinto de la UK en Paris, 1914. Prez. la Parizan grupon 1920. Membro de ICK. Ĝen. sekr. de ISAE. LK de 1909, dir. de la Akademia Sekcio de teknikaj vortaroj, redaktis ĝian bultenon. Prez. de la Akademio de 1933. Li tute direktis la francan movadon de 1911 ĝis 1923. Direktante sian atenton al la ĝenerala propagando, li redaktis kolekton da broŝuroj, unuj ĝeneralaj, aliaj difinitaj por individua propagando ĉe personoj de profesioj, al kiuj E povas esti utila (komercistoj, instruistoj, ktp). En 1932 li verkis broŝuron specialan por la deputitoj kaj senatanoj. Tiuj dokumentoj estas modeloj de klareco kaj de konvinka forto. Li agis persone, ĉiam en formo modera, sed per senlaca agado, en la intelektaj medioj kaj el diversaj porscienca societoj. Al li oni dankas speciale la agadon de la Komerca ĉambro de Paris (1920), kiun sekvis la raporto de Baudet, la enkondukon de E en la «Ecole Universelle par correspondance», la proponon de la «Association française pour l’Avancement des Sciences» por E kaj la faman manifeston por E, subskribitan de pli ol 40 membroj de la Scienca Akademio, ĉe kiu Generalo Sébert estis jam klopodinta. Li kunlaboris en diversaj E-aj gazetoj, precipe sciencaj. Krom prop. broŝuroj kaj scienca fundamenta terminaro, li direktis «Provo de Marista Terminaro», 1908; kaj verkis: «L’ Initiation à l’ E», 1928. Ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio. L. BASTIEN.
Roma. Ĉefurbo de Italujo. 1.004,000 loĝantoj. 4-a int. katolika E-kongreso en 1913. — 27-a UK aŭg. 1935.
Romaj Elegioj. — La Taglibro. De Goethe, el la germana trad. Kalocsay, 1932, 80 p., kun ilustraĵoj. «La du versaj verkoj montras la erotikan Goethe. Sed ĉi tiu erotiko puriĝas alta kaj nobla en la flamo de l’ arto kaj amo.» (El la Antaŭparolo.)
Romanal. Lingvoprojekto farita de Michaux. (v.) Ĝi estis propagandata de sia aŭtoro dum kaj post la mondmilito. La aŭtoro emfazas, ke en sia sistemo li ekstermis el E ĉiujn germandevenajn elementojn. (Michaux restis ankaŭ E-isto, laŭ sia letero al M.C. Butler.)
Romano pri Afrika Bieno. Romano de O. Schreiner el la angla trad. S.A. Andrew. 1934, 270 p. «Ŝia romano estis esprimo de kuraĝa liberpensemo kaj indigna feminismo. (1883)… La alegorio pri la serĉado por la vero ŝajnas al mi ĝia plej bele konceptita peco, indiganta la tutan libron… La traduko estas lerte kaj konscience farita, purlingva kaj bonstila.» (W.B. Johnson, «The British E-ist», nov. 1934.)
Romein D.F., nederlandano, oficiro, poste urbestro. Pioniro, helpanto de D. Uitterdijk. Estrarano de la unua EG en Utrecht kaj de la NES. Red. de «Holanda Pioniro» en 1910–12. Aŭtoro de la unua N. propaganda broŝuro kaj lernolibro.
Rondirantaj gazetoj. Laŭ la aserto de L. Cogen la ideo pri R.G. estis ĉerpita ĉe la stenografistoj, kiuj rondirigis inter grupo da personoj tiajn manuskriptojn por perfektiĝi en la stenografia arto per reciproka legado kaj korektado. La inicianto de R.G. en E estis Bavay el Douai (Francujo), kreinta en 1902 tre praktikan kaj int. klubeton, nomitan de li «Rondo Int. L’ Unua». La klubo konsistis po unu ano el ĉiu nacio, kaj speciale por tio aranĝitaj kajeroj de maneskribata gazeto «Rondiranto» rondiris inter la klubanoj. Ĉiu skribis en ricevitan kajeron sian originalan aŭ tradukitan artikolon, legis tiun de la alia membroj, korektis ilin kaj sendis la kajeron pluen. Tio estis agrabla kaj interesa maniero por perfektiĝi en E kaj la ideo de Bavay baldaŭ trovis multajn adeptojn kaj imitantojn diverslande. — Preskaŭ samtempe aperis simila «Manuskripta Bulgara Rondiranto», kies artikoloj poste aperis en «Rondiranto» presita. F-ino Ella Scherpeltz el Wallach-Meseritsch (Moravujo) kreis similan gazeton inter germaninoj kaj ĉeĥinoj, poste Th. Renard en Svisujo organizis similan gazeton, kiun partoprenis la ĉefaj tiamaj E-istoj de la lando. En Hispanujo R. Codorniu (en Murcia) kreis tutan stelaron el siaj R.G.: «Vaga Stelo» por alilandanoj, «Hispana Stelo» por hispanoj, «Murcia Stelo» por Murciaj E-istoj, kaj «Arbara Stelo» por teknikaj artikoloj de arbaristoj. Poste aperis R.G. de rusaj E-istoj T. Ŝĉavinskij kaj V. Lojko. En Belgujo tia gazeto «Kunfratiĝo» estas kreita de L. Cogen. Pli malfrue rusa pastro I. Ŝirjaev (Baklanka, gub. de Vologda) dum la mondmilito kaj rusa revolucio longan tempon gvidis similan gazeton (kreitan de li) en Societo de Pastroj Ortodoksaj E-istoj. En tiu epoko estis ricevebla en Rusujo nenia E-gazeto, pro tio «La Rondiranto» havis grandan sukceson: iom post iom al ĝi aliĝis ne sole ĉiuj (ne multenombraj) rusaj pastroj E-istoj, sed multaj famaj ruslandaj E-istoj (P. Medem, V. Dimitriev, V. Szmurlo, S. Surovcev k.a.), preskaŭ ĉiuj tiamaj E-societoj kaj multaj (pli ol 150) E-istoj. Neniu angulo de vastega Rusujo estis trovska, kie oni ne partoprenus ĉi tiun gazeton. Dum la civila milito, kiam estis neeblaj poŝtaj rilatoj de norda Rusujo kun la suda, en la lasta n-ro N. Krassovskij (Ĥarkov) aperigis «Sudan Rondiranton» kaj iom pli malfrue V. Teniŝov (Barnaul, Siberio) «Fajrerĉenon», sed ambaŭ ili ne havis grandan sukceson.